fint/i PIV1

finti

(x)
(malofte)
SPO Trompe ŝajnigi iun movon kaj fari alian: sinjorino Vanderlieb fintis lian avidan buŝon [1]; ĉio koncentriĝas je imago pri ajna neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume finti, intime babilzumi kaj dolĉavoĉe flustri [2]; ĉiutage aperas ĉinaj ŝipoj en la disputata maro, dum kontraŭe fintas japanaj ŝipoj [3]. VD:artifiki, blufi, mistifiki
Rim.: Laŭ PIV la verbo estas netransiga.
1. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
2. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Konfeso de la Potifar-edzino
3. Monato, Isikawa Takasi: Varmaj vortoj, malvarmaj rilatoj, 2013
angle:
feint
beloruse:
рабіць фінт
ĉeĥe:
obelstít, použít finty
france:
feinter
germane:
täuschen, tricksen
japane:
牽制する [けんせいする], フェイントをかける [ふぇいんとをかける]
pole:
stosować fintę, stosować wybieg, wykonać ruch pozorowany
slovake:
oklamať, použiť fintu
ukraine:
фінтити

finto

Trompa movo: la taŭro […] krakege frapas kontraŭ la ruĝlinian trabaĵon, incitistoj klopodas trompi ĝin per tukmovaj fintoj [4]. VD:artifiko, mistifiko, truko
4. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
beloruse:
фінт, падманны рух
germane:
Finte

administraj notoj