*firm/a PV

*firma

1.
Sekure fiksita, nemovebla, neŝancelebla; kiu fidinde apogas: la neĝo povus fariĝi tiel firma, ke en la sekvanta mateno ĝi povus porti sur si la paserojn [1]; li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon en la mano [2]; iliaj piedoj ektuŝis firman grundon [3]; ĉiuj viaj vojoj estu firmaj [4]; la firma fundamento de Dio [5]; la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj [6]. VD:fortika1, solida2, kompakta1, stabilaVD:masoni.
2.
Rezoluta, certa, konstanta, malfacile ŝanĝebla: Ramzes elglitis kun firma decido [7]; estis tiel, kvazaŭ firma volo donis al ĝi forton [8]; firma karaktero ; ili […] iris per firmaj paŝoj al sia domo [9]; ŝi denove ekploris, sed mi estis firma [10]; ĝuste tiel mi ne rigardos respondis Ramzes per firma voĉo [11]; tio ne estis pastro respondis la kamparano per firma tono [12]; la promeso estu firma al la tuta idaro [13]; firma per sia koro [14]; tio firmigas la pacon, la kuraĝon, mian opinion; firma interligo [15]; vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco [16]; nia espero pri vi estas firma [17]; tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro [18]. VD:daŭra, konstanta, persista, neskuebla, nerompebla
3.
(evitinde) =Malmola1
Rim.: Oni ne uzu „firma“ por diri ke io estas palpeble „malmola1“: firma pano, ovo sonas same ridinde kiel „rezoluta ovo“ ktp. Kaj kvankam egale bonaj estas la esprimoj malmola grundo kaj firma grundo, tamen iliaj sencoj estas malsamaj; la unua povas rilati, ekz-e, al malzorgata grundo en ĝardeno, kompakta kaj seka, kiel ŝtono; la dua indikas fidindan grundon, sur kiu oni povas stari aŭ konstrui, sen risko trafali (firma1). Simile, firma koro estas laŭda, dum malmola koro estas malaproba. [S. Pokrovskij]
beloruse:
моцны, трывалы, цьвёрды, непахісны
ĉeĥe:
festovní, festovný, pevný, statný
ĉine:
[gù], 严密 [yánmì], 坚强 [jiānqiáng], 掔 [qiān], 稳定 [wěndìng]
france:
ferme (adj.), consistant (ferme)
germane:
fest, stabil ~a volo: fester Wille.
hispane:
firme (adj.), consistente (firme)
japane:
堅い [かたい], 引き締まった [ひきしまった], しっかりした, ぐらつかない, 堅固な [けんごな], 確固とした [かっことした]
nederlande:
stevig
pole:
1. mocny, trwały, stały, solidny, krzepki 2. stały, trwały, niezmienny ~a volo: silna wola. ~a karaktero: silny charakter.
portugale:
firme, constante, teso, consistente, sólido
ruse:
прочный, твёрдый, крепкий ~a volo: сильная воля .
slovake:
neochvejný, neotrasiteľný, pevný
tibete:
བརྟན་པོ་
ukraine:
міцний, твердий, стійкий, непохитний

firmaĵo

1.
Io firma, solida, fidinda, precipe firma bazo aŭ apogilo: la tera firmaĵo (= la seka tero, sekaĵo2); vi ne devas fari egan esploradon por krei firmaĵon sur kiun aliaj konstruos entuziasme, sed vi devas esti sufiĉe pensema por aldoni viajn sciojn aŭ korekti erarojn [19]; jam de post kelkaj sekundoj ŝi komencis enreviĝi, ebriigite de la tiom konfuza kaj sentkirla sensacio ne plu havi firmaĵon sub la piedaro [20].
2.
BIBMIT La mita kristala ĉielvolbo super la tero, responda al la iluzie videbla parto de la ĉielosfero kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la firmaĵon ĉielo [21].
angle:
2. firmament
beloruse:
аснова, грунт, зямля, скляпеньне (неба)
ĉine:
2. 穹苍 [qiōngcāng]
germane:
1. fester Boden 2. Firmament
hispane:
1. base, apoyo 2. firmamento
japane:
大地 [だいち]
pole:
1. podstawa, podwaliny, opoka tera ~aĵo: solidny grunt. 2. firmament, sklepienie niebieskie
ruse:
твердь tera ~aĵo: твердь земная .
ukraine:
твердь

firmigi

(tr)
Igi firma: tiuj, kiuj firmigas per mano, kiuj garantias por ŝuldoj [22]; li firmigis sian vizaĝon, por iri al Jerusalem [23]; firmigite en la fido [24]; liaj vestoj firmigis ĉe la virino la opinion, ke li estas alilandulo [25]; speciala fosmaŝino formetas ter-tavolon, poste ĉion firmigas per 30 cm dika surŝprucigita betono [26].
beloruse:
умацоўваць, памацняць, угрунтоўваць
ĉeĥe:
posílit, upevnit, upevňovat, zpevnit
ĉine:
[fěi], 壮大 [zhuàngdà], 坚强 [jiānqiáng], 增強 [zēngqiáng]
france:
affermir, conforter, étayer, raffermir, renforcer
germane:
stärken, festigen, bestärken, bekräftigen
hispane:
afirmar, reforzar, apoyar, respaldar, reafirmar
japane:
固める [かためる], しっかりさせる
pole:
utwierdzać, umacniać, wzmacniać, utrwalać, stabilizować, ugruntowywać
ruse:
укрепить, утвердить (во мнении)
slovake:
posilniť, spevniť, upevniť
ukraine:
посилювати, утверджувати, зміцнювати, робити міцним/стійким/непохитним

malfirma

1.
Nekapabla rezisti, fidinde apogi aŭ teni: kelkaj iom malfirmaj seĝoj [27]; malfirma planko; malfirma pozicio; malfirma situacio; regi per malfirma mano.
2.
Nekonstanta, ŝanĝiĝema, nefidinda, hezita: malfirmaj kredo, opinio, karaktero; malfirma menso; forlogante malfirmajn animojn [28]; ŝiaj paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli malrapidaj kaj malfirmaj Marta .
27. S. Zodel: Venĝo de musoj, Norda Prismo, 1956:2
28. La Nova Testamento, II. Petro 2:14
beloruse:
слабы, хісткі, нетрывалы, мяккі
ĉeĥe:
nepevný, slabý
france:
instable
germane:
1. wackelig, schwach 2. unsicher, ungefestigt
hispane:
1. inestable 2. vacilante, titubeante
japane:
ゆるい, ぐらぐらの
pole:
1. słaby, nietrwały, niestały, niesolidny, chwiejny, wątły słaba pozycja. mal~a mano: słaba ręka, miękka ręka. 2. słaby, niestały, chwiejny
ruse:
1. непрочный, слабый, шаткий шаткая позиция. зыбкое положение. mal~a mano: твёрдая рука. 2. нетвёрдый, слабый mal~a menso: зыбкий ум.
slovake:
neistý, nepevný, vratký
tibete:
ལྷུགས་རུ་གཏོང་
ukraine:
слабкий, кволий, млявий, в’ялий

administraj notoj