firmament/o PV

firmamento

1.
AST Ĉielosfero: li eliras de la sunsistemo en la vastan firmamenton [1].
2.
BIBMIT La ĉiela volbo, kiun la antaŭuloj kredis esti firmaĵo2, loĝejo de la biblia dio: supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi [2]; Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero [3]; (figure) trahaki pli klaran vojon inter la steloj de la firmamento [4]; leviĝas Sotis sur la firmamento en la komenco de la suna jaro [5]; ni konas diris la pastro la strukturon de la ĉiela firmamento kaj la movojn de l' steloj [6].
Rim.: La difinoj de la PIV-oj priskribas la biblian firmaĵon2, kio estus ĉiela duonsfero. Tamen la termino astronomia ja temas pri la tuta sfero, kiun tutan pli klare priskribas „ĉielosfero“. Tio do lasas nenian pravigon por la malnecesa „firmamento“: en la senco mita-biblia la ĝusta vorto estas „firmaĵo“ (cetere samstruktura kiel „firmamento“); por la senco astronomia, „ĉielosfero“; por la senco poezia pli klara kaj bonstila metaforo estas „ĉielvolbo“. [Sergio Pokrovskij]
angle:
firmament
beloruse:
небасхіл
bulgare:
небесната твърд
ĉeĥe:
firmament, nebe, nebeská klenba, obloha
france:
firmament, voûte céleste
germane:
Firmament 2. Himmelsgewölbe, Himmelszelt
hungare:
égbolt, mennybolt
japane:
天空 [てんくう], 大空 [おおぞら]
nederlande:
firmament
pole:
firmament, sklepienie niebieskie
portugale:
firmamento, abóboda celeste
slovake:
nebo, obloha
ukraine:
небозвід, небесний звід, небесна твердь

administraj notoj