*forges/i PV

*forgesi

(x)
1.
Ne plu memori pri; ne plu konservi memoron pri, malmemori: forgesi la pasintan malfeliĉon, instruon, ies nomon, rendevuon; forgesu mian konsilon, averton; ne forgesu min; mi ĉiam forgesas, kiel estas via nomo kaj patronomo [1]; baldaŭ forgesi pri mi [2]; forgesi maljustaĵojn, faritajn al li mem [3]; se li povus forgesi la kriojn de l' homo, kiun oni surverŝis per bolanta peĉo [4]! VD:viŝi, forflugi.
2.
Ne atenti pri, ne zorgi pri, preterlasi: forgesi nomon en la listo; forgesi siajn promesojn, siajn devojn; oni facile forgesas la ricevitajn bonfarojn; Ramzes estis tiel ekscitita, ke li jam forgesis pri sia rango kaj pri siaj devoj [5]; [ĉu] la popolaĉo [...] havas la rajton forgesi siajn devojn al ni [6]? VD:entombigi, enterigi, preteratentiVD:arkivo, kalendo
3.
Lasi, restigi objekton pro malatento: mi forgesis hejme la monujon; forgesi sakon en vagonaro; ŝi volis nur vidi, ĉu oni ne forgesis ian figon aŭ pomon [inter la branĉoj] [7].
angle:
forget
beloruse:
забываць, забыць
bulgare:
забравям
ĉeĥe:
zapomenout, zapomínat
ĉine:
忘记
france:
oublier
germane:
vergessen 3. liegen lassen
hispane:
olvidar
hungare:
felejt, elfelejt 3. ottfelejt, otthagy
indonezie:
lupa, melupai, melupakan 2. alpa, mengalpakan, lalai, melalaikan, lengah 3. tertinggal, ketinggalan
interlingvae:
oblidar
japane:
忘れる [わすれる], 失念する [しつねんする], なおざりにする, おろそかにする
katalune:
oblidar, oblidar-se
nederlande:
vergeten
pole:
zapomnieć
portugale:
1. esquecer, olvidar 2. esquecer, omitir
rumane:
uita
ruse:
забыть
slovake:
zabudnúť
tibete:
བརྗེད་པ་
ukraine:
забуватися

forgeso

1.
PSI Malmemoro: formeti la aferon en la keston de forgeso PrV ; la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ Marta ; (poezie) nebulo de forgeso Marta .
2.
Nezorgo, preterlaso, neglekto: plej facile promeso rimiĝas kun forgeso Prv ; kelktempa ĉeso ne estas forgeso Prv .
angle:
forgetting
beloruse:
забыцьцё
ĉeĥe:
zapomenutí, zapomnění
ĉine:
遗忘 [yíwàng]
france:
oubli
germane:
Vergessen
hispane:
olvido
indonezie:
1. lupa, kelupaan 2. kealpaan, kelalaian, kelengahan
japane:
忘却 [ぼうきゃく]
pole:
zapomnienie
rumane:
uitare
ruse:
забвение
slovake:
zabudnutie
ukraine:
забуття

forgesema

Kiu facile forgesas, ne bone memoras: la virinoj estas forgesemaj [8]; Epafo trovis teruran morton: Hera ne estis forgesema [pardonema] diino, kaj la fama vivo de Epafo kolerigis ŝin [9].
8. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
9. Vikipedio, Epafo
angle:
forgetful
beloruse:
забыўлівы, нядбайны
ĉeĥe:
zapomětlivý
ĉine:
善忘 [shànwàng], 易亡 [yìwáng], 健忘 [jiànwàng], 糊塗 [hútu]
france:
étourdi, oublieux
germane:
vergesslich
hispane:
olvidadizo, desmemoriado
indonezie:
pelupa
japane:
忘れっぽい [わすれっぽい]
pole:
zapominalski
rumane:
uituc
slovake:
zábudlivý
ukraine:
забудькуватий

memforgeso, sinforgeso

1.
Abnegacio, malegoismo: en tiu okazo li montris plenan sinforgeson.
2.
PSI Malatento al si kaj al la situacio pro absorbiĝo, revado, malklara konscio...: ili batalis kun [...] furioza kolero kaj memforgeso [10]; ŝi […] eliris, malrapide transirante de vitrino al vitrino kaj pririgardante kun grandega plezuro montratajn tie aĵojn, en kion ŝi sinforgese absorbiĝis [11]. VD:obsedo
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
11. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
angle:
abnegation
beloruse:
1. самазабыццё
ĉine:
1. 不自私 [búzìsī], 无欲 [wúyù], 无私 [wúsī], 不自私 [búzìsī], 无欲 [wúyù], 无私 [wúsī]
france:
1. renoncement, sacrifice (abnégation) 2. distraction
germane:
1. Selbstlosigkeit, Selbstvergessenheit
hispane:
1. abnegación 2. distracción
hungare:
1. önzetlenség, önfeláldozás
indonezie:
lupa diri
japane:
無私 [むし], 忘我 [ぼうが]
katalune:
1. abnegació
pole:
1. poświęcenie, oddanie, abnegacja
rumane:
1. sacrificiu, dedicare, abnegație
ruse:
1. самозабвение
ukraine:
самозабуття

neforgesebla

Inda je memoro: neforgesebla amiko, okazo; ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla [12]; kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo ĉe l' Maro [...] ĉiuj ĝin nomas la „neforgesebla kongreso“ [13]; nia neforgesebla amiko Javal plu ne ekzistas [14]; dank' al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon [15].
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:5
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
unforgettable
beloruse:
незабыўны
bulgare:
незабравим
ĉeĥe:
nezapomenutelný
ĉine:
难忘 [nánwàng], 忘不了 [wàngbùliǎo], 成癖 [chéngpǐ], 令人难忘 [lìngrénnánwàng], 永銘於心 [yǒngmíngyúxīn]
france:
inoubliable
germane:
unvergesslich
hispane:
inolvidable
hungare:
felejthetetlen
indonezie:
tak terlupakan
interlingvae:
inoblidable
japane:
忘れられない [わすれられない]
katalune:
inoblidable
nederlande:
onvergetelijk
pole:
niezapomniany
rumane:
de neuitat
ruse:
незабываемый, незабвенный
slovake:
nezabudnuteľný
ukraine:
незабутній

neforgesumino

BOT Florherbo kun radiformaj, plej ofte bluaj floroj; genro Mysotis: aleo bordata de florantaj neforgesuminojn gvidas la vizitanton ĝis ornamita ferpordego [16]; Laŭ la papiliaj moroj, // Lia flirt' sen elimin' // Karesadis ĉiujn florojn — // Krom la neforgesumin'. [17] SIN:miozoto
16. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Adorata de la loĝantaro, la industrio de hamburger kaj de fritita kokidaĵo malsatigas siajn laboristojn
17. Boufflers: Bagatelaĵoj, La Nica Literatura Revuo, 1956-11 ĝis 12 (2:2), p. 80a
angle:
forget-me-not
beloruse:
незабудка
ĉeĥe:
nezabudka, poměnka
ĉine:
勿忘草 [wùwàngcǎo]
france:
myosotis
germane:
Vergissmeinnicht
hispane:
miosota, myosotis, miosotis, raspilla, nomeolvides
indonezie:
myosotis, bunga kuping tikus, bunga forget-me-not, rumput kalajengking
japane:
忘れな草 [わすれなぐさ], ワスレナグサ
latinece:
Mysotis
pole:
niezapominajka, ułudka
rumane:
nu-mă-uita
ruse:
незабудка
slovake:
nezábudka
turke:
unutma beni
ukraine:
незабудка

senforgese

Agante sen forgeso, neglekto aŭ preteratento; senmanke, nepre: Diego promesis pendigi [la informilon] ĉiufoje kaj senforgese en la indikita loko [18]. VD:akurate
18. G. C. Fighiera: Resumo decidoj, Klaĉoj, 2011-09-06
beloruse:
дбайна, не забываючыся
ĉine:
有責任心 [yǒuzérènxīn]
france:
sans oubli
germane:
gewissenhaft
hispane:
sin olvidar
pole:
nie zapominając
rumane:
fără a uita

administraj notoj