*franĝ/o UV
*franĝo
- 1.
Ornamaĵo el pendantaj fadenoj por borderi randon de vesto, meblo kc: ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj, ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj [1]; li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj [2]; virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro Marta ; la meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita, tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis FK ; abunda kolhararo kaj franĝoj ĉe la vosto [3]; (figure) li sentas sin malplena, eĉ ne duono de homo, restas de lia persono nur franĝo, ĉifeto [4].
galono, kvasto, peniko, tufo
- 2.
-
Vico de haroj egale tonditaj, pendaj sur la frunto:
la haroj de Meg ĉiam estis beletaj, sed dum la pasintaj du monatoj ŝi tonde faris al si
franĝon
[5];
la busto montris la kapon de knabo naŭ- aŭ dek-jara kun serioza mieno kaj senbukla hararo
frizita kun longa franĝo laŭ la frunto
[6].
hartufo
1.
La Nova Testamento, S. Mateo 23:5
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 16a
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
4. Monato, Lode Van de Velde: Splito
5. E. Turner, trad. R. McGrath: Sep Junaj Aŭstralianoj, 1994
6. A. Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, 2021
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 16a
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo
4. Monato, Lode Van de Velde: Splito
5. E. Turner, trad. R. McGrath: Sep Junaj Aŭstralianoj, 1994
6. A. Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, 2021
- angle:
- 1. fringe
- beloruse:
- 1. махры
- bulgare:
- 1. бретон
- ĉine:
- 1. 刘海 [liúhǎi], 流苏 [liúsū], 蕤 [ruí], 緣飾 [yuánshì]
- france:
- frange
- germane:
- 1. Franse, Zottel 2. Pony (Frisur)
- hispane:
- 1. adorno, flequillo
- hungare:
- 1. rojt
- itale:
- 1. frangia 2. frangetta
- japane:
- 1. 房飾り [ふさかざり], 干渉縞 [かんしょうじま]
- katalune:
- 1. serrell
- nederlande:
- 1. franje
- pole:
- 1. strzęp, frędzel
- portugale:
- 1. franja (enfeite), fímbria
- ruse:
- 1. бахрома 2. чёлка
- svede:
- 1. frans
- ukraine:
- 1. торочки, бахрома, смуга (частот, освітленості)
franĝi
(tr)
- 1.
- Ornami per franĝoj.
- 2.
- Disfibrigi: (figure) manko de dormo rezultigis uzfranĝitajn nervojn [7].
7.
Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
- angle:
- fringe
- beloruse:
- аздабляць махрамі
- france:
- franger
- germane:
- mit Fransen besetzen 2. zerfransen, ausfransen
- hungare:
- rojtoz
- japane:
- 房飾りを付ける [ふさかざりをつける]
- katalune:
- posar serrell
- nederlande:
- van een franje voorzien
- pole:
- obszywać frędzlami
- ruse:
- украшать бахромой
- svede:
- förse med fransar
- ukraine:
- прикрашати/обшивати торочками/бахромою