*frat/o UV

*frato

1.
GEN Virseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj: li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato [1]; Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin [2]; Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban [3]; liaj filoj kaj liaj filinoj estis […] trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato [4]; en tiu momento aperis la tria frato [5]; ĉefa merito de fratoj Grimm estas […] kolekti tiel grandan nombron da fabeloj [6]; ĝemela frato [7]; malrajta frato [8]; kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu PrV ; (figure) mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj PrV .
2.
(figure) Homo, kiun oni amas kiel fraton, kaj kiu reciprokas tian amon: amiko fariĝas frato en mizero [9]; li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj [10]; militfrato. VD:kamarado, kolego3, kompaniano2, kunulo
3.
Titolo de ano en kelkaj religiaj ordenoj kaj en kelkaj societoj: aŭdinte la bruon, la monaĥoj komprenos, ke la tentoj sieĝas iun fraton, kaj ĉiuj kune iros preĝi [11]; la predikanto direktas sin al […]fratoj per Kristo“ […] laŭ la kutimo [12]; fratoj-homaranoj [13]; Fratoj de l’ Karitato [14]. VD:monaĥo
4.
Homfrato: karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio [15]; ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton [16]; iu viro […] vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktis unu el liaj fratoj, unu estulon kun du piedoj kaj sen plumoj, kiu havas animon [17].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:29
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:13
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:17
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
11. Internacia krestomatio, TRI Musketeroj
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
17. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 3ª
afrikanse:
broer
albane:
vëlla
amhare:
ወንድም
angle:
brother milit~o: brother-in-arms.
arabe:
شقيق
armene:
եղբայր
azerbajĝane:
qardaşı
beloruse:
брат
bengale:
ভাই
birme:
အစ်ကို
bosne:
brata
bulgare:
брат
ĉeĥe:
bratr, fráter, konvrš, mnich laik
ĉine:
弟兄 [dìxiōng], 同业者 [tóngyèzhě], 哥儿 [gēr], 社友 [shèyǒu], 兄或弟 [xiōnghuòdì], 会友 [huìyǒu], 同业 [tóngyè], 同胞 [tóngbāo]
ĉuvaŝe:
пичче (pli aĝa), тетте (pli aĝa), шаллӑм (malpli aĝa)
dane:
bror
elefene:
frate
estone:
vend
eŭske:
anaia
filipine:
kapatid na lalaki
france:
frère milit~o: frère d'armes.
galege:
irmán
germane:
Bruder milit~o: Waffenbruder. 3. Ordensbruder, Klosterbruder 4. Mitmensch, Nächster (Mitmensch)
guĝarate:
ભાઈ
haitie:
frè
hebree:
אח
hinde:
भाई
hispane:
hermano
hungare:
1. fivér, fiútestvér 2. testvér milit~o: fegyvertárs. 3. barát, testvér
ide:
fratulo
igbe:
nwanne
indonezie:
saudara laki-laki 3. bruder
irlande:
deartháir
islande:
bróðir
japane:
[このかみ]
jave:
adik
jide:
ברודער
jorube:
arakunrin
kanare:
ಸಹೋದರ
kartvele:
ძმა
katalune:
germà
kazaĥe:
аға
kimre:
brawd
kirgize:
байке, ини
kmere:
ប្អូនប្រុស
koree:
형제
korsike:
fratellu
kose:
ubhuti
kroate:
brat
kurde:
brak
latine:
frater
latve:
brālis
laŭe:
ອ້າຍ
litove:
brolis
loĵbane:
bruna
makedone:
брат
malagase:
rahalahy
malaje:
saudara
malajalame:
സഹോദരൻ
malte:
ħuh
maorie:
teina
marate:
भाऊ
monge:
tus kwv tij
mongole:
ах дүү
nederlande:
broer, broeder milit~o: wapenbroeder.
nepale:
भाइ
njanĝe:
m’bale
okcidentfrise:
broer
panĝabe:
ਭਰਾ ਨੂੰ
paŝtue:
ورور
perse:
برادر
pole:
brat
portugale:
irmão 1. irmão, mano 2. irmão, mano 3. irmão, frei
ruande:
umuvandimwe
ruse:
брат
samoe:
tuagane
sinde:
ڀاءُ
sinhale:
සහෝදරයා
skotgaele:
bràthair
slovake:
brat (v spoločenstve)
slovene:
brat
somale:
walaalkiis
ŝone:
hanzvadzi konama
sote:
mor’abo rona
sunde:
adi
svahile:
ndugu
svede:
bror
taĝike:
бародари
taje:
พี่ชายของ
tamile:
சகோதரர்
tatare:
абый
telugue:
సోదరుడు
tibete:
ཅོ་ཅོག་
tokipone:
mije sama, mije pi mama sama
turke:
erkek kardeş
ukraine:
брат
urdue:
بھائی
uzbeke:
aka
vjetname:
anh trai
volapuke:
blod, higem
zulue:
umfowabo

frata

1.
Rilata al frato: [ili] promesis al si fratan amon ĝis la morto [18].
2.
Simila al rilato inter fratoj: frata interligo [19]; la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo [20]; sendante al Vi fratan kaj samideanan saluton [21].
angle:
brotherly, fraternal
beloruse:
брацкі, братэрскі
bulgare:
братски
ĉeĥe:
bratrský
elefene:
fratin
france:
fraternel
germane:
brüderlich
hispane:
fraterno
hungare:
testvéri
ide:
fratulala
indonezie:
persaudaraan
japane:
兄弟の [きょうだいの], 大変仲のよい [たいへんなかのよい]
katalune:
fraternal
nederlande:
broederlijk
perse:
برادرانه
pole:
braterski
portugale:
fraterno, fraternal
ruse:
братский
slovake:
bratský
ukraine:
братній, братський, братерський
volapuke:
blodik, higemik

frataro

1.
GEN Tuto de fratoj en familio: la teron malsekigis jam ankaŭ la nigreruĝa sango de la frataro, ĉar la Toukolanoj jam frapis per siaj tranĉiloj [22].
2.
REL Societo aŭ grupo de samcelanoj, kiuj rigardas sin fratoj: la sekvantoj de Kristo konsistigas unuecan frataron [23]. VD:kongregacio
22. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
23. , B. Cadei: La plej Mirinda Alianco, Espero Katolika, 1984:6
beloruse:
1. браты 2. брацтва (рэлігійнае)
ĉine:
1. 昆仲 [kūnzhòng], 八拜交 [bābàijiāo], 兄弟关系 [xiōngdìguānxi], 八拜之交 [bābàizhījiāo], 兄弟的关系 [xiōngdìdeguānxi], 手足之情 [shǒuzúzhīqíng], 手足情誼 [shǒuzúqíngyì]
france:
1. fratrie 2. congrégation
germane:
1. Gebrüder, Brüderschar 2. Bruderschaft
indonezie:
1. saudara (kandung) 2. kongregasi

frateco

1.
Parenceco inter fratoj.
2.
Ama, helpema, kvazaŭfrata sento al iu, aŭ ĝenerale al la tuta homaro; homamo: mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj […] vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco [24]; justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [25]; ni jam fariĝis kolegoj de vojo […] ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua [26].
24. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
25. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
26. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
angle:
brotherhood, fraternity
beloruse:
братэрства
ĉeĥe:
bratrství
elefene:
fratia
france:
fraternité
germane:
Brüderlichkeit
hebree:
אחווה
hispane:
fraternidad
hungare:
testvériség
ide:
fratuleso
indonezie:
persaudaraan
japane:
兄弟関係 [きょうだいかんけい], 兄弟愛 [きょうだいあい], 友愛 [ゆうあい], 同胞愛 [どうほうあい]
katalune:
fraternitat
nederlande:
broederschap
okcidentfrise:
bruorskip
perse:
برادری
pole:
braterstwo, bruderszaft 1. braterstwo
ruse:
братство
slovake:
fraternita
turke:
kardeşlik
ukraine:
братерство, братство

*fratino

1.
GEN Inseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj: mia fratino estas tre bela knabino [27]; efektive ŝi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino [28]; la fratinoj kaj duonpatrino ne rekonis ŝin [29]; vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino PrV .
2.
Titolo de anino en kelkaj religiaj ordenoj kaj en kelkaj societoj: ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino [30]. VD:monaĥino
afrikanse:
suster
albane:
motra
amhare:
እህት
angle:
sister
arabe:
شقيقة
armene:
քույր
azerbajĝane:
bacı
beloruse:
сястра
bengale:
বোন
birme:
အစ်မ
bosne:
sestra
bulgare:
сестра
ĉeĥe:
sestra
ĉine:
[mèi], 姊姊 [zǐzi]
ĉuvaŝe:
аппа (pli aĝa), акка (pli aĝa), йӑмӑк (malpli aĝa)
dane:
søster
elefene:
sore
estone:
õde
eŭske:
arreba
filipine:
kapatid na babae
france:
sœur
galege:
irmá
germane:
Schwester 1. Schwester 2. Schwester
guĝarate:
બહેન
haitie:
haŭse:
ya
hebree:
אחות
hinde:
बहन
hispane:
hermana
hungare:
1. lánytestvér, nőtestvér 2. nővér
ide:
fratino
igbe:
nwanne nwaanyị
indonezie:
saudara perempuan 2. suster
irlande:
deirfiúr
islande:
systir
japane:
姉妹 [しまい]
jave:
adhine
jide:
שוועסטער
jorube:
arabinrin
kanare:
ಸಹೋದರಿ
kartvele:
დის
katalune:
germana
kazaĥe:
қарындас
kimre:
chwaer
kirgize:
бир тууган
kmere:
បងស្រី
koree:
자매
korsike:
surella
kose:
usisi
kroate:
sestra
kurde:
xwişk
latine:
soror
latve:
māsa
laŭe:
ເອື້ອຍ
litove:
sesuo
loĵbane:
mensi
makedone:
сестра
malagase:
rahavavy
malaje:
kakak
malajalame:
സഹോദരി
maorie:
tuahine
marate:
बहीण
monge:
tus muam
mongole:
эгч
nederlande:
zus, zuster
nepale:
बहिनी
njanĝe:
mlongo
okcidentfrise:
suster
panĝabe:
ਭੈਣ ਨੂੰ
paŝtue:
خور
perse:
خواهر
pole:
siostra
portugale:
1. irmã, mana 2. irmã
ruande:
mushiki wawe
ruse:
сестра
samoe:
tuafafine
sinde:
ڀيڻ
sinhale:
සහෝදරිය
skotgaele:
piuthar
slovake:
sestra
slovene:
sestra
somale:
walaashaa
ŝone:
hanzvadzi sikana
sote:
morali’abo rona
sunde:
teteh
svahile:
dada
svede:
syster
taĝike:
хоҳар
taje:
น้องสาวของ
tamile:
அக்கா
tatare:
апа
telugue:
సోదరి
tibete:
ཨ་ལྕག་
tokipone:
meli sama, meli pi mama sama
turke:
kız kardeş
ukraine:
сестра
urdue:
بہن
uzbeke:
singil
vjetname:
em gái
volapuke:
sör, jigem
zulue:
udadewabo

fratina

Rilata al fratino: malgaja rideto, sed plena je fratina amo [31]; fratina sindonemo [32].
angle:
sisterly, sororal
beloruse:
сястрын, сястрынскі
elefene:
sorin
france:
sororal (rare)
germane:
schwesterlich
hispane:
fraterno
ide:
fratinala
nederlande:
zusterlijk
okcidentfrise:
susterlik
perse:
خواهرانه
ukraine:
сестрин, сестринський
volapuke:
sörik, jigemik

fratineco

Parenceco inter fratinoj.
angle:
sisterhood, sorority
beloruse:
сястрынства
elefene:
soria
france:
sororité
germane:
Schwesterlichkeit
ide:
fratineso
nederlande:
zusterschap
okcidentfrise:
susterskip
perse:
خواهری

*bofrato [33]

1.
GEN Frato de la propra edzo aŭ edzino: ŝia frato estas mia bofrato [34].
2.
GEN La edzo de frato aŭ fratino rilate al ties gefratoj.
3.
GEN La edzo de bofrato aŭ bofratino: inter si la edzoj de fratinoj estas bofratoj.
angle:
brother-in-law
beloruse:
1. дзевер, швагер, шурын 2. зяць 3. зяць
ĉeĥe:
švagr
ĉine:
郎舅 [lángjiù], 叔子 [shūzi]
elefene:
frate par sposi
france:
beau-frère
germane:
Schwager
hebree:
ℷיס
hispane:
1. cuñado 2. cuñado 3. concuño
hungare:
sógor
ide:
bofratulo
indonezie:
ipar laki-laki
japane:
義兄 [ぎけい], 義弟 [ぎてい]
katalune:
cunyat
nederlande:
zwager, schoonbroer, schoonbroeder
okcidentfrise:
skoanbroer
perse:
1. برادرشوهر، برادرزن 2. شوهرخواهر، شوهر برادر 3. شوهرِ خواهرشوهر، شوهرِ برادرشوهر، باجناق، شوهرِ برادرزن
pole:
szwagier 1. szwagier
ruse:
1. деверь, шурин 2. зять 3. зять, свояк
slovake:
švagor
ukraine:
дівер, брат чоловіка
volapuke:
lüblod

*bofratino

1.
GEN Fratino de la propra edzo aŭ edzino: ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve […] ŝia fratino estas mia bofratino [35].
2.
GEN La edzino de frato aŭ fratino rilate al ties gefratoj.
3.
GEN La edzino de bofrato aŭ bofratino.
angle:
sister-in-law
beloruse:
1. залоўка, залвіца, швагерка 2. братавая, нявестка 3. ятроўка
ĉeĥe:
švagrová
ĉine:
妯娌 [zhóulǐ], 姐姐在法律 [jiějiezàifǎlü], 姨妹 [yímèi], 嫂嫂 [sǎosao], 嫂 [sǎo], 寡嫂 [guǎsǎo]
elefene:
sore par sposi
france:
belle-sœur
germane:
Schwägerin 1. Schwägerin 3. Schwägerin
hispane:
1. cuñada 2. cuñada 3. concuña
hungare:
sógornő
ide:
bofratino
indonezie:
ipar perempuan
japane:
義姉 [ぎし], 義妹 [ぎまい]
katalune:
cunyada
nederlande:
zwageres, zwagerin, schoonzus, schoonzuster
okcidentfrise:
skoansuster
perse:
1. خواهرشوهر، خواهرزن 2. زن‌برادر، زن‌داداش، زن‌خواهر 3. جاری، زنِ خواهرشوهر، زنِ برادرزن، زنِ خواهرزن
pole:
szwagierka
ruse:
1. свояченица, золовка 2. невестка 3. невестка
slovake:
švagriná
ukraine:
зовиця, сестра чоловіка, невістка, братова, братова дружина
volapuke:
lüsör

*bogefratoj

GEN Gefratoj de la edz(in)o rilate al la edz(in)o: mia frato kaj fratino […] estas la bogefratoj de mia edzino [36].
angle:
brothers-in-law and sisters-in-law, siblings-in-law
beloruse:
зводныя браты і сёстры
ĉeĥe:
sourozenci manželky
elefene:
frates par sposi e sores par sposi, conasedas par sposi
france:
beaux-frères et belles-sœrs
hungare:
sógorok és sógornők
ide:
bofrati
indonezie:
ipar
katalune:
cunyats
nederlande:
schoonbroers en schoonzussen, schoonbrussen
perse:
خواهر و برادرهای همسر، هم‌نیاهای همسر
pole:
szwagrostwo
slovake:
súrodenci manželky
turke:
üvey kardeşler
volapuke:
lügems

duonfrato

GEN Virseksa ido nur de sama patro aŭ nur de sama patrino, rilate al la sampatraj aŭ sampatrinaj idoj: li pro tio malamis kaj ĵaluzis sian duonfraton, kiu vivis en pli bonaj familiaj cirkonstancoj ol li [37]; la tekaldrono […] plenumadis la oficon de kuireja kantisto kaj estis duonfrato de la samovaro [38].
angle:
half-brother
beloruse:
зводны брат
ĉeĥe:
nevlastní bratr
elefene:
duifrate
france:
demi-frère
germane:
Halbbruder
hebree:
אח חורℷ
hispane:
medio hermano
hungare:
féltestvér
ide:
mifratulo
indonezie:
saudara laki-laki seayah, saudara laki-laki sebapak, saudara laki-laki seibu
japane:
異父兄弟 [いふきょうだい], 異母兄弟 [いぼきょうだい]
katalune:
germanastre
nederlande:
halfbroer
okcidentfrise:
healbroer
perse:
برادر ناتنی
pole:
przyrodni brat, przyszywany brat (pot.)
ruse:
неполнородный брат, единокровный брат (sampatra), единоутробный брат (sampatrina)
slovake:
nevlastný brat
svede:
halvbror
ukraine:
зведений брат

duonfratino

GEN Inseksa ido nur de sama patro aŭ nur de sama patrino, rilate al la sampatraj aŭ sampatrinaj idoj.
angle:
half-sister
beloruse:
зводная сястра
elefene:
duisore
france:
demi-sœur
germane:
Halbschwester
hispane:
media hermana
ide:
mifratino
indonezie:
saudara perempuan seayah, saudara perempuan sebapak, saudara perempuan seibu
japane:
異父姉妹 [いふしまい], 異母姉妹 [いぼしまい]
katalune:
germanastra
nederlande:
halfzuster
okcidentfrise:
healsuster
perse:
خواهر ناتنی
ruse:
неполнородная сестра, единокровная сестра (sampatra), единоутробная сестра (sampatrina)
svede:
halvsyster
ukraine:
зведена сестра

vicfrato

GEN Pure nominala (boa) parenceco inter filo de eksa geedziĝo de unu el la geedzoj rilate al la filo(j) aŭ filino(j) de eksa geedziĝo de la alia el la geedzoj: Se la senatanoj konsentis, ke mi (Klaŭdio) edziĝu kun mia nevino (Agripino), devus esti eble konvinki ilin, ke Oktavia edziniĝu kun sia vicfrato (Nerono) MJA .
ruse:
сводный брат
ukraine:
зведений брат

vicfratino

GEN Pure nominala (boa) parenceco inter filino de eksa geedziĝo de unu el la geedzoj rilate al la filo(j) aŭ filino(j) de eksa geedziĝo de la alia el la geedzoj: kvar virinoj decidis, ke ĝuste ŝi rajtas esti la baptopatrino de Kamilo: mia patrino, mia vicfratino Sara, mia duonfratino Hanna kaj mia alia duonfratino Mikaela [39].
39. Sten JOHANSSON: Familiara Kristnasko aŭ Kun ekskuzo sen ekskuzoMonato
ruse:
сводная сестра
ukraine:
зведена сестра

*gefratoj

1.
GEN Frato(j) kaj fratino(j): mia frato kaj fratino (gefratoj) [40]; Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [41]; ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj [42]; amo kaj ĵaluzo estas gefratoj PrV .
2.
(malofte) GEN Frato(j) aŭ fratino(j): ĉu li havis gefratojn? – ne, li estis ilia sola infano [43].
angle:
1. brothers and sisters 2. siblings
beloruse:
1. брат і сястра, браты і сёстры 2. брат ці сястра, браты ці сёстры
ĉeĥe:
1. bratři a sestry, sourozenci obojího pohlaví 2. sourozenci
ĉine:
1. 兄弟姐妹 [xiōngdìjiěmèi], 兄弟姊妹 [xiōngdìzǐmèi]
elefene:
1. frates e sores 2. conasedas
france:
fratrie, frères et sœurs
germane:
1. Geschwister
hispane:
1. hermanos y hermanas
hungare:
testvérek (fivér/ek és nővér/ek)
ide:
1. gefrati 2. frati
indonezie:
saudara (kandung)
japane:
兄弟姉妹 [きょうだいしまい]
katalune:
germans
nederlande:
1. broers en zussen 2. brussen
okcidentfrise:
1. bruorren en susters
perse:
1. خواهر و برادرها 2. هم‌نیاها
pole:
rodzeństwo
ruse:
1. брат и сестра, братья и сёстры
slovake:
1. bratia a sestry
svede:
2. syskon
tokipone:
2. jan sama, jan pi mama sama
turke:
2. kardeşler
ukraine:
брат і сестра, брати і сестри
volapuke:
2. gems

gefrato

(malofte)
GEN Ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj; sibo: malofte ili mencias mankon de gefrato [44].
Rim.: Ĉi tiu uzo devias de la tradicia uzo, kaj ne ĉiuj esperantistoj akceptas ĝin. Vidu la duan sencon de ge-.
angle:
sibling
azerbajĝane:
qardaş
beloruse:
брат ці сястра
ĉeĥe:
sourozenec
elefene:
conaseda
finne:
sisarus
france:
adelphe
germane:
Geschwisterkind
hinde:
सहोदर [sahōdar]
hungare:
testvér
ide:
frato
indonezie:
saudara (kandung)
loĵbane:
tunba
nederlande:
brus
perse:
هم‌نیا
svede:
syskon
tatare:
кардәш
tokipone:
jan sama, jan pi mama sama
turke:
kardeş
volapuke:
gem

homfrato

Viro (aŭ abstrakta homo) rilate al alia(j) homo(j), kune rigardataj kiel idoj de la tuthomara familio: ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti VivZam ; per tio ĉesis la kaŭzo, kiu incitis homon kontraŭ homfrato [45]; tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio [46].
VD:proksimulo
45. Sándor Szathmári: Kain kaj Abel, 1968.
46. Julio BAGHY: La verda koro, Ĉap. 4ª. 1937.
beloruse:
брат (у чалавецтве)
france:
frère humain
germane:
Menschenbruder
ruse:
брат (по человечеству)

interfratiĝi

Ekrilati kvazaŭfrate, kun frataj sentoj: ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos [47]; ĝojebriaj malliberuloj interfratiĝis, dancis [48].
47. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
48. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
angle:
fraternize, fraternise
beloruse:
пабратацца
ĉine:
結拜 [jiébài]
france:
fraterniser
germane:
sich verbrüdern
hispane:
fraternizar
hungare:
összebarátkozik
japane:
仲良くなる [なかよくなる], 親しく交わる [したしくまじわる]
nederlande:
verbroederen
pole:
bratać się
ruse:
брататься, побрататься
ukraine:
брататися

laktofrato, mamfrato

GEN Virseksa ido mamnutrita de fremda patrino, rilate al ŝiaj propraj idoj: iufoje vizitadis ŝin ŝia laktofrato, la filo de Zoja Petrovna, sed li estis gasto malofta en la domo [49]. VD:mamnutristino
49. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
milk brother
beloruse:
малочны брат
ĉeĥe:
spolukojenec
france:
frère de lait
germane:
Milchbruder
hungare:
tejtestvér
ide:
laktofratulo
indonezie:
saudara laki-laki susuan
japane:
乳兄弟 [ちきょうだい]
nederlande:
zoogbroer
perse:
برادر شیری
pole:
mleczny brat
ruse:
молочный брат
slovake:
spolukojenec
ukraine:
молочний брат

laktofratino, mamfratino

GEN Inseksa ido mamnutrita de fremda patrino, rilate al ŝiaj propraj idoj. VD:mamnutristino
angle:
milk sister
beloruse:
малочная сястра
france:
sœur de lait
germane:
Milchschwester
hungare:
tejtestvér
ide:
laktofratino
indonezie:
saudara perempuan susuan
japane:
乳姉妹 [ちきょうだい]
nederlande:
zoogzus
perse:
خواهر شیری

laika frato

REL Monaĥo sin dediĉanta pli al la pratikaj taksoj de monaĥejo, ol al studo kaj preĝo: aŭskultu, Trudo, mi ne plu ŝatas esti laika frato en nia monaĥejo; alia estonto por mi estas destinita, ol tutvive sterki la kampon kaj falĉi la grenon [50].
50. M. Koenen, trad. P. C. M. van de Vijver: La sunkrono, 1937
angle:
lay brother
beloruse:
сьвецкі брат, канвэрз
france:
frère convers, frère lai
germane:
Laienbruder
itale:
frate konverso
nederlande:
lekenbroeder
okcidentfrise:
likebroer

administraj notoj

~ineco: Mankas dua fontindiko.
~ineco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bo~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bo~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
boge~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~ino: Mankas dua fontindiko.
duon~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lakto~ino, mam~ino: Mankas dua fontindiko.
lakto~ino, mam~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.