2gotik/a PV

gotika

1.
Konforma al la karakteroj de gotiko: gotikaj katedraloj kaj palacoj [1].
2.
TIP(pri literfasonoj) Prezentanta angulajn formojn, abruptajn kontrastojn inter larĝaj kaj mallarĝaj strekoj, densan enpaĝigon: malfacile distingeblaj gotikaj literoj [2].
1. A. Casquero: 2002 - Internacia jaro de Antoni Gaudí, Monato, 2002/06, p. 18
2. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001/11, p. 30
angle:
gothic
beloruse:
гатычны
ĉeĥe:
gotický
ĉine:
哥特式 [gētèshì]
france:
gothique (adj.)
germane:
gotisch
hispane:
gótico
hungare:
1. gótikus 2. gót
japane:
ゴシック様式の [ゴシックようしきの], ゴシック体の [ゴシックたいの]
katalune:
gòtic
nederlande:
gotisch, gotiek
portugale:
gótico (adj.)
ruse:
готический
slovake:
gotický
ukraine:
ґотичний

gotiko

ARKIBELA Eŭropa konstrua kaj belarta stilo prospera de la 12a ĝis la 15a jarcento precipe en Anglujo, Francujo, Nederlando, Germanujo, favoranta altajn, mallarĝajn formojn, en konstruaĵoj pintarkojn kaj vitralojn: la nuna preĝejo de Sankta Anna estis konstruata dum la prospero de gotiko kaj finkonstruita en la jaro 1581 [3].
3. last: Preĝeja jubileo, Monato, 2002/02, p. 17
angle:
gothic style
beloruse:
готыка, гатычны стыль
ĉeĥe:
gotický sloh, gotika
ĉine:
哥特 [gētè], 哥特式建筑 [gētèshìjiànzhú], 哥特式艺术 [gētèshìyìshù]
france:
style gothique
germane:
Gotik
hungare:
gótika, gótikus stílus
japane:
ゴシック様式 [ゴシックようしき]
katalune:
art gòtic
portugale:
estilo gótico
ruse:
готика
slovake:
gotický sloh

novgotiko

ARKI Arkitektura stilo imitanta la mezepokajn gotikajn formojn, populara en la 19a jarcento: la plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo [4].
4. -: Budapest, [vidita en 2006]
beloruse:
нэаготыка
france:
néogothique (subst.)

administraj notoj