*graf/o UV

*grafo

Nobelo kies rango estas pli alta ol tiu de barono kaj malpli alta ol tiu de markizo: maljuna grafo el la plej malnova genero de la lando Fab3 ; baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo [1]; Karl-Edvard, nomita la Pretendanto, […] nepo de Jakobo la II, […] vane provis rekonkiri sian reĝolandon, kaj forpelite […] li iris en Italion, kie li vivis sub la nomo Grafo de Albanti [2]; Grafo Claus von Stauffenberg, lasis en bunkro, kie la Diktatoro konferencis kun sia stabo, bombon kaŝitan en teko [3]; ni tamen parolas pri la sinteno de la intelekta elito, pri homoj kiel grafo Tolstoj [4]; la palatinata grafo Johano la 2a permesis al la juna urbo Manhejmo ĉiujare la 1an de majo organizi foiron [5].
HOM:grafo (matematikaj sencoj)
angle:
count, earl
beloruse:
граф
ĉeĥe:
diagram, graf, grafické znázornění
france:
comte
germane:
Graf
hispane:
conde
hungare:
gróf
itale:
conte
japane:
伯爵 [はくしゃく]
katalune:
comte
nederlande:
graaf
pole:
hrabia, graf (w dawnych krajach Cesarstwa Niemieckiego), margrabia (w dawnych krajach Cesarstwa Niemieckiego), komes
portugale:
conde (título)
ruse:
граф
slovake:
diagram, graf, krivka
svede:
greve
turke:
kont
ukraine:
граф

*grafa

Rilata al grafo aŭ grafino : el la tri leteroj unu estis adresita: […], la dua: al Lia Grafa Moŝto [6]; sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj Marta ; ambaŭ postuladis pli da aldona mono, ol la malriĉiĝinta grafa trezorejo povis liveri [7]; vi ne povas heredi ankaŭ la grafan titolon [8]; malnova grafa familio en Germanujo [9]!
beloruse:
графскі
ukraine:
графський

grafino

Nobelino kun grafa titolo, ĉu pro heredo, ĉu pro edziniĝo: haltis sinjora kaleŝo kaj la juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi [10]; sinjorino la grafino ilin akceptis Marta ; por ĉiuj homoj eĉ por la servistaro li estis nur la edzo de la grafino [11]; la tapiŝo originis el la irana provinco Kerman kaj […] iam ĝi apartenis al la franca art-mecenatino grafino de Béhague [12].
germane:
Gräfin

grafujo PIV2

Mezgranda administra unuo, kiel tiu estrata de grafo: la departemento, en kiu situas Mussidan, havas la nomon Dordonjo kaj anstataŭis la malnovan grafujon Perigordo [13]. VD:kantono
angle:
county, earldom
beloruse:
графства
ĉine:
[xiàn]
france:
comté
germane:
Grafschaft
hispane:
condado
hungare:
grófság, megye
itale:
contea
katalune:
comtat
nederlande:
graafschap
pole:
hrabstwo
ruse:
графство

graflando PIV2

1.
=grafujo
2.
HIS Lando regata de landgrafo (sendependiĝinta eksgrafujo): kampara domego en la graflando York [14]; arĥeologia esploro en la graflando Norfolk [15]; en graflando Flandrio, kiu estis sub la regado de franca reĝo, la bierfaristoj estis devigitaj uzi aliajn herbojn ol lupolo [16].
14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
15. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X
16. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
angle:
landgraviate
beloruse:
графства
ĉine:
[xiàn]
france:
comté
hispane:
condado
hungare:
tartomány
japane:
伯爵領 [はくしゃくりょう]
katalune:
comtat
nederlande:
graafschap
pole:
hrabstwo
ruse:
ландграфство
turke:
kontluk
ukraine:
графство

landgrafo Z

HIS En la mezepoka Germanujo, grafo kiu ne estis vasalo de duko aŭ princo: Teodoriko la 4-a de Luzacio, […] Landgrafo de Turingio [17].
angle:
landgrave
beloruse:
ляндграф
france:
landgrave
germane:
Landgraf
hispane:
condado
hungare:
tartománygróf
japane:
方伯 [ほうはく]
katalune:
landgravi
nederlande:
landgraaf
pole:
landgraf (w dawnych krajach Cesarstwa Niemieckiego), landgrabia (w dawnych krajach Cesarstwa Niemieckiego)
ruse:
ландграф
ukraine:
ландграф

administraj notoj

land~o : Mankas verkindiko en fonto.