tradukoj: cs fr it pl sk

Herakl/o

Heraklo  

MIT Greklingve Ήρακλέης. La plej grava helena heroo, konata pro la superhoma forto. Li estas filo de Alkmena kaj de la dio Zeŭso, sed lia homa patro estas Amfitriono. Lia origina nomo estis Alcide (patronomo el la avo Alceo) aŭ simple Alceo (kiu signifas fortulo), sed, kiam pro puno la juna heroo eklaboris kiel servisto ĉe Eristeo, Apolono donis al li novan nomon (Heraklo signifas „gloro de Hero“), por antaŭe evidentigi la finan sukceson pri la venontaj dekdu taskoj. Laŭ la tradicio, li kreis la olimpiajn ludojn, li partoprenis al la dia batalo kontraŭ la Gigantoj kaj al la ekspedicio de la Argonaŭtoj kaj li direktis la unuan militon kontraŭ Trojo. Vidu ankaŭ latindevenan vorton Herkulo.

Heraklidoj

MIT Patronomo kiu inkludas ĝenerale ĉiujn idojn de Heraklo, sed ĝi indikas specife la gefilojn kaj la idaron devenantan de la edziĝo kun Dejaniro.

tradukoj

ĉeĥaj

~o: Herakles, Hérakles.

francaj

~o: Héraclès; ~idoj: Héraclides.

italaj

~o: Eracle; ~idoj: Eraclidi.

polaj

~o: Herakles.

slovakaj

~o: Herakles.

fontoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~idoj: Mankas fontindiko.
~idoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | herakl1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2015/07/04 08:37:35