*herb/o

*herbo

1.
Nealta natura vegetalaro, kiel tiu kovranta la grundon en stepo, paŝtejogazono, konsistanta el unujaraj aŭ plurjaraj radikhavaj vegetaloj kun maldika trunko neligna: vojon batitan herbo ne kovras PrV ; depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo [1]; per herbo oni vin nutros kiel bovojn [2]; kiel herbo, matene ĝi floras kaj ĝermas, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas [3]; venis akridoj kaj skaraboj sennombraj kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando [4], li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo [5].
Rim.: Laŭ PIV2 tiusenca herbo konsistas el poacoj; kvankam iuj el ili (ekz-e festuko, elimo ktp) efektive estas tipaj herbospecoj, tamen reale temas pri multe pli vasta nocio. La koncepto ne estas bazita sur botanika klasifiko, ĝi estas ekologia kaj mastrumada: herbo1 estas vivoformo (ankaŭ trifolio kaj luzerno estas herboj, sen esti poacoj); kaj en la mastrumado herbo estas nocio, kontrasta al greno: seka herbo estas fojno, seka greno estas pajlo. Tritiko estas poaco, sed komunlingve ĝi ne estas herbo. Jen aŭtoritataj ekzemploj pri nepoaca herbo: ĉar kiel floro de herbo li forpasos [6]; la verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo [7]. [S. Pokrovskij]
2.
KUIMED Iu el tiaj vegetaĵoj manĝebla kaj uzata kiel spicaĵo aŭ uzata por kuraci: legomoj: radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj, ‐ fungoj, salatoj kaj supaj herboj FK ; apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro [8]; macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu [9]; unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo [10]; vino, saturita per muskato kaj bonodoraj herboj [11]; tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, […] la tabako estas la plezuro de la hadĵioj, kiuj vojaĝas al Mekko FK ; paradiz-ĝardeneto monaĥa kun herboj, floroj kaj fruktarboj [12]; en graflando Flandrio, kiu estis sub la regado de franca reĝo, la bierfaristoj estis devigitaj uzi aliajn herbojn ol lupolo [13]; kuracaj herboj [14].
3.
BOT Nedaŭra planto: unujara (vivas nur unu jaron), somera (ĝermas printempe kaj fruktas somere aŭ aŭtune), vintra (ĝermas aŭtune kaj fruktas sekvajare printempe), dujara (ĝermas en unu jaro kaj floras kaj fruktas en sekva jaro), plurjara herbo.
Rim.: Atentu, ke herbo 1 estas uzata singulare kiel nenombrebla afero (same kiel greno, faruno), dum herbo 2 kaj 3 estas uzata kiel nombrebla afero ‐ t.e. unuopa vegetaĵo aŭ speco, tial aperanta plurale.
afrikanse:
gras
albane:
bari
amhare:
ሣር
angle:
*grass
arabe:
العشب
armene:
խոտ
azerbajĝane:
ot
beloruse:
трава
bengale:
ঘাস
birme:
မြက်
bosne:
trave
bretone:
geotenn
bulgare:
трева
ĉeĥe:
bylina, tráva
ĉine:
[cǎo], 青草 [qīngcǎo], 綠草 [lù:cǎo]
dane:
græs
estone:
muru
eŭske:
belarra
filipine:
damo
france:
*herbe
galege:
herba
germane:
1. Kraut, *Gras 2. Kraut (Küche, Pharmazie) 3. Kraut
guĝarate:
ઘાસ
haitie:
zèb
haŭse:
ciyawa
hinde:
घास
hispane:
hierba
hungare:
igbe:
ahịhịa
irlande:
féar
islande:
gras
itale:
erba
japane:
[そう]
jave:
suket
jide:
גראָז
jorube:
koriko
kanare:
ಹುಲ್ಲು
kartvele:
ბალახის
kazaĥe:
шөп
kimre:
glaswellt
kirgize:
чөп
kmere:
ស្មៅ
koree:
잔디
korsike:
erba
kose:
ingca
kroate:
trava
kurde:
gîha
latine:
fœnum
latve:
zāle
laŭe:
ຫຍ້າ
litove:
žolė
makedone:
трева
malagase:
ny ahitra
malaje:
rumput
malajalame:
പുല്ല്
malte:
ħaxix
maorie:
tarutaru
marate:
गवत
monge:
nyom
mongole:
өвс
nederlande:
gras
njanĝe:
udzu
okcidentfrise:
gers
panĝabe:
ਘਾਹ
paŝtue:
واښه
pole:
*trawa
portugale:
erva
ruande:
ibyatsi
ruse:
*трава
samoe:
mutia
sinde:
گاهه
sinhale:
තෘණ
skotgaele:
feur
slovake:
bylina, tráva
slovene:
trava
somale:
cawska
ŝone:
uswa
sote:
joang bo
sunde:
jukut
svahile:
nyasi
svede:
gräs
taĝike:
алаф
taje:
หญ้า
tamile:
புல்
tatare:
үлән
telugue:
గడ్డి
tokipone:
kasi
ukraine:
трава
urdue:
گھاس
uzbeke:
o’t
vjetname:
cỏ
zulue:
utshani

herbero

Unuopa individua vegetalo el tiaj, kiuj konsistigas herbon1: floro falis ankoraŭ! sekiĝis herbero kaj mortis, velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio [15]! marta mateno, / mateno suna, / lastaj nebuloj, unuaj herberoj [16]; la reĝidinoj rigardis unu la alian, rigardis sur la teron kaj inter la herberoj ili ekvidis grandajn nuksojn [17].
15. V. Langlet: Al la memoro de Jozef WasniewskiLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
16. C. Guglielminetti: Marto 1945, Nica Literatura Revuo, 4:2, p. 53
17. Tri reĝidinoj
angle:
stalk, blade of grass
bulgare:
стръкче трева
ĉeĥe:
stonek trávy
ĉine:
[tíng]
france:
brin d'herbe
itale:
filo d'erba
japane:
[そう]
nederlande:
grasspriet
ruse:
травинка
slovake:
byľ
ukraine:
травина, травка, травиця

herbaĉo, trudherbo, misherbo

AGR Herbo malutila por kultivo: inter herbaĉoj kaj urtikoj ĝi kuŝis tie en angulo [18]; planto, elfosita inter herbaĉoj kaj arbetoj [19]; kampa cirsio estas konsiderata kiel ĝena trudherbo, ĉar en kultivejoj ĝi disvastiĝas krom semoj de radikpecoj [20]; nun sur la kampoj kreskas nur misherboj, kaj homoj devas ĉirkaŭveturadi, migri al Moskvo kaj Leningrado por trovi laboron [21].
angle:
weed
beloruse:
пустазельле
bretone:
louzaouenn fall
bulgare:
плевел
ĉine:
野草 [yěcǎo], 杂草 [zácǎo]
france:
mauvaise herbe
germane:
Unkraut
hispane:
hierba mala
hungare:
gaz, dudva
itale:
erbaccia, pianta infestante, malerba
japane:
雑草 [ざっそう]
nederlande:
onkruid
pole:
zielsko, chwast
portugale:
erva daninha
ruse:
сорняк
ukraine:
бур’ян

*herbejo [22]

AGR Loko, kie kreskas sovaĝa aŭ kulturata herbo: la herbejoj kovriĝas per brutaroj kaj la kampoj vestiĝas per greno [23]; fajro ekstermis la herbejojn de la stepo [24]; la fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj, kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj [25]; marĉejo, ĉirkaŭita ĉiuflanke de malsekaj herbejoj [26]; ŝafoj kaj bovoj paŝtiĝadis sur la herbejo BdV ; ĉirkaŭe verdis bela herbejo, kovrita de primoloj, sovaĝaj timianoj kaj miloj da aliaj floroj, meze murmuris klara rivereto [27].
angle:
meadow, lawn, green, grassland
beloruse:
луг
bretone:
foeneg, geoteg, prad
bulgare:
ливада
ĉeĥe:
louka, lučina, palouk, trávník
ĉine:
草地 [cǎodì], 草坪 [cǎopíng]
france:
pelouse, prairie, pré
germane:
Wiese
hungare:
rét
itale:
prato
japane:
草原 [そうげん]
makedone:
ливада
nederlande:
weide
pole:
łąka
portugale:
prado
ruse:
луг
slovake:
lúka, trávnik
tibete:
རྩ་ཐང་
ukraine:
лука, луг, рідше ґазон

*herboriĉa

Plena da herbo: sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [28]; kaŭze de plurjara sekego, la herboriĉa savano pli kaj pli dezertiĝas [29].
angle:
grassy
ĉine:
如草 [rúcǎo], 像草 [xiàngcǎo], 多草 [duōcǎo], 草做 [cǎozuò], 富含汁液 [fùhánzhīyè], 幼弱 [yòuruò]
france:
gras (riche en herbe)
germane:
saftig (Wiese), grasig
japane:
草の繁った [くさのしげるった], 草の多い [くさのおおい]
ukraine:
трав’янистий, густо вкритий травою

aromherbo, aroma herbo

Herbo2 kun forta kaj agrabla odoro aŭ gusto, uzebla kiel spico, en alkoholaĵo, en vegetaĵa oleo...: Kaliniĉ malfermis la pordon de dometo, en kiu pendis multaj faskoj da sekaj aromaj herboj [30].
30. I. Turgenev, trad. H. Gorecka: Ĥorj kaj Kaliniĉ, La Ondo de Esperanto, 2003:7 (105)
angle:
aromatic herb
ĉeĥe:
aromatická rostlina, koření
ĉine:
[qì], 芗 [xiāng], 香草 [xiāngcǎo]
france:
aromate, herbe aromatique
germane:
aromatisches Kraut, Duftkraut, Gewürzkraut
hungare:
illatos fűszer
itale:
erba aromatica, sapore (erba aromatica)
japane:
香草 [こうそう]
katalune:
herba aromàtica, fines herbes
nederlande:
aromatisch kruid, welriekend kruid
slovake:
aromatická rastlina

birdoherbo

(komune)
BOT Meza stelario: malgranda pendanta ĝardeno kun framboj kaj birdoherbo Fab3 ; la sturno fajfis […] kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo [31].
angle:
chickweed
bretone:
brignen-logod, glered
bulgare:
врабчови чревца
france:
mouron blanc
germane:
Vogelmiere
hungare:
tyúkhúr
itale:
centocchio
latinece:
Stellaria media
nederlande:
muur (vogelkruid), vogelkruid
portugale:
erva-de-passarinho

hundherbo

(komune)
BOT Hunda elimoagropiro: elimo aŭ hundherbo estas genro de plantoj […], parenca al elitrigio [32].
beloruse:
пырнік
bretone:
treuzgeotenn
france:
chiendent
germane:
Quecke
hispane:
grama
hungare:
búzafű
japane:
カモジグサ
nederlande:
kweek
pole:
perz
portugale:
grama
ruse:
пырей
ukraine:
житняк, пирій

kuracherbo

MED Herbo2speco uzata por kuracado: dozoj da kuracherbaj medikamentoj [33]; neniu kuracherbo, neniu sorĉdrogo kaj neniu sekreto de la naturo ekzistas, kiun li ne konas [34]; unu el miaj preferataj kaj ŝatataj kuracherboj estas topinamburo [35].
33. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
34. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
35. Monato, Julius Hauser: Topinamburo ĉu herbaĉo?
angle:
medicinal plants
bulgare:
билка
ĉeĥe:
léčivka, léčivá bylina, léčivá rostlina
ĉine:
草药 [cǎoyào], 萴 [zé], 中草药 [zhōngcǎoyào], 药草 [yàocǎo]
france:
plante médicinale, simple (plante médicinale)
germane:
Heilkraut
japane:
薬草 [やくそう]
slovake:
liečivá rastlina
ukraine:
лікарська трава/рослина, зілля

panherbo

(komune)
AGR=cerealo
angle:
cereal
beloruse:
збожжа, збажына, злак
ĉine:
粮食 [liángshi], 穀類 [gǔlèi], 穀物 [gǔwù], 禾 [hé], 麥 [mài]
france:
céréale
germane:
Getreide
greke:
δημητριακός
hispane:
cereal
hungare:
gabonanövény, gabonaféle, kenyérgabona
itale:
cereale
nederlande:
koren
pole:
zboże
portugale:
cereal
ruse:
злак
slovake:
obilie
ukraine:
збіжжя, хліба, хліби

spicherbo

KUI Herbo2, de kiu parto (folio, semo...) estas manĝebla kaj uzata kiel spico: farĉitajn pastoringojn kun spicherboj [36]; ursoj desupris de montaro, serĉante manĝaĵon en kampoj kaj fruktejoj; tie ili renkontiĝas kun kamparanoj aŭ kolektantoj de fungoj kaj spicherboj [37].
36. -: Bankedo, ILEI, [vidita en 2022]
37. Isikawa T.: Ursoj mortigataj, Monato, 2014-03
france:
fines herbes, herbe culinaire
germane:
Gewürzkraut
japane:
香辛料用野菜 [こうしんりょうようやさい], 香草 [こうそう]

verukherbo

(komune)
BOT Kelidonio: kelidonio aŭ verukherbo estas palearktisa genro de papavacoj kun nur unu specio [38].
angle:
Chelidonium, celandine
beloruse:
падтыньнік
bretone:
louzaouenn-ar-plac'h-koant
ĉeĥe:
vlaštovičník větší
france:
chélidoine
germane:
Warzenkraut, Schöllkraut
hungare:
fecskefű
itale:
celidonia
japane:
クサノオウ
latinece:
Chelidonium majus
nederlande:
stinkende gouwe
pole:
glistnik, jaskółcze ziele
portugale:
celidônia, ceruda, erva-das-verrugas, erva-andorinha
ruse:
чистотел
slovake:
lastovičník väčší
ukraine:
чистотіл

administraj notoj

arom~o, aroma ~o: Mankas dua fontindiko.
hund~o: Mankas dua fontindiko.
pan~o: Mankas fontindiko.
pan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
veruk~o: Mankas dua fontindiko.