Holand/o

Holando

GEOGPIV1
1.
HIS Geografia regiono, iama graflando, poste provinco en la okcidenta parto de Nederlando, poste dividita en la nunajn provincojn Nord-Holando kaj Sud-Holando: pensante pri Holando | mi vidas larĝajn riverojn | lante irantajn | tra senlimaj ebenaĵoj [1].
2.
(arkaismo) Nederlando ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto Fab4 .
Rim.: Pro historiaj kaj ekonomiaj kialoj ĉi tiu sinekdoĥa nomuzo estas kutima en multaj lingvoj, iam ankaŭ ĉe la nederlandanoj mem, kaj bone atestita en Esperanto. Tamen iuj nederlandanoj opinias tian uzon misprezenta, maljusta kaj evitinda; ekde 2020-01-01 la nederlanda registaro malrekomendas tiel nomi Nederlandon.
1. H. Marsman, trad. M. Meeuwissen: Memoro pri Holando, 2010
angle:
Holland
beloruse:
Галяндыя
bulgare:
Холандия
ĉeĥe:
Holandsko, Holland
ĉine:
[Hé], 荷兰 [Hélán], 菏兰 [Hélán]
finne:
Hollanti
france:
Hollande
germane:
Holland
greke:
Ολλανδία
hispane:
Holanda
hungare:
Holland
itale:
Olanda
latve:
Holande
nederlande:
Holland
okcidentfrise:
Hollân
pole:
Holandia
portugale:
Holanda
ruse:
Голландия
skotgaele:
an Ollainn
slovake:
Holandsko
svede:
Hollánda
turke:
Hollanda
ukraine:
Голландія (провінція), Нідерланди

holanda

1.
Rilata al Holando1.
2.
Nederlanda. La iniciatinto de nederlanda Esperanto-Movado estis Dreves Uitterdijk, kiu redaktis la unuan gazeton, „Holanda Pioniro“ (1902–1905) [2].
2. Esperanto en perspektivo, 1974. §15.2.25
beloruse:
галяндзкі, нідэрляндзкі
ruse:
1. голландский 2. голландский, недерландский

holandano

1.
Enloĝanto de Holando1.
2.
Nederlandano. Surinam, apartenanta al la Holandanoj [3].
3. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, 1929
beloruse:
галяньдзец, нідэрляньдзец
ruse:
голландец

Nord-Holando

Provinco en Nederlando kun ĉefurbo Harlemo: Esperanto-Centro Nord-Holando, kunlabora instanco de ĉiuj Esperanto-grupoj en la provinco Nord-Holando, denove iniciatas la tradician Nord-Holandan Zamenhof-tagon, ĉi-foje en la urbeto Heerhugowaard, apud Alkmaar [4].
4. Renato Corsetti: Levi la prestiĝon de la internacia lingvo, Esperanto, jan. 1998
angle:
North Holland
beloruse:
Паўночная Галяндыя
ĉine:
北荷兰 [BěiHélán], 北荷兰省 [běihélánshěng]
france:
Hollande-Septentrionale
germane:
Nordholland
hispane:
Holanda Septentrional
hungare:
Észak-Holland
katalune:
Holanda Septentrional
nederlande:
Noord-Holland
okcidentfrise:
Noard-Hollân
ruse:
Северная Голландия

Sud-Holando

Provinco en Nederlando kun ĉefurbo Hago.
angle:
South Holland
beloruse:
Паўднёвая Галяндыя
ĉine:
南荷兰 [NánHélán], 南荷兰 [nánhélán], 南荷兰省 [nánhélánxǐng]
france:
Hollande-Méridionale
germane:
Südholland
hispane:
Holanda Meridional
hungare:
Dél-Holland
katalune:
Holanda Meridional
nederlande:
Zuid-Holland
okcidentfrise:
Súd-Hollân
ruse:
Южная Голландия

administraj notoj

h~a: Mankas dua fontindiko.
h~ano: Mankas dua fontindiko.
Nord-~o: Mankas dua fontindiko.
Sud-~o: Mankas fontindiko.
Sud-~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.