*hosti/o

*hostio

KRI
Pano uzata en eŭĥaristio: oni solenege elmontru la Sanktegan Eŭkaristion, kaj je la fino oni donu al la ĉeestantoj la Benon per la konsekrita Hostio [1]; kaj li revenis, kaj mi prenis sanktan hostion laŭ la vot' [2].
Rim.: En diversaj konfesioj oni faras hostiojn malsamformajn kaj malsamspecajn. En ortodoksismo hostio estas relative granda pankuko el fermentigita pasto; la romkatolikoj uzas malgrandajn oblatojn macajn. Ĉe la protestantoj plejparte estas kiel ĉe la romkatolikoj, tamen ankaŭ fermentigita pano estas uzata. [Sergio Pokrovskij]
1. Papo Leono la 13a: La unua encikliko pri la Rozario
2. Imre Madách, tr. K. Kalocsay: La tragedio de l'homo, 7a Bildo
angle:
host
bretone:
ostiv
ĉeĥe:
hostie
finne:
ehtoollisleipä, öylätti
france:
hostie
germane:
Hostie, Abendmahlsbrot
greke:
προσφορά, πρόσφορο, όστια
hispane:
hostia
hungare:
szent ostya, áldozati ostya
itale:
ostia
japane:
聖体のパン [せいたいのぱん], オスチヤ
katalune:
hòstia
nederlande:
hostie
pole:
hostia, opłatek (pot.)
portugale:
hóstia
ruse:
просфора, просвира, гостия
slovake:
hostia
ukraine:
проскура, облатка (у католиків)

hostiujo

KRI
Sanktigita ujo por konservi konsekritajn hostiojn: D, poste C, iras antaŭ la altaron kaj, prenante de sur la hostiujo la Korpon, diras: „La valora kaj plej sankta korpo de nia Sinjoro kaj Dio kaj Savanto Jesuo Kristo estas donata al mi (nomo), (titolo), por forigo de miaj pekoj kaj vivo eterna“ [3].
VD:tabernaklo
Rim.: En diversaj konfesioj tiu ujo povas havi malsamajn formojn: ĝi povas esti vazo (la sola formo konata de la PIV-oj), aŭ skatolo el nobla metalo ktp.
3. La komunio, Liturgiaj modeloj
angle:
pyx
bretone:
kustod (evit an ostivoù)
ĉeĥe:
ciborium
finne:
öylättirasia, ciborium
france:
ciboire
germane:
Ziborium
greke:
αρτοφόριο
hungare:
ostyatartó, cibórium
itale:
pisside, ciborio
japane:
聖体器 [せいたいうつわ]
katalune:
hostier, copó
nederlande:
ciborie ciborie
pole:
kustodia, ciborium, puszka
portugale:
cibório
ruse:
дарохранительница
slovake:
cibórium
ukraine:
чаша

hostimontrilo

KAT
Ornamita oblatingo, ĝenerale similanta radiantan sunon, uzata por prezenti konsekritan hostion al adoro de la fideluloj dum beno aŭ procesio.
angle:
monstrance
bretone:
heolenn (ar sakramant)
ĉeĥe:
monstrance
finne:
monstranssi
france:
ostensoir
germane:
Monstranz
hungare:
úrmutató, monstrancia
itale:
ostensorio
japane:
聖体顕示台 [せいたいあきらしめだい]
katalune:
custòdia
latinece:
Ostensorium
nederlande:
monstrans
pole:
monstrancja
portugale:
ostensório
ruse:
дароносица
slovake:
monštrancia
ukraine:
церк. дароносиця, ковчежець

administraj notoj

~ujo: Mankas dua fontindiko.
~montrilo: Mankas fontindiko.
~montrilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.