*oblat/o

*oblato

1.
KAT Speco de hostio el nefermentinta panpasto, uzata de romkatolikoj, armenoj kaj pliparto da protestantaj konfesioj.
Rim.: Se temas pri la senco religia, „hostio“ estas termino preferinda, ĉar ĝi celas la ĝeneralan sencon (ne ties lokan variaĵon), kaj estas strikte religia ‐ dum ĉe oblato la senco religia ne estas nepra. Aliflanke, la eksterreligiaj sencoj certe devenas el la okcidenta nefermentinta pano, ĉar la orient-kristana hostio ne estas tia kompaktaĵo, kaj ne povis esti fonto por ili. Ankaŭ en la Fundamento, nur „hostio“ havas klare religian sencon (pro la rusa traduko). [Sergio Pokrovskij]
2.
MED Speco de kapsulo1.b formita per kovraĵo el amelo aŭ alia simila substanco, en du partoj kunpremitaj, kaj entenanta pulvoran medikamenton: preni ĥininon en oblatoj. VD:kapsulo, pastelo, pilolo, premaĵo, tablojdo.
3.
KUI Disketo maldika, bakita el faruno kaj akvo, kaj servanta kiel bazo por tortoj kaj similaj frandaĵoj.
Rim.: Oni ne konfuzu oblaton kun vaflo.
4.
(arkaismo) Malgranda disketo el glukovrita papero aŭ glua maso, destinita por sigeli leterojn aŭ kunglui paperojn: Tatjana kun suspir' finstrekas; Enmane tremas la leter'; Oblato rozkolora sekas Sur brula lango [...] [1].
1. A. Puŝkin, trad. V. Melnikov: Eŭgeno Onegin, 2005
angle:
wafer 2. starch capsule 4. seal
beloruse:
аблатка
ĉeĥe:
vaginální čípek
ĉine:
威化餅乾 [wēihuàbǐnggān], 威化饼干 [wēihuàbǐnggān]
france:
1. oublie (rel.) 2. cachet (pharm.) 3. fond de tarte 4. cachet (en pain à cacheter)
germane:
Oblate
hungare:
ostya
itale:
1. ostia (rel.) 2. cachet, cialdino, compressa 3. ostia (cuc.) 4. sigillo (bollo)
japane:
オブラート, 聖餅 [せいへい], 封かん用の糊 [ふうかんようののり]
katalune:
1. hòstia (rel) 2. oblia 3. neula 4. segell
nederlande:
ouwel
pole:
1. opłatek 3. opłatek
portugale:
obreia, oblata
ruse:
1. облатка 2. облатка 3. корж 4. облатка
slovake:
vaginálny čipok
svede:
1. oblat
ukraine:
облатка

administraj notoj