Ĥiron/o, Kiron/o

Ĥirono, Kirono

1.
MIT En la helena kaj romia mitologio, saĝa centaŭro, favora al homoj kaj instruisto de herooj: Ĥirono, la saĝa centaŭro, redonis la glavon de Pelao, kaj Pelao sukcesis eskapi [1]; Aĥilo, filo de Diino kaj Peleo, plej prudenta viro kaj nepo de Zeŭso, kaj edukita de sagaca Kirono [2].
2.
AST Nomo de asteroido: 2060 Ĥirono estas tre granda asteroido en la ekstera regiono de la sunsistemo, ĝin malkovris la 18-an de oktobro 1977 la usona astronomo Charles Thomas Kowal kaj estas la unue konata membro de la klaso de la centaŭroj [3].
1. Vikipedio, Antigona (mitologio)
2. Platon, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, parto 3a
3. Vikipedio, 2060 Ĥirono
angle:
 Chiron
beloruse:
 Хірон
france:
 Chiron
germane:
1. Cheiron 2. Chiron (Asteroid)
itale:
 Chirone
perse:
 کیرون
pole:
 Chiron
portugale:
 Qiron
ukraine:
 Хірон

administraj notoj