*ilumin/i UV , iluminaci/i(evitinde)

*ilumini

(tr)
Ornami per lumiloj domojn, stratojn, parkojn, kc, okaze de festo: la tuta urbo estis iluminita, la soldatoj pafis per kanonoj kaj la knaboj per krakiloj [1]; la tago de la edziĝo estis fiksita, kaj la vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita [2]; tio estis la naskiĝtago de la maljuna lanternisto ― la maljuna virino aliris al la lanterno, ridetis kaj diris: hodiaŭ mi volas por lia honoro ilumini la ĉambreton [3].
angle:
illuminate
beloruse:
ілюмінаваць
ĉeĥe:
iluminovat, slavnostně osvětlit
ĉine:
被点亮 [bèidiǎnliàng], 点亮 [diǎnliàng], 照耀 [zhàoyào], 挑明 [tiǎomíng], 炤 [zhào], 照亮 [zhàoliàng]
france:
illuminer (dans un but décoratif)
germane:
beleuchten, anstrahlen, illuminieren
hispane:
iluminar
hungare:
kivilágít
japane:
照明する [しょうめいする], イルミネーションで飾る [イルミネーションでかざる], 天啓を与える [てんあきらをあたえる]
katalune:
il·luminar, embellir amb llums
nederlande:
verlichten
portugale:
iluminar (ornar com luzes)
ruse:
иллюминировать
slovake:
slávnostne osvetliť
ukraine:
ілюмінувати, освітлювати, просвітлювати, опромінювати

ilumino, iluminaci

Ago ilumini, ties rezulto; iluminado: pasis […] neniu nokto sen iluminoj kaj krioj [4]; bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj Metrop ; sur milionojn da mejloj en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu ĉi grandioza iluminacio estingiĝus en unu momento la tuta tera vivo [5]; la fajro […] ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo [6].
angle:
illumination
france:
illumination (décorative)
germane:
Illumination

iluminado

Ornama festa lumigado: (figure) kiu foje rigardas noktajn bildojn en Google earth krome malkovros la lumomakulon de Belgio pro senkompara iluminado de aŭtovojoj [7].
7. Ivo Durwael: Energiaj ciferoj, Monato, 2010/08, p. 13
beloruse:
ілюмінацыя
ĉeĥe:
iluminace, slavnostní osvětlení
ĉine:
灯饰 [dēngshì], 照明 [zhàomíng], 灯光照明 [dēngguāngzhàomíng], 启发 [qǐfā]
france:
illumination (décorative)
germane:
Beleuchtung, Illumination
hispane:
iluminación
hungare:
díszkivilágítás
japane:
照明 [しょうめい], 啓示 [けいじ]
katalune:
il·luminació (per embellir)
nederlande:
verlichting
portugale:
iluminação (ação de ornar com luzes)
ruse:
иллюминация
slovake:
iluminácia, slávnostné osvetlenie
ukraine:
ілюмінація, освітлення

iluminiĝi

BUDPSI Subite ekkompreni, intua atingo de spirita aŭ intelekta vero: per tio iluminiĝis en mia kapo la tezo, kiun mi jam menciis: nome, la bruliganto kaj estinganto estas unusolaj kontrastoj unu de la alia VaK ; ja ne estis pro ia morala iluminiĝo ke li akceptis la interpacigajn diskutojn de Oslo […sed] malsentimentala takso [8]; ĉu tia egaliga konduto vere pruvas profundan iluminiĝon aŭ nur supraĵan modernemon, tion montros la estonteco [9]; [ĉu eble] venos lastamomente iluminiĝo, repripenso, kiuj ebligos savi la ekziston de lokoj por lingvo kaj kulturo [10]. VD:enlumiĝo, koano, revelacio, vizio
8. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, EU, Usono submetiĝas al rebatoj kaj humiligoj
9. Franz-Georg Rössler: Elegante ellevante, Monato, 2014/04, p. 25
10. Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, Monato, 2014/07, p. 13
beloruse:
прасьвятляцца
germane:
Erleuchtung finden
japane:
照明される [しょうめいされる], 天啓を受ける [てんあきらをうける], 悟りを開く [さとりをひらく]
ukraine:
освітлюватися

iluminilo

Ornama lumilo: (figure) Johann Rosenmüller ― estingiĝis la Iluminilo, kiu vaste brilis super Eŭropo [11]. SUB:artfajraĵo, lanterno, lampiono
beloruse:
сьвяцільня (асабл. дэкаратыўная)
ĉeĥe:
osvětlovací těleso
ĉine:
光源 [guāngyuán]
germane:
Leuchtelement, Strahler
japane:
照明器具 [しょうめいきぐ]
katalune:
llàntia, fanal, llum (ornamentatiu)
portugale:
lâmpada (ornamental)
ruse:
осветительный прибор, софит
slovake:
osvetľovacie teleso

administraj notoj