*imag/i

*imagi

(tr)
Vive prezenti al la menso bildojn, sensaĵojn de foresta afero.
a)
Ree prezenti al si antaŭe viditajn bildojn, antaŭe perceptitajn sensaĵojn aŭ antaŭe spertitajn sentojn tiel intense, ke oni kredas ilin vidi, percepti aŭ senti: dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn […], ŝi donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al si, ke tio io estas [1]; ni havis liberan eniron en ĝardenon kun brasiko! ho, kiel verda ĉi tiu estis! mi ne povas imagi al mi ion pli belan [2]! pli saĝan kaj pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si [3]. VD:pentri3
b)
Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro: pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo [4]; kiel feliĉa estis [li…], oni tute ne povas imagi al si [5]; ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol [li] povas al si imagi [6]; mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi tion asertas [7]; ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al si, sed multe pli bela [8]; li manie imagas al si, ke per vaporo oni povas moviĝi antaŭen [9]; la homoj tie montriĝis tute aliaj, ol kiel li imagis al si en sia infaneco [10]. VD:elpensi, fantazii.
c)
Vante kredi sin pli bonstata, pli kapabla, pli adorata, pli potenca ktp, ol oni reale estas: la meleagro […] naskiĝis kun spronoj kaj tial imagis al si, ke li estas reĝo [11]; ŝi imagas, ke li ŝin amindumas, kaj li simple faras […] grimacon, kiam vi deturniĝas [12]. VD:narcisismo
VD:koncepti, supozi.
Rim.: Imagi diferencas de koncepti per tio, ke imagi supozas ĉiam konkretan prezenton, dum koncepti koncernas abstraktan ideon: la senfinecon de la spaco aŭ la kvardimensiecon de la mondo oni povas koncepti, sed ne imagi.
afrikanse:
dink
albane:
imagjinoni
amhare:
አስቡት
angle:
imagine
arabe:
تخيل
armene:
պատկերացնել
azerbajĝane:
təsəvvür etmək
beloruse:
уяўляць
bengale:
কল্পনা
birme:
စိတ်ကူး
bosne:
zamislite
ĉeĥe:
představit si, vybavovat si
ĉine:
想象 [xiǎngxiàng], 想像 [xiǎngxiàng], 意想 [yìxiǎng], 思議 [sīyì]
dane:
forestille
estone:
kujutage ette
eŭske:
imajinatu
filipine:
isipin
france:
imaginer
galege:
imaxinar
germane:
sich vorstellen, sich einbilden
guĝarate:
કલ્પના
haitie:
imajine
haŭse:
kwatanta
hinde:
कल्पना
hispane:
imaginar
hungare:
képzel, elképzel
igbe:
iche
irlande:
shamhlú
islande:
ímynda
japane:
想像する [そうぞうする]
jave:
mbayangno
jide:
ימאַדזשאַן
jorube:
fojuinu
kanare:
ಕಲ್ಪನೆ
kartvele:
წარმოიდგინეთ
kazaĥe:
елестету
kimre:
dychmygu
kirgize:
элестетүү
kmere:
ស្រមៃ
koree:
상상
korsike:
à pensà
kose:
ucinge
kroate:
zamislite
kurde:
fikirin
latine:
imaginari
latve:
iedomāties
laŭe:
ຈິນຕະນາການ
litove:
įsivaizduoti
makedone:
замисли
malagase:
sary an-tsaina
malaje:
bayangkan
malajalame:
സങ്കൽപ്പിക്കാൻ
malte:
jimmaġina
maorie:
whakaaro
marate:
कल्पना
monge:
xav txog tej yam
mongole:
төсөөлж
nederlande:
zich verbeelden
nepale:
कल्पना
njanĝe:
yerekezani
okcidentfrise:
yntinke
panĝabe:
ਕਲਪਨਾ ਕਰੋ
paŝtue:
تصور
portugale:
imaginar
ruande:
tekereza
ruse:
воображать, представлять себе
samoe:
vaai faalemafaufau
sinde:
تصور
sinhale:
හිතාගන්න
skotgaele:
smaoineachadh
slovake:
predstaviť si v duchu
slovene:
predstavljate
somale:
qiyaasi
ŝone:
fungidzira
sote:
nahana
sunde:
ngabayangkeun
svahile:
kufikiria
taĝike:
тасаввур кардан
taje:
จินตนาการ
tamile:
கற்பனை
tatare:
күз алдыгызга китерегез
telugue:
ఊహించే
ukraine:
уявіть
urdue:
تصور
uzbeke:
tasavvur
vjetname:
tưởng tượng

imago

1.
Imagpovo: li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn [13]; lia ekscitita imago faris al li petolaĵon [14]. ĉi eksceso transpasis forton kaj imagon [15]; per okuloj de la imago Marta ; la granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj Marta .
2.
Imagado, imagaĵo: la sonorilo ja en efektiveco ne ekzistas, ĝi ekzistas nur en la imago [16]; mi vidos en mia imago vin staranta ĉe la krado kaj aŭskultanta la muzikon IK ; tra la aero flugas misteraj fantomoj, ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova [17].
Rim.: Imago havas sencon pli ampleksan ol fantazio, kiu estas nur ia speco de imago. Krome fantazio enhavas preskaŭ ĉiam la ideon de kaprico, amuzo, petolado, kiun ne havas imago: oni fantazias fabelon aŭ kabaretan vivgazeton, sed oni imagas romanan aŭ draman intrigon.
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
15. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
17. L. L. Zamenhof: Parolo antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
angle:
imagination
beloruse:
уяўленьне
ĉeĥe:
představivost
ĉine:
想象 [xiǎngxiàng], 想像力 [xiǎngxiànglì], 想象力 [xiǎngxiànglì]
france:
imagination
germane:
1. Vorstellungskraft, Einbildung, Fantasie per okuloj de la ~o: mit dem inneren Auge.
hispane:
imaginación
hungare:
képzelőerő, fantázia
japane:
想像 [そうぞう]
nederlande:
1. verbeeldingskracht
portugale:
imaginação (capacidade de imaginar)
ruse:
воображение
slovake:
obrazotvornosť, predstavivosť
tibete:
སྣང་བ་
ukraine:
уява, уявлення

imaga

1.
Koncernanta la imagon: la imaga povo, forto.
2.
Ekzistanta nur en la imago; nereala, falsa: imaga malsano; imagaj sukcesoj; imaga linio inter […] [18]; maldekstre de iu imaga mezo [19]; por ŝajnigi sin pli plenkreskaj kaj maturaj, junuloj fanfaronas pri imagaj seksaj spertoj [20]; rasismo estas la ĝenerala kaj definitiva taksado de realaj aŭ imagaj diferencoj, favore al la akuzanto kaj damaĝe al la viktimo [21].
18. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
19. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
20. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
21. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
angle:
2. imaginary, imagined
beloruse:
2. уяўны
ĉeĥe:
imaginární, pomyslný, zdánlivý
france:
de l'imagination, imaginaire
germane:
2. eingebildet, imaginär
hispane:
2. imaginario
hungare:
1. képzelő- 2. képzeletbeli
japane:
想像の [そうぞうの], 想像上の [そうぞうじょうの], 仮想の [かそうの]
nederlande:
2. denkbeeldig, imaginair
portugale:
2. imaginário
ruse:
1. (сила, свойство) воображения 2. воображаемый, мнимый
slovake:
imaginárny, zdanlivý
ukraine:
уявлюваний, уявний, мнимий

imagado

Elpensado de bildo, sceno, kia ĝi povus esti: gravuraĵo de homa arto kaj imagado [22]; sola imagado de suferoj Hamlet . VD:revo
22. La Nova Testamento, La agoj 17:29
ĉine:
想像力 [xiǎngxiànglì], 想象 [xiǎngxiàng], 想象力 [xiǎngxiànglì]
france:
imagination (processus)
japane:
想像 [そうぞう]

imagaĵo

Bildo aŭ sceno konstruita de la menso, ne rezultanta de rekta sensado aŭ spertado:
a)
Antaŭe vidita bildo aŭ antaŭe spertita percepto aŭ sento intense reaperanta en spirito: la vortoj elvokas en nia spirito pli aŭ malpli precizajn imagaĵojn; en fundo de la arbaroj min sekvas la imagaĵo de mia amato. SIN:bildo1.d
b)
Nereala bildo aŭ sceno konstruita de la spirito: estas malfacile kredi, ke ili estas nur imagaĵoj, venintaj el la menso de la aŭtoro [23]; la arbo de la vivo estas simpligita imagaĵo de la dia kreo-plano [24]; ĥimeroj en la kapoj de la homoj, imagaĵoj de la timo, kie vere timo estas nenecesa, […] imagaĵoj de la malespero, kie kaŭzo por malespero ne ekzistas [25]. VD:fantazio, ĥimero3, iluzio, utopio.
23. Donald Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000/11, p. 26
24. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
angle:
image, mental image
beloruse:
уява, вобраз, уяўленьне
ĉeĥe:
image (imidž) představa, obraz osoby
ĉine:
影像 [yǐngxiàng]
france:
imagination (chose imaginée), chimère (chose imaginée), invention (chose imaginée)
germane:
Vorstellung, Einbildung 1.b Trugbild
japane:
想像 [そうぞう], イメージ [いめーじ], 心象 [しんしょう]
nederlande:
verbeelding
portugale:
imaginação (coisa imaginada)
slovake:
obrazotvornosť, predstavivosť

imagebla

Kiun eblas imagi: ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado [26]; kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla [27]! VD:konceptebla
angle:
imaginable
ĉeĥe:
představitelný
france:
imaginable
japane:
想像できる [そうぞうできる]
portugale:
imaginável
slovake:
predstaviteľný
ukraine:
який можна уявити

imagema

Havanta grandan kaj facilan imagpovon: imagema fabelisto, mensogulo; esti imagema kaj havi grandan imagpovon povas helpi vin […] trovi novajn solvojn al problemoj [28]; Thomas Murner [estis] franciskana monaĥo, en siaj satiroj plena je imagema kaj fantazia spirito […] kaj riĉa je alegorioj kaj metaforoj [29].
angle:
imaginative
ĉine:
脑洞大开 [nǎodòngdàkāi], 富于想像 [fùyúxiǎngxiàng]
france:
imaginatif, inventif
germane:
fantasievoll
hispane:
imaginativo
hungare:
nagy képzelőerővel bíró, nagy fantáziájú
japane:
想像力に富んだ [そうぞうちからにとんだ]
nederlande:
fantasievol
portugale:
imaginativo
ruse:
изобретательный, одарённый богатым воображением

neimagebla

Ne povanta esti imagata, superanta ĉian imagon: neimagebla sufero, krueleco; kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj FK ; la neimagebla vasteco de la universo [30]; neimageble bele [31].
angle:
unimaginable, inconceivable
beloruse:
няўяўны, неймаверны
ĉeĥe:
nemyslitelný, nepředstavitelný
ĉine:
不可思議 [bùkěsīyì], 匪夷所思 [fěiyísuǒsī], 难以置信 [nányǐzhìxìn], 难以理解 [nányǐlǐjiě], 不堪設想 [bùkānshèxiǎng]
france:
inimaginable
germane:
unvorstellbar
hispane:
inimaginable
hungare:
elképzelhetetlen
japane:
想像できない [そうぞうできない]
nederlande:
onvoorstelbaar
portugale:
inimaginável
ruse:
невообразимый
slovake:
nepredstaviteľný
ukraine:
неуявленний

imagpovo

Kapablo por imagi, por enanime krei bildon aŭ prezenton de afero ne rekte spertata aŭ spertita; imago1: ĉu do mi estas la nura kiu havis imagpovon pri morto en ĉi regimento [32]? mankas al la leganto iom da imagpovo [33]; pretigita per […] granda imagpovo, desegno-lerto kaj konvene densa spriteco [34]. SUB:fantazio1
32. L.-F. Celine, trad. A. LeQuint kaj Ĵ. Le Puil: Vojaĝo ĝis noktofino, 2005
33. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj
34. Monato, Stefan MacGill: Plia heroo por Esperantujo
france:
imagination (faculté)
japane:
想像力 [そうぞうりょく]

administraj notoj