tradukoj: cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk

1impost/o PV

impostoTEZ Vikipedio

IKEV PIV1 BEE
EKON Deviga kontribuo de regnanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo ktp: pagi pezajn impostojn; pagi sian imposton per mono, per naturaĵoj; la kamparanojn ŝarĝu per nova imposto, ĉiun po unu draĥmo [1]; malpli da impostoj alfluas al la trezorejo [2]; impostoj el produktiva laboro [3]; impostoj pro cigaredoj en Britio atingas 80 procentojn de la prezo aŭ eĉ pli [4]. VD:akcizo, depago, dogano, tributo

impostaTEZ

Rilata al impostoj: donacantoj al la asocio ĝuas impostan avantaĝon [5]; ĉu venos fino de la impostaj paradizoj? Monato; certigi, ke la imposta pezo distribuiĝos juste Monato.

imposti

(tr)
CCT IKEV
EKON Leĝe meti imposton pri iu aŭ io: imposti vinon, alkoholaĵojn; imposti fortan depagon al provinco, lando; en Britio Thomas Paine proponis detalan planon por imposti posedantojn por pagi por la bezonoj de la senhavuloj [6]; komunumoj havas rajton imposti siajn loĝantojn (kaj entreprenojn), sed en multaj komunumoj la plej signifa financa fonto estas subvencioj de la ŝtato [7].

impostejo

Loko, oficejo, kie oni pagas impostojn: li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan ĉe la impostejo [8]; Turo de Belem [...] utilis kiel impostejo por eniri la urbon [9].

impostisto

BEE PIV1
EKON Persono kolektanta impostojn: jen viro, nomata Zakĥeo, kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa [10]; jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj [11].

impostdeklaroTEZ

EKON Deklaro pri la jaraj enspezoj por la respondeca financoficejo: IEF [...] estis akceptita kiel kultura asocio al kiu la italaj civitanoj, okaze de impostdeklaro, povas destini 5-promilojn de la pagantaj impostoj [12].

impostevitulo

BEE
EKON Persono ne paganta la fiksitan imposton aŭ ne la plenan impostosumon.

impostpaganto

BEE
EKON Tiu, kiu pagas imposton; ofte uzata kiel abstrakta persono reprezentanta la pagantaron de la impostoj: Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) [13].

aldonvalora imposto (AVI) Vikipedio

IKEV
EKON Ĝenerala vendo-imposto nete kalkulata surbaze de la valorkreskaĵo en ĉiu unuopa produkto- aŭ komerco-nivelo: en 1986 ĝi enkondukis aldonvaloran imposton je ĉiuj enlandaj konsumoj [14] la imposta strukturo [de Argentino] baziĝas ĉefe sur la aldonvalora imposto (AVI aŭ IVA) kiu kontribuas per 31 % al la totalo [15].

doganimpostoTEZ

EKON Dogano1: la aŭstra limoficisto postulis dogan-imposton [16]; la kontrabando ĉiam, ĉie floras, kie la doganimposto estas alta [17].

enspezimpostoTEZ Vikipedio

IKEV BEE
EKON Imposto fiksita depende de la enspezoj: pliigo de la kontribuo de la enspezimposto, kiu pasis de 19 % al 21 % [18].

havenimpostoTEZ

BEE IKEV
EKON Imposto pagenda pro la uzo de haveno fare de ŝipo, havenkotizoj.

hundimpostoTEZ

BEE
EKON Imposto pagenda pro la posedo de hundo.

kapimposto

BEE
EKON Imposto pagenda de ĉiu homo: la ĝenerala Asembleo okupiĝis pri la impostokolektado nur post la abono al la unua kapimposto en 1695 [19].

limimpostoTEZ

BEE PIV1
EKON Dogano1: Budatína kastelo [...] estas konstruita sur roka ŝelo en strategie grava loko [...] kie estis pagata limimposto [20];

pontimpostoTEZ

PIV1
EKON Imposto pagenda por la uzo de ponto.

salimpostoTEZ

PIV1
EKON Imposto pro la vendo de salo.

sangimposto

(frazaĵo)
Devigo de la milita servado.

senimposta

BEE
EKON Libera de imposto: grandan avantaĝon havis la posedo de grundo ― ĝi estis senimposta [21].

spekulimposto

EKON Imposto pro bil-profitoj, se tiuj estas realigitaj antaŭ la fino de la spekultempa intervalo difinita de la leĝo.

stampimposto

IKEV
EKON Imposto pagenda kontraŭ administra provizo de dokumento, registrado ktp: leĝo pri stampimposto, kiu impostigis la koloniojn [22].

superimposti

(tr)
PIV1
EKON Meti kroman imposton pri io aŭ iu.

terimpostoTEZ

BEE PIV1
EKON Imposto pagenda pro la posedo de tereno: Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo [...] dekretis por la unua fojo en Eŭropo la ĝeneralan kadastrigon de sia reĝlando, cele al pli bona enspezo de la terimposto [23].

vendimposto

IKEV
EKON Imposto surbaze de la vendoprezo je la vendo al konsumanto; vendo-imposto, spezoimposto: nerektaj impostoj kiel ekzemple vendimposto aŭ aldonvalora imposto estas truditaj nur se kaj kiam impostodeva transakcio okazas [24]; Albert Rosellini [...] ekvilibrigis la buĝeton (parte per plialtigo de la vendimposto) [25].

vojimpostoTEZ Vikipedio

BEE
EKON Imposto pagenda pro la uzo de strato, vojo ktp: precipe ekde la fino de la 12-a jarcento, la konstruado [de katedraloj] estis monvora afero, por ĉiu malavara donaco de princoj, prelatoj, kaj aliĝenraj komercistoj, la popolo elsuĉe pagis ― per imposto, renta ŝuldo, servuto, vojimposto, takso, prezarsoriĝo [26]; la vojimposto en Linco estis unu el la plej gravaj enspezofontoj de la Austraj dukoj, pro kio la urbo prosperis [27].

tradukoj

anglaj

~o: tax; ~a: tax (attr.), fiscal; ~i: charge a tax, levy a tax, tax, assess; ~ejo : tax office; ~isto: tax collector; ~deklaro: tax declaration; ~evitulo: tax dodger; ~paganto: tax payer; aldonvalora ~o: value added tax, VAT; enspez~o: income tax; haven~o: anchorage, harbour dues, port dues, port charges; sal~o: salt duty; sen~a: duty free, tax free; spekul~o: short-term capital gains tax; stamp~o: stamp duty, stamp tax; vend~o: sales tax, turnover tax; voj~o: toll.

ĉeĥaj

~o: daň, někoho), poplatek ( z něčeho), zdanění (něčeho; ~i: zdanit, zpoplatnit; ~isto: výběrčí daní; ~deklaro: daňové přiznání; ~paganto: plátce daně, poplatník daně; dogan~o: celní poplatky, clo, douane, mýtné; enspez~o: daň z příjmu; kap~o: daň na hlavu; lim~o: clo; pont~o: mostné; sal~o: daň z dovozu soli, solná daň; sang~o: krvavá daň; sen~a: bezcelní (zóna), daněprostý, prostý daně, svobodný (přístav); stamp~o: kolkovné, správní poplatek; ter~o: pozemková daň; vend~o: daň z prodeje; voj~o: mýtné, silniční daň.

francaj

~o: impôt; ~a: fiscal; ~i: imposer, taxer; ~isto: percepteur (fin.); ~deklaro: déclaration d'impôt; ~evitulo: fraudeur fiscal; ~paganto: contribuable; aldonvalora ~o: taxe sur la valeur ajoutée, TVA; dogan~o: droit de douane, douane; enspez~o: impôt sur le revenu; haven~o: droits de port; kap~o: capitation, impôt par tête; lim~o: droit de douane, douane; pont~o: péage de pont; sal~o: gabelle; sang~o: impôt du sang; sen~a: hors taxe; spekul~o: taxe sur la plus-value; stamp~o: droit d'enregistrement (timbre fiscal); super~i: surimposer; ter~o: taxe foncière; voj~o: péage.

germanaj

~o: Abgabe, Steuer, Zoll; ~i: besteuern, Steuer erheben; ~ejo : Finanzamt, Zollstation; ~isto: Steuereintreiber, Zöllner; ~deklaro: Steuererklärung; ~evitulo: Steuerhinterzieher; ~paganto: Steuerzahler; aldonvalora ~o: Mehrwertsteuer, MWSt; dogan~o: Zollgebühr, Zoll, Einfuhrabgabe; enspez~o: Einkommenssteuer; haven~o: Hafengebühr, Hafengeld; hund~o: Hundesteuer; kap~o: Kopfsteuer, Bürgersteuer, Wahlsteuer; lim~o: Zollgebühr, Zoll; pont~o: Brückenzoll; sal~o: Salzsteuer; sang~o: Wehrpflicht; sen~a: steuerfrei, abgabenfrei; spekul~o: Spekulationssteuer; stamp~o: Stempelsteuer; super~i: mehrfach besteuern, doppelt besteuern, Steuer mehrfach erheben; ter~o: Grundsteuer; vend~o: Umsatzsteuer, USt, Warenumsatzsteuer; voj~o: Benutzungsgebühr, Mautgebühr, Maut, Wegesteuer, Straßengebühr, Straßensteuer.

hispanaj

~o: impuesto; ~i: gravar con impuesto; ~deklaro: declaración de impuestos; ~evitulo: evasor de impuestos; aldonvalora ~o: impuesto sobre el valor añadido, impuesto al valor agregado, IVA; enspez~o: impuesto sobre la renta.

hungaraj

~o: adó, illeték; ~i: megadóztat, adót vet ki; ~isto: adószedő; ~deklaro: adóbevallás; ~evitulo: adócsaló; ~paganto: adófizető; aldonvalora ~o: értéktöbbletadó, általános forgalmi adó, áfa; dogan~o: vámilleték; enspez~o: jövedelemadó; haven~o: kikötőilleték, révdíj; hund~o: ebadó; kap~o: fejadó; lim~o: vámilleték; pont~o: hídvám; sal~o: sóadó; sang~o: kötelező katonai szolgálat; sen~a: adómentes; spekul~o: spekulációs adó; stamp~o: bélyegadó; super~i: pótadót vet ki; ter~o: telekadó; vend~o: forgalmi adó; voj~o: útadó, úthasználati adó.

indoneziaj

~o: pajak; aldonvalora ~o: pajak pertambahan nilai; enspez~o: pajak pendapatan.

nederlandaj

~o: belasting; ~i: belasten; ~isto: belastingontvanger; ~deklaro: belastingaangifte; ~evitulo: belastingontduiker; ~paganto: belastingbetaler; aldonvalora ~o: belasting over de toegevoegde waarde, BTW; dogan~o: tol; enspez~o: inkomensbelasting; haven~o: liggeld; hund~o: hondenbelasting; lim~o: tol; pont~o: bruggentol; sal~o: zoutbelasting; sang~o: dienstplicht; sen~a: tolvrij, belastingvrij; spekul~o: speculatiebelasting; ter~o: grondbelasting; vend~o: omzetbelasting; voj~o: tol, wegenbelasting.

polaj

~o: podatek; ~i: opodatkować, nakładać podatek, okładać podatkiem; ~isto: poborca podatkowy; ~deklaro: zeznanie podatkowe, deklaracja podatkowa; ~paganto: podatnik; aldonvalora ~o: podatek od wartości dodanej, VAT; dogan~o: cło; enspez~o: podatek dochodowy; haven~o: opłata portowa; hund~o: podatek od posiadania psa, podatek od psa (pot.); kap~o: pogłowne, podatek pogłowny; lim~o: cło, podatek graniczny; pont~o: podatek mostowy, myto; sal~o: podatek solny; sen~a: bezcłowy, nieopodatkowany, zwolniony z podatku; super~i: nakładać dodatkowy podatek, okładać dodatkowym podatkiem; ter~o: podatek od nieruchomości, podatek katastralny, kataster (pot.); voj~o: podatek drogowy, myto (dawn.).

portugalaj

~o: imposto (economia, comércio) ; ~i: onerar com imposto; ~isto: coletor de impostos; ~deklaro: declaração de imposto de renda ; ~evitulo: sonegador de impostos; ~paganto: contribuinte (economia, comércio) ; aldonvalora ~o: imposto sobre circulacão de mercadorias, ICM; dogan~o: imposto alfandegário; enspez~o: imposto de renda; haven~o: imposto portuário; lim~o: imposto aduaneiro; sen~a: livre de imposto; super~i: onerar com imposto adicional; ter~o: imposto territorial; vend~o: imposto sobre circulação de mercadoria, ICM; voj~o: pedágio.

rusaj

~o: налог, подать, дань, пошлина; ~a: налоговый; ~i: облагать налогом; ~isto: сборщик налогов, мытарь; ~deklaro: налоговая декларация; ~evitulo: неплательщик, лицо, уклоняющееся от уплаты налогов; ~paganto: налогоплательщик; aldonvalora ~o: налог на добавленную стоимость, НДС; dogan~o: таможенная пошлина; enspez~o: подоходный налог; haven~o: портовый сбор; hund~o: налог на собак; kap~o: подушная подать; lim~o: таможенная пошлина; pont~o: мостовой сбор; sal~o: соляной налог; sang~o: налог кровью; sen~a: беспошлинный; spekul~o: налог на прибыль от спекулятивных сделок; stamp~o: гербовый сбор; ter~o: поземельный налог; vend~o: налог с продаж; voj~o: подорожная пошлина. ~an avantaĝon: налоговую льготу; ~a pezo: налоговая нагрузка.

slovakaj

~o: daň, poplatok; ~i: zdaniť; ~isto: vyberač daní; ~deklaro: daňové priznanie; ~paganto: daňový poplatník; dogan~o: clo; enspez~o: daň z príjmu; kap~o: daň na hlavu; lim~o: clo, hraničný poplatok, mýtne; pont~o: mostné; sal~o: soľná daň; sang~o: krvná daň; sen~a: nezdaniteľný, oslobodený od dane; stamp~o: správny poplatok; ter~o: pozemková daň; vend~o: daň z predaja; voj~o: cestná daň, mýtne.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
3. Monato, Bertil ENGLUND: Elefanto en porcelanbutiko
4. Monato, Laimius STRAZNICKAS: LITOVIO -- BRITIO: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
5. K. Schlüter: Kulturtago de EMAS, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
6. Vikipedio, Socialismo
7. Vikipedio, Komunumo (Finnlando)
8. La Nova Testamento, Luko 5:27
9. Vikipedio, Turo de Belem
10. La Nova Testamento, Luko 19:2
11. La Nova Testamento, Luko 7:34
12. Vikipedio, Esperanto-movado en Italio
13. Monato, Donald ROGERS: NOV-ZELANDO: Laborema koalicio
14. D. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano? , Monato, 1997:02
15. Vikipedio, Argentino
16. S. Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997:8, p. 5a
17. Vikipedio, Kontrabando
18. Vikipedio, Argentino
19. Vikipedio, Ĝenerala Asembleo de Bretonio
20. Vikipedio, Budatína kastelo
21. Vikipedio, Mezopotamio
22. Vikipedio, Benjamin Franklin
23. Vikipedio, Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo
24. Vikipedio, Rekta imposto
25. Vikipedio, Albert Rosellini
26. Vikipedio, Katedralo
27. Vikipedio, Linz

~evitulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
haven~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hund~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pont~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sang~o: Mankas dua fontindiko.
sang~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
spekul~o: Mankas dua fontindiko.
spekul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri sang~o:
    La koncerna metaforo estas jam tre arĥaika en la franca.
    Kiel estas en Esperanto?
    [MB]
  

[^Revo] [impost.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.43 2017/07/08 17:10:13 ]