imput/i JED

imputi

(tr)
1.
Atribui al iu aŭ io la respondecon (la kulpon...) pri io: al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nero, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis QuV ; majeste aspektantaj genioj […] kies speciala, imputita devo estis forteni malbonajn spiritojn for de la reĝa loĝejo Iŝtar ; [tio] kondukas en la kriminala proceso al mistakso de la datumoj kaj faktoj kaj al senbazeco de la imputado [1]. VD:alskribi2, implici, (mis)kulpigi, supozi, (senbaze) suspekti
2.
EKON Atribui sumon al ia konto: imputi ŝuldon de societo sur la disponeblaj profitoj; tiu elspezo devas esti imputita sur la pasintjara bilanco; (figure) eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto SkandalJozef . VD:alkalkuli
3.
EKON Atribui ion al la dividparto de iu: imputi meblojn, pentraĵon, domon en la heredan parton de iu. VD:aljuĝi
1. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
angle:
1. insinuate, impute
beloruse:
запісваць (на рахунак), прыпісваць, адносіць (да чагосьці)
ĉeĥe:
imputovat, neprávem přičítat, přisuzovat, svádět, svést, vnutit
ĉine:
归因 [guīyīn]
france:
imputer, attribuer
germane:
1. (jmd. etwas) unterstellen, (jmd. etwas) anlasten, (jmd. etwas) zur Last legen, (etwas) die Schuld geben für, verantwortlich machen für, imputieren, nachsagen, andichten 2. anrechnen, zurechnen, zuweisen 3. zuteilen, zuschreiben
hispane:
imputar
hungare:
1. tulajdonít (vkinek vmit), rovására ír, betud (vkinek vmit) 2. beszámít (vmit vmibe), terhére ír 3. javára ír, neki ítél, beszámít (vkinek vmit)
japane:
計上する [けいじょうする], 繰り入れる [くりいれる], 責任を負わせる [せきにんをおわせる], せいにする
nederlande:
1. wijten 2. op rekening schrijven 3. toeschrijven
portugale:
imputar
ruse:
1. вменять в вину 2. отнести (сумму на какой-л. счёт) 3. назначить (имущество в чьё-л. ведение)
slovake:
pripočítať, pripísať, prisúdiť
ukraine:
приписувати, ставити за провину, відрахувати з.., нарахувати на.., віднести на рахунок видатків з…

administraj notoj