*suspekt/i

*suspekti

(tr)
1.
Supozi, diveni, sen certa pruvo, ke iu estas kulpa aŭ malbonintenca: la princo ne senbaze suspektis, ke oni volis lin trompi [1]; dum la interparolado li forgesis la averton, sidiĝis sur la randon, ne suspektante perfidon [2]; kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu PrV . SIN:malkonfidi.
2.
Supozi, opinii ion sen certa pruvo: [li] suspektis, ke mi estas ĉi tie [3]; ili eĉ ne suspektas, ke mi povas ...i [4]; mi venos neatendite, kiam li tion plej malmulte suspektos [5]; neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie [6]; sen tiuj pomarboj oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno [7]; la rozoj ne suspektis, ke ili estas belegaj [8].
angle:
suspect
beloruse:
падазраваць
ĉeĥe:
podezírat, podezřívat
ĉine:
1. 怀疑 [huáiyí], 懷疑 [huáiyí]
france:
soupçonner, suspecter
germane:
1. verdächtigen, in Verdacht haben 2. argwöhnen, befürchten, vermuten
hungare:
1. gyanúsít, meggyanúsít 2. gyanít
itale:
sospettare
japane:
怪しむ [あやしむ], 疑う [うたがう], 嫌疑をかける [けんぎをかける], ~ではないかと思う [ではないかとおもう], 推測する [すいそくする]
nederlande:
1. verdenken 2. verwachten, veronderstellen
pole:
podejrzewać, pomawiać, posądzać
portugale:
suspeitar, andar desconfiado, desconfiar de
ruse:
подозревать
slovake:
podozrievať
ukraine:
підозрювати, запідозрювати

suspekta

1.
Suspektinda: mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [9]; de kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta? FK
2.
Suspektema: li estis suspekta, kaj ĉagrenita, sed ne ŝercema; [10] la junulo ĉirkaŭrigardis suspekte, balancis la kapon kaj fine diris: „aŭskultu, ne tute klara estas la afero[…][11]; tio estas danĝera rato!... ― pensis la mastro, suspekte lin rigardante [12].
angle:
suspicious 1. shady
beloruse:
падазроны (няпэўны)
ĉeĥe:
budící podezření, podezřelý
ĉine:
不确定 [bùquèdìng], 不確定 [bùquèdìng], 在疑心里 [zàiyíxīnlǐ], 在阴云下 [zàiyīnyúnxià], 在陰雲下 [zàiyīnyúnxià], 有問題 [yǒuwèntí], 有问题 [yǒuwèntí], 可疑 [kěyí]
germane:
verdächtig
hungare:
gyanús
itale:
1. sospetto (agg.) 2. sospettoso, diffidente
nederlande:
verdacht
pole:
podejrzany
portugale:
suspeito (adj.)
ruse:
подозрительный
slovake:
podozrivý
ukraine:
підозрілий

suspektema

Facile suspektanta: kial ŝi kaŝas tion de mi […] ― ne estu suspektema ― admonis lin la patrino [13]; la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn [14]; la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero [15]; okuloj suspektemaj BdV .
angle:
mistrustful
beloruse:
падазроны (схільны да падазрэньняў)
ĉeĥe:
podezíravý
ĉine:
不信任 [bùxìnrèn], 多心 [duōxīn], 猜疑 [cāiyí], 不相信 [bùxiāngxìn]
france:
méfiant, suspicieux, soupçonneux
germane:
argwöhnisch, misstrauisch
hungare:
gyanakvó
itale:
sospettoso, diffidente
japane:
疑い深い [うたがいぶかい]
nederlande:
wantrouwend
pole:
podejrzliwy
portugale:
desconfiado (adj.)
ruse:
подозрительный (склонный к подозрению)
slovake:
podozrievavý
ukraine:
підозріливий

suspektinda, suspektebla

Meritanta suspekton, ne fidinda: la ĵurnalon li opiniis tre danĝera kaj suspektinda, pro tio li antaŭ la okuloj de la fraŭlino disŝiris ĝin je pecetoj [16]; tia insistado ŝajnis al li suspektinda [17]; de tempo al tempo la fundo suspekteble krakis [18]; jen ĉaro veturas, veturigisto krias al la ĉevalo, sed oni vidas neniun ― suspektinda afero [19]; vaganta nokte apud la domo de suspektinda virino [20]; ŝi vidis multajn miraklojn dum sia vivo, kaj kelkaj ankaŭ al ŝi ŝajnis suspektindaj [21]; por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj […] konvinkoj, mi […] formetis de mi ĉian oficialan rolon [22].
beloruse:
падазроны (якога варта падазраваць)
ĉeĥe:
podezřelý
ĉine:
不确定 [bùquèdìng], 不確定 [bùquèdìng], 在疑心里 [zàiyíxīnlǐ], 在阴云下 [zàiyīnyúnxià], 在陰雲下 [zàiyīnyúnxià], 有問題 [yǒuwèntí], 有问题 [yǒuwèntí], 可疑 [kěyí]
france:
suspect (adj.)
germane:
verdächtig
hungare:
gyanús, gyanúsítható
itale:
sospettabile
japane:
疑わしい [うたがわしい], 怪しい [あやしい]
nederlande:
verdacht
pole:
podejrzany
portugale:
suspeito (adj.)
ruse:
подозрительный (которого подозревают)
slovake:
podozrivý
ukraine:
підозрілий

suspektiga

Kiu vekas suspekton: la fakuloj ĉiuspecaj interkonsiliĝis pri la demando ĉu eksplodigi la suspektigan skatolon [23]; fajroglobo ĉe la ĉielo suspektigas flugmaŝinan akcidenton [24]; ni priskribis kelkajn el la plej oftaj aidoso-rilataj malsanoj, multajn oni eĉ nomas aidoso-indikiloj, ĉar ili suspektigas HIV-infekton jam antaŭ laboratoriaj esploroj [25].
beloruse:
падазроны (які выклікае падазрэньне)
france:
qui éveille les soupçons
germane:
Verdacht erregend
itale:
sospetto (agg.)
pole:
uczyniony podejrzliwym
ruse:
подозрительный (внушающий подозрения)

suspekto

Opinio, ĝenerale malfavora, pri io aŭ iu, supozo: suspekto pruvon ne egalas PrV ; ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto PrV ; vekiĝis en la animo de Ramzes suspekto, ke eble ankaŭ Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco [26]; por meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj ― mi […] decidis proklami miajn principojn tute publike [27]; ekaperi post tiom da monatoj estus konfirmi la suspekton aŭ denuncon [28].
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
27. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
28. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 15a
angle:
suspicion
beloruse:
падазрэньне
ĉeĥe:
podezření
ĉine:
嫌疑 [xiányí], 疑心 [yíxīn], 疑窦 [yídòu], 疑竇 [yídòu], 不信任 [bùxìnrèn], 疑团 [yítuán], 疑團 [yítuán]
france:
méfiance, soupçon, suspicion
germane:
Verdacht, Argwohn, Befürchtung
itale:
sospetto (sost.)
japane:
疑い [うたがい], 疑惑 [ぎわく], 容疑 [ようぎ]
pole:
podejrzenie, poszlaka
portugale:
suspeita (subst.)
slovake:
podozrenie
ukraine:
підозра, підозріння

administraj notoj