2incens/o PV

incenso

Kelkaj specoj de rezinoj, brulantaj kun bonodora fumo kaj uzataj en iuj religiaj ceremonioj: faru altaron, por fumigi incenson [1]; faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan [2]; mia patrino bruligis kandelojn kaj incenson kaj donacis monon al la monaĥoj [3]; la incensfumo flugis supren al la kupolo [4]. SIN:bonodorfumaĵoVD:olibano, parfumo
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 30:35
3. Monato, Xu Jinming/pg: Religioj por nereligiemuloj, 2014
4. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
angle:
incense
beloruse:
ладан, фіміям
ĉeĥe:
kouř kadidla
ĉine:
乳香 [rǔxiāng]
france:
encens, louanges
germane:
Beweihräucherung Weihrauch, Räucherwerk
hispane:
incienso
hungare:
tömjén
japane:
[か], 称賛 [しょうさん], お世辞 [おせじ]
katalune:
encens
nederlande:
wierook
perse:
بخور، کندر
portugale:
incenso
ruse:
лесть ладан, фимиам
slovake:
dym kadidla
tibete:
སྤོས་
ukraine:
ладан, фіміам, лестощі

incensi

(tr)
1.
Sanktigi per la fumo de incenso: incensi fajroferon al la Eternulo [5]; ĉiama incensado antaŭ la Eternulo [6]; li incensis la statuojn de l' dioj [7]; ni incensas tion, kion la popolo devas respekti [8]; al mi […] oni devus incensi, ĉar mi donis al li la ideon por lia plej glora kanto [9]. SIN:bonodorfumigi
2.
(figure) (malofte) Laŭdi, flati: la rozokolora dio Eroso […] atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro Marta .
beloruse:
1. кадзіць, паліць фіміям 2. лісьлівіць
ĉeĥe:
okuřovat, pálit kadidlo
france:
encenser, louanger
germane:
1. mit Weihrauch beräuchern 2. beweihräuchern
hispane:
1. incensar
hungare:
tömjénez
japane:
香をささげる [かおりをささげる], 褒めそやす [ほめそやす]
katalune:
1. encensar 2. encomiar
nederlande:
bewieroken
perse:
1. کندر سوزاندن، مجمر گرداندن 2. چرب‌زبانی کردن، تملق گفتن
portugale:
1. incensar
ruse:
1. кадить, окуривать фимиамом 2. льстить, курить фимиам (кому-л.)
slovake:
pochlebovať, zaliečať sa
ukraine:
кадити, курити фіміам

incensujo, incensilo

Vazo, en kiu oni bruligas incenson kaj el kiu disvastiĝas ĝia odorfumo; foje kun ĉeno por svingi ĝin: la filoj de Aaron prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon [10]; li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso [11]; fumstrio leviĝadis el fera incensujo [12]; anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran [13]; la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro [14]; blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn [15]; belaj riĉe vestitaj ĥorknaboj svingis arĝentajn incensilojn [16].

incensanto svinganta incensilon
CC BY 2.0  [17]
beloruse:
кадзіла
ĉeĥe:
kadidelnice
ĉine:
香炉 [xiānglú], 香炉 [xiānglú]
france:
brule-parfum
germane:
Räucherfass, Weihrauchfass, Weihrauchgefäß
hispane:
incensario
hungare:
füstölő (templomi)
japane:
香炉 [こうろ], 吊り香炉 [つりこうろ]
katalune:
encenser
nederlande:
wierookvat
perse:
مجمر
portugale:
turíbulo
ruse:
кадило
slovake:
kadidelnica
ukraine:
кадило

administraj notoj

pri ~o :
      Vd adm. sub "bonodorfumaĵo". [MB]
    
~ujo, ~ilo: Mankas verkindiko en fonto.