*iniciat/i UV

*iniciati

(tr)
Esti la unua, kiu proponas aŭ faras ion: iniciati novan metodon, eksperimentojn, kuracilon; li maltime iniciatis en, pri tiu afero; la sinjorino iniciatis al la sinjoro prokriman proceson, li forkuris [1]; ĝuste mi iniciatis la esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj [2]; ĉu ŝi efektive iniciatis la tutan konspiradon, tion li ne povis konkludi el la leteroj, sed tio ne estis elbarita [3]; ŝi trovos manieron taŭge iniciati kontakton kun li [4]. VD:antaŭenpuŝi, elpaŝi2, entrepreni, debuti, fondi, instigi, komenci, lanĉi2, levi3, promocii2
angle:
initiate
beloruse:
ініцыяваць, пачынаць, распачынаць
ĉeĥe:
dát podnet, dát popud, iniciovat
ĉine:
倡議 [chàngyì], 立項 [lìxiàng], 倡 [chàng], 倡始 [chàngshǐ], 倡导 [chàngdǎo], 倡言 [chàngyán]
france:
initier (amorcer), amorcer (lancer), engager (lancer), entamer (lancer), entreprendre (lancer), lancer (un projet, etc.)
germane:
initiieren, einführen, anstoßen (initiieren), anregen, den Anstoß geben
hispane:
iniciar
hungare:
kezdeményez
japane:
始める [はじめる], 発起する [ほっきする], 創始する [そうしする]
portugale:
iniciar (tomar iniciativa), tomar iniciativa, lançar (um projeto etc)
ruse:
делать почин, быть инициатором (чего-л.)
slovake:
dať popud, dávať podnet, iniciovať, zosnovať
taje:
ริเริ่ม
ukraine:
робити почин, виявляти ініціативу, ініціювати, вмикати, запускати, збуджувати

iniciato

1.
Ago de tiu, kiu iniciatas: li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj [5]; kun la sama komuna iniciato en la sama momento […] ili interkisiĝis [6]; la iniciato ne troviĝas en viaj manoj Metrop ! la redaktoro […] laŭ propra iniciato entreprenis plurajn forstrekojn [7]. SIN:iniciativo1VD:aktiveco, ofensivo, promocio2
2.
Projekto1: la unua kurso okazis en la vintra sezono […], la iniciato donis bonajn fruktojn kun kontentigaj rezultoj [8]; Someraj Universitataj Kursoj estas tute nova iniciato [9]; la publikigo de la iniciato havis eĥon inter la membraro de UEA kaj en mallonga tempo estis ricevita granda nombro da pruntoj kaj donacoj [10].
angle:
initiative
beloruse:
ініцыятыва, пачынаньне
ĉeĥe:
iniciativa, podnet, popud
ĉine:
能动性 [néngdòngxìng], 积极性 [jījíxìng], 创举 [chuàngjǔ], 主动 [zhǔdòng], 主动权 [zhǔdòngquán], 初始 [chūshǐ], 初步行动 [chūbùxíngdòng], 第一步 [dìyībù], 首创精神 [shǒuchuàngjīngshén]
france:
initiative (fait de lancer un projet), entreprise (initiative), lancement (initiative)
germane:
Initiative, Anstoß, Anregung laŭ propra ~o: in Eigeninitiative.
hispane:
iniciativa
hungare:
kezdeményezés
japane:
創始 [そうし], 発起 [ほっき], 率先した行動 [そっせんしたこうどう]
nederlande:
initiatief
portugale:
iniciativa (ação)
ruse:
почин, начинание, инициатива
slovake:
iniciatíva, podnet, popud
ukraine:
ініціатива, почин, починання

iniciatema

Volonte iniciatanta ion: iniciatema direktorino [11]; iniciatemaj grupoj laboras pri siaj partoj de la festivala programo [12]. VD:agema, aktiva1, antaŭenema, energia1, entreprenema, progresema
11. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kuraĝu malobei!, 2010
12. La Ondo de Esperanto, 2001, №3
france:
entreprenant (plein d'initiative), dynamique (plein d'initiative), audacieux (plein d'initiative)
germane:
unternehmungslustig, agil, proaktiv, vorantreibend, dynamisch, entschlossen
hispane:
emprendedor, con iniciativa
hungare:
kezdeményezőkész

iniciatemo

Inklino proponi farindaĵojn, puŝi novajn projektojn: sen li mankos la energio kaj iniciatemo [13]; pioniroj, kiuj feliĉe kompletigis la entuziasmon ĝenerale komunan al la unuaj esperantistoj per la iniciatemo kaj laborforto propraj al gejunuloj [14]; manko de imago kaj de iniciatemo [15]. SIN:iniciativo2ANT:apatio, letargio2, pigroVD:volo
angle:
enterprising
beloruse:
ініцыятыўнасьць
ĉine:
进取心 [jìnqǔxīn]
france:
initiative (qualité), esprit d'initiative, esprit d'entreprise
germane:
Unternehmungslust, Unternehmungsgeist, Entschlusskraft, Agilität
hispane:
iniciativa
hungare:
kezdeményezőkészség
japane:
率先性 [そっせんせい], 主導性 [しゅどうせい], 進取の気性 [しんしゅのきしょう]
nederlande:
ondernemingsgeest, proactiviteit
portugale:
iniciativa (capacidade), espírito de iniciativa
ruse:
инициативность, предприимчивость
ukraine:
ініціативність

iniciatinto

La unua, kiu faris aŭ aranĝis aferon: mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte „kreis“ la fundamenton de nia lingvo [...], sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia iniciatinto [16]; unu Lemuel, [...] fanatika malamiko de niaj dioj, kiu estis intimulo de Omar, kaj kuniniciatinto de ribelo kontraŭ ili, jam pagis per la vivo sian blasfemadon [17]. SIN:iniciatoro
16. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉu kreo aŭ nur iniciato?
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 19
angle:
initiator
beloruse:
ініцыятар, заснавальнік
ĉeĥe:
iniciátor, původce
ĉine:
创始人 [chuàngshǐrén], 发起人 [fāqǐrén], 创始者 [chuàngshǐzhě]
france:
initiateur (promoteur), pionnier (initiateur), auteur (initiateur), créateur (initiateur), promoteur (initiateur)
germane:
Initiator, Anstoßgeber, Urheber
hispane:
iniciador
hungare:
kezdeményező
japane:
創始者 [そうししゃ], 先覚者 [せんかくしゃ], 発起人 [ほっきにん]
portugale:
iniciador
ruse:
инициатор, зачинатель, родоначальник, основоположник
slovake:
pôvodca
taje:
ผู้ริเริ่ม
ukraine:
ініціатор

administraj notoj