*vol/i PV
*voli
(tr)
- 1.
-
Havi deziron, intencon, decidon, senti bezonon pri io aŭ
iu:
voli aŭ nevoli neniu malpermesas
PrV
;
mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la
forton realigi;
kiu volas, tiu povasB
;
viro, kiu ne scias voli;
volu, kion vi volas;
(frazaĵo)
kion oni volas, tion oni povas
PrV
;
(frazaĵo)
volanta kruro ne laciĝas de kuro
PrV
.
emi,
inkliniRim.: La plej gravaj diferencoj inter deziri1 kaj voli konsistas en tio, ke unue, „voli“ respondas al bezono, devo, dum „deziri“ repondas al plezuro, plaĉo: mi volas manĝi (mi estas malsata) — vi deziris glaciaĵon FK . — Ili frakasis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis ŝin defendi [1]. Due, „voli“ ofte implicas planatan agon, ekz‑e: Mi volas ke vi tuj forveturu tien [ordono]; En la sekva jaro mi volas [mi planas] viziti la Kongreson. Ĉi tiu diferenco manifestiĝas ankaŭ en la derivaĵoj: „la ŝtala volo“ — „la arda deziro“; „bonvolu fari ion“ (peto pri ago) — „miaj bondeziroj“ (sen realaj konsekvencoj). Sed tiuj diferencoj estas ofte subjektivaj: kion unu homo opinias baza bezono, povas ŝajni kaprico al iu alia. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- Strebante al io, koncentri sian atenton je ago, por ke ĝi efektiviĝu; intenci, decidi fari ion: mi volas diri al vi la veron [2]; mi volas, ke vi tien iru [3]; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poŝon, kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [4]; la ĉielo volu, ke mi estu kapabla toleri [tion] [5]; [li] ne volis doni eĉ respondon [6]; ĉu vi volas, ke mi konigu mian tutan penson? [7]; li rigardas nenian kompenson, kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci [8]; kial […] vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino [9]? trovinte neniun, kiu volus (bonvolus) ŝin akcepti [10]. [la vorto aperas] en akuzativo […] ĉar ni volis esprimi direkton [11]. celi, decidi, intenci
- 3.
- Voli atingi lokon, esti ie: mi volas en militon [12]; ŝi volis en la kaleŝon [13]; ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte PrV ; la nigra hundeto […] leviĝas […] kaj volas ankaŭ sur la balancilon [14].
- 4.
- Voli akcepti, havi: volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas PrV .
1.
Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 4ª
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 24
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:15
5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:35
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:20
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 24
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:15
5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:35
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:20
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 23
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- afrikanse:
- wil
- albane:
- dua
- amhare:
- ይፈልጋሉ
- angle:
- want, will
- arabe:
- تريد
- armene:
- ուզում
- azerbajĝane:
- istəyirəm
- beloruse:
- хацець, жадаць, прагнуць
- bengale:
- চান
- birme:
- အလိုရှိ
- bosne:
- želim
- bulgare:
- искам
- ĉeĥe:
- chtít
- dane:
- ønsker
- estone:
- tahad
- eŭske:
- nahi
- filipine:
- gusto
- france:
- vouloir
- galege:
- quere
- germane:
- wollen
- greke:
- θέλω
- guĝarate:
- માંગો છો
- haitie:
- vle
- haŭse:
- so
- hebree:
- לרצות
- hinde:
- चाहते हैं
- hispane:
- querer
- hungare:
- akar kiu ~as, tiu povas: aki akar, az tud. kion oni ~as, tion oni povas: mindent lehet, csak akarni kell. ne ~as kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte: a kecske sem menne a vásárra, de ütik a hátulját. ~us kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas: aki fél a víztől, nem eszik halat.
- igbe:
- chọrọ
- indonezie:
- hendak, ingin, mau
- irlande:
- ba mhaith
- islande:
- vilja
- japane:
- 欲しい [ほしい]
- jave:
- pengin
- jide:
- ווילן
- jorube:
- fẹ
- kanare:
- ಬಯಸುವ
- kartvele:
- მინდა
- kazaĥe:
- келеді
- kimre:
- eisiau
- kirgize:
- каалоо
- kmere:
- ចង់បាន
- koree:
- 필요
- korsike:
- vuliti
- kose:
- nqwenela
- kroate:
- željeti
- kurde:
- xwestin
- latine:
- volo
- latve:
- gribu
- laŭe:
- ຕ້ອງການ
- litove:
- noriu
- makedone:
- сакате
- malagase:
- te
- malaje:
- mahu
- malajalame:
- ആഗ്രഹിക്കുന്നു
- malte:
- trid
- maorie:
- hiahia
- marate:
- इच्छित
- monge:
- xav
- mongole:
- хүсэж байна
- nederlande:
- willen
- nepale:
- चाहनुहुन्छ
- njanĝe:
- tikufuna
- okcidentfrise:
- as
- panĝabe:
- ਚਾਹੁੰਦੇ
- paŝtue:
- غواړي
- portugale:
- querer
- ruande:
- bakeneye
- ruse:
- хотеть kion oni ~as, tion oni povas: хотеть значит мочь.
- samoe:
- manaʻo
- sinde:
- چاهي ٿو
- sinhale:
- අවශ්ය
- skotgaele:
- ag iarraidh
- slovake:
- chcieť
- slovene:
- želim
- somale:
- doonaysid in
- ŝone:
- chido
- sote:
- batla
- sunde:
- hayang
- svahile:
- wanataka
- svede:
- vilja (verb)
- taĝike:
- мехоҳанд
- taje:
- ต้องการ
- tamile:
- வேண்டும்
- tatare:
- кирәк
- telugue:
- కావలసిన
- tibete:
- དགོས་
- tokipone:
- wile
- ukraine:
- хотіти
- urdue:
- چاہتے ہیں
- uzbeke:
- istaymiz
- vjetname:
- muốn
- volapuke:
- vilön
- zulue:
- bafuna
vola
- Rilata al volo: vola ago, movo; nerva patologia stato, karakterizata per inerteco de la volaj muskoloj kaj perdo de sentpovo [15]; ni povas, per nia vola premo, direkti la evoluon [16]; kiu […] havas la inteligenton, mensan disciplinon, lernemon kaj volan forton por atingi tiun nivelon [17]? ema, inklina, konscia
15.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
17. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
16. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Sesa Parto
17. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
- beloruse:
- валявы
- bulgare:
- волево
- france:
- volontaire
- germane:
- willentlich, absichtlich
- greke:
- εθελοντικός
- hebree:
- רצוני
- hungare:
- szándékos, akaratlagos, akarati
- indonezie:
- sukarela
- japane:
- 意志の [いしの], 意志的な [いしてきな]
- nederlande:
- gewild
- portugale:
- voluntário
- ruse:
- волевой
- ukraine:
- вольовий
volo
- 1.
- Volpovo, unu el la kapabloj de la menso: ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro [18]; iom post iom mi reakiris la volon kaj ian grandegan forton, mi ĵetis min antaŭen kun la malespero de l' frenezo FdO ; Dio donis liberan volon al la homoj [19]; esti libera kaj sekvi sian propran volon [20]; kie estas volo, tie estas vojo [21]; kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo? Marta ; (figure) ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto Marta ; moroj […], kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo Homaranismo ; tia homo trovu en si sufiĉe da volo, sufiĉe da spiritĉeesto por […] ke li tion faru nokte kaj tage sen ia ŝanceliĝo [22]; ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli [23]; volo kaj deziro leĝojn ne konasPrV ; de la volo la ordono pli efikas ol bastono PrV ;
- 2.
- Tio, kion oni precize volas: la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni [24]; ne fordonu min al la volo de miaj premantoj [25]; laŭ la volo de ŝia patro li fariĝis ŝia […] edzo [26]; ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado [27]; ĉio fariĝas laŭ lia volo [28]; lia neŝancelebla volo estas ne havi plu kun vi ian rilaton [29]; kiom da koroj, tiom da voloj PrV ; granda parolo, sed malgranda volo PrV .
18.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto
1905
19. Monato, Jozefo Horvath: Nedeca ĉikanado, 2015
20. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
21. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 21. Anstataŭa Edzino.
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
23. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 5:17
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:12
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
19. Monato, Jozefo Horvath: Nedeca ĉikanado, 2015
20. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
21. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 21. Anstataŭa Edzino.
22. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
23. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 5:17
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:12
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
- beloruse:
- 1. воля 2. жаданьне, прага
- bulgare:
- воля, желание
- ĉeĥe:
- přání, vůle
- france:
- volonté, vouloir (subst.)
- germane:
- 1. Wille kie estas ~o, tie estas vojo: wo ein Wille ist, da ist auch ein Weg. 2. Wunsch
- greke:
- 2. θέληση
- hebree:
- 1. כח רצון 2. רצון
- hispane:
- 1. voluntad
- hungare:
- kie estas ~o, tie estas vojo: mindent lehet, csak akarni kell. 2. akarat kiom da koroj, tiom da ~oj: ahány szív, annyi szándék.
- indonezie:
- kehendak, keinginan, kemauan
- japane:
- 意志 [いし], 意欲 [いよく], 意図 [いと], 意向 [いこう], 望み [のぞみ]
- nederlande:
- 2. wil
- portugale:
- 2. vontade
- ruse:
- 1. воля de la ~o la ordono pli efikas ol bastono: охота пуще неволи. 2. желание
- slovake:
- prianie, vôľa
- svede:
- vilja (subst.)
- taje:
- ความต้องการ, สิ่งที่ต้องการ
- tokipone:
- wile
- ukraine:
- добра воля
volema
- 1.
- Kiu prefere mem deziras, mem decidas, laŭ propra volo; rezoluta: mentono volema [30]; vi elektis virinon tre voleman [31]. malcedema
- 2.
- Cedema al ies volo: ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis, ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn [32].
- 3.
- Volanta: vi estas volema ĉion scii, sed apenaŭ havas elanimajn sentojn kaj absolute nenian lirikan kapablon [33]; senkuraĝigite, mi reiris al la aŭtobuso, ege volema reveni hejmen, post mizera ekskurso [34].
Rim.:
La ekzemploj sub 1 kaj 2
montras uzojn laŭsence rekte kontraŭajn. Por eviti miskomprenojn eble oni
entute evitu la vorton „volema“ kaj anstataŭe elturniĝu per fortvola,
malcedema, decidema unuflanke kaj
malfortvola, cedema, obeema aliflanke.
[Wolfram Diestel]
30.
E. de Zilah: La Princo ĉe la
Hunoj, 2011
31. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVII
33. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Liriko
34. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, 2011
31. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
32. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVII
33. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Liriko
34. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, 2011
- beloruse:
- 1. валявы, рашучы 2. згодны, гатовы да…, паслухмяны 3. ахвотны
- ĉeĥe:
- 1. ochotný
- france:
- 1. décidé (caractère), volontaire (caractère)
- germane:
- 1. willensstark 2. willig 3. wollend
- slovake:
- 1. ochotný
vole-nevole
- Devigite; ĉu oni volas aŭ ne: la okuloj per si mem fermiĝis kaj li vole-nevole devis enlitiĝi [35]; vole-nevole Ajna devis aŭskulti liajn postulojn, sed liajn ordonojn ŝi ne plenumis [36]; la mondo vole-nevole – havas radikajn komunajn interesojn: sangado de unu parteto sangigas la tutan homaron, prospero en unu parteto prosperigas la tuton [37].
- beloruse:
- воляй-няволяй, хочаш ня хочаш
- bulgare:
- волю-неволю
- france:
- bon gré mal gré, qu'il le veuille ou non
- germane:
- wohl oder übel, ob man will oder nicht
- hispane:
- velis nolis, quieras o no quieras
- hungare:
- akarva-akaratlanul, ha akarja, ha nem
- indonezie:
- mau tak mau, suka tak suka
- nederlande:
- willens of onwillens
- portugale:
- queira ou não, querendo ou não
- ruse:
- волей-неволей, хочешь не хочешь
- svede:
- vare sig man vill eller inte
volismo
- 1.
- Filozofia skolo kiu prezentas la volon kiel la ĉefprincipon de la estado (aŭ komprenado): Kartezio mem dependigis ĉion de la volo ‐ laŭ tiu volismo, de dia volo dependas la logikaj principoj, kaj de dia volo dependas la eterneco de la animo, kiu do ne estus per si mem senmorta [38]; volismo kontraste al la raciismo.
- 2.
- Skolo kiu rigardas la volon kiel la ĉeffaktoron de la mensa vivo.
- 3.
- Agado, precipe agado politika, kiu ne sufiĉe atentas la realaĵojn kaj sin direktas per arbitraj decidoj de la agantoj (de la politika estraro). volismo kontraste al la raciismo.
- angle:
- voluntarism
- beloruse:
- валюнтарызм
- bulgare:
- волунтаризъм
- france:
- volontarisme
- germane:
- Voluntarismus
- hungare:
- voluntarizmus
- indonezie:
- volunterisme
- ruse:
- волюнтаризм
bonvoli
(ntr)
- 1.
-
Esti tiel bona, ke oni volas; afable
konsenti:
bonvolu silenti (t.e. silentu),
mi petas
[39];
la reĝo bonvolis forliberigi min
[40];
la nomarĥo ricevis plej humilan alvokon tuj bonvole veni
[41];
tiu peto estis tre bonvole konsentita
[42];
princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi
[43]?
kredeble vi bonvolos trinki tason da teo […]
[44]?
eminentaj personoj […] bonvolis eniri en la […] honoran
komitaton de nia kongreso
[45];
(figure)
la suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba
[46];
permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo,
ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: malbone, malbone vi tempon pasigas,
vin tio amuzas, nin tio mortigas!
Marta
!
favori,
komplezi,
permesiRim.: Iam oni uzas anstataŭe la formon bonvole ...-u, ekzemple bonvole sidu ĉi tie! oni bonvole prenu en konsideron, ke […] [47]; tute bona alternativo, sed ĝi estas malpli kutima. Nepre ne uzu duoblan u-formon: *bonvolu sidu ĉi tie!*; *la generalo petis la vicreĝon, ke li bonvolu sciigu lin pri ĉio, kio okazos* [48].
- 2.
- Voli fari bonon al iu: la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo [49]; la konduto de la pastro estis tre bonvola [50]; la bonnutrita vizaĝo montris bonvolan rideton [51]; li ĉiam estas bonvola por la simpluloj [52]; sinjorino Odincov bonvole ridetis [53]; sekvate de malbonvolaj rigardoj de la korteganoj, kiuj malestimis [ilin] [54].
39.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:6
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
42. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
43. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
44. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
46. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
47. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
48. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIV
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 12:22
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
51. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
53. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIV
54. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:6
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
42. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
43. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
44. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
46. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
47. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
48. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIV
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 12:22
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
51. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
53. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIV
54. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
- beloruse:
- 1. ласкава пагадзіцца, зрабіць ласку, быць ласкавым bon~u: калі ласка. 2. рабіць ласку, мець ласку, ставіцца з прыхільнасьцю
- ĉeĥe:
- být laskav, ráčit
- france:
- 1. bien vouloir 2. avoir bon cœur
- germane:
- 1. die Güte haben, so gut sein 2. wohlwollend sein
- hebree:
- להועיל בטובו
- hungare:
- szíveskedik bon~u: légy szíves, legyen szíves, kérem, tessék.
- indonezie:
- mempersilakan
- japane:
- どうぞ~する, 好意をもって~する [こういをもって~する]
- nederlande:
- welwillend zijn
- ruse:
- 1. любезно согласиться, быть так любезным, соблаговолить bon~u: пожалуйста. 2. благоволить
- slovake:
- ráčiť
- taje:
- กรุณา, โปรด, ได้โปรด
bonvolo
- 1.
- Volo, intenco al bono de iu aŭ io: Sara, anstataŭ esti tuŝita per tiaj pruvoj de bonvolo, terure ekkoleris [55]; mirigas min, kiel vi, pastro, havas bonvolon por mi en via koro [56]; tiu monsumo, jen estas […], kion mia kliento petas de via bonvolo [57]; ŝia voĉo estis mola de bonvolo [58]. beno2, bonintenco, favoro1, intereso2.c, simpatio
- 2.
- Bontrovo: Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo [59]; fraŭlino, libera kaj povante agi laŭ sia bonvolo [60]; [rostita bovaĵo] sanganta – laŭ bonvolo [61]. arbitro
55.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
56. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
57. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
58. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
59. La Nova Testamento, Filipianoj 2:13
60. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
61. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
56. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
57. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
58. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
59. La Nova Testamento, Filipianoj 2:13
60. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
61. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
- angle:
- 1. goodwill
- beloruse:
- 1. ласка, добрая воля 2. меркаваньне
- germane:
- 1. guter Wille 2. Gutdünken
- indonezie:
- keinginan baik, niat baik, kemauan baik
- japane:
- 好意 [こうい], 善意 [ぜんい], 親切 [しんせつ]
bonvolemo
- Bonvolo1: la oratoro prezentas sin, klopodas ekinteresigi la publikon pri la temo kaj havigi al si ĝian bonvolemon [62]; restu momenton, – li diris, kaj la tuta vizaĝo heliĝis de bonvolemo [63]; bonvolemo de la aŭtoritatoj [64].
62.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
63. Stellan Engholm: Al Torento, V.
64. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
63. Stellan Engholm: Al Torento, V.
64. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- beloruse:
- ласка, дабрадушнасьць
- germane:
- Gutmütigkeit
- indonezie:
- keinginan baik, niat baik, kemauan baik
ekvoli BoRE
(tr)
- Komenci voli: kio […], plendi vi ekvolis [65]? sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj [66]! se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras [67].
65.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
67. Cezaro Rosetti: Kredu min, Sinjorino!, Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1950
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
67. Cezaro Rosetti: Kredu min, Sinjorino!, Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1950
- beloruse:
- захацець
- ĉeĥe:
- zatoužit, zachtít
- indonezie:
- mulai ingin
- ruse:
- захотеть
kiamvole
kontraŭvola, malgraŭvola
- Okazonta malgraŭ ies volo; trudita: kontraŭvola senlaboreco Marta ; volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton Marta ; kontraŭvola tremeto en la voĉo montris, ke la demando ektuŝis senteman lokon en lia koro [69]; ŝi kapjesis al la ĉefdeĵoristo kaj malgraŭvole koncentriĝis sur liaj senkarnaj […] lipoj [70]. neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola PrV .
- angle:
- against one's will
- beloruse:
- вымушаны, прымусовы, нявольны
- france:
- forcé (imposé), imposé
- germane:
- gegen den Willen
- hebree:
- בלתי-רצוני
- hungare:
- nem kívánt, akaratával ellentétes
- indonezie:
- bertentangan (dgn keinginan seseorang)
- nederlande:
- onvrijwillig
- ruse:
- вынужденный, принудительный, невольный
- ukraine:
- примусовий, підневільний, змушений
laŭvole
- Laŭ sia volo aŭ gusto: irigi la ĉevalon laŭvole [71]; ŝia bela vizaĝo […] laŭvole povis aspekti tiel serena, kiel lago en trankvila, suna mateno [72]; porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste [73]; mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti Marta ; plumo glitis sur ĝia supraĵo […], kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris per strioj da lumo kaj ombro Marta ;
71.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
72. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
73. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
72. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
73. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- at will
- beloruse:
- па жаданьні
- france:
- à son gré, ad libitum
- germane:
- willkürlich, ganz nach Wunsch
- hebree:
- כרצונו
- hungare:
- akarata szerint, tetszése szerint, szabadon
- indonezie:
- sekehendak, semaunya, sesuka hati
- nederlande:
- naar believen
- ruse:
- по желанию, по собственному усмотрению
- taje:
- ตามที่ต้องการ
libera volo
- Kapablo elekti inter pluraj eblaj agoj, konscie kaj inteligente taksante, kio estas preferinda: por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo [74]; li vane diris, ke liberaj estas la voloj kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon [75].
74.
F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Paradoksisto, La Ondo de Esperanto, 2001:10 (84)
75. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
75. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
- beloruse:
- свабодная воля
- france:
- libre arbitre
- germane:
- freier Wille
- indonezie:
- kehendak bebas, keinginan bebas, kemauan bebas
- ruse:
- свободная воля, свобода воли
libervolismo
- Doktrino, kiu agnoskas liberan volon en homoj, kontraste al determinismo2: Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj determinismo, kaj la naturo de la realo [76].
libervola, propravola
- Okazanta laŭ ies volo, sen ekstera trudo aŭ premo: propravolaj donacoj [77]; libervola dono [78]; mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ĝiajn kondiĉojn Marta ; jugo propravola ne estas malmola PrV .
77.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 29:39
78. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:10
78. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:10
- angle:
- of one's own will
- beloruse:
- дабраахвотны, самахвотны
- ĉeĥe:
- dobrovolný, libovolný
- france:
- libre (librement décidé), volontaire (librement décidé)
- germane:
- freiwillig
- greke:
- αυθόρμητος, εθελοντικός
- hebree:
- חפשי, מרצון
- hungare:
- önkéntes jugo propra~a ne estas malmola: önként vállalt iga nem töri a nyakat.
- indonezie:
- atas kehendak sendiri, atas keinginan sendiri, atas kemauan sendiri, sukarela
- japane:
- 自由意志の [じゆういしの]
- nederlande:
- vrijwillig
- portugale:
- espontâneo, voluntário
- ruse:
- добровольный
- slovake:
- dobrovoľný, ľubovoľný
- svede:
- frivillig
- ukraine:
- добровільний
malvoli
(ntr)
- Rifuzi, ne voli: ne malvolu puni knabon [79]; [li] malvolos plenumi la ordonon [80]; lasu ŝin vivi […] vi povas, se nur vi ne malvolas [81].
79.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:13
80. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
81. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLII
80. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
81. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLII
- beloruse:
- не хацець, не жадаць, супраціўляцца
- ĉeĥe:
- nechtít něco
- france:
- refuser
- hungare:
- elutasít, vonakodik
- indonezie:
- menolak
- japane:
- 拒む [こばむ], 嫌がる [いやがる]
- nederlande:
- weigeren
- ruse:
- не хотеть, противиться
- slovake:
- nechcieť niečo
- ukraine:
- не хотіти, противитися
memvola
- 1.
- Libervola, propravola: memvola ofero [82]; memvola humileco [83]; la humiligita princo pasigis kelke da monatoj en memvola ekzilo [84].
- 2.
- Aganta laŭ sia propra volo kaj rezistanta la volon de la aliaj: homo memvola, maltima, sufiĉe malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindugla [85]; filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola [86]. malcedema, obstina
82.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 7:16
83. La Nova Testamento, Al la Koloseanoj 2:18
84. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
85. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
86. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
83. La Nova Testamento, Al la Koloseanoj 2:18
84. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
85. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
86. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
- beloruse:
- дабравольны, самавольны
- germane:
- 2. eigenwillig, eigensinnig
- indonezie:
- 1. atas kehendak sendiri, atas keinginan sendiri, atas kemauan sendiri, sukarela 2. keras kepala
- japane:
- 自分の意志による [じぶんのいしによる], 自発的な [じはつてきな]
- ruse:
- 1. добровольный 2. своевольный
- ukraine:
- добровільний
nevola
- Sen partopreno de volo: nevola rideto [87]; nun mi havas nevolan ripozon Metrop ; ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro [88]; ŝi ne povis deteni nevolan ekmovon [89]; li trovus rimedon por igi nin liaj nevolaj kunkulpantoj [90].
87.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
88. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a, La fino de la intrigoj
89. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
90. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
88. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a, La fino de la intrigoj
89. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
90. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
- angle:
- unwilling
- beloruse:
- мімавольны, міжвольны, нявольны
- ĉeĥe:
- mimovolný, nechtěný
- france:
- involontaire
- hungare:
- akaratlan
- indonezie:
- enggan
- japane:
- 意図しない [いとしない], 無意識的な [むいしきてきな]
- ruse:
- невольный
- slovake:
- involuntárny, nepodliehajúci vôli
- ukraine:
- мимовільний
plivole
- Kun plia volo, prefere: mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj [91]; Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio [92]; plivole mi renkontus koleran malsaĝulon ol fari al vi malplezuron [93].
91.
La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:9
92. La Nova Testamento, Al la Hebreoj
93. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
92. La Nova Testamento, Al la Hebreoj
93. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
- beloruse:
- ахвотней
- france:
- de meilleur gré
- indonezie:
- lebih suka
- japane:
- 好んで [このんで]
- ruse:
- охотнее
pretervola
- Farata sen klara volo aŭ decido, spontanea: la larmoj pretervole fluis [94]; se iu pentristo ĝin vidis li pretervole kaptis la penikon por ĝin pentriZ .
94.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
- beloruse:
- мімавольны, міжвольны, неадвольны, спантанны
- ĉeĥe:
- mimovolný, neúmyslný
- france:
- inconscient (spontané), spontané (geste, réaction...)
- hungare:
- önkéntelen, spontán
- indonezie:
- tanpa disadari, serta-merta, spontan
- japane:
- 無意識の [むいしきの], うっかりした
- ruse:
- невольный, самопроизвольный, помимо воли
- slovake:
- mimovoľný, nedobrovoľný
- ukraine:
- примусовий, підневільний, змушений
senvola
- 1.
- Ne kapabla voli: liaj pensoj estis kiel senvola fadeno, elmetita en la venton [95].
- 2.
- Senintenca: la senvola ekmovo […] lin savis de neevitebla morto [96]; li rekonis, ke li estis senvola kunkulpanto en la kulpo farita [97]; senvola miskompreno [98]; ni ofte fariĝas senvolaj viktimoj de reklamaj kaptiloj [99].
95.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
96. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
97. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
98. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo, 2006
99. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Loĝado
96. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
97. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
98. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo, 2006
99. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Loĝado
- beloruse:
- бязвольны
- ĉeĥe:
- bezděčný, nechtěný, neúmyslný
- france:
- aboulique, sans volonté
- germane:
- willenlos, unwillentlich, ungewollt
- hungare:
- akarat nélküli, nem szándékos
- indonezie:
- 2. tak (di)sengaja
- japane:
- 意志を持たない [いしをもたない], 決断力のない [けつだんちからのない], 無意識の [むいしきの]
- nederlande:
- willoos
- ruse:
- безвольный
- slovake:
- bez vôle
- ukraine:
- безвольний
volpovo
- Kapablo por voli; volo1: viro de superestrema volpovo [100]; li ne posedis sufiĉe da volpovo sukcese batali kontraŭ la deziroj, kiuj antaŭe instigis lin [101]; per la tuta forto de sia volpovo, li eligis sin el la duondormo [102].
100.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
101. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
102. C. Piron: Letero, sed el kie?, [vidita en 2018]
101. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
102. C. Piron: Letero, sed el kie?, [vidita en 2018]
- beloruse:
- сіла волі
- france:
- volonté
- indonezie:
- kehendak, keinginan, kemauan
- ruse:
- воля, сила воли