*dezir/i PV

*deziri

(tr)
1.
Konscie emi al io, voli posedon aŭ ĝuon de io: vi deziris glaciaĵon, diris la kelnero FK ; ĵurnalisto […] deziris interparoli kun ili FK ; ŝi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva FK ; vi tiel forte deziris ekscii mian historion FK ; [ŝi] tuj sendis al li la deziritan sumon da mono FK ; ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti FK ; ĉiam pli ŝi deziris […] vivi inter ili FK ; la opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri (ne kantis perfekte) FK ; mi deziras aŭdi belan muzikon IK ; kiom la koro deziras PrV (abundege) vi forte deziris esti en la domo de via patro [1]; Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon [2]; tapiŝon ne deziris, maton akiris PrV . VD:aspiri, avidi, envii, sopiri
2.
Esprimi al iu bonvolan esperon, ke li ĝuu ian feliĉaĵon: deziri al iu ĉion bonan PrV ; mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! ‐ bonan matenon! ‐ ĝojan feston! (mi deziras al vi) [3]; nun, samideanoj, mi deziras por vi ĉiuj feliĉan vojaĝon al viaj hejmoj [4]; mi havas la honoron gratuli vin, via moŝto, kaj deziri al vi feliĉon por multaj jaroj [5]; [ŝi] kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj ŝajnis sin prepari por iri dormi BdV ; la junkoj kliniĝadis tien kaj reen, dezirante al li bonan vesperon kaj bonan matenon [6]; li deziras al li multe da bono kaj antaŭ ĉio tre feliĉan vojaĝon [7]. VD:adiaŭi, gratuli, saluti
Rim.: La frazparto „(mi deziras al vi)“ estas subkomprenita kaj forlasita, apud izolita akuzativigita vorto, kiel „saluton!“, „gratulon!“, ktp.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 2:15
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
angle:
desire 2. wish
beloruse:
1. жадаць, прагнуць 2. жадаць, зычыць
bulgare:
желая
ĉeĥe:
přát (si), přát (si)
ĉine:
1. 企求 [qǐqiú], 恨不得 [hènbùdé], 愒 [kài], 祝愿 [zhùyuàn], 想要 [xiǎngyào] 2. [zhù]
france:
1. désirer (qc), souhaiter (qc) 2. désirer (qc pour qn), souhaiter (qc à qn)
germane:
wünschen
hebree:
רצון עז
hispane:
desear
hungare:
kíván, óhajt, szeretne
indonezie:
1. (meng)ingin(kan), mengidamkan, mendambakan 2. mengharapkan
japane:
欲する [ほっする], ~したい, 望む [のぞむ], 願う [ねがう], いのる
pole:
1. pragnąć, życzyć sobie 2. życzyć
portugale:
desejar, pretender
ruse:
желать
slovake:
priať, želať
svahile:
kutaka, kupenda
tibete:
སྙིང་&t_-a;དོད་
tokipone:
wile
ukraine:
бажати, забагати, прагнути, зичити

deziro

1.
Ago, sento de deziranto: naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj Marta ; la deziro de mia koro [8]; manĝu […] laŭ la tuta deziro de via animo [9]; bruta volupta deziro [10]; tiuj ĉi rondetoj […] servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj [11]; volo kaj leĝo dezirojn ne konas PrV ; ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro PrV .
2.
Io dezirata, dezirataĵo: la deziro de virtuloj estas nur bono MT ; deziro plenumita estas agrabla por la animo [12]; plenumita deziro estas arbo de vivo [13]; tio estas ne nia pia (nerealisma) deziro, sed tion plene certigas al ni simpla logiko kaj prudento [14]; li esprimis la deziron, ke lia verko […] enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV .
8. La Nova Testamento, Romanoj 10:1
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 12:21
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
11. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Aldono al al "Dogmoj de Hilelismo"
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:19
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:12
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
afrikanse:
wens
albane:
uroj
amhare:
ምኞት
angle:
desire 2. wish
arabe:
رغب
armene:
մաղթում
azerbajĝane:
arzu
beloruse:
жаданьне
bengale:
ইচ্ছুক
birme:
အလို
bosne:
žele
bulgare:
2. желание
ĉeĥe:
desiderium, přání, tužba, žádost
ĉine:
1. [kài]
dane:
ønske
estone:
soovida
eŭske:
nahi
filipine:
nais
galege:
desexo
germane:
1. Wünschen, Begehren 2. Wunsch
guĝarate:
માંગો
haitie:
swete
haŭse:
so
hebree:
רצון עז
hinde:
इच्छा
hispane:
deseo
igbe:
chọrọ
indonezie:
keinginan, idaman, dambaan, hasrat
irlande:
is mian
islande:
óska
japane:
希望 [きぼう]
jave:
pengin
jide:
ווינטשן
jorube:
fẹ
kanare:
ಬಯಸುವ
kartvele:
სურვილი
kazaĥe:
тілек
kimre:
dymuno
kirgize:
каалоо
kmere:
មានបំណងចង់
koree:
소원
korsike:
vulete
kose:
umnqweno
kroate:
želite
kurde:
xwestek
latine:
volunt
latve:
vēlᗣties
laŭe:
ຕ້ອງການ
litove:
norėti
makedone:
сакаат
malagase:
maniry
malaje:
ingin
malajalame:
അഭിലാഷം
malte:
tixtieq
maorie:
hiahia
marate:
इच्छा
monge:
xav
mongole:
хүсвэл
nepale:
इच्छा
njanĝe:
ndikukhumba
okcidentfrise:
winsk
panĝabe:
ਚਾਹੁੰਦੇ ਹੋ
paŝtue:
هیله
pole:
1. życzenie, chęć, oskoma (przest.), apetyt, chętka (rzadkie), chrapka (rzadkie), pragnienie, żądza, chuć
ruande:
icyifuzo
samoe:
manaʻo
sinde:
خواهش
sinhale:
ප්රාර්ථනය
skotgaele:
airson
slovake:
prianie, želanie
slovene:
želja
somale:
rabto
ŝone:
chido
sote:
lakatsa
sunde:
ngaharep
svahile:
unataka
taĝike:
хоҳиш
taje:
หวังว่า
tamile:
விரும்புகிறேன்
tatare:
теләк
telugue:
అనుకుంటున్నారా
tibete:
དོད་པ་
ukraine:
хочете
urdue:
خواہش
uzbeke:
iltimos
vjetname:
muốn
zulue:
ufisa

dezirataĵo

Tio, kion oni deziras: ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu [15]; laŭ [tiu libro], se oni pensadas pozitive, oni ĉiam povas akiri siajn dezirataĵojn [16].
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 140:8
16. Szabi: La Sekreto, Mia blogo, 2009-08-21
angle:
object of desire
beloruse:
прадмет жаданьня, жаданае наз.
france:
objet du désir
germane:
(etwas) Begehrtes
indonezie:
keinginan

deziregi

Pasie, senbride deziri: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon [17]; mi deziregas Viajn ordonojn [18]; tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj [19]; la deziregon de la karno vi ne plenumos [20]. VD:amegi, avidi, pasii
beloruse:
прагнуць, моцна жадаць
ĉeĥe:
horoucně si přát
ĉine:
眼热 [yǎnrè], 覬 [jì], 嗜好 [shìhào], 愒 [kài], 恏 [hào], 意愿 [yìyuàn]
france:
aspirer (à), être épris (de)
germane:
begehren
hebree:
להשתוקק
hispane:
anhelar
hungare:
áhít
japane:
熱望する [ねつぼうする]
pole:
pożądać
slovake:
veľmi si priať
ukraine:
жадати

bondeziri

(ntr)
Deziri2 bonon, feliĉon, prosperon: [ili] sendis al mi amikajn bondezirojn [21]; plenumi […] konsilon bondeziran Ifigenio ; ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, […] serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino […] brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco Marta ; iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo FK ; miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo [22]. VD:gratuli
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:12
angle:
wish well
beloruse:
зычыць (дабра)
bulgare:
bon~o: пожелания.
ĉeĥe:
blahopřát
ĉine:
崧祝 [sōngzhù], 祝福 [zhùfú]
france:
présenter ses vœux bon~o: souhait (de bonheur).
germane:
glückwünschen, wohl meinen bon~o: Glückwunsch.
hebree:
לאחל, לשלוח דרישת שלום
hungare:
jót kíván bon~o: jókívánságok.
japane:
あいさつをする
pole:
dobrze życzyć
ruse:
bon~o: пожелание благ.
slovake:
blahopriať

vivdeziro

FIL Impulso por vivado, por agado: kiam vere ne plu eblas foriri por dormi, tiam vivdeziro mem malaperas [23]; se ĉiu el ni ĝisvivus tian aĝon kaj konservus tian vivdeziron! [24]; en la punlaborejo […] li vere spertis tiun vivdeziron, ĉe la limo de trudita laboro, morto kaj ekzilo [25]. VD:vivema
23. L.-F. Celine, trad. A. LeQuint kaj Ĵ. Le Puil: Vojaĝo ĝis noktofino, 2005
24. La Ondo de Esperanto, La tempo ankoraŭ ne pasis...
25. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Nelson Mandela, la neatenditaj vojoj
angle:
desire to live
beloruse:
прага да жыцця
france:
élan vital, soif de vivre
germane:
Lebenswille

administraj notoj

pri ~egi :
      PIV1 limigas la sencon al "pekaj" ~oj, sed la bibliaj ekz-oj
      estas pli vastasencaj. [MB]