*gratul/i MT

*gratuli

(tr)
Esprimi al iu per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li: mi sincere gratulas vin pro via elekto; mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [1]; leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas [2]; singratulado [3]; li […] kun granda emocio gratulis lin pri la venko [4]; mi povos min gratuli […], ke mi ne vane kuris kaj laboris [5]; venis la maljuna reĝo kun sia tuta korteganaro, kaj tiam komenciĝis senfina gratulado [6]. VD:bondeziri, komplimenti, laŭdi
angle:
congratulate
beloruse:
віншаваць
ĉeĥe:
blahopřát, gratulovat, vinšovat
ĉine:
賀喜 [hèxǐ], 賀 [hè], 致賀 [zhìhè], 恭賀 [gōnghè], 祝賀 [zhùhè], 拜 [bài]
france:
féliciter, complimenter, congratuler
germane:
gratulieren, beglückwünschen
hispane:
felicitar, dar la enhorabuena, congratular
japane:
お祝いを言う [おいわいをいう]
katalune:
felicitar, gratular
nederlande:
gelukwensen, feliciteren
portugale:
dar parabéns, felicitar, gratular
ruse:
поздравить
slovake:
blahoželať, gratulovať
svede:
gratulera
ukraine:
поздоровляти

gratulo

Vortoj por gratuli: prezenti al iu siajn gratulojn; vortoj de kora gratulo [7]; dirinte al ili gratulon, [ŝi] tiris sian edzon flanken BdV ; la gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone [8].
Rim.: Plurala uzo estas nemalofta, sed neniel deviga.
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
beloruse:
віншаваньне
ĉeĥe:
gratulace, vinš
ĉine:
恭喜 [gōngxǐ], 祝賀 [zhùhè], 祝辞 [zhùcí], 祝愿 [zhùyuàn]
france:
félicitation(s), compliment(s)
germane:
Gratulation, Glückwunsch
hispane:
felicitación felicitación, enhorabuena, congratulación
japane:
祝詞 [のりと], 祝辞 [しゅくじ], 祝賀 [しゅくが], 祝意 [しゅくい]
katalune:
felicitació, gratulació
nederlande:
felicitatie, gelukwens
portugale:
congratulação, felicitação, parabéns
ruse:
поздравление
slovake:
blahoželanie
svede:
gratulation
tibete:
བཀྲ་ཤིས་བདེ་ལེགས་
ukraine:
поздоровлення

gratula

Esprimanta gratulon: gratulaj paroloj, gratula letero; mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn [9]; Gratulaj Notoj de l' Konstanta Kritiko [10].
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
10. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Sibilla Orakolas
beloruse:
віншавальны
ĉeĥe:
blahopřejný, gratulační
france:
de félicitations
hispane:
de felicitación
japane:
祝いの [いわいの], 祝賀の [しゅくがの]
katalune:
gratulatori, de felicitació
nederlande:
gelukwens-
portugale:
gratulatório (adj.)
ruse:
поздравительный
slovake:
blahoprajný, gratulačný
ukraine:
вітальний

gratulinda

Kiu indas gratulon; kiun oni deziras ial komplimenti: la libro estas gratulinda [11]; li gratulinde brile sukcesis [12]; mi ne scias ĉu tio estas gratulinda aŭ kondolencinda [13]. VD:salutinda
11. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
12. Monato, Gerrit Berveling: Aŭtoro je vere monda nivelo, 2010
13. T. del Barrio: Finiĝis unu laboro, venis alia, 2011-07-05
beloruse:
варты віншаваньня
france:
digne de félicitations
germane:
gratulationswürdig
hispane:
digno de felicitación
japane:
おめでたい, お祝いすべき [おいわいすべき]
katalune:
digne de felicitació

malgratuli

(tr)
Esprimi al iu bedaŭron, mildan riproĉon, ne doni atenditan gratulon: mi malgratulas [la estraron] pro la vortuma mispaŝo [14]; mi malgratulas Hillary Clinton kaj la Demokratojn ― nur ilia potencavido ebligis al kapriculo kiel Trump la venkon [15]. VD:mallaŭdi, kulpigi
beloruse:
ганіць, ганьбаваць, папракаць
france:
blâmer, faire des remontrances
hispane:
reprobar, reprochar

administraj notoj