*viv/i PV

*vivi

(ntr)
1.
Posedi la kapablojn sin nutri kaj reprodukti, percepti sian ĉirkaŭaĵon kaj ― koncerne bestojn ― ankaŭ sin movi: vivanta organismo Lanti ; vivanta verdaĵo [1]; (figure) la vivanta Dio Iŝtar ; (figure) vivanta ekzemplo Lanti .
a)
Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo kaj morto: tre longe vivu li! [2]; kio vivas, necese devas iam morti Hamlet ; ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas BdV ? [la] generacio vivanta ViV ; vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu PrV ; nek vivi nek morti [3]; li ne vivos pli, ol unu tagon [4]; (frazaĵo) kiu vivos, tiu vidos (tion oni scios nur post kelka tempo) PrV .
b)
Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: mi vivas kun li en granda amikeco [5]; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj […], ke oni ne povis vivi kun ili [6]; ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de ŝiaj gepatroj FK ; homoj ja ne povas vivi en la akvo FK ; vivi en la lando kiel fremdulo [7]; nur por vi mi vivas Ifigenio ; [ĉu] ili vivas feliĉe unu kun la alia BdV ? li vivas kiel urso, ne vizitante iun ajn homon ChL ; mi estis feliĉa, vivis en la nuno kaj ne pensis pri estonteco Tor ; li vivas en siaj libroj (ignorante ĉion alian) per sia tuta animo HsT ; vivi sendependan vivon Ĉukĉoj ; vivi en ĝojo kaj plezuro PrV ; li vivas en ĝuo kaj bruo PrV . VD:konduti, loĝi
SUB:vegeti1
2.
Havigi al si la rimedojn por sin nutri: la grandaj blankaj limakoj […] vivis de folioj de lapoj [8]; la avo de la kapitano vivis per ofico nur servista KPr ; ili vivis nur per lia stipendio Metrop ; [ŝi] vivas el la maro VRA ; tute sen rimedoj por vivi Marta ; finance UEA vivas ĉefe el la kotizoj de la individuaj membroj EeP ; vivi per sistemo de el mano al buŝo PrV ; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj PrV ; fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe (fasto ne taŭgas por tiuj, kiuj ofte malsatas).
3.
(figure) Daŭre resti vigla, bonstata, memorata: la bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj [9]; ŝi sola vivis en liaj pensoj FK ; vivu la frateco de l’ popoloj DL ; vivanta sento Ret ; vivanta lingvo DL ; vivanta internacia kolektivo EeP ; la Internacia Lingvo estas vivanta realaĵo EfI ; vivanta instruo FSp ; la rivero, enforĝita en ŝtono, vivas Metrop ; la vivantaj zorgoj penetris en la hejmon KKr ; Ordono via vivos tute sola / De nun en mia cerbo, ne miksita / Kun io malpli inda Hamlet ; lia nomo […] vivis en la buŝo de la popolo [10].
SUP:ekzisti, esti.
afrikanse:
lewe
albane:
jetojnë
amhare:
ቀጥታ
angle:
live
arabe:
حي
armene:
ապրել
azerbajĝane:
yaşamaq
beloruse:
жыць
bengale:
বাস
birme:
အသက်ရှင်သော
bosne:
živjeti
ĉeĥe:
žít bydlet (v, u), existovat
ĉine:
活 [huó], 生 [shᗣng]
dane:
leve
estone:
elada
eŭske:
bizi
filipine:
mabuhay
france:
vivre
galege:
vivir
germane:
leben li ~as en ĝuo kaj bruo: er lebt in Saus und Braus.
greke:
ζω
guĝarate:
રહે છે
haitie:
ap viv
haŭse:
rayuwa
hebree:
לחיות
hinde:
जीना
hispane:
vivir
hungare:
él ~u, progresu, sed lerni ne ĉesu: a jó pap holtig tanul. kiu ~os, tiu vidos: majd meglátjuk.
igbe:
ndụ
indonezie:
hidup
irlande:
beo
islande:
lifa
japane:
暮らす [くらす]
jave:
manggon
jide:
לעבן
jorube:
gbe
kanare:
ಲೈವ್
kartvele:
ცხოვრება
kazaĥe:
тірі
kimre:
byw
kirgize:
жашоо
kmere:
រស់នៅ
koree:
살고있다
korsike:
campà
kose:
phila
kroate:
živjeti
kurde:
jîn, jiyîn
latine:
vivo
latve:
dzīvot
laŭe:
ດໍາລົງຊີວິດ
litove:
gyventi
makedone:
живеат
malagase:
velona
malaje:
hidup
malajalame:
ജീവിക്കുക
malte:
jgħixu
maorie:
ora
marate:
राहतात
monge:
nyob
mongole:
амьдарч байна
nederlande:
leven
nepale:
बाँच्न
njanĝe:
moyo
okcidentfrise:
libje
panĝabe:
ਰਹਿੰਦੇ
paŝtue:
ژوند
portugale:
viver
ruande:
kubaho
ruse:
жить kiu ~os, tiu vidos: поживём ‐ увидим.
samoe:
ola
sinde:
رهن ٿا
sinhale:
සජීවී
skotgaele:
fuireach
slovake:
žiť žiť, existovať žiť, existovať
slovene:
živeti
somale:
ku nooshahay
ŝone:
kurarama
sote:
phela
sunde:
hirup
svahile:
kuishi
taĝike:
зинда
taje:
มีชีวิต
tamile:
வாழ
tatare:
яшә
telugue:
నివసిస్తున్నారు
ukraine:
жити
urdue:
رہتے
uzbeke:
jonli
vjetname:
sống
volapuke:
lifön
zulue:
siphile

vivo

1.
Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj: al lia vivo estis farita fino DL ; li forkuris de la batalo, ĉar li domaĝis sian vivon [11]; mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo FK ; REL posttomba vivo Hamlet ; ŝi savis al li la vivon, kiam li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj [12]; unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK ; perdi la vivon [13]; (figure) saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto [14].
2.
Sinsekvo de la agoj, per kiuj evidentiĝas tiu aktiveco: ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [15]; la kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo [16]; la ĉiutaga vivo [17]; li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza BdV ; per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon FK ; mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo FK ; [li] oferis sian tutan vivon al granda afero FK ; vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas PrV ; (frazaĵo) homo lernas la tutan vivon PrV .
3.
Uzado de tiu aktiveco laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: ordinara, diboĉa, societa, malfeliĉa, honesta vivo FK ; la antikva greka vivo FK ; privata vivo VojaĝImp .
4.
(figure) Vigleco, viveco: li eksentis novan vivon DL ; vivo kaj movado reĝis malsupre sur la strato DL ; lingvo ne povas esti simpla kolekto da vortoj, sed devas havi cementon kaj vivon [18]; la ruĝaj radioj de l’ vespera suno [brilas] kontraŭ la malgrandaj ondetoj, donante koloron, brilon, vivon al ĉio VojaĝImp ; jam vekiĝis la grandurba vivo VojaĝImp ; la vangoj de la reĝido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj FK .
afrikanse:
lewe
albane:
jetë
amhare:
ሕይወት
angle:
life
arabe:
حياة
armene:
կյանք
azerbajĝane:
həyat
beloruse:
жыцьцё
bengale:
জীবন
birme:
အသက်
bosne:
život
bulgare:
живот
ĉeĥe:
život
ĉine:
生活 [shᗣnghuó], 生命 [shᗣngmìng]
dane:
liv
estone:
elu
eŭske:
bizitza
filipine:
buhay
france:
vie
galege:
vida
germane:
Leben
greke:
ζωή
guĝarate:
જીવન
haitie:
lavi
haŭse:
rayuwa
hebree:
חיים
hinde:
जीवन
hispane:
vida
hungare:
élet perdi la ~on: életét veszti.
igbe:
ndụ
indonezie:
kehidupan
irlande:
saol
islande:
lífið
japane:
生活 [せいかつ]
jave:
urip
jide:
לעבן
jorube:
aye
kanare:
ಜೀವನ
kartvele:
ცხოვრება
kazaĥe:
өмір
kimre:
bywyd
kirgize:
жашоо
kmere:
ជីវិត
koree:
생활
korsike:
a vita
kose:
ubomi
kroate:
život
kurde:
jîyan
latine:
vita
latve:
dzīve
laŭe:
ຊີວິດ
litove:
gyvenimas
makedone:
живот
malagase:
fiainana
malaje:
kehidupan
malajalame:
ജീവന്
malte:
ħajja
maorie:
ora
marate:
जीवन
monge:
lub neej
mongole:
амьдрал
nederlande:
leven
nepale:
जीवन
njanĝe:
moyo
okcidentfrise:
libben
osete:
цард
panĝabe:
ਜ਼ਿੰਦਗੀ ਨੂੰ
paŝtue:
ژوند
portugale:
vida
ruande:
ubuzima
ruse:
жизнь …lernas la tutan ~on: век живи ‐ век учись.
samoe:
ola
sinde:
زندگي
sinhale:
ජීවිතය
skotgaele:
beatha
slovake:
život
slovene:
življenje
somale:
nolosha
ŝone:
upenyu
sote:
bophelo
sunde:
kahirupan
svahile:
maisha
taĝike:
зиндагӣ
taje:
ชีวิต
tamile:
வாழ்க்கை
tatare:
тормыш
telugue:
జీవితం
tibete:
ཚེ་
tokipone:
ale, ali
ukraine:
життя
urdue:
زندگی
uzbeke:
hayot
vjetname:
cuộc sống
volapuke:
lif
zulue:
kuphila

viva VdE

1.
Vivanta: viva kankro FK ; ĉiu viva estaĵo, de la plej malgranda fungo ĝis la plej disvolvita besto FK ; vivaj floroj [19]; mi englutos ilin vivaj [20]; vivan aŭ malvivan mi vin havos! KPr ! li estis la viva portreto de sia patrino KPr .
2.
(figure) Karakterizata per rapida kaj arda vivo, vigla2: vivaj esprimaj okuloj FK ; viva gaja parolado FK ; kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto FK ; mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj ĵaluza FK ; la dancoj iris [jam] en pli viva takto BdV ; plej viva simpatio [21]; la viva kiel fajrero knabino amis la solecon IK ; ŝi lin vive interrompis BdV ; ŝi prezentis al si tute vive liajn saĝajn okulojn [22]. VD:energia, vigla2
3.
MUZTEA(evitinde) (pri artaĵo, spektaĵo...) Okazanta kun ĉeestaj homoj, sen perado per telekomuniko aŭ registraĵo: viva muziko (farata de surlokaj muzikistoj) [23]; viva intervjuo (kun rekta renkontiĝo de intervjuanto kaj intervjuato).
Rim.: Tio aperas kiel mallerta traduko de la angla esprimo „live (music)“ kc, kiun oni tiulingve ne konfuzus kun „lively/living music“. En Esperanto oni, por eviti konfuzon, prefere uzu unu el „ĉeesta“, „rekta“ „aktuala“, „senpera“ por ĉi tiu signifo.
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:12
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
23. Ĉeĥa Esperanto-Junularo: Listo de eventoj..., Viki-Retpaĝaro, 2005
angle:
1. living 2. lively 3. live
beloruse:
1. жывы 2. жвавы, рухавы, дзейны
ĉeĥe:
naživu jsoucí, živ, živoucí, živý
france:
1. vivant 2. vif 3. live (en présence)
germane:
lebendig 1. lebendig, lebend 2. lebendig
greke:
ζωντανός
hispane:
1. viva 2. vivaz, animada
hungare:
1. élő 2. élénk
indonezie:
langsung (live) 1. hidup 2. hidup
japane:
生命の [せいめいの], 生の [せいの], 生きている [いきている], 生き生きした [いきいきした]
nederlande:
1. levend 2. levendig
portugale:
vivo
ruse:
живой
slovake:
živý, oživený, svieži
taje:
1. มีชีวิต 2. มีชีวิตชีวา
tibete:
གསོན་པོ་
ukraine:
живий, життєвий, життьовий, вітальний
volapuke:
lifik

vivaĵo

Io vivanta, viva estaĵo, kontraste al la senvivaĵo: fenologio [estas] scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj [24]; el ĉiuj vivaĵoj [...] enkonduku po unu paro [...] en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [25]; la animo […] kondutas kiel vivaĵo, mi atribuas al ĝi nutradon kaj digeston, sed tamen mi ne povas priskribi ĝian formon VaK ; la genetika informo en ĉiuj vivaĵoj estas kodita […] en molekulo de DNA (desoksiribonukleata acido) [26]; oni nomas mutacio la fenomenon, ke jen aperas nova speco de vivaĵoj kapabla teni sin viva kaj disflori kiel speco BonaLingvo ; Deinococcus radiodurans […] vivas sub ekstremaj cirkonstancoj […], krom malvarmego la bakterio eltenas acidon, malsekecon kaj varmegon, ― eĉ tre forta radiado […] ne mortigas tiujn vivaĵojn [27]. SUB:arĥeo, bakterio, eŭkariotoVD:kreaĵo, kreskaĵo, naturaĵo, organismovivulo
angle:
creature
beloruse:
жывая істота, нешта жывое
germane:
Lebewesen, Geschöpf, Kreatur
greke:
έμβιο ον
hungare:
élőlény
indonezie:
makhluk (hidup)
japane:
生物 [なまもの]
portugale:
ser vivo
ruse:
живое существо
ukraine:
жива істота, живе створіння/сотворіння

viveco

Rapidageco, rapidmoveco, vivardeco: kun eksterordinara viveco, kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino, ŝi elsaltis el la vagono FK ; ĝi ĉiam ekzistis – interrompis kun viveco Mario Gavrilovna NeĝaBlovado . VD:lerteco, vervo2, vigleco
angle:
liveliness, vitality
beloruse:
жвавасьць, рухавасьць
ĉeĥe:
živost
france:
vivacité
germane:
Lebendigkeit
greke:
ζωντάνια
hebree:
חיות
hispane:
vivacidad
hungare:
élénkség
indonezie:
kebahagiaan hidup, gairah hidup, semangat hidup
japane:
生気 [せいき], 元気 [げんき], 活気 [かっき], 活発さ [かっぱつさ]
nederlande:
levendigheid
portugale:
vivacidade
ruse:
живость
slovake:
živosť
ukraine:
життєвість

vivema

1.
Montranta instinkton, volon konservi sian vivon: tiu etulo, kiun ŝi sentas en sia internaĵo tiel moviĝantan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naskiĝo KPr ; subite vekiĝis en li la instinkto de la vivemo, tio tamen ne estis volo […], sed ia instinkta […] reago LGA . VD:persistema, rezistema, tenaca
2.
Kiu volas ĝui, elĉerpi la eblecojn de la vivo; vivama: meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino [28]; [li estis] kiel juna birdo, ĉiam vigla kaj kun vivema brilo en la okuloj HsT .
beloruse:
1. жывучы 2. жыцьцёлюбівы
germane:
1. nicht tot zu kriegen, lebenswillig ~emo: Lebenswille, Überlebensinstinkt. 2. lebenslustig, lebenshungrig
hungare:
1. hosszú élettartamú 2. életigenlő
japane:
生命力の強い [せいめいちからのつよい], 根強い [ねづよい]
ruse:
1. живучий 2. жизнелюбивый, жизнерадостный
slovake:
živý
ukraine:
живучий

vivigi

(tr)
Doni vivon aŭ vivecon al: eble mi povos lin iomete rekonsciigi, kaj lin vivigi sufiĉe da tempo, por ke li povu doni […] klarigojn ChL ; multaj foiranoj […] vivigis la ordinaran senhoman landvojon [29]; feliĉa mi estus tiam, se amika anĝelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min FK ; dum lia foresto ŝi ne enuis, […] sed lia apero tuj vivigis ŝin PatrojFiloj ; viviga fajro BdV .
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
beloruse:
ажывіць
ĉeĥe:
dodat života, oživit, vdechnout život
france:
animer
germane:
beleben
hebree:
להחיות
hungare:
éltet, élénkít
indonezie:
menghidupkan
japane:
生かす [いかす], 活気づける [かっきづける]
nederlande:
verlevendigen
ruse:
оживить
slovake:
dodať života, oživiť, vdýchnuť život
ukraine:
оживляти

vivpova, vivipova

Sufiĉe forta ĉe la naskiĝo por vivi plue: ni deziras krei vivpovan organizon Lanti ; taŭga kaj vivipova lingvo EE . VD:enradikiĝinta
beloruse:
жыцьцяздольны
ĉeĥe:
životaschopný
france:
viable
germane:
lebensfähig, überlebensfähig
hungare:
életerős
indonezie:
bertahan (hidup)
japane:
生命力のある [せいめいちからのある]
nederlande:
levensvatbaar
ruse:
жизнеспособный
slovake:
životaschopný
ukraine:
життєздатний

vivuo, vivukrio

Krio por deziresprimi al iu longan vivon: la homoj […] ĝuste nun ili leviĝis kun plenaj glasoj kaj toastis vivuon al la nova jaro [30]; Jern signe levis la manon, kaj kvar potencaj vivukrioj eksonis InfanTorent2 ; la ceterajn vortojn sufokis […] la tondra vivukrio de miaj kamaradoj VaK . VD:hurao, tosto
beloruse:
здравіца, няхай жыве
france:
acclamation, vivat
germane:
Hoch!
hebree:
תרועה
hungare:
éljen, vivát
indonezie:
sorak
japane:
万歳の叫び [ばんざいのさけび]
nederlande:
hoerageroep
ruse:
здравица, виват
ukraine:
тост, заздоровниця

vivulo

1.
Vivanto, iu kiu ankoraŭ ne mortis: kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon, ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta [31]; la ŝipo kuradas senhalte tra ondoj, […] vivuloj malestas sur ĝi FK ; la vivulo estis rozkolora kiel ... vivulo, dum la malvivulo estis pala kiel ... malvivulo, kaj tio sufiĉis por plene ilin diferencigi ChL ; la nombro de vivuloj malkreskis, kaj iliaj loĝejoj estis forlasitaj Kiso ; elpeli iun el la mondo de la vivuloj (mortigi) PrV . ANT:malvivulo
2.
BIO Vivaĵo, precipe animalo: sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj [32]; la zoologo […] zorgas pri akvariaj vivuloj […] en la litova urbo Kaunas [33]; N.B.N. ne nur aplikeblas al la vegetala kaj animala regnoj, sed ankaŭ al ĉiuj vivuloj, inkluzive bakteriojn [34].
beloruse:
жывая істота
ĉeĥe:
živá bytost, živý tvor
france:
être vivant
germane:
Lebewesen
greke:
έμβιο ον
hungare:
élőlény
indonezie:
makhluk hidup
japane:
生物 [なまもの], 生者 [なまもの]
nederlande:
levend wezen
portugale:
ser vivo
ruse:
живое существо
slovake:
živý tvor
ukraine:
жива істота, живий організм

bonvivanto, gajvivanto

Homo kiu volonte ĝuas la plezurojn de vivo: nek Merchant, nek Klem, kutimiĝis al la ĝojoj de la bonvivantoj [35]; li estis sufiĉe grasa, kaj se li nur aspektus pli gaja, li estus bonega specimeno de bonvivanto HsT . SIN:epikurano2, ĝuemulo, hedonisto, sibarito
35. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
angle:
bon vivant
ĉeĥe:
bonviván, hýřil, požitkář
france:
bon vivant
germane:
Lebemann
ruse:
бонвиван
slovake:
pôžitkár
ukraine:
аматор пожити для свого задоволення, бонвіван, гульвіса, гультяй

deviva

Farita, okazinta en la vivotempo de koncerna persono, kontraste al postmorta: deviva portreto de Petro la 1ª; nun la francoj plejparte sekvas la devivan eldonon (de Moliera komedio) [36].
36. Sergio Pokrovskij: Editora antaŭparolo, Georgo Dandin
angle:
life (attr.), for life, lifelong
beloruse:
прыжыцьцёвы
germane:
zu Lebzeiten entstanden
indonezie:
selama hidup, semasa hidup
ruse:
прижизненный

dumviva

Daŭronta dum la tuta vivo: la junulino estis enskribita por dumviva rento da dek mil frankoj KPr ; virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al Iŝtar Iŝtar ; kiel li puniĝas? – per dumviva mallibero SatirRak ; dumvivaj membroj EeP .
beloruse:
пажыцьцёвы
france:
à vie
germane:
lebenslang
indonezie:
seumur hidup
japane:
終身の [しゅうしんの], 生涯の [しょうがいの]
ruse:
пожизненный
taje:
ตลอดชีวิต
ukraine:
пожиттєвий

ĝisvivi

(tr)
Vivi ĝis iu momento; atingi per sia vivo: ni ne scias, ĉu ni ĝisvivos la morgaŭon [37]! la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado EE ; iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis [38].
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
beloruse:
дажыць
france:
vivre assez pour
germane:
(noch) erleben
hungare:
megél
indonezie:
masih hidup
japane:
~まで生きながらえる [~までいきながらえる]
nederlande:
beleven
ruse:
дожить
ukraine:
дожити

kunvivi

Vivi kun, komune kun, en grupo, en komunumo, en familio...: tiel kunvivos kun vi viaj filoj [39]; edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino [40]; mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo FK ; ĉiu rakontos, kion li travivis, ĉe tio oni povas tre bone ĉion kunvivi spirite [41]; inter homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo VivZam ; ili […] geedziĝis kaj feliĉe kunvivis havante multajn idojn [42].
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 62:5
40. La Nova Testamento, I. Petro 3:7
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
42. V. Vinař laŭ B. Němcová: Joĉjo la sentaŭgulo kaj kartludema reĝidino, en: Ĉeĥaj Fabeloj, 1976
beloruse:
жыць разам
france:
vivre ensemble
germane:
zusammen leben
indonezie:
hidup bersama
japane:
同居する [どうきょする], 共同生活する [きょうどうせいかつする]
taje:
ใช้ชีวิตอยู่ (กับ)
ukraine:
жити разом

kunvivo, kunvivado

Vivado en komuna loko, loĝejo, establo: junulo prenas por kunvivado junulinon [43]; ili ne postulis grandajn spacojn, sed nur socian kunvivadon [44]; ni kunvenas ĉiujare […], por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas [45]; post ok tagoj nia geedza kunvivo estos konita de ĉiuj homoj ChL ; Johano komencis rakonti pri siaj gekamaradoj kaj la kunvivo kun ili InfanTorent2 .
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 62:5
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
45. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
france:
vie en commun
germane:
Zusammenleben
indonezie:
hidup bersama
japane:
同居 [どうきょ], 共同生活 [きょうどうせいかつ]

kunvivanto

Tiu, kiu vivas kutime kaj daŭre kun alia: vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe Marta ; kamarado, kunulo, kuniranto, kunvojaĝanto, vojkunulo, samsortulo, kunvivulo, kunvivanto BonaLingvo ; ŝi povus eventuale edziniĝi al sia kunvivanto [46]; onklino de Orwell estis kunvivantino de Lanti, la fondinto de SAT [47]. VD:kamarado, kolego, kunulo
46. JSL: Novtipa prezidanto, Monato, 2000/04, p. 9
47. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, 2002/09, p.17-19
beloruse:
сужыцель
ĉeĥe:
druh, společník
france:
commensal, compagnon
germane:
Mitbewohner, Lebensgefährte
hebree:
שותף לחיים
hungare:
élettárs
indonezie:
teman sejawat, kamerad, komensal
japane:
同居人 [どうきょにん], 共同生活者 [きょうどうせいかつしゃ], 同棲者 [どうせいしゃ], 内縁の夫 [ないえんのおっと]
ruse:
сожитель
slovake:
partner, spoločník
ukraine:
сусід по квартирі, співмешканець, товариш життя

longviva

Kiu longe vivis (rilate al sia speco): Shigechiyo Izumi, la plej longviva viro en la historio, vivis 120 jarojn [48]; ili harmonie vivis laŭ la principo de modereco kaj ĝenerale estis longvivuloj [49]; mi estas pesimisto kaj dubas, ke prognozoj de statistikaj oficejoj pri la longviveco de la loĝantaro sur nia terglobo estas pravaj [50].
48. -: Junio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj, La Ondo de Esperanto, 2015:6 (248)
49. Monato, Alice Liu: Favore al turismo, 2007
50. Monato, Julius Hauser: Centjaruloj kun demandosigno, 2012
beloruse:
шматгадовы, трывалы
france:
longévif
germane:
langlebig
indonezie:
hidup lama, panjang umur, berumur panjang
japane:
長生きの [ながいきの]

*malviva

Ne posedanta vivon:
a)
Ne apartenanta al la mondo de la vivaĵoj, senviva, en kiu malestas kaj neniam estis vivo: malviva substanco (ekz-e metalo, vitro); la malviva naturo (kontraste al la organika mondo de biologiaj estaĵoj); la Malviva MaroK ; la suno leviĝis el la maro, kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon de la maro [51].
b)
Mortinta: lia filo mortis kaj estas nun malviva [52]; malvive naskita1 infano; „La malvivaj animoj“ (romano de Gogolo);
c)
(figure) Senefika, malvigla, nekapabla funkcii, senti: lia koro, rilate al amo, jam estis malviva [53]; fido, ne havanta farojn, estas en si mem malviva [54]; la butono estis malviva, la sonorilo estis difektita [55]; malviva litero2Z ; afero malvive naskitaZ ; (figure) malviva sezono (kiam la turisma vivo malestas); Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj (senesprimaj, en kiun ne videblis vivo) kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton [56]; ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj Marta .
angle:
dead
beloruse:
мёртвы
ĉeĥe:
mrtvý, neživý
france:
mort (adj.)
germane:
tot 1.a unbelebt 1.b gestorben
greke:
πεθαμένος
hungare:
holt, élettelen mal~a sezono: holtidény, holtszezon.
indonezie:
mati
japane:
死んだ [しんだ], 生命のない [せいめいのない]
nederlande:
levenloos
portugale:
morto
ruse:
мёртвый mal~a sezono: мёртвый сезон.
slovake:
mŕtvy, mŕtvy, neživý
taje:
1.a ไม่มีชีวิต, ไร้ชีวิต 1.b ตาย
tibete:
ཤི་པ་
ukraine:
мертвий

malvivulo

Mortinto aŭ senviva estaĵo perceptata kvazaŭ ulo (kiel Golemo aŭ Terminator): Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? [57].
beloruse:
нябозчык, мёртвы (наз), мярцьвяк
ĉeĥe:
mrtvý (čl.)
france:
mort, mort-vivant
germane:
Toter
hungare:
élettelen lény, holt
indonezie:
benda mati
nederlande:
overledene
ruse:
мертвец, мертвяк
slovake:
mŕtvy človek
ukraine:
мрець

malvivo

La stato de ĉio kio ne estas viva ‐ ĉu mortinta, ĉu neniam vivinta: la morto estas transiro el la vivo en la malvivon; Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas. || Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo? [58].
58. W. Auld: Bonan matenon, Majstro, Nova Esperanta Krestomatio, 1991. p. 438
beloruse:
нежыцьцёвасьць, безжыцьцёвасьць, нябыт, небыцьцё
germane:
Leblosigkeit
hungare:
élettelenség
indonezie:
kematian, maut
ruse:
безжизненность, небытие, смерть (как состояние)

porvivaĵo, porvivo

Rimedoj por sin nutri, vivpano: ili ekstermadis la produktojn de la tero kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la IzraelidojZ ; la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon [59]. VD:vivteni
59. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 1919
beloruse:
харчы, прадукты
france:
vivres, nécessaire (objets de nécessité)
germane:
Lebensnotwendiges, Lebensunterhalt
hungare:
életszükséglet, megélhetés
indonezie:
pangan, makanan, kebutuhan hidup
japane:
生活の糧 [せいかつのかて], 食糧 [しょくりょう]
nederlande:
levensonderhoud
ruse:
продовольствие
ukraine:
засіб для життя

postvivi

(tr)
1.
Plu vivi, ekzisti post io okazo aŭ tempo: Jen ni ĝin festis, kaj la nepo — sola postvivanto de la familio, viro, kiu portas la gloran nomon de sia avo – ne ĉeestis la solenan kunvenon [60]; aliaj postvivintoj de tiu masakro estis transportitaj al Babelo, kie ili estis sklavoj [61]
a)
Vivi ankoraŭ post ies morto: ŝi je dek jaroj postvivi sian edzon; (figure) postvivi sin mem (ankoraŭ vivi perdinte siajn intelektajn fortojn, sian gloron aŭ aŭtoritaton; cetere, kp la rimarkon ĉe transvivi2).
b)
(io) Ekzisti ankoraŭ post ies morto, post la fino de io: tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon [62]; La sunradio postvivos ja nin ĉiujn! [63].
2.
Transvivi1: la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio: tion mi ne povas postvivi [64].
60. N. Z. Maimon: Postrikolto el la Zamenhofa Jaro, Nica literatura revuo, 7:2 (38)
61. W. Rohloff: Abortigo kaj la biblio (2), Monato
62. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
63. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, paŝtistino kaj kamentubisto
angle:
endure, survive (remain alive after an event)
beloruse:
перажыць
ĉeĥe:
přežít
france:
survivre
germane:
überleben
greke:
επιζώ
hungare:
túlél
indonezie:
bertahan (hidup), menyintas
japane:
生き残る [いきのこる], 生きのびる [いきのびる]
nederlande:
overleven
portugale:
sobreviver
ruse:
пережить
slovake:
prežiť
tibete:
གསོན་པ་

revivigi

Fari, ke iu jam mortinta vivu denove: revivigi droninton; Jesuo revivigis Lazaron; jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis [65]; Ĉiuj rimedoj vane estis uzitaj por revivigi Klaron; ŝi mortis kaj restis mortinta. [66].
beloruse:
ажывіць
ĉeĥe:
křísit, oživit, resuscitovat, vzkřísit k životu
france:
réanimer, ressusciter
germane:
wiederbeleben
greke:
ανασταίνω
hebree:
להקים לתחיה
hungare:
újraéleszt, feltámaszt
indonezie:
membangkitkan kembali, menghidupkan kembali
japane:
生き返らせる [いきかえらせる], 復活させる [ふっかつさせる], 蘇生させる [そせいさせる]
nederlande:
opwekken
portugale:
ressuscitar
ruse:
оживить, воскресить
slovake:
oživiť, resuscitovať, vzkriesiť
ukraine:
оживляти, воскрешати

reviviĝi

Reveni en la vivon, ekvivi denove; releviĝi: ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos [67]; kredi je la reviviĝo de la mortintoj; (figure) ĉi tiu sceno reviviĝis en lia memoro;
angle:
return to life
beloruse:
ажыць, уваскрэснуць, адрадзіцца, паўстаць зь мёртвых
france:
ressusciter, revivre
germane:
wieder auferstehen
indonezie:
bangkit kembali, hidup kembali
japane:
生き返る [いきかえる], 復活する [ふっかつする]
ruse:
ожить, воскреснуть

reviviĝo

Reveno al vivo, releviĝo: se vi estas en dubo pri la reviviĝo, pensu, ke Ni kreis vin el polvo [68].
68. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
beloruse:
уваскрашэньне, адраджэньне, ажываньне
france:
resurrection
germane:
Auferstehung
indonezie:
kebangkitan kembali, kehidupan kembali, pemulihan
japane:
蘇生 [そせい], 復活 [ふっかつ]

senviva

Perdinta la vivon: senviva korpo; estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝinZ . SIN:malviva, mortinta
beloruse:
безжыцьцёвы, зьмярцьвелы
ĉeĥe:
bez života, mrtvý, neživý, pustý (kraj)
france:
inanimé
germane:
leblos
greke:
πεθαμένος
hebree:
נטול חיים
hungare:
élettelen
indonezie:
mati
japane:
生命のない [せいめいのない], 無生物の [むせいぶつの], 活気のない [かっきのない]
nederlande:
levenloos
portugale:
morto
ruse:
безжизненный
slovake:
bezduchý, mŕtvy, neživý, pustý
ukraine:
позбавлений життя, безживний, безжиттєвий, мертвий, неживий

senvivaĵo

Objekto senviva, kontraste al la vivaĵoj: eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata [69]? la vorto „ĝi“ (uzata speciale por „bestoj“ aŭ „senvivaĵoj“) enhavas en si ion malaltigan [70]; ŝi antaŭvidis la momenton en kiu ŝi falos kiel senvivaĵo en la brakojn de sia malamiko KPr .
69. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:7
70. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 23a, La Revuo, 1907, aŭgusto
beloruse:
нешта нежывое, рэч
germane:
Unbelebtes, Sache
hungare:
élettelen dolog
indonezie:
benda mati
japane:
無生物 [むせいぶつ]
ruse:
вещь, неодушевлённый предмет

senviviĝi

Seniĝi je vivo, morti: en tiu tago […] senviviĝos la koro de la reĝo [71]; kial mi ne mortis tuj el la utero, ne senviviĝis post la eliro el la ventro [72]? antaŭ ol ŝiaj okuloj senviviĝos [73]; vidante ke ŝia filino iom post iom senviviĝas, sinjorino de Prelongo elpensis ĉiutage iajn distraĵojn KPr .
beloruse:
пазбавіцца жыцьця, памерці, сканаць
france:
perdre la vie
germane:
ableben, verlöschen (sterben)
indonezie:
mati
japane:
命を失う [いのちをうしなう]
ruse:
умереть

supervivi

(tr)
1.
Transvivi1: la maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo, kaj — li estas malsana, (...) — li ne supervivos la (funebran) sciigon [74]
2.
Postvivi1: kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... Marta ; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton [75].
74. F. Ŝilero, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, 2:2
75. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 1:3
beloruse:
перажыць
ĉeĥe:
přežít
germane:
überleben
indonezie:
bertahan (hidup), menyintas
japane:
生き残る [いきのこる], 生きのびる [いきのびる]
slovake:
prežiť

travivi

(tr)
1.
Pasi vivante: (frazaĵo) vivon travivi estas art' malfacila PrV ; travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejoB ; la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
2.
Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna kaj ne multon travivisB ; mi estos travivinta feliĉegan tempon, kiu kompensos ĉiujn postajn dolorojn [76]; dum tiuj travivaĵoj.
3.
Elteni (malfacilaĵon), ne morti (dum iu periodo): lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion;
4.
(evitinde) Transvivi1: se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta; malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon.
beloruse:
1. пражыць 2. перажыць 3. перажыць, вытрымаць 4. перажыць
ĉeĥe:
poznat, prodělat, prožít, přestát, zažít
france:
2. faire l'expérience de, vivre (un évènement)
germane:
2. erleben
hungare:
1. végigél 2. átél
indonezie:
2. mengalami 4. bertahan (hidup), menyintas
japane:
生き抜く [いきぬく], 体験する [たいけんする], 経験する [けいけんする]
nederlande:
beleven
ruse:
1. прожить ~on tra~i…: жизнь прожить ‐ не поле перейти. 2. пережить
slovake:
prežiť, zažiť
tibete:
གསོན་
ukraine:
прожити, пережити, зазнати

travivo, travivaĵo

Okazaĵo, kiun iu travivas, vive spertas: [ŝi] rakontis al ili ĉiujn travivaĵojn de sia juneco [77]; mi ne ĉeestis ludon ekde la Hampden-tumulto antaŭ kvar jaroj, tio estis timiga travivo! [78]. VD:evento
77. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
78. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
перажываньне
france:
expérience vécue, vécu
germane:
Erlebnis
indonezie:
pengalaman
japane:
体験 [たいけん], 経験 [けいけん]
ukraine:
переживання, пережите (у знач. ім.), пригода, життєве випробування, життєвий урок

transvivi

(tr)
1.
Travivi2 kaj postvivi1.b gravan (kaj, plejparte, malfeliĉan) okazaĵon: Patrino lia amas lin varmege Kaj certe ne transvivus lian punon [79]; Bulgario ja transvivis la preskaŭ 200-jaran bizancian jugon (1018–1186) kaj la preskaŭ 500-jaran otomanan jugon (1396–1878) [80]; Kompreneble, la plimulto de poloj — samkiel ĉiuj, kiuj transvivis la holokaŭston - konis la veron [81]; la slovena ŝtato esploris diplomatiajn eblojn por lin liberigi, sciante, ke Križnar verŝajne ne transvivos du jarojn en sudanaj malliberejoj [82].
2.
Postvivi1: Transvivu min! [83].
Rim.: PV kaj la PIV-oj ilustras tiun signifon per neatribuita ekzemplo: „(figure) transvivi sin mem (vivi post sia morto en la memoro de la homoj). “ La panegira interpreto de tiuj vortaroj estas tute ebla situacie; tamen egale eblas interpreto kompata aŭ moka, ke temas pri politika kadavro, perdinta sian gloron kaj aŭtoritaton, aŭ pri demenciulo perdinta siajn mensajn kapablojn. Malpli ambigua laŭdo estus „lia nomo, lia afero plu vivas (en niaj koroj, en niaj faroj ktp)“. Cetere, tiel la vorto estas uzita de Zamenhofo: mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem Marta ; vd postvivi1. [Sergio Pokrovskij]
79. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 4:7
80. D. Haĝiev: Kio estas spiriteco?Monato
81. Z. Banet-Fornalowa: PollandoMonato
82. Z. Tišljar: „Pac-peranto“ liberigitaMonato
83. V. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, 3:2
angle:
survive, live through
beloruse:
перажыць
ĉeĥe:
přežít
germane:
überleben
indonezie:
bertahan (hidup), menyintas
japane:
生き残る [いきのこる], 生きのびる [いきのびる]
ruse:
пережить
slovake:
prežiť
tibete:
གསོན་པ་
ukraine:
пережити (кого-н.)

administraj notoj

mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
por~aĵo, por~o: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas verkindiko en fonto.
tra~i: Mankas verkindiko en fonto.