*cel/i PV

*celi

(tr)
1.
Aldirekti ĵeton, pafon aŭ atakon por trafi ion: ŝi volas foriri, unu rabisto celas kontraŭ ŝin – „halt!“ [1]; la soldatoj bezonis vergon, por ŝargi la pafilon, remeti la vergon, celi, pafi [2]; ili renkontis ĉasiston, kiu genuis, tenis pafilon kaj celis [3]; insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon [4]; celi anseron, trafi aeron PrV ; celis paseron, trafis anseron Prv .
2.
(figure) Aldirekti rigardon, deziron aŭ klopodon al io, peni por atingi, por plenumi ion: li iradis kun tia rapideco, kvazaŭ li celus veni hejmen [5]; homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron Marta ; kion vi celas? parolu pli klare [6]! vi aspektas kvazaŭ vi celus tuj dekroĉi […] la stelojn de l' ĉielo [7]; [ili] atakas min pro tio, ke mi celas bonon [8]; celu justecon, helpu prematon [9]; tiuj konfesoj celis pensigi, ke ĉiu pro amo deziras preni sur sin kulpon, kiun li erare atribuas al alia [10]; celadi ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo [11]; la esperantista movado [...] celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj [12]; la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu [13]; ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron [14]? ĉu vi celas mortigi min [15]? VD:ambicii, aspiri, deziri, intenci, serĉi
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:12
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Averto
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:20
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:17
10. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 4:2
15. La Nova Testamento, La agoj 7:28
angle:
aim
beloruse:
1. цэліць, наводзіць (на цэль) 2. імкнуцца, мець на мэце , намервацца
ĉeĥe:
mířit, směřovat, směřovat, usilovat
ĉine:
2. 打拼 [dǎpīn], 其目的是 [qímùdeshì]
france:
avoir pour objectif, viser
germane:
1. zielen, betreffen 2. sich auf etw. richten, erreichen wollen, will erreichen, trachten kion vi ~as?: worauf willst du hinaus?, was hast du vor?.
hebree:
לכוון למטרה
hispane:
apuntar
hungare:
céloz, megcéloz
indonezie:
1. mengarah (kpd), mengarahkan, membidik, menyasar, menargetkan, menuju 2. bermaksud, memaksudkan, bertujuan
itale:
puntare, mirare
japane:
ねらう, 目ざす [めざす]
malaje:
2. matlamat
pole:
1. celować, mierzyć (do czegoś/kogoś) 2. celować, dążyć do, zamierzać
portugale:
ter por obje(c)tivo, ter intenção, intentar 1. mirar
rumane:
ținti, ochi
ruse:
1. целиться, метить, наводить 2. стремиться, ставить себе целью, намереваться сделать
slovake:
mieriť, smerovať, usilovať
ukraine:
цілитися, мітити, наводити, прагнути, ставити собі за мету, мати на меті

cele

Laŭcele: ŝerce dirite, cele pensite PrV ; La knabino kun la malhela hararo marŝis cele ilin tra la kampo [16].
16. George Orwell, trad. Donald Broadribb: Mil Naŭcent Okdek Kvar, p. 22
beloruse:
з мэтай
ĉeĥe:
cíleně
france:
à dessein
germane:
zu etw. hin
hungare:
célzatosan
indonezie:
dgn sengaja
itale:
ad hoc, indicato, adatto, apposito
pole:
celowo, zamierzenie, specjalnie
rumane:
scop, obiectiv, intenție
ruse:
с целью
slovake:
cielene

cele al

(prepoziciaĵo)
Por“, kun la intenco plenumi: UEA iniciatos agadon cele al [la] starigo de fakaj asocioj [17].
17. Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio, Esperanto, 1988:10 (994), p. 173a
france:
en vue de (pour), à l'intention de
germane:
mit dem Ziel, ...
hispane:
con el objetivo de
indonezie:
dgn maksud utk
itale:
di (prep. finale), per (cong. finale)
japane:
~を目指して [をめざして]
pole:
w celu
rumane:
adresat, destinat, în direcția

*celo

Tio, kion oni celas: ni volas montri, ke la ĝardeno […] estis […] la celo de la flugado [18]; la libro tute taŭgas por sia celo; oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis [19]. VD:programo
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
goal, purpose, target, objective
beloruse:
цэль, мэта
ĉeĥe:
účel, cíl, meta
ĉine:
[zōng]
france:
but, fin (objectif), dessein (objectif), objectif
germane:
Ziel, Zweck, Bestimmung
hebree:
יַעַד, מטרה
hispane:
objetivo
hungare:
cél
indonezie:
arah, bidikan, jih, jir, lesan, maksud, sasaran, tujuan
itale:
obiettivo, meta, bersaglio, scopo
japane:
目的 [もくてき], 目標 [もくひょう]
pole:
cel
portugale:
obje(c)tivo
rumane:
scop, obiectiv, țintă
ruse:
цель
slovake:
cieľ, méta, účel
tibete:
འབེན་
ukraine:
ціль, мета

cela

Rilata al celo: ĝenerale, la tradukanto devas bone scii ambaŭ lingvojn, kaj la fontan, kaj la celan [20].
20. Sergio Pokrovskij: La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukojLa Ondo de Esperanto
pole:
celowy
rumane:
țintit, intenționat, planificat
ruse:
целевой

celado

Penado por atingi celon: mi klarigis al vi, kio devas esti celado de niaj kongresoj [21].
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
ĉeĥe:
míření, plán, snažení, zaměření, záměr, úmysl
france:
visée, ambition (visée)
germane:
das Zielen
hebree:
מטרה, תכלית
hungare:
törekvés
indonezie:
visi
japane:
努力 [どりょく]
pole:
celowanie, dążenie
rumane:
acțiunea de a viza, ținti
slovake:
plán, zameranie, zámer

celilo

Ĉia ilo por direkti ion (ekz. pafilon) precize al celo: sed ili ne sukcesas fari tion dank‘ al preciza celilo de Old Shatterhand kaj post mallonga interpafado ĉio estas finita [22]; li tenas celpafistan fusilon kun granda optika celilo [23]; lasera celilo de pafilo konsistas el lasero, kiu sendas radion de videbla lumo, ofte ruĝan, proksimume paralele al la paftubo [24]; la ludantoj devas uzi celilon (muson, tableton k.t.p.) por celi la alklakaĵojn [25].
angle:
(rear) sight
beloruse:
прыцэл
ĉeĥe:
hledáček, hledí, mířidlo, zaměřovač
ĉine:
瞄准设备 [miáozhǔnshèbèi]
france:
viseur
germane:
Kimme, Zieleinrichtung, Zielfernrohr, Pointer
hebree:
עינית, כוונת
hispane:
visor, mirilla
hungare:
nézőke (fegyveren)
indonezie:
pembidik (alat), pointer, penunjuk (alat)
itale:
tacca di mira
japane:
照尺 [しょうしゃく], ファインダー
pole:
celownik, szczerbinka
rumane:
țintă, vizor
ruse:
прицел
slovake:
nitkový kríž
ukraine:
приціл

laŭcela

Konforma al la celo, taŭga, konvena: propagando, kiu serĉas influi agon aŭ perspektivojn inter laŭcela spektantaro [26]; [...] rezonante surbaze de la celoj de la traktatoj, tian rezon-metodon oni nomas laŭcela rezonado [27].
beloruse:
мэтазгодны
ĉine:
专用 [zhuānyòng]
france:
conforme (à son but), ajusté (à son but), adéquat
germane:
entsprechend, zweckbestimmt, bestimmungsgemäß, zielgerecht, zielgerichtet
hispane:
conforme, adecuado
hungare:
célszerű
indonezie:
adekuat, memadai, sesuai syarat, tepat sasaran
itale:
ad hoc, indicato, adatto, apposito
pole:
celowy, zamierzony
rumane:
în conformitate cu scopul, planificat
ruse:
целесообразный
ukraine:
доцільний

memcela

Havanta intereson en si mem, ne en ia ekstera celo: ĉiu organizaĵo fondiĝas por la servo de ia celo, sed poste ĝi fariĝas memcela [28].
28. X.: Notoj pri la Pen-kongreso, Literatura Mondo, 1933-06, p. 95a-96a
france:
autotélique
pole:
samodzielny cel
rumane:
autodirijat, autoimpus

sencela

Senutila, vana: sencela diskutado; sencelaj klopodoj; muele sencele Prv ; esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj [...] estus afero tute sencela [29]; plej sencela kaj senutila sensencaĵo EE ; multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis EE .
29. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
beloruse:
бязмэтны, бясцэльны
ĉeĥe:
bez cíle (adj.), bezúčelný
ĉine:
毫无目的 [háowúmùdì], 沒意思 [méiyìsi], 漫无目的 [mànwúmùdì], 沒有目標 [méiyǒumùbiāo], 无计划 [wújìhuà], 盲目 [mángmù]
france:
sans but, vain
germane:
ziellos, sinnlos
hungare:
céltalan
indonezie:
tanpa tujuan, sia-sia
japane:
目的のない [もくてきのない]
pole:
bezcelowy, niezamierzony, przypadkowy
rumane:
fără scop, accidental, neintenționat
ruse:
бесцельный
slovake:
bezcieľny, bezúčelný
ukraine:
безцільний

sencelumi

(ntr)
Esti senokupa, iri sencele: du tagojn Bavink kaj Japi sencelumis en Veere [30]; mi sencelumas en la kuirejo en piĵamo [31].
30. J. H. F. Grönloh, trad. M. Meeuwissen: La profitulo, 2021-06-08
31. R. Imbert: Moderna Kroatia Prozo, 1979
france:
errer, trainasser
indonezie:
keluyuran, berkeluyuran, mengeluyur, pergi tanpa arah, pergi tanpa tujuan
pole:
zaciemniać cel
rumane:
ascundeți ținta

tiucela

Planita, farita, destinita, taŭga por la koncerna celo, celkonforma: oni kompaktigas [la balaston] per tiucelaj maŝinoj [32].
32. J. Halász: La Balasto, 2009
france:
adéquat, approprié
germane:
dazu bestimmt, dazu vorgesehen
indonezie:
sesuai, memadai
pole:
do tego przeznaczony
rumane:
specific, particular, al acelui scop

vivcelo

Tio, kion oni rigardas celinda, dezirinda, plenuminda en la vivo: besto sen ia ajn vivcelo [33].
33. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
ĉine:
传道部 [chuándàobù]
france:
but dans la vie
germane:
Lebenszweck, Bestimmung, Berufung
indonezie:
tujuan hidup
pole:
cel życiowy
rumane:
scopul vieții

administraj notoj