2instanc/o JED
instanco
- 1.
Grado de juĝa povo:
tribunalo de unua instanco, de apelacia instanco;
konduki aferon ĝis la plej alta instanco;
lastinstance;
la supera kortumo de Belgio kondamnis lastinstance […] la
ekstremdekstran flandran partion […] Flandra Bloko kiel rasisman
organizaĵon
[1];
(figure)
kaj lastinstance mi atutas
[2].
- 2.
Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon:
niaj plej altaj instancoj eble iam decidos alie;
la publika opinio estas la lasta instanco en politiko;
transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektivigi;
ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni
[3];
estis proponita […] decimala sistemo […], nun la skotoj
edukadaj instancoj enkondukas sistemon, kiu estas kvazaŭ kompromiso
[4];
oni kunlaboru kun homoj kaj instancoj aliekleziaj
[5];
neniu instanco ekrespondecis pri la afero
[6];
unu el la problemoj ĉe reformado de EU-instancoj estos, kiel respekti la
grandecojn de ŝtatoj, ekzemple ĉe la nombro de komisionanoj
[7].
- 3.
- (evitinde) Institucio: internaciaj instancoj, kiel Universala Esperanto-Asocio [8].
- 4.
Rultempa ekzemplero.
apero4
1.
Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
4. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
5. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
6. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
7. Globus: Eŭropa Unio, Monato, 2000/06, p. 13
8. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985

- angle:
- authority, body, court, instance, jurisdiction
- beloruse:
- інстанцыя last~e: у апошняй інстанцыі.
- ĉeĥe:
- instance, orgán, stolice
- france:
- instance (jur., pol.) last~e: en dernière instance, en dernier recours.
- germane:
- Instanz 2. Behörde
- hispane:
- instancia
- hungare:
- 1. fok (bírósági) last~e: végső fokon, végső soron. 2. hatóság
- japane:
- 裁決機関 [さいけつきかん], 当局 [とうきょく], 官公庁 [かんこうちょう], 審級 [しんきゅう]
- katalune:
- instància last~e: en darrera instància.
- nederlande:
- instantie
- portugale:
- 1. instância (jurisprudência)
- ruse:
- инстанция
- slovake:
- inštancia
- ukraine:
- інстанція