*aper/i PV

*aperi

(ntr)
1.
Sin vidigi, ekmontriĝi, fariĝi videbla: la unuaj floroj aperas en la ĝardeno; en la pordo de l' ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo BdV ; tempo toleras, sed vero aperasPrV ; ne voku diablon, ĉar li povas aperi PrV ; (figure) jen la Morto aperis ĉe lia lito [1]; post […] silenta tempo […] aperos revigliĝo FK ; en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti [2]; tiu ĉi neceseco aperas nur tre malofte [3]; Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa FK ; nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de […] registaro [4]; iufoje en la kapo de iu samideano aperas la sekvanta demando [5]; se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, […] tiam kiu havas la rajton ilin solvi [6]? VD:aspekti, brili, esti legebla, ŝpruci
2.
Sin montri ia aŭ tia, ŝajni: aperi senkulpa; kiam li ekvidis la altajn montojn, la mondo denove aperis al li pli granda [7]; vi ne aperu mensoganto [8]; miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj [al la leganto] FK ; Esperanto vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia EE ; kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos […] la reciproka envio de la popoloj EE ; tiu ŝanĝo […] devas aperi kiel tute ne akceptebla [9].
3.
TIP Esti publikigata (pri libroj, gazetoj): la revuo aperas ĉiumonate; la revuo Progreso daŭre aperas ekde 1908 [10]; regule aperas gazetaraj komunikoj de UEA [11].
4.
Sin prezenti ie: en kia granda nombro ili aperis por deziri al ni bonvenon [12]; aperante antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de niaj kongresoj [13]; jam la trian fojon vi aperas antaŭ la tribunalo!
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:6
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, Monato, 2010/04, p. 24
11. Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, Monato, 2004/03, p. 15
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
afrikanse:
verskyn
albane:
duket
amhare:
ብቅ
angle:
appear
arabe:
تظهر
armene:
հայտնվել
azerbajĝane:
görünür
beloruse:
зьяўляцца, зьявіцца, узьнікаць
bengale:
প্রদর্শিত
birme:
ပေါ်လာ
bosne:
pojavljuju
bretone:
1. dont war wel 2. seblantout, hañvalout 3. dont er-maez (levrioù) 4. en em gavout
ĉeĥe:
objevit se, vyjít (kniha, periodikum)
ĉine:
1. 出面 [chūmiàn], 仿佛 [fǎngfú], 彷彿 [fǎngfú] 3. 出版 [chūbǎn], 徕 [lái], 徠 [lái] 4. 出面 [chūmiàn]
dane:
synes
estone:
ilmub
eŭske:
agertzen
filipine:
lumitaw
france:
1. apparaître, se montrer, se faire jour 2. apparaître, paraître, sembler 3. paraître, être publié 4. paraître, se présenter
galege:
aparecer
germane:
erscheinen
guĝarate:
દેખાય
haitie:
parèt
haŭse:
bayyana
hebree:
להופיע
hinde:
प्रकट
hispane:
1. aparecer 2. parecer 3. aparecer 4. aparecer
hungare:
megjelenik 1. megjelenik tempo toleras, sed vero ~as: az igazság előbb-utóbb kiderül. 2. tűnik, látszik 3. megjelenik (kiadvány), kiadják
igbe:
iyi
irlande:
le feiceáil
islande:
birtist
itale:
apparire, mostrarsi
japane:
見える [まみえる]
jave:
katon
jide:
דערשייַנען
jorube:
han
kanare:
ದೂರವಾಣಿ
kartvele:
როგორც ჩანს,
kazaĥe:
пайда болу
kimre:
ymddangos
kirgize:
көрүнүшү
kmere:
លេចឡើង
koree:
표시
korsike:
cumpariri
kose:
avele
kroate:
pojaviti
kurde:
xûyabûn
latine:
appareant
latve:
parādᗑs
laŭe:
ປະກົດວ່າ
litove:
pasirodyti
makedone:
се појави
malagase:
hita
malaje:
1. menjemal
malajalame:
ദൃശ്യമാകും
malte:
jidhru
maorie:
puta
marate:
दिसतात
monge:
tshwm
mongole:
гарч ирэх
nepale:
देखा
njanĝe:
kuoneka
okcidentfrise:
skine
panĝabe:
ਵਿਖਾਈ
paŝtue:
ښکاري
pole:
pojawiać się, zjawiać się, pokazać się 1. pojawiać się, ukazać się, pokazać się 2. jawić się 3. ukazać się, pokazać się
portugale:
1. aparecer
ruande:
kugaragara
ruse:
появляться, являться, объявляться
samoe:
foliga mai
sinde:
ظاهر
sinhale:
පෙනී
skotgaele:
nochdaidh
slovake:
objaviť sa, vyjsť (kniha, časopis), zjaviť sa 2. javiť sa
slovene:
pojavijo
somale:
muuqdaan
ŝone:
oneka
sote:
hlaha
sunde:
katingali
svahile:
itaonekana
taĝike:
пайдо
taje:
ปรากฏ
tamile:
தோன்றும்
tatare:
пәйда була
telugue:
టెలిఫోన్
tokipone:
kama
ukraine:
з’являються
urdue:
ظاہر
uzbeke:
paydo
vjetname:
xuất hiện
zulue:
avele

apero

1.
Videbliĝo, ekmontriĝo: ĝis la apero de la matenruĝo [14]; de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj [15]; post la apero de homo sur la tero [16]; mortinto scias […] kian timegon kaŭzus al ni lia apero [17]; la loko de la unua apero de la viruso [18]; misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria [19].
2.
Prezento, publikigo, surmerkatigo: la apero de tiu karteta sistemo […] celis solvi problemon kun rapida staplomemoro sidanta ĉe la ĉefkarto [20]; artikoloj en nia magazino estas verkitaj minimume unu monaton antaŭ apero [21]; ĉiuj ankoraŭ aperontaj numeroj de tiu ĉi jaro [22]; la unua apero de la dramo en Esperanto [23].
3.
(arkaismo) Fenomeno: reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj […] estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura [24]; ni en ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed... vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna priskribo FK .
4.
MATKOMP Nomo, signo, simbolo, vorto aŭ frazo konsiderata kun la loko en kiu ĝi aperas: la redaktilo trovis 100 aperojn de la variablo x en la programo; difina, aplika apero de variablonomo en programo. SUP:ekzempleroVD:okazo2TUT:kunteksto
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:24
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 4:21
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:4
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
18. Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, Monato, 2003/06, p. 14
19. Laimius Stražnickas: Kie unue aperis la Sankta Virgulino?, Monato, 2004/04, p. 10
20. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
21. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2001/02, p. 3
22. Stefan Maul: Ŝtopiĝo, Monato, 2003/06, p. 5
23. Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, Monato, 2004/04, p. 18
24. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
angle:
4. occurrence, appearance, instance
beloruse:
зьяўленьне, зьява, фэномэн
ĉeĥe:
nabytí vědomí po anestezii, objevení se, vynoření
ĉine:
4. 吉斯 [jísī]
france:
3. phénomène 4. occurrence
germane:
Erscheinen
hebree:
מראה חיצוני
hungare:
3. jelenség 4. előfordulás
japane:
出現 [しゅつげん]
pole:
3. zjawisko 4. wystąpienie
ruse:
3. явление, феномен 4. вхождение
slovake:
úkaz, objavenie sa, vynorenie 4. výskyt
ukraine:
поява, появлення, з’явлення

aperaĵo

Io, kio aperas: li rigardadis la leviĝon de la suno, kaj tiu aperaĵo lin ravis; fantoma aperaĵo; tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: mi timegas kaj tremas [25]; en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis […] li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton [26].
beloruse:
зьяўленьне, зьява
bretone:
gweledigezh
ĉine:
吉斯 [jísī], 外貌 [wàimào]
france:
apparition
germane:
Erscheinung
hebree:
מראה חיצוני
hispane:
aparición
hungare:
látvány
japane:
現象 [げんしょう], 幽霊 [ゆうれい]
pole:
zjawisko, widziadło, pokaz
ruse:
явление
ukraine:
видіння, видиво; явище

aperigi

1.
Vidigi, montri: sian tutan koleron aperigas malsaĝulo [27]; ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado VivZam ; ŝi ne aperigis tamen miron nek ian alian senton Marta ; ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango Marta .
2.
Estigi, naski: la tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn [28]; la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon [29]; la figarbo […] jam moliĝas kaj aperigas foliojn [30]; ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn [31]?
VD:eldoni, elŝeligi, malkovri, malkaŝi, manifesti
beloruse:
1. паказваць, праяўляць 2. спараджаць, ствараць
ĉeĥe:
ukázat, vydat knihu
france:
1. montrer, laisser paraître
germane:
1. erscheinen lassen 2. hervorbringen
hebree:
להציג
hungare:
1. megjelentet
japane:
現わす [あらわす], 発行する [はっこうする]
pole:
1. pokazać, ujawnić
slovake:
publikovať, uverejniť, vydať 1. prejaviť
ukraine:
показувати; виявляти; видавати, публікувати, випускати у світ

elaperi

Aperi el ie: kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro [32]; la Eternulo elaperigis nian pravecon [33]; ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko [34]; la suno elaperis trans la montaraj interpintoj [35]. VD:elmergiĝi, emerĝi
angle:
emerge
beloruse:
зьяўляцца, узьнікаць
germane:
heraus kommen, hervor treten, auftauchen

*malaperi

(ntr)
1.
Fariĝi nevidebla, ne plu esti videbla: la globo malaperis, kaj la puto estis tiel profunda, ke oni ne povis vidi la fundon [36]; Amalio forkuris, la grafo subite malaperis [37]; ŝi ree forkuris kaj fine tute malaperis [38]; kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron [39]; malaperis kiel vaporoPrV ; malaperis kiel ŝtono en maron PrV . VD:foriĝi, forpafiĝi
2.
Neniiĝi, ne plu esti: tiel malaperis tiu granda homo; li malaperis, ĉar Dio lin prenis [40]; malaperis ilia forto [41]; [iuj] tradicioj rapide malaperas [42]; kiam havo malaperis, saĝo aperis PrV ; leĝo malaperas, moro daŭras PrV ; matenas, vesperas ― kaj tago malaperas PrV . VD:ĉesi, droni, estingiĝi, forvelki, morti, paliĝi2, pasi3, perei
beloruse:
зьнікнуць
bretone:
1. steŭziañ, mont diwar wel 2. mont da get
ĉeĥe:
mizet, zmizet
ĉine:
1. 泥牛入海 [níniúrùhǎi], 消 [xiāo], 不翼而飛 [bùyìérfēi], 不翼而飞 [bùyìérfēi], 失縱 [shīzōng], 失纵 [shīzōng], 杳如黃鶴 [yǎorúhuánghè], 杳如黄鹤 [yǎorúhuánghè], 沒 [mò], 没 [mò] 2. 化为乌有 [huàwéiwūyǒu], 化為烏有 [huàwéiwūyǒu], 毫无踪影 [háowúzōngyǐng], 毫無蹤影 [háowúzōngyǐng], 泯滅 [mǐnmiè], 泯灭 [mǐnmiè], 消失 [xiāoshī], 消退 [xiāotuì]
france:
disparaître
germane:
verschwinden
hungare:
1. eltűnik mal~is kiel vaporo: elillant, mint a kámfor. mal~is kiel ŝtono en maron: eltűnt, mint kő a vízben . 2. elenyészik
itale:
sparire
japane:
姿を消す [すがたをけす], 消える [きえる], 消え去る [きえさる], 消滅する [しょうめつする]
pole:
1. zniknąć mal~is kiel vaporo: zniknął jak kamfora. mal~is kiel ŝtono en maron: przepadł jak kamień w wodę . 2. zginąć, przepaść, zaginąć
ruse:
исчезать, исчезнуть
slovake:
prepadnúť sa, rozplynúť sa, zmiznúť
ukraine:
зникати, щезати, пропадати

formalaperi

Malaperi definitive; perdiĝi, morti, kaŝe fuĝi: la akiritaĵo de la potenculo formalaperos [43]; la ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi Marta ! kiel forfalas la floraĵo de la pomarbo [tiel] ankaŭ la homoj formalaperas [44]! ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro Marta .
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 49:25
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
beloruse:
зьнікнуць (назаўсёды)
france:
s'évaporer (disparaître), se volatiliser (disparaître)
germane:
vergehen, verloren gehen, sich in Luft auflösen, unbemerkt fliehen
hispane:
evaporarse (desaparecer), volatilizarse (desaparecer)
japane:
消えうせる [きえうせる]
nederlande:
in rook opgaan
ruse:
пропасть

malaperigi

(tr)
Forigi, fari ne plu videbla, ekzemple per formovo (kaŝi, ekzili) aŭ neniigo: vi ne malaperigos mian nomon [45]; la maliculoj estos malaperigitaj de tie [46]; Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili [47]; per komplikaj procedoj dungitoj de la banko malaperigis 4,5 milionojn da USD [48]; infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte minacatajn populaciojn de sturgo [49]. VD:detrui, ekstermi, forfandi, vualo
beloruse:
выдаляць, вынішчаць
ĉeĥe:
odstranit, zničit
ĉine:
慾刪除 [yùshānchú], 欲删除 [yùshānchú], 慾移動 [yùyídòng], 欲移动 [yùyídòng]
france:
faire disparaître, escamoter, effacer, supprimer
germane:
verschwinden lassen, (etwas) entfernen
hungare:
eltüntet
japane:
隠す [かくす], 消滅させる [しょうめつさせる]
pole:
ukryć, schować
ruse:
заставить исчезнуть , удалить
slovake:
odstrániť, zničiť
ukraine:
скривати, приховувати, прибирати, знищувати

reaperanto

Fantomo: kiam ŝi rigardis la filon, ŝi sentis pikon en sia interno, li staris […] kiel reaperanto de sia avo [50]; la konata dramo Reaperantoj (Fantomoj) de H. Ibsen [51]; la voĉo de fantomoj estas ankaŭ aŭdebla surkasede, la kasedo enhavas kantojn kantatajn de reaperantoj dum tradiciaj ceremonioj [52];
50. Stellan Engholm: Homoj sur la tero
51. Ivo Lapenna k.a.: Esperanto en Perspektivo
52. Gbadamassi Latifou: Vuduo en Benino, Monato, 2002/06, p. 14
beloruse:
фантом, здань, прывід
bretone:
seblant (tasmant)
ĉeĥe:
duch nebožtíka
france:
apparition, revenant
germane:
Wiedergänger
hungare:
kísértet
itale:
apparizione
japane:
幽霊 [ゆうれい], 『幽霊』 [『ゆうれい』]
pole:
zjawa, widziadło
ruse:
призрак
slovake:
duch mŕtveho
ukraine:
привид, примара, мара

administraj notoj