*ŝajn/i UV

*ŝajni

(ntr)
1.
Ekstere aspekti simile al io alia, tiamaniere, ke povas okazi aŭ efektive okazas interkonfuzo kaj eraro: la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [1]. iufoje vojo ŝajnas ĝusta [sed] kondukas al la morto [2]; tiaj ideoj […] al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio [3]; ĉiu statuo […] ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon [4]; ŝajnis, ke ŝi dormas [5]; tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi [6]; li ŝajnas homo prudenta kaj honesta [7]; subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon [8]; Arbar' nudiĝanta ⫽ Kun vento bruegas, ⫽ ĝi ŝajnas ploranta ⫽ Pri ĉarma printempo [9]; vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi [10]; jen, ŝajnas, ili [11]; la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj […] „praktikaj homoj“ [12]. VD:aperi2, montriĝi
2.
Esti opiniata, kredata, supozata, kvankam ne certa: ŝi ridetas: tio ŝajnas al mi tute natura [13]; [tio] ŝajnas al mi kaj kredeble ankaŭ al vi danĝera afero, ke la kronprinco faras donacojn [kvankam] lia sankteco ne havas monon [14]; nia ĝojo kaj entuziasmo […] eble ŝajnos al ili naiva kaj infana [15]; [tiuj] vortoj […] eble ŝajnis al vi tro fabelaj [16]; terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj [17]; ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn [18]; ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco [19]; la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas [20]; en la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo [21]; ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja [22].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:12
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, kupra porko
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
11. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
12. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, merkredo
18. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
21. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
afrikanse:
lyk
albane:
duket
amhare:
ይመስላል
angle:
appear, seem
arabe:
يبدو
armene:
կարծես
azerbajĝane:
görünür
beloruse:
здавацца, уяўляцца
bengale:
মনে হচ্ছে
birme:
ထင်ရ
bosne:
izgleda
ĉeĥe:
zdát se
ĉine:
彷佛 [fǎngfú], 彷彿 [fǎngfú], 看上去 [kànshangqu], 好象 [hǎoxiàng], 見得 [jiàndé], 见得 [jiàndé]
dane:
synes
estone:
tunduvad
eŭske:
badirudi
filipine:
mukhang
france:
sembler
galege:
parecen
germane:
1. den Anschein haben, scheinen 2. scheinen
guĝarate:
લાગે
haitie:
sanble
haŭse:
ze
hinde:
प्रतीत
hispane:
parecer
hungare:
1. látszik 2. tűnik
igbe:
iyi
indonezie:
kelihatan, terlihat, tampak
irlande:
is cosúil go
islande:
virðast
itale:
sembrare, apparire (aver l'apparenza), parere (credere)
japane:
見える [まみえる]
jave:
koyone
jide:
ויסקומען
jorube:
dabi
kanare:
ತೋರುತ್ತದೆ
kartvele:
როგორც ჩანს,
kazaĥe:
көрінуі
kimre:
ymddangos
kirgize:
көрүнүшү
kmere:
ហាក់ដូចជា
koree:
korsike:
parenu
kose:
ngathi
kroate:
čini se
kurde:
birikin
latine:
videtur
latve:
likties
laŭe:
ເບິ່ງຄືວ່າ
litove:
atrodo
makedone:
изгледа
malagase:
toa
malaje:
seolah-olah
malajalame:
തോന്നുക
malte:
jidhru
maorie:
te mea
marate:
वाटते
monge:
zoo li
mongole:
шиг санагддаг
nederlande:
schijnen, lijken
nepale:
जस्तो
njanĝe:
amaoneka
okcidentfrise:
lykje
panĝabe:
ਲੱਗਦਾ ਹੈ
paŝtue:
داسې ښکاري،
pole:
1. wyglądać na (coś) 2. wydawać się
portugale:
parecer
ruande:
bisa
ruse:
казаться, представляться
samoe:
foliga mai
sinde:
لڳي
sinhale:
පෙනේ
skotgaele:
a rèir coltais
slovene:
zdi
somale:
muuqdaan
ŝone:
sokuti
sote:
bonahala eka
sunde:
sigana
svahile:
wanaonekana
svede:
tyckas, synas, förefalla
taĝike:
назар
taje:
ดูเหมือน
tamile:
தெரியவில்லை
tatare:
кебек
telugue:
అనిపించవచ్చు
ukraine:
здається
urdue:
لگتا ہے
uzbeke:
ko’rinadi
vjetname:
dường như
zulue:
babonakala

ŝajno

Ekstera aspekto, kiu povas erarigi: ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon [23]; el sub la ŝajno de ĝentileco ĉiumomente elglitis ilia fiero kaj malŝato [24]; malgraŭ la malserioza ŝajno, li havis noblan kaj energian karakteron [25]; [lia] vizaĝo, dank’ al ekpeno de lia volado, estis repreninta sian kutiman ŝajnon [26]; ŝajno tre perfekte hipokrita [27]; tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto, sed en efektiveco ĝi estis komercejo Marta . [la] ludejo […] malgraŭ luksaj ŝajnoj estis nur vera ŝtelejo [28]; ŝajno trompas PrV ; VD:apero2, aspekto, ekstero, fizionomio, masko, vesto
beloruse:
выгляд (падманлівы), бачнасьць
ĉine:
彷佛 [fǎngfú], 彷彿 [fǎngfú], 外貌 [wàimào]
france:
apparence
germane:
Anschein, Schein
hispane:
apariencia
hungare:
látszat
indonezie:
tampilan
itale:
apparenza, parvenza
japane:
外見 [がいけん], 見かけ [みかけ]
nederlande:
schijn
pole:
pozór, wygląd
portugale:
aparência
ruse:
внешний вид, видимость
ukraine:
обманлива зовнішність, омана, хибна думка

ŝajna

Erariga pro ekstera aspekto, kiu ne konformas al la esenco; prezentanta nur eksteran supraĵan similecon al io alia: kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj [29]; [li] ne povis kompreni ilian ŝajnan trankvilecon [30]; Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco [31]; malgraŭ la ŝajna ŝercemo, lia voĉo sonis pli amika, ol ordinare [32]; tiu silento estis nur ŝajna, […] tie estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen formantaj brueton Marta ; la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus [33]. VD:supraĵa
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
32. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
beloruse:
які здаецца, уяўны, ілюзорны
ĉine:
貌似 [màosì]
france:
apparent, illusoire
germane:
scheinbar
hispane:
aparente, ilusorio
hungare:
látszat-, látszólagos
itale:
apparente
japane:
見かけの [みかけの], 外見上の [がいけんじょうの]
nederlande:
ogenschijnlijk, schijnbaar
pole:
pozorny, zewnętrzny
portugale:
aparente
ruse:
кажущийся, мнимый, иллюзорный
ukraine:
удаваний, мнимий, позірний, ілюзорний

ŝajne

1.
Nur en ŝajna maniero, sed ne laŭ la reala: [li] observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj [34]; sidi ĉe la freŝaj rozarbetaĵoj, kiuj ŝajne neniam ĉesos flori [35]! ili ŝajne akceptas nin kiel gastojn kaj poste rabas [36]; [t]ia estas la rezultato de la malzorgo, ŝajne malgranda [37]! malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado [38].
2.
Verŝajne, kredeble, videble: li videble ne atendis tian peton [kaj] ŝajne ne sciis, kion li devas respondi [39]; el diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu – la ŝajne plej bonan [40]; li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon [41]; en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj Marta ; ŝia tiel ofte ripetata ridado, […] ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco Marta ; la sperto ŝajne (evidente) montris, ke li estas senkapabla; la eraro estas bedaŭrinda, sed ŝajne neniu leganto ĝin rimarkis; tiuj fratoj […] disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn [42].
34. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
39. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
40. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
41. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
42. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
beloruse:
быццам, здаецца
ĉine:
[fǎng], 似曾 [sìcéng], 貌似 [màosì]
france:
apparemment
germane:
1. scheinbar 2. anscheinend
hispane:
1. aparentemente 2. probablemente, seguramente
hungare:
1. látszólag 2. láthatóan, valószínűleg
indonezie:
kelihatannya, tampaknya
itale:
1. apparentemente
japane:
外見上 [がいけんじょう], 見かけは [みかけは]
nederlande:
schijnbaar
pole:
1. pozornie, z pozoru, na pozór, na oko 2. prawdopodobne, możliwe
portugale:
provavelmente 1. aparentemente
ruse:
будто бы, кажется
ukraine:
ніби, начебто, буцімто, здається

ŝajnaĵo

Io, kio ŝajnas esti io alia; aperaĵo nereala ŝajniganta realaĵon aŭ imitaĵo: Kiel? Timigita de ia ŝajnaĵo [43]? la parabolo pri la kaverno, en kiu oni vidas nur ŝajnaĵojn, uzita en la komenco de parto sep de La Respubliko [44]; el tiuj du korpoj nur unu estas reala, la dua estas nura ŝajnaĵo.
angle:
guise, masquerade
france:
apparence
germane:
Erscheinung

ŝajnigi

Lude, trompe aŭ alicele alpreni aspekton, kiu erarigas pri la realo, kredigas ion alian ol la fakto: [li] ŝajnigas sin riĉa, havante nenion [45]; [ŝi] jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron [46]; mi provis ŝajnigi min indiferenta por li [47]; Ramzes ŝajnigis tian indignon [48]; ŝi ŝajnigas kvazaŭ ŝi ploras [49]; ŝi ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas; [li] ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn [50]; li nur ludas, ŝajnigas, t.e. agas kiel aktoro [51]. SUB:falsi, simuli 1VD:afekti, hipokriti, trompi
angle:
feign, pretend
beloruse:
рабіць выгляд, выдаваць сябе (за каго)
ĉine:
假装 [jiǎzhuāng], 假裝 [jiǎzhuāng], 故作 [gùzuò], 装成 [zhuāngchéng], 裝成 [zhuāngchéng]
france:
donner pour (faire passer pour), faire semblant, faire passer pour, simuler
germane:
vortäuschen, vorspiegeln, vormachen, den Anschein erwecken
hispane:
fingir, simular
hungare:
tettet, színlel
indonezie:
membuat-buat, berpura-pura, tampak seolah
itale:
fingere, simulare
japane:
見せかける [みせかける], よそおう, ふりをする
nederlande:
zich voordoen, doen alsof
pole:
udawać, pozorować, symulować
ruse:
притворяться , делать вид
svede:
låtsa(s), föregiva
ukraine:
удавати, прикидатися, робити вигляд

verŝajna

Aspektanta vera; iom probablakredebla: tiu rakonto estis tiel verŝajna, ke mi ne dubis eĉ unu minuton [52]; Omar ne volis kontraŭdiri ĉi tiun verŝajnan argumenton [53]; la plej verŝajna el tiuj du hipotezoj estas certe la dua [54]; tiu certigo estas ne nur tute verŝajna sed plie nediskutebla [55]; dum oni povas ankoraŭ supozi ion verŝajnan, oni puŝas for neverŝajnan [56]; estas malmulte verŝajna, [ke ŝi] forlasis la urbon [57]; havante elekton inter pereo verŝajna kaj certa [58].
beloruse:
верагодны, магчымы
ĉine:
或然 [huòrán], 莫不是 [mòbùshì], 可能地 [kěnéngde], 几乎能肯定 [jīhūnéngkěndìng], 幾乎能肯定 [jīhūnéngkěndìng], 很可能 [hěnkěnéng], 极为可能 [jíwéikěnéng], 極為可能 [jíwéikěnéng]
france:
vraisemblable
germane:
wahrscheinlich
hispane:
verosímil, posible (verosímil)
hungare:
valószínű
itale:
verosimile, probabile (verosimile)
japane:
もっともらしい, ありそうな
nederlande:
waarschijnlijk
pole:
prawdopodobny, możliwy
portugale:
provável
ruse:
вероятный, правдоподобный
svede:
sannolik
tibete:
གཅིག་བྱས་ན་
ukraine:
правдоподібний, можливий, імовірний

verŝajne

Probable, kiom oni povas juĝi laŭ ekstera aspekto: verŝajne troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo [59]; ĝi verŝajne […] havis la aĝon de duono da jarcento, tiel malnova ĝi aspektis [60]; vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago Marta ; tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo [61]! verŝajne mi havas ankoraŭ signojn de iliaj bastonoj sur mia dorso [62]! VD:certe, eble, kredeble, probable, sendube, supozeble
afrikanse:
waarskynlike
albane:
mundshme
amhare:
ሊሆን የሚችል
arabe:
محتمل
armene:
հավանական
azerbajĝane:
ehtimal
beloruse:
верагодна, магчыма
bengale:
সম্ভাব্য
birme:
ဖြစ်နိုင်ခြေ
bosne:
vjerojatno
ĉine:
很可能 [hěnkěnéng], 有可能 [yǒukěnéng]
dane:
sandsynlig
estone:
tõenäoline
filipine:
malamang
france:
vraisemblablement, sans doute
germane:
wahrscheinlich
guĝarate:
સંભવિત
haitie:
pwobab
hinde:
संभावित
hispane:
seguramente
hungare:
valószínűleg
igbe:
puru omume
irlande:
is dócha
islande:
líklegt
itale:
verosimilmente, probabilmente (ipotizzabile)
japane:
ありそうな
jave:
kemungkinan
jide:
פּראַבאַבאַל
jorube:
afaimo
kanare:
ಬಹುಶಃ
kartvele:
სავარაუდოა,
kazaĥe:
ықтимал
kimre:
tebygol
kirgize:
мүмкүн болгон
kmere:
ទំនង
koree:
가능성
korsike:
di gattiva
kose:
mhlawumbi
kroate:
vjerojatno
kurde:
dibe
latine:
probabile
latve:
iespējams
laŭe:
ອາດຈະ
litove:
tikėtina,
makedone:
веројатно
malagase:
inoana
malaje:
kemungkinan
malajalame:
സംഭാവമായ
malte:
probabbli
maorie:
pea
marate:
शक्य
monge:
tej zaum
mongole:
магадлалтай
nederlande:
waarschijnlijk
nepale:
संभावित
okcidentfrise:
wierskynlik
panĝabe:
ਸੰਭਵ
paŝtue:
احتمالي
pole:
prawdopodobnie, możliwe
ruande:
birashoboka
ruse:
вероятно, наверное
samoe:
faʻamata
sinde:
امڪان
sinhale:
අනුමාන
skotgaele:
coltaiche
slovene:
verjetno
somale:
dhici kara
ŝone:
fungidzira
svahile:
kinachowezekana
taĝike:
имконпазир
taje:
น่าจะเป็น
tamile:
சாத்தியமான
tatare:
ихтимал
telugue:
మూడింటిని
ukraine:
ймовірно,
urdue:
ممکنہ
uzbeke:
ehtimolli
vjetname:
có thể xảy ra
zulue:
kungenzeka

administraj notoj