*ekster UV
- I.
-
*ekster
Prepozicio montranta:- 1.
-
Objekton, malinterne de kiu troviĝas alia objekto:
mi staras ekster la domo kaj li estas interne
[1];
(figure)
la estonteco de nia afero estas absolute ekster
danĝero
[2];
(figure)
estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon
[3];
(figure)
tio estas ekster nia kompreno
[4];
barakti kiel fiŝo ekster la akvo
PrV
;
ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
PrV
.
en1.aRim.: Pri uzo de ekster kun akuzativo, vd al ekster, ekster ...-n. - 2.
-
Objekton, kiu markas la limon de fermita spaco, kaj malantaŭ kiu troviĝas io aŭ kien io moviĝas:
kiam li estis ekster la pordo ŝi falis sur la sofon
[5];
tie estis ĉirkaŭbarita placo, kaj ekster la bariloj jam staradis multaj homoj
[6];
du maristoj jam ekbalancis mian korpon […] ekster la rando de la barko
[7].
malantaŭ,
super,
trans - 3.
- (arkaismo)
Krom1.b, t.e.
objekton, kiun oni apartigas de tiuj, pri kiuj oni asertas ion:
ekster tio, el la diritaj vortoj, ni
povas ankoraŭ fari aliajn vortojn
[8];
ni ĉiuj estas kulpaj, ekster (= sed ne)
Aleksandro;
ekster li, ĉiuj mortis;
ekster tiaj okazoj li vivis […] sola
[9];
la princo ne vidis ekster la milito alian rimedon
[10].
Rim.: Zamenhof mem skribas pri tia uzo: „ekster“ […] tute bone esprimas ankaŭ la sencon de „krom“ LR .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, IV
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, V
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 3- afrikanse:
- uit
- albane:
- jashtë
- amhare:
- ውጭ
- angle:
- 1. outside of 3. aside from
- arabe:
- خارج
- armene:
- դուրս
- azerbajĝane:
- həyata
- beloruse:
- за, па-за, звонку
- bengale:
- আউট
- birme:
- ထုတ်
- ĉeĥe:
- mimo, vně
- ĉine:
- 1. 向舷外 [xiàngxiánwài], 在城外 [zàichéngwài], 舷外 [xiánwài], 在外地 [zàiwàide]
- dane:
- ud
- estone:
- välja
- france:
- à l'extérieur de, au dehors de, hors de
- galege:
- fóra
- germane:
- 1. außerhalb 3. außer
- guĝarate:
- બહાર
- haitie:
- soti
- hinde:
- बाहर
- hispane:
- 1. afuera de 3. aparte de
- hungare:
- kívül
- igbe:
- si
- irlande:
- amach
- islande:
- út
- japane:
- アウト [あうと]
- jave:
- metu
- jide:
- אויס
- jorube:
- jade
- kanare:
- ಔಟ್
- kartvele:
- აქტის
- katalune:
- 1. fora, fora de, defora 3. llevat de, a l'enfora de
- kazaĥe:
- жүзеге
- kimre:
- allan
- kirgize:
- чыккан
- kmere:
- ចេញ
- koree:
- 아웃
- korsike:
- fora
- kose:
- phandle
- kroate:
- iz
- kurde:
- derve
- latine:
- ex
- latve:
- ārā
- laŭe:
- ອອກ
- litove:
- iš
- makedone:
- надвор
- malagase:
- avy
- malaje:
- keluar
- malajalame:
- പുറത്ത്
- maorie:
- i roto i
- marate:
- बाहेर
- monge:
- tawm
- mongole:
- гарах
- nepale:
- बाहिर
- njanĝe:
- kuchokera
- okcidentfrise:
- oar
- panĝabe:
- ਬਾਹਰ
- paŝtue:
- څخه
- pole:
- 1. poza 3. oprócz
- portugale:
- afora, fora de
- ruande:
- hanze
- ruse:
- 1. вне, за (+ тв. пад.) 3. вне
- samoe:
- i fafo
- sinde:
- ٻاهر
- sinhale:
- පිටතට
- skotgaele:
- #NAMN?
- slovake:
- mimo
- ŝone:
- panze
- sote:
- tsoa
- sunde:
- geus kaluar
- svahile:
- nje
- svede:
- 1. utanför 3. utan
- taĝike:
- берун аз
- taje:
- ข้างนอก, นอก
- tamile:
- வெளியே
- tatare:
- чыга
- telugue:
- అవుట్
- tibete:
- ཕྱི་
- ukraine:
- чере
- urdue:
- باہر
- uzbeke:
- tashqarida
- vjetname:
- ra
- zulue:
- ukuphuma
al ekster, ekster ...-n
Al loko situanta ekster:- 1:
-
sendokosto al ekster Eŭropo: 3 eŭroj
[11];
mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron
[12];
aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la
tendaron
[13];
kaj preninte Paŭlon, oni trenis lin ekster la templon
[14];
tamen iomete, tre malmulte, ekster la dunojn, iomete en la
erikejon li devis iri
[15].
al en, en ...-n 1 - 2:
- ŝi kaŝite eliradis ekster la pordon [16]; sed kiam mi eliris ekster la muron, ĉio ĉesis [17]; la apostolo ordonis al mi konduki vin ekster la pordegon [18].
Rim. 1: Akuzativo post ekster estas komprenebla el tio, ke la celo de la movo estas ne la devena loko sed la ekstera spaco. Kp: ni veturis ekster la urbo (ni jam estis inter la kampoj kaj arbaroj); ni veturis ekster la urbon (tra la urbo ni veturis eksteren). Do, en „ekster la urbon“ la urbo ne estas la celo, sed la celo ja estas la spaco „ekster la urbo“.Rim. 2: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.11. K. Kováts: Informoj pri la Edu-KoDo, http://www.edukado.net/KDMendilo.htm
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 10:4.
14. La Nova Testamento, La agoj 21:30.
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9.
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV- beloruse:
- па-за, па-за межамі, вонкі
- france:
- hors de, au dehors de, à l'extérieur de
- katalune:
- enfora, a fora
- pole:
- na zewnątrz, poza
- ruse:
- вовне, за (+ вин. пад.)
- II.
-
Vortero kun la senco de ekster 1.
ekstera
- 1.
- Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto: la ekstera mondo (kiu estas ekster la homo); la ekstera korto de la reĝa domo [19]; ekstera (nur ŝajna) pieco; la aferoj eksteraj de Izrael [20]; la filoj […] estos elĵetitaj en la eksteran mallumon [21].
- 2.
- Estanta en la parto de objekto, kiu direktiĝas al la supre dirita parto de la spaco: li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo [22]; li konstruis eksteran muregon por la urbo [23]; ĝis la ekstera rando de la interna korto [24]; kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago [25]; tio koncernas nur la eksteran aspekton [26].
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 6:4
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 26:29
21. La Nova Testamento, Mateo 8:12
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 33:14
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:19
25. La Nova Testamento, II. Korintanoj 4:16
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj- angle:
- outer, external
- beloruse:
- зьнешні, знадворны, вонкавы
- ĉeĥe:
- externí, venkovní, vnější, zevní
- ĉine:
- 外來 [wàilái], 遙遠 [yáoyuǎn]
- france:
- apparent, extérieur, externe, superficiel
- germane:
- äußerer
- hebree:
- חיצוני
- hispane:
- externo
- hungare:
- külső, kinti
- japane:
- 外の [がいの], 外部の [がいぶの]
- katalune:
- extern, exterior
- pole:
- wierzchni, zewnętrzny
- rumane:
- extern, exterior
- ruse:
- внешний, наружный
- slovake:
- vonkajší
- svede:
- yttre
- ukraine:
- зовнішній
ekstere
- 1.
- En ekstera loko, en la parto de la spaco ekstera al iu objekto: oni konstruis ekstere remparon; li diris tion al siaj du fratoj ekstere [27]; li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, ĉe puto [28]; la reĝidino flugis super la urbo eksteren [29]; min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere PrV .
- 2.
- En la parto de objekto, kiu direktiĝas al la ĉirkaŭanta spaco: ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere [30].
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:22
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:11
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:14- angle:
- out, outside
- beloruse:
- звонку, знадворку
- ĉeĥe:
- mimo, venku, vně, zevně
- ĉine:
- 外來 [wàilái], 在戶外 [zàihùwài]
- france:
- à l'extérieur, en apparence
- germane:
- außen, außerhalb, draußen
- hebree:
- בחוץ
- hispane:
- externamente
- hungare:
- kívül, kint
- japane:
- 外で [がいで], 外部に [がいぶに]
- katalune:
- 1. fora (adv.), a fora, per fora 2. externament
- pole:
- 1. na zewnątrz 2. na wierzchu
- rumane:
- afară
- ruse:
- снаружи
- slovake:
- vonku
- svede:
- ute, på utsidan
- tibete:
- ཕྱི་ལོགས་
- ukraine:
- зовні, надворі
eksteren
- Al la ekstero: balaaĵon el korto eksteren ne elportu PrV ; la granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon [31]; la internan flankon oni turnis eksteren, ĝi aspektis ruĝa kaj verda [32].
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo- angle:
- out, outside
- beloruse:
- вонкі, надвор
- ĉeĥe:
- ven
- hebree:
- החוצה
- hispane:
- al exterior, hacia afuera
- japane:
- 外へ [がいへ], 外部へ [がいぶへ]
- katalune:
- cap a fora
- pole:
- za zewnątrz
- ruse:
- наружу
- slovake:
- von
- svede:
- utåt
- ukraine:
- назовні, надвір
ekstero, eksteraĵo
-
Ekstera parto aŭ aspekto:
ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero
PrV
;
ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero
PrV
;
bela eksteraĵo
[33];
antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre stranga eksteraĵo
[34];
ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos
[35];
tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke per la ungo oni povus lin dispremi
[36].
ŝajno.
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
36. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua- angle:
- outside
- beloruse:
- зьнешнасьць , зьнешні выгляд
- ĉine:
- 模样 [móyàng], 外觀 [wàiguān], 外 [wài], 仪容 [yíróng]
- france:
- apparence, aspect, dehors, extérieur, façade
- germane:
- Äußere, Aussehen
- hispane:
- parte externa, aspecto, apariencia
- hungare:
- külső, külső rész
- katalune:
- aparença, aspecte, exterior
- pole:
- zewnętrze, strona zewnętrzna, powierzchowność
- rumane:
- înfățișare
- ruse:
- внешность, наружность
eksterigi
- 1.
-
Transmeti eksteren:
eksterigo de antaŭaj internaj servoj
[37];
se vi vere ne havas aŭtomatan bonan regadon (de la lingvo), tiam vi
iel estas eksterigita
[38].
ekskludi - 2.
Esprimi, montri ekstere siajn sentojn, pensojn:
miaj pensoj simplas, do ankaŭ ilia eksterigo ne pompe pimpas
[39];
malsimpla esprimado estas masko, kaj la transiro al alia maniero eksterigi sin
signas pliproksimiĝon al la vero
[40].
evidentigi,
manifesti
37. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
38. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
39. La Ondo de Esperanto, 2002, №6
40. Claude Piron: La bona lingvo, 1. Enkonduke- angle:
- 1. outsource, exclude 2. express
- france:
- 1. exclure 2. exprimer
- germane:
- 1. auslagern, ausschließen 2. äußern, ausdrücken
eksteriĝi
- 1.
- Eliri: la pamfletoj ŝvebas rekte sur la elirejon de la kinejo, trafante la ĵus eksteriĝantajn spektantojn [41].
- 2.
- Eliĝi, elperfidiĝi: el sekretoj, kiujn ci bonvolos konfidi, neniu eksteriĝos [42]; la tiel nomata „interna ideo” ne restu tro interna kaj abstrakta, sed „eksteriĝu”, ekzemple per servado al blindaj kaj malforte vidantaj homoj [43].
41. Monato, Eriko Navaro: Flugiloj de libereco
42. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
43. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011- angle:
- 1. go out
- beloruse:
- 1. выйсьці, пакінуць 2. зьявіцца, пракінуцца
- ĉine:
- 1. 下車 [xiàchē]
- germane:
- 1. aussteigen 2. herauskommen
- hispane:
- 1. salir
- hungare:
- 1. kimegy, kiszáll
- japane:
- 1. 外に出る [がいにでる]
- katalune:
- 1. eixir, sortir
- pole:
- 1. wychodzić, wysiadać, wypadać, wylatywać, wydostawać się na zewnątrz
- ruse:
- 1. выйти наружу
eksterulo
- 1.
- Ulo kiu ne rilatas al koncerna afero, fremdulo: ĉu vi ne juĝas la internulojn, dum la eksterulojn juĝas Dio [44]? parto alvokis helpon de eksteruloj por ke kamaradoj helpu kamaradojn [45].
- 2.
- Lernanto loĝanta ekster la lernejo: mi mem pasigis multajn jarojn studante teologion, unue en Skotlando, poste kiel eksterulo de angla universitato [46].
44. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:12–13
45. Platono, tr. Donald Broadribb: La Respubliko
46. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22- angle:
- outsider
- beloruse:
- 1. чужы (нехта) 2. экстэрн
- ĉeĥe:
- externista
- ĉine:
- 1. 圈外人士 [quānwàirénshì]
- france:
- 2. externe
- germane:
- 1. Außenstehender, Fremder 2. Heimschläfer, Externer
- hebree:
- זָר
- hispane:
- 1. forastero
- hungare:
- kintlakó, externista
- japane:
- 部外者 [ぶがいしゃ], 通学生 [つうがくせい]
- katalune:
- 1. estrany (subst.) 2. extern (alumne)
- pole:
- 1. ktoś postronny, ktoś obcy 2. ekstern, eksternista
- ruse:
- 1. посторонний 2. экстерн
- slovake:
- externista
- ukraine:
- постороння особа, екстерн
- III.
-
Prefikso havanta la sencon de ekster1:
ekster-
-
eksterurba gastejo
[47];
eksterdome
[48];
la ministro de la Aferoj Eksterlandaj
[49];
eksterleĝa.
eksterordinara,
eksterdanĝera,
eksterduba
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
49. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria- beloruse:
- паза-, не-, экстра- ~urba: загарадны. ministro de la Aferoj E~landaj: міністар замежных справаў. ~leĝa: незаконны.
- france:
- ministro de la Aferoj E~landaj: ministre des affaires étrangères. ~leĝa: illégal.
- germane:
- ministro de la Aferoj E~landaj: Außenminister.
- hispane:
- ~urba: posada rural. ~dome: al aire libre. ministro de la Aferoj E~landaj: ministro de relaciones exteriores. ~leĝa: fuera de la ley.
- hungare:
- ~urba: városon kívüli. ~leĝa: törvényen kívüli.
- katalune:
- extra- (fora)
- pole:
- ~urba: zajazd, gospoda (dawn.), karczma (dawn.), oberża (dawn.), austeria (dawn.). ministro de la Aferoj E~landaj: minister spraw zagranicznych. ~leĝa: bezprawny, poza prawem, nielegalny.
- ruse:
- ~urba: загородный. ministro de la Aferoj E~landaj: министр иностранных дел. ~leĝa: незаконный.
-
eksterurba gastejo
[47];
eksterdome
[48];
la ministro de la Aferoj Eksterlandaj
[49];
eksterleĝa.
administraj notoj
pri
~ulo:
Supozeble la senco estas pli vasta: personoj eksteraj al iu
afero, studentoj pri medicino ks. Vidu ankaŭ radikon "ekstern".
[MB]
pri
~-:
Tiuj vortoj, kiuj ne aperas aliloke devus esti enkondukitaj tie:
~leĝa (sub leĝ), ministro pri ~landaj aferoj (sub
ministr). Laŭ mi, se ekzemploj estas entute bezonataj en
ĉi tiu subart, ili servu nur por ilustri, kiamaniere la senco
de la kunmetaĵo deriviĝas el la partoj.
[MB]