tradukoj: cs de en es fr hu nl pt ru sk

4intelekt/o PV

intelektoTEZ Vikipedio

Kapablo pensi, koncepti kaj kompreni, per racio kaj intuicio senkonsidere al ekzemple la emociaj partoj de la menso: homo estas animalo nature dotita je intelekto; la bestoj posedas ian specon de intelekto. VD:inteligento, prudento, sagaco, saĝo, spirito

intelektaTEZ

Rilata al intelekto: la intelektaj kapabloj, fortoj; homo havas ne nur korpajn sed ankaŭ intelektajn bezonojn; intelektaj motivoj (kontraste al la sentaj); malgranda aspekte, sed granda intelekte PrV.

intelektuloZTEZ Vikipedio

Klerulo, homo kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto: stariĝis la pola filozofo Lutoslavski tondrante kontraŭ ĉiu subteno al monstra lingvo [...] laŭ li abomena al ĉiuj intelektuloj [1].

intelektularoTEZ

Klerularo, aro de ĉiuj intelektuloj en difinita medio, konsiderata kiel socia klaso: mi rakontas pri [...] sabotado kaj intenca malhelpado (fare) de la intelektularo [2].

artefarita intelektoTEZ

KOMP Studo de metodoj ebligantaj plenumi per aŭtomataj rimedoj (kaj precipe per komputiloj) taskojn, tradicie rigardatajn prerogativo de la intelekto homa: analizo de la homa lingvo, malkovrado kaj pruvado de matematikaj teoremoj, „intelektaj ludoj“ (ŝako ktp), manipulado de objektoj en ŝanĝiĝanta medio (robotoj) ktp.

tradukoj

anglaj

~o: intellect; ~a: intellectual; ~ulo: intellectual; ~ularo: intellectuals; artefarita ~o: artificial intelligence.

ĉeĥaj

~o: intelekt, rozum, schopnost; ~a: intelektuální, inteligenční, rozumový; ~ulo: intelektuál; ~ularo: inteligence; artefarita ~o: umělá inteligence.

francaj

~o: intellect, intelligence; ~a: intellectuel; ~ulo: intellectuel; ~ularo: les intellectuels, intelligentsia; artefarita ~o: intelligence artificielle.

germanaj

~o: Intellekt, Verstand; ~a: intellektuell; ~ulo: Intellektuelle, Intellektueller; artefarita ~o: künstliche Intelligenz, KI.

hispanaj

~o: intelecto, inteligencia; ~a: intelectual; ~ulo: inteligente; artefarita ~o: inteligencia artificial.

hungaraj

~o: ész, értelem, felfogóképesség, intellektus; ~a: értelmi, intellektuális; ~ulo: értelmiségi, entellektüel; ~ularo: értelmiség, intelligencia ; artefarita ~o: mesterséges intelligencia.

nederlandaj

~o: intellect, verstand; ~a: intellectueel; ~ulo: intellectueel; artefarita ~o: artificiële intelligentie.

portugalaj

~o: inteligência, intelecto, faculdades intelectuais; ~a: intelectual (adj.); ~ulo: intelectual (pessoa); ~ularo: conjunto de intelectuais; artefarita ~o: inteligência artificial.

rusaj

~o: разум, ум, интеллект; ~a: умственный, интеллектуальный; ~ulo: работник умственного труда, интеллигент; artefarita ~o: искусственный интеллект.

slovakaj

~o: intelekt, rozum, um; ~a: intelektuálny; ~ulo: intelektuál, vzdelanec; ~ularo: inteligencia; artefarita ~o: umelá inteligencia.

fontoj

1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 13a, p. 39a
2. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
artefarita ~o: Mankas dua fontindiko.
artefarita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [intele.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.24 2017/10/17 17:10:16 ]