1raci/o PV

racio

Kapablo decidi per logika rezonado (kontraste al emocio): ekzistas ia senfine pli granda forto ol lia volo: la ŝtata racio, kiun respektas eĉ la ĉiopova faraono [1]; Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis [2]; la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn [3]; la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita ― io, kio situas ekster la kampo de racio [4]; la racio kontraŭas tiujn ĥaosajn sentotrompiĝojn – nenio estas pli trompa, – rediris Ilu-ittia, – ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion [5]; en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla [6]. VD:intelekto, prudento, saĝo
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
4. C. Piron: Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto, 1998-03-21
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, p. 10a
angle:
reason, sense, logical faculty, rationality, judgment
beloruse:
розум
ĉeĥe:
rozum
france:
raison (capacité de raisonner)
germane:
Vernunft, Verstand, Ratio, Räson
hispane:
razón (capacidad de razonar), facultad de razocinio, racionalidad, juicio
hungare:
ész, ráció
japane:
理性 [りせい], 分別 [ぶんべつ], 道理 [どうり], 条理 [じょうり]
nederlande:
rede, ratio
pole:
rozum, racja
portugale:
razão
ruse:
рассудок, разум
slovake:
rozum
svede:
förnuft
ukraine:
розум, здоровий глузд

racia

1.
(iu) Posedanta la racion: homo estas racia estaĵo, do li devas konsideri la aferojn ne nur laŭ ties rigida realeco, sed li devas strebi pli alten [7]; verŝajne en mia situacio ĉiu racia angla ŝtatano troviĝus en la sama necerteco [8]. VD:klarmensa, prudenta, senpartia, sobra3
2.
(io) Bazita sur la racio, konforma al la racio: tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj [9]; liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj [10]; la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia [11]; la principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro [12]; pensi, detale esplori, t.e. uzi la solajn raciajn rimedojn, oni ne volas [13]; tamen ekzistas racia solvo, kaj ni fine trovos ĝin [14]; se, en raciaj limoj, dubo restas, la ĵurio ne rajtas deklari min kulpa [15]; verŝajne estas ia racia klarigo [16]. VD:logika
angle:
rational, reasonable
beloruse:
1. разумны 2. разумны, разумовы, рацыянальны
ĉeĥe:
racionální, rozumný, rozumový
france:
raisonnable, rationnel
germane:
1. vernunftbegabt, vernünftig 2. vernünftig, logisch begründet
hispane:
racional, sensato
hungare:
1. ész-, racionális 2. észszerű, racionális
japane:
理性の [りせいの], 理性的な [りせいてきな], 合理的な [ごうりてきな], 道理にかなった [どうりにかなった]
nederlande:
redelijk
pole:
rozumny, racjonalny, słuszny
portugale:
racional
ruse:
1. разумный, рассудочный 2. разумный, рациональный
slovake:
racionálny, účelný
svede:
1. förnuftig, rationell 2. förnuftsenlig, rationell
ukraine:
раціональний, розумний

racieco

Konformeco al racio: [ili] ne toleras inter si la raciecon kaj, […] ili volis trudi la frenezon ankaŭ al mi [17]; penso kaj legendo tro abomena por la racieco aŭ la konscio Sol ; simpleco kaj racieco ĉie, kaj aplikebla al ĉiu [18].
angle:
rationality, reasonableness
beloruse:
разумнасьць, рацыянальнасьць
ĉeĥe:
racionálnost
france:
rationalité
germane:
Vernunftgemäßheit, Rationalität
hispane:
racionalidad, razonabilidad
hungare:
észszerűség, racionalizmus
japane:
合理性 [ごうりせい]
nederlande:
redelijkheid
pole:
zgodność z rozumem, racjonalność, słuszność
ruse:
разумность, рациональность
slovake:
racionálnosť
svede:
förnuftighet
ukraine:
раціональність, розумність

raciigi

1.
Igi konforma al la racio: Bernard Shaw siatempe proponis grandan premion al tiu, kiu raciigos terure nelogikan anglan lingvon [19].
2.
Metode plibonigi kaj pliefikigi: raciigi la laboron, la produktadon; helpe de la Internacia Lingvo eblus konsiderinde raciigi la internacian trafikon [20]; kulpas la ĉefa inĝeniero, raciigon li aranĝas, ĉu multe malaltiĝos la salajro? Metrop ; prepare al planata translokiĝo, mi decidis raciigi mian arĥivon [21].
angle:
rationalize
beloruse:
рацыяналізаваць
ĉeĥe:
racionalizovat, zracionalizovat
france:
rationaliser
germane:
1. vernünftig gestalten 2. rationalisieren
hispane:
1. razonar 2. racionalizar
hungare:
észszerűsít, racionalizál
japane:
合理化する [ごうりかする], 理性的にする [りせいてきにする]
nederlande:
2. rationaliseren
pole:
usprawniać
ruse:
рационализировать
slovake:
zracionalizovať
ukraine:
раціоналізувати

raciismo

FIL Racionalismo: en 1959 aperis lia (Hundertwasser) „Malŝimiga Manifesto“ kontraŭ la raciismo en la arkitekturo [22]; la zamenhofaj paroloj ŝajnis al la francoj de la 19a jarcento, enradikiĝintaj en la tradicio de senkompromisa raciismo, danĝere emociaj [23].
22. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12
23. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj
angle:
rationalism
beloruse:
рацыяналізм
ĉeĥe:
racionalismus
france:
rationalisme
germane:
Rationalismus
hispane:
racionalismo
hungare:
racionalizmus
japane:
合理主義 [ごうりしゅぎ], 理性論 [りせいろん], 合理論 [ごうりろん]
katalune:
racionalisme
nederlande:
rationalisme
pole:
racjonalizm
ruse:
рационализм
slovake:
racionalizmus
svede:
rationalism
ukraine:
раціоналізм

kontraŭraciismo

FIL Ĉia doktrino kontraŭa al raciismo, ne akceptanta racion kiel ĉiam plej altan aŭtoritaton: la raciismo kaj la moderna kontraŭraciismo la racion ĉu senkritike supertaksas, ĉu same senkritike malakceptas [24].
24. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
angle:
antirationalism
beloruse:
антырацыяналізм
france:
antirationalisme
germane:
Antirationalismus
hispane:
antiracionalismo
pole:
antyracjonalizm

administraj notoj