iteraci/o PIV1
iteracio
- 1.

Ripetado de matematika aŭ komputa proceduro aplikata al la
rezulto de antaŭa apliko, ekz-e por sumi elementojn de opo aŭ
por trovi pli bonan aproksimon
de la solvo:
programi rikuron1
per iteracio;
senfina iteracio
(iteracio programita tiel, ke la kondiĉo de ĝia fino
neniam plenumiĝas);
ĉiu iteracio havas etikedon […] tuj antaŭ la komenco
de la iteracio
[…], la plej interna iteracio havas kondiĉon
[1];
(figure)
ni vivas en tiu senfina iteracio, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la
generacioj da
kulturoj kaj nomoj, sed ĉiam kun la sama dilemo
[2].
- 2.
- (komune) Rundo; iteraciero: ni bezonis plurajn iteraciojn, ĝis ni fine atingis interkonsenton [3]; mi kontrolis […], ĉu la antaŭa iteracio de „Lernu“ […] havis serĉfunkcion [4].
- angle:
- 1. iteration senfina ~o: infinite loop.
- beloruse:
- ітэрацыя, цыкль (ітэратыўны) senfina ~o: бясконцы цыкль.
- germane:
- Iteration 1. Schleife
- katalune:
- iteració, bucle (informàtica) senfina ~o: bucle infinit.
- ruse:
- 1. итерация senfina ~o: бесконечный цикл.
- ukraine:
- ітерація, інформ. цикл
iteracia

Uzanta iteracion, rilata al iteracio:
iteracia metodo;
la iteracia nombrilo alkrementas aŭ dekrementas laŭ la variablo
[5].
- angle:
- iterative
- beloruse:
- ітэратыўны
- germane:
- iterativ
- katalune:
- iteratiu
- ruse:
- итеративный
iteracii
iteraciero KompLeks

Unuopa apliko de iteraciata ago:
Helpo pri la komando „continue“:
Pasu al la sekva iteraciero de FOR,
WHILE aŭ UNTIL
[7].
- angle:
- iteration step
- beloruse:
- крок ітэрацыі
- germane:
- Iterationsschritt
- ruse:
- виток итерации, шаг итерации
- ukraine:
- крок ітерації
iteraciilo KompLeks

Operatoro kiu aplikas operacion aŭ algoritmon al ĉiu
elemento de aro:
la arteoria iteraciilo matematike skribata kiel
`{f(x): x in a}` en programlingvo
povas aspekti
kiel por x en a faru f(x);
la matematikaj iteraciiloj ∑, ∏
[8];
la produtoperatoro, simbolata de ∏, estas
iteraciilo programlingve esprimata ekz-e tiel:
p:=1; por p en a faru
p := p * f(x);
(kaj simile pri ∑).
- angle:
- iterator
- beloruse:
- ітэратар
- germane:
- Iterator
- katalune:
- iterador
- ruse:
- итератор
iteracia ordono
En programlingvoj,
lingva esprimilo (malsimpla
ordono2) destinita
por programi
iteraciojn:
C1.d disponigas tri
specojn da iteraciaj ordonoj.
- angle:
- loop statement
- beloruse:
- апэратар цыклю
- germane:
- Schleifenanweisung
- ruse:
- оператор цикла
kondiĉa iteracio
En pliparto da
programlingvoj,
iteracia ordono,
en kiu la okazigon de ripetoj de la iteraciata korpo
kondiĉas bulea esprimo:
kondiĉa iteracio konvenas por komputi
aproksimojn.
- angle:
- while-loop
- beloruse:
- цыкль з умовай
- germane:
- bedingte Schleife
- ruse:
- цикл с условием
komenckondiĉa iteracio KompLeks
Kondiĉa
iteracio,
en kiu la kondiĉo4
estas testata antaŭ la eventuala plenumo de iteraciero:
en komenckondiĉa iteracio la korpo de iteracio povas
plenumiĝi nulfoje.
- angle:
- pre-test while-loop
- beloruse:
- цыкль з папярэдняй умовай
- germane:
- vorprüfende Schleife, kopfgestuerte Schleife
- katalune:
- bucle "mentre", bucle "while"
finkondiĉa iteracio KompLeks
Kondiĉa
iteracio,
en kiu la kondiĉo4
de daŭrigo estas testata post la plenumo de iteraciero:
en finkondiĉa iteracio la korpo de iteracio estas
plenumata almenaŭ unufoje.
- angle:
- post-test while-loop, do while loop
- beloruse:
- цыкль з умовай працягу
- germane:
- nachprüfende Schleife, fußgestuerte Schleife
- katalune:
- bucle "repetir", bucle "repeat"
nombrila iteracio KompLeks
En programlingvoj,
iteracia ordono,
en kiu la ripetadon regas
krementata
nombrilo1:
nombrila iteracio oportunas se la nombro de ripetoj estas
determinebla antaŭ la komenco de la iteraciado.
- angle:
- for-loop
- beloruse:
- цыкль з парамэтрам
- germane:
- Zählschleife
- katalune:
- bucle "per a", bucle "for"
- ruse:
- цикл с параметром
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~a ordono: Mankas dua fontindiko.
~a ordono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kondiĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
kondiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komenckondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finkondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nombrila ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a ordono: Mankas dua fontindiko.
~a ordono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kondiĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
kondiĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
komenckondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
finkondiĉa ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nombrila ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.