jer/o KompLeks

jero  

LIN Kuna nomo de du literoj Cirilaj, jerego kaj jereto, kiuj en Slavono prezentis mallongegajn vokalojn. Nun la koncernaj literoj Cirilaj havas specialajn funkciojn en pluraj lingvoj. En 10–12 jc la jeroj, laŭ la „jera regulo“, plilongiĝis ĝis plenvaloraj vokaloj en la silaboj fermitaj, kaj forfalis en la silaboj malfermitaj.
angle:
yer
ĉeĥe:
jer
ruse:
ер

jerego KompLeks  

LIN La jero Ъ kiu en Slavono prezentis mallongegan o [ŏ]: en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [o] aŭ forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo (la rusoj diras „malmolsigno“) post konsonantoj; en la bulgara lingvo jerego nun prezentas apartan vokalon (normale longan), latinalfabete transskribatan per â; Genadio Tarasoviĉ (...) skribis rezolucion kun jeregoj kaj jatoj [1].
1. J. German, tr. J. Finkel: Kara mia homo, Ĉap. 5ª
angle:
hard sign
bulgare:
ер голям
ruse:
ер, твёрдый знак

jereto KompLeks  

LIN La jero ь kiu en Slavono prezentis mallongegan ě aŭ ĭ: en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [e] aŭ forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo (la rusoj diras „molsigno“) post konsonantoj.
angle:
soft sign
ĉeĥe:
tvrdý jer
kroate:
jerek
ruse:
ерь, мягкий знак

jerio KompLeks Vikipedio

LIN La Cirila litero Ы, kiu historie estis duliteraĵo Ъ+I, kaj nun aspektas kiel Ь+I; do, «jer-i»o. En la moderna rusa lingvo ĝi prezentas la sonon IFAe signatan per [ɨ] en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [e] aŭ forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo (la rusoj diras „molsigno“) post konsonantoj.
angle:
Yery
ruse:
еры, ы

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~io : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.