2kalejdoskop/o JED

kalejdoskopo

SPO
Optika aparato, enhavanta tri spegulojn kaj multajn diverskolorajn vitropecetojn, donanta simetriajn bildojn, kiuj ŝanĝiĝas je ĉiu moveto de la aparato: ŝanĝiĝo de bildoj kaj pensoj, kvazaŭ kalejdoskopo [1]; (figure) la metodo intervjui civitanojn el la diversaj partoj de Belgio ŝajnas al mi tute taŭga kaj donas kalejdoskopon de almenaŭ dek du opinioj [2]; la vivo estas kalejdoskopo [3]. VD:panoptiko, paletro2, gamo2
angle:
kaleidoscope
beloruse:
калейдаскоп
ĉeĥe:
kaleidoskop, krásnohled
ĉine:
万花筒 [wànhuātǒng]
finne:
kaleidoskooppi
france:
kaléidoscope
germane:
Kaleidoskop
hispane:
caleidoscopio
hungare:
kaleidoszkóp
japane:
万華鏡 [まんげきょう], カレイドスコープ
katalune:
calidoscopi
nederlande:
caleidoscoop
pole:
kalejdoskop
ruse:
калейдоскоп
slovake:
kaleidoskop
ukraine:
калейдоскоп

kalejdoskopa

(figure) Multkolora kaj multfaceta: la kariero de la kolonelo estis kalejdoskopa [4]; la idoligo de la detalo […] esprimiĝas en „malkonstruo“ de ĉiu senca konekto, gazetpaĝe kaj surekrane – en maksimuma mozaikeco de la informa spaco, kiu iĝas plata surfaco de la kalejdoskopaj kombinoj [5]. VD:kompleksa, malsimpla1.b, mozaika, multaspekta, riĉa4
4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
5. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
germane:
kaleidoskopartig, vielschichtig

kalejdoskopi

(ntr)
(figure) Karuseli: sed kian? ― kalejdoskopis proponoj [6]; bunte kalejdoskopas scenejoj, temoj kaj ankaŭ la Muzo ŝanĝadas sian vizaĝon [7]; komikaj situacioj, surprizaj kaj ekscitaj okazaĵoj kalejdoskopas alterne, katenante la atenton kelkfoje ĝis spirreteno [8]. VD:bunta
angle:
go round and round, go around and around
beloruse:
зьмяняцца як у калейдаскопе
ĉeĥe:
dívat se do kaleidoskopu
finne:
vaihdella (kuin kaleidoskoopissa)
france:
se bousculer (fig.)
germane:
sich im Kreis drehen, kreisen
hungare:
egymást kergetik (átv.), színesen váltakoznak
japane:
千変万化する [せんぺんばんかする]
katalune:
embrollar-se, remenar-se, succeir-se
nederlande:
door elkaar wemelen
pole:
zmieniać się nieprzerwanie
slovake:
dívať sa do kaleidoskopu
ukraine:
безупинно змінювати свій вигляд, змінюватися, як у калейдоскопі

administraj notoj