*simpl/a PV

*simpla

1.
Nekomplikita, facile komprenebla, uzebla, solvebla: simpla teksto, poemo, problemo; post unu sola duonhoro [li] ekposedas la tutan gramatikon kaj […] al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj EE .
a)
Ĉar ne kunmetita, aŭ konsistanta el samspecaj elementoj: oro kaj fero estas simplaj korpoj; simpla verbotempo; la vortojn kun „um“ oni devas lerni kiel simplajn vortojn [1]; KOMP la entjeroj kaj la reeloj estas du simplaj datumtipoj. ANT:malsimpla, kompleksa
b)
Ĉar konsistanta el malmultaj partoj: simpla metodo, procedo, maŝino; miaj rimedoj de solvo […] aperos al li eble kiel tro simplaj FK ; mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon FK ; plej simpla alfabeto EE ; la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn [2].
c)
Kaj sekve senornama, senluksa, senafekta: simpla vesto de pastrino [3]; la tagmanĝo […] konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano Marta ; simpla (nefesta) tago; simpla homo [4]; stilo simpla kaj logika [5]. VD:sobra, modesta2
2.
Nura: tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego [6]; simpla (senranga) soldato; kredi al simpla promeso; vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj [7]; verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn [8]; li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos EE ; ni prenos nur simple kelkajn ekzemplojn EE ; [tiam] la decido de la kongreso restos simple malviva litero EE ; ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono EE .
3.
Simplanima, senartifika, senruza, eventuale naiva: estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj [9]; obeu […] en simpleco de via koro [10]; simpla virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas fratoj VivZam .
4.
MAT
a)
[11] (p.p. grupo G) Tia, ke ĝiaj nuraj invariantaj subgrupoj estas G kaj {1}: finia grupo, kies ordo estas primo, estas simpla.
b)
VD:simpla funkcio, simpla grafeo.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
2. Letero al Borovko
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
9. La Nova Testamento, S. Mateo 10:16
10. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 6:5
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14
afrikanse:
eenvoudige
albane:
thjeshtë
amhare:
ቀላል
angle:
simple 4.a simple (groupe)
arabe:
بسيطة
armene:
պարզ
azerbajĝane:
sadə
beloruse:
просты
bengale:
সহজ
birme:
လွယ်ကူသော
bosne:
jednostavna
ĉeĥe:
bezproblémový, běžný, hladký, jednoduchý, primitivní, prostý
ĉine:
单纯 [dānchún], 單純 [dānchún], 简 [jiǎn], 簡 [jiǎn], 素朴 [sùpǔ], 素樸 [sùpǔ], 简便 [jiǎnbiàn], 簡便 [jiǎnbiàn], 简朴 [jiǎnpǔ], 簡樸 [jiǎnpǔ], 朴 [pǔ], 樸 [pǔ], 简单 [jiǎndān], 簡單 [jiǎndān], 浅易 [qiǎnyì], 淺易 [qiǎnyì], 简陋 [jiǎnlòu], 簡陋 [jiǎnlòu], 容易 [róngyì], 硬是 [yìngshì], 浅近 [qiǎnjìn], 淺近 [qiǎnjìn]
dane:
simpelt
estone:
lihtne
eŭske:
sinple
france:
simple 4.a (groupe) simple
galege:
simple
germane:
einfach, simpel 4.a einfach (-e Gruppe)
guĝarate:
સરળ
haitie:
senp
haŭse:
sauki
hinde:
सरल
hispane:
simple
hungare:
egyszerű, szimpla 4.a egyszerű (csoport)
igbe:
mfe
indonezie:
sederhana, simpel
irlande:
simplí
islande:
einfalt
japane:
シンプル
jave:
prasaja
jide:
פּשוט
jorube:
o rọrun
kanare:
ಸರಳ
kartvele:
მარტივი
kazaĥe:
қарапайым
kimre:
syml
kirgize:
жөнөкөй
kmere:
សាមញ្ញ
koree:
간단한
korsike:
sèmplice
kose:
elula
kroate:
jednostavan
kurde:
asan
latine:
simplex
latve:
vienkāršs
laŭe:
ງ່າຍດາຍ
litove:
paprastas
makedone:
едноставен
malagase:
tsotra
malaje:
mudah
malajalame:
ലഘുവായ
malte:
sempliċi
marate:
साधी
monge:
yooj yim
mongole:
энгийн
nederlande:
eenvoudig, simpel
nepale:
सरल
njanĝe:
yosavuta
okcidentfrise:
ienfâldich
panĝabe:
ਸਧਾਰਨ
paŝtue:
ساده
pole:
4.a (grupa) prosta
ruande:
byoroshye
ruse:
простой 4.a простая (группа )
samoe:
faigofie
sinde:
سادي
sinhale:
සරල
skotgaele:
sìmplidh
slovake:
jednoduchý, prostý
slovene:
preprost
somale:
fudud
ŝone:
nyore
sote:
bonolo
sunde:
sederhana
svahile:
rahisi
taĝike:
содда
taje:
ง่าย
tamile:
எளிமையான
tatare:
гади
telugue:
సాధారణ
tibete:
སྟབས་བདེ་པོ་
tokipone:
pona
ukraine:
простий
urdue:
سادہ
uzbeke:
oddiy
vjetname:
đơn giản
zulue:
elula

simpligi

(tr)
Faciligi, senigi je komplikaĵoj, je embarasoj: mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon [12]; la kerno de la procesoro estas simpligita, konsekvence, ĝi uzas malpli da transistoroj [13].
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto, 1
13. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
beloruse:
спрашчаць
ĉeĥe:
simplifikovat, zjednodušit
ĉine:
[jiǎn], 簡 [jiǎn], 简化 [jiǎnhuà], 簡化 [jiǎnhuà], 精简 [jīngjiǎn], 精簡 [jīngjiǎn], 简易化 [jiǎnyìhuà], 簡易化 [jiǎnyìhuà]
france:
simplifier
germane:
vereinfachen
hispane:
simplificar
indonezie:
menyederhanakan
japane:
単純化する [たんじゅんかする], 簡素化する [かんそかする]
ruse:
упростить, упрощать
slovake:
zjednodušiť
ukraine:
спрощувати

simplulo

Ordinarulo ne altranga, ne klera, senartifika, eble malruza: oni enterigis […] la reĝojn en grandegaj piramidoj […], la simplulojn en terdomoj [14]; ke ili trompas la simplulojn, pri tio li sciis [15].
beloruse:
прасьцяк, прастачына
ĉeĥe:
prostý člověk
ĉine:
匹夫匹妇 [pǐfūpǐfù], 匹夫匹婦 [pǐfūpǐfù], 小民 [xiǎomín], 老百姓 [lǎobǎixìng]
france:
brave homme, gens ordinaires
germane:
einfacher Mensch, Normalsterblicher
indonezie:
orang biasa
japane:
単純な人 [たんじゅんなじん], 庶民 [しょみん]
ruse:
простой человек, простак
slovake:
jednoduchý, prostý človek
ukraine:
простак, недалека людина

malsimpla

Malfacile komprenebla aŭ uzebla:
a)
Konsistanta el pluraj pecoj, elementoj, ingrediencoj: la romano prezentas tre malsimplajn karakterojn; tio tre mirigas la orientanojn, en kies lingvoj ne ekzistas tiaj malsimplaĵoj [16]; iuj sciencistoj opinias, ke la apero de tiel malsimpla molekulo, kiel RNA, en komenca etapo de la apero de vivo, estas tre nekredebla proceso [17]; KOMP tabeloj, strukturoj, aroj dosieroj formas malsimplajn datumtipojn. SIN:kompleksa 1ANT:simpla 1.a
b)
Havanta malklaran, implikitan strukturon: fari plej malsimplan kalkulon [18]; tiu malkovro de simpla lingvaĵo por esprimi, tre nuance, malsimplajn faktojn kaj sentojn ŝajnas esti faktoro en evoluo al stato pli kontentiga BonaLingvo ; pli ol unu faktoro rolas en tiu malsimpla procezo. ANT:simpla 1.b
angle:
complex
beloruse:
складаны
ĉeĥe:
komplikovaný, složitý
ĉine:
复杂 [fùzá], 複雜 [fùzá]
france:
complexe
germane:
komplex, verflochten 1.b kompliziert
hungare:
bonyolult, összetett, komplikált
indonezie:
kompleks, rumit
japane:
複雑な [ふくざつな], 込み入った [こみいった]
ruse:
сложный
slovake:
komplikovaný, zložitý
tibete:
མགོ་རྙོག་པོ་
ukraine:
складний

trosimpligo

Sennuanca aŭ karikatura prezento, kiu ne fidelas al la prezentataĵo: deekstera kritikado […] baziĝas sur trosimpligoj [19]; plumpa trosimpligo […] malinda por tiel klera libro [20].
19. M. Fettes: UEA: fascine diversa homgrupo, La Ondo de Esperanto, 2000:5
20. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 2006
beloruse:
спрашчэнне (празьмернае)
france:
réductionnisme, simplification abusive
germane:
unzulässige Vereinfachung

administraj notoj