1kalendar/o PV

kalendaro

1.
KAL Sistemo pri kalkulo kaj divido de la tempo: la franca revolucio provis starigi novan kalendaron anstataŭ la Gregoria; la islama kalendaro komenciĝas ekde la elmigro de [Muhamado] al Medina en la jaro 622 post Kristo [1].
2.
KAL Libreto aŭ tabelo, montranta la dividojn de la jaro laŭ sezonoj, monatoj ktp: oni posedas ankaŭ grandvaloran kalendaron, la Kalendaron de Coligny, eltrovitan en 1897 [2]; mensogi kiel kalendaro PrV ; poŝkalendaro.
1. E. Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
2. A. Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, jaro 1998a, numero 6a, p. 16a
angle:
calendar
beloruse:
каляндар
ĉeĥe:
kalendář
ĉine:
公历 [gōnglì], 日历 [rìlì], 挂历 [guàlì], 台历 [táilì], 历 [lì], 年历 [niánlì], 历法 [lìfǎ]
finne:
1. ajanlasku, kalenteri 2. kalenteri, almanakka
france:
calendrier
germane:
Kalender
hispane:
calendario
hungare:
naptár
indonezie:
almanak, kalender
japane:
カレンダー [かれんだー], 暦 [こよみ], 暦法 [れきほう]
katalune:
calendari
nederlande:
kalender mensogi kiel ~o: liegen als Clinton.
pole:
kalendarz
portugale:
caldendário
rumane:
calendar
ruse:
календарь
slovake:
kalendár
tibete:
ལོ་ཐོ་
ukraine:
календар

kalendara

Rilata al kalendaro, al tempokalkulo: plej kompetenta Cherpillod montras sin rilate al analizado kaj interrilatigado de la diversaj antikvaj kalendaraj sistemoj [3].
3. M. Halvelik: (A. Cherpillod, Kaj la suno haltis...), Monato, jaro 1993a, numero 11a, p. 23a
beloruse:
каляндарны
finne:
ajanlasku-, kalenterin
france:
calendaire
germane:
kalendarisch
japane:
暦の上の [こよみのうえの]
katalune:
del calendari
nederlande:
volgens de kalender
pole:
kalendarzowy
ruse:
календарный
ukraine:
календарний

lunkalendaro, luna kalendaro

KAL Kalendaro 1, en kiu la daŭro de jaro kalkuliĝas laŭ lunaj periodoj: en la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis transigita al la unua de januaro rezulte de multnombraj korektoj, kiuj necesis pro la apliko de lunkalendaro [4]; temas pri februaro laŭ la luna kalendaro, do […]responda al nuna marto [5].
4. E. Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
5. Sakura-floroj, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 26a
beloruse:
месяцавы каляндар
ĉine:
农历 [nónglì], 月历 [yuèlì], 阴历 [yīnlì]
finne:
kuukalenteri
france:
calendrier lunaire
germane:
Mondkalender
hispane:
calendario lunar
indonezie:
kalender bulan, kalender lunar
japane:
太陰暦 [たいいんれき]
katalune:
calendari lunar
nederlande:
maankalender
pole:
kalendarz księżycowy
ruse:
лунный календарь

sunkalendaro, suna kalendaro

KAL Kalendaro 1, en kiu la daŭro de jaro kalkuliĝas proksimume laŭ la tera rivoluo ĉirkaŭ la suno, kaj sekve stabilas rilate al naturaj sezonoj.
beloruse:
сонечны каляндар
ĉine:
阳历 [yánglì]
finne:
aurinkokalenteri
france:
calendrier solaire
germane:
Sonnenkalender
hispane:
calendario solar
indonezie:
kalender matahari, kalender solar, kalender surya
japane:
太陽暦 [たいようれき]
katalune:
calendari solar
nederlande:
zonnekalender
pole:
kalendarz słoneczny
ruse:
солнечный календарь

ŝirfolia kalendaro

KAL Kalendarlibreto el kungluitaj folietoj kun surskribitaj tagnomoj, kiujn oni forŝiras laŭ la paso de tagoj.
beloruse:
адрыўны каляндар
ĉine:
日历本 [rìlìběn]
finne:
(repäisy)päivyri
france:
ephéméride
germane:
Abreißkalender
japane:
日めくり [ひめくり]
katalune:
calendari de bloc
nederlande:
scheurkalender
pole:
kalendarz zrywany
ruse:
отрывной календарь

administraj notoj

sun~o, suna ~o: Mankas dua fontindiko.
sun~o, suna ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝirfolia ~o: Mankas dua fontindiko.
ŝirfolia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.