kamera/o PIV1

kamerao

FOTKIN Aparato provizita per lenso, registranta sinsekvajn bildojn: ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj [1]; la okulo de televida kamerao ŝanĝis la bildon al laboratorio [2]; kontrola kamerao [3]; parkeja kamerao [4]; mi alte rekomendas videoblogadon […], vi bezonas kameraon, video-redakilon, kaj sufiĉe bonan interreton [5]; metrostaciaj kameraoj en Japanio aŭtomate rekonas ebriulojn [6]; li rimarkis aliajn membrojn de la bando, kiuj filmis lin, uzante siajn poŝtelefonajn kameraojn [7]; policaj uniformoj, observaj kameraoj, subaŭskulta ilaro [8]. SIN:kamero4VD:fotilo, kamero3
1. C. Bertin: KrozadoMonato
2. I. Efremov, trad. J. Finkel: Horo de Bovo, 2005
3. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 25
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Blogo de murdoplananto
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kontaktek
7. Monato, Paul Gubbins: Ŝati-bati, 2005
8. Monato, Bardhyl Selimi: Armiloj novaj kaj malnovaj, 2012
angle:
camera, movie camera, film camera, video camera
beloruse:
камэра (фота-, відэа-, тэле- і да г.п.)
ĉeĥe:
snímací kamera
ĉine:
摄影机 [shèyǐngjī], 摄像机 [shèxiàngjī], 照像机 [zhàoxiàngjī], 照相机 [zhàoxiàngjī], 摄相机 [shèxiāngjī]
france:
caméra
germane:
Filmkamera, Filmaufnahmegerät
hispane:
cámara
hungare:
kamera, felvevőgép, filmfelvevő
japane:
カメラ [かめら]
katalune:
càmera
nederlande:
filmcamera, televisiecamera
pole:
kamera filmowa
rumane:
cameră de filmat
ruse:
камера (фото, видео, ТВ и т.п.)
slovake:
snímacia kamera
ukraine:
фото камера, фотокамера, кінокамера

kamerai

(tr)
Registri per kamerao. SIN:filmi
angle:
film
beloruse:
здымаць на камэру
ĉeĥe:
natáčet kamerou
ĉine:
录影 [lùyǐng], 拍片 [pāipiàn]
france:
filmer
germane:
filmen, aufnehmen (filmen)
hispane:
grabar con una cámara, filmar
hungare:
felvesz (filmet), filmez
katalune:
enregistrar, filmar
nederlande:
filmen
pole:
nagrywać kamerą, kamerować (pot.)
ruse:
снимать (камерой)
slovake:
natáčať kamerou

kameraisto

KIN Profesiulo, kiu kameraas, ekzemple novaĵbultenon, kinaĵon: ĉar tie apenaŭ ĉeestas raportistoj kaj kameraistoj, oni malmulte legas kaj spektas ilin [9]; interreta televizio postulas aliajn aparatojn […],la studio ne bezonas kameraistojn, ĉar la teknologio de elsendfluo ne akceptas rapidegajn movojn nek de la filmanto, nek de la filmato [10].
9. Monato, Josef Ŝemer: La juda ŝtato 60-jara, 2008
10. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
angle:
cameraman, cinematographer
beloruse:
апэратар (камэры)
ĉeĥe:
kameraman
ĉine:
摄影师 [shèyǐngshī]
france:
cameraman, cadreur (cameraman), opérateur de prise de vues
germane:
Kameramann
hispane:
camarógrafo
hungare:
operatőr, kameraman
japane:
カメラマン [かめらまん], 撮影技師 [さつえいぎし]
katalune:
càmera, cameràman, segon operador
nederlande:
cameraman
pole:
kamerzysta, operator kamery
ruse:
оператор (видео, ТВ и т.п.)
slovake:
kameraman
ukraine:
оператор, кінооператор

gvatkamerao

Aŭtomate, daŭre funkcianta kamerao, per kiu oni kontrolas okazaĵojn en la loko, kiun ĝi gvatas: nombro de gvatkameraoj kompare al tiu de loĝantoj estas la plej alta en la lando [11].
11. RG72: Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo, Vikinovaĵoj, 2020-11-20
beloruse:
камэра назіраньня
france:
caméra de vidéosurveillance
germane:
Überwachungskamera
japane:
監視カメラ [かんしカメラ]
ukraine:
прихована камера

videkamerao, videokamerao, vidbendkamerao

KINTEK Videfilmilo; aparato por videa registrado de moviĝaj bildoj: [ili] ofte ne portas fotilon aŭ vidbendkameraon [12]; kunligi lingvolernadon, komputilon, videkameraon aktoradon, arton kaj amuzon en amikeca atmosfero estas venkanta strategio [13].
12. Monato, Ruze eniri, akuze eliri
13. E. Fabian: Necesas instruado..., soc.culture.esperanto, 2009-04-25
beloruse:
відэакамэра
ĉine:
摄像机 [shèxiàngjī]
france:
caméra vidéo, caméscope
germane:
Videokamera
hispane:
videocámara
japane:
ビデオカメラ
katalune:
càmera de vídeo
pole:
kamera wideo

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.