*kamer/o UV
*kamero
- 1.
-
Izolita ĉambro
specialcela, eble senfenestra kaj nehejtata:
radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron
(en malliberejo)
[1];
en la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis
negranda kamero por kuirado
Marta
;
trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni
tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis
diversaj malnovaĵoj
[2];
li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur
petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub
armitan gardon
[3];
ligna septo […] dividis la kajuton en du kamerojn
[4].
ĉelo1, fako, kupeo
- 2.
Parto de aparato, maŝino, vivula organo, prezentanta fermitan spacon: kameretoj de la koro (aŭrikloj kaj ventrikloj); kamero de revolvero, de reakcia motoro; la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto, kiu funkcias kiel kamero resonanca, amplifante la sonon [5]; nebulkamero (alinome Vilson-kamero) povas montri spurojn de la jonizaj radioj, ŝargitaj korpuskloj [6].
- 3.
Interno de reprodukta aparato (fotilo, kamerao, k.s.), kie projekciiĝas bildo sur la filmon aŭ lumsensoron: solargrafo estas miniatura trueta kamero, […] kiu fotas la sunon en la ĉielo inter du solsticoj [7]; la originalan bildon oni kuŝigis en reprokamero, kaj tie oni kreis ekranigitan version sur papero [8].
senluma kamero
- 4.
SPV Kamerao: la televida kamero ne kapablas portempe fiksi la bildon, sed tuj surekranigas ĝin [9]; kameroj estis instalitaj en la metrostacio [10].
- 5.
- (evitinde) Ĉambro2: la malsupra kamero de la afgania parlamento [11].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 19a
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 24
5. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=190223, Fluto fajfila
6. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=246467, Nebulkamero
7. Monato, Julius Hauser: Rivelita: la movado de la suno, 2012
8. Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
9. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kontaktek
11. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=209054, Ĝirga

- angle:
- 1. dark room 2. chamber 3. camera (especially its inner parts) 5. chamber
- beloruse:
- 1. камора, камэра (пакой) 2. камэра 3. камэра 4. камэра (фота-, кіна-, відэа-)
- ĉeĥe:
- komora (místnost i instituce)
- ĉine:
- 气泡室 [qìpàoshì] 1. 暗室 [ànshì], 小房間 [xiǎofángjiān], 气泡室 [qìpàoshì] 5. 小房間 [xiǎofángjiān]
- france:
- pièce (réduit), réduit, chambre (photo., techn.)
- germane:
- Kammer 4. Kamera
- hispane:
- cámara (habitación, cuarto), recámara
- hungare:
- 1. kamra 2. kamra (pl.szívé) 3. kamera
- itale:
- camera (anat., tec., mil.)
- japane:
- 暗室 [あんしつ], 窓のない小部屋 [まどのないしょうへや], 箱 [はこ], 暗箱 [あんばこ]
- katalune:
- 1. cambra, habitacle, cofurna 2. cambra, cavitat 3. càmera
- nederlande:
- 1. kamer (zonder venster) 2. kamer (van hart) 3. kamer (van fototoestel)
- pole:
- 1. komora 2. komora
- ruse:
- 1. камера, коморка, чулан 2. камера 3. камера
- slovake:
- kamera, komora
- ukraine:
- комора, камера, кімната без вікон, кінокамера
gaskamero
Fermita ĉambro por mortigo per venena gaso, kiun uzis nazioj por ekstermado de judoj kaj aliaj grupoj dum la dua mondmilito: ŝi pereis la 9-an de aŭgusto, mortigita per la gaso Ziklon-B en gaskamero [12]; la infano, kiu desegnis la linogravuraĵon, Petr Ginz, egale katastrofe pereis, en gaskamero en Aŭŝvico en septembro 1944 [13].
12.
S. Śmigielski: Edith Stein - fratulino Tereza
Benedikta de la Kruco,
Dia Regno, 2009:2 (74)
13. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, 2006
13. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, 2006
- angle:
- gas chamber
- beloruse:
- газавая камэра
- ĉeĥe:
- plynová komora
- ĉine:
- 毒气室 [dúqìshì]
- france:
- chambre à gaz
- germane:
- Gaskammer
- hispane:
- cámara de gas
- japane:
- ガス室 [ガスしつ]
- katalune:
- cambra de gas
- slovake:
- plynová komora
- ukraine:
- газова камера
senluma kamero, kamero obskura, trueta kamero [14]
Malluma ĉambro aŭ kesto kun truo, tra kiu objektoj projekciĝias: la lumo […] estas enfokusigita per la lenso sur la retino kie ĝi formas bildon similan al tio formita per lumo pasanta tra pinglotruo en senluma kamero [15]; ĉi tre similis al miniatura, senfine preciza kaj delikata fotografaparato, […] antaŭe brila, konveksa lenso, post ĝi sferforma kamero obskura [16]; optika rimedo por vidi objektojn pligrandigitaj pere de senluma kamero [17].
14.
Monato, Julius Hauser: Rivelita: la
movado de la suno, 2012
15. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=2104, Immanuel Kant
16. Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche: Vojaĝo al Faremido, ĉap. 3, Mondrigardoj
17. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli
15. Vikipedio, https://eo.wikipedia.org/?curid=2104, Immanuel Kant
16. Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche: Vojaĝo al Faremido, ĉap. 3, Mondrigardoj
17. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli
- angle:
- camera obscura
- beloruse:
- камэра
- ĉine:
- 暗箱 [ànxiāng], 暗箱 [ànxiāng]
- germane:
- Camera obscura, Lochkamera
- hungare:
- kamera
- japane:
- 暗箱 [あんばこ]
- katalune:
- càmera
- nederlande:
- kamer (van fototoestel)
- ruse:
- камера