*fak/o PV

*fako

1.
Aparta dividaĵo de meblo, kesto aŭ objekto, destinita por enteni aĵojn aŭ ulojn, apartigante ilin: li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj [1]; [pro] teruro […] ili ensaltis en la fakon de la subfenestra benko [2]; tablo kun multaj fakoj super la skriba plataĵo FK ; la mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon FK ; el la oleotechium, t.e. la lasta banfako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita QuV ; la homoj komencis forlasi la fakojn, en kiuj ili ariĝis, por rektigi la piedojn kaj babili QuV ; grandliteraj surskriboj [indikis] la opajn fakojn: Etiletero, Celulozo, Albumino […] VaK ; ni trovis en la kelfako responda al lia apartamento, dokumentojn ChR . SUP:ujoVD:ĉelo, kesto, kamero, kupeo
2.
(figure) Sekcio kun aparta respondeco: demandu en la fako por perditaj objektoj [3]; Klozelo […] havis multe da kamaradoj en ĉiuj fakoj de la magistrataro ChL ; la ĉambron okupas agitfako Metrop ; inverse al la familia idilio de l’ ĝenerala kancelario, [la] planfako brilis per eksterordinara senordeco Metrop ; dum la pasintaj jaroj mirinde multe estis farita en fako de l’ kulturo Metrop ; la propaganda fako de la bazo invitis la indiĝenajn gastojn al nia klubejo Ĉukĉoj .
3.
(figure) Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco, kc: en unu el la lernofakoj ŝi ne povis partopreni, en la lecionoj de religio [4]; virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon Marta ; ju pli la diversaj fakoj specialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan kaj spiritan aktivecon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj fakaj lingvoj Ret ; [iuj] vortoj estas konataj nur en certaj fakoj, en certaj branĉoj, en difinitaj medioj Ret ; oratoro devas ĝis la plej alta grado koni sian propran fakon Ret ; mia speciala fako estas la dentkuracado VaK ; ekzistas plurlingvaj terminaroj sistemaj, t.e. ordigitaj laŭ fakoj kaj subfakoj EeP . VD:profesio
angle:
section 1. compartment, pigeonhole, shelf 2. department 3. branch, discipline, specialty, area of expertise
beloruse:
1. аддзел, аддзяленьне, шуфляда, сэкцыя 2. аддзел, упраўленьне, сэктар 3. спэцыяльнасьць, вобласьць (дзейнасьці, ведаў), сфэра (дзейнасьці, ведаў), поле (дзейнасьці)
ĉeĥe:
odbor, oddělení, samostatná část
ĉine:
1. 抽屉 [chōuti], 抽斗 [chōudǒu] 2. [xì] 3. 专业领域 [zhuānyèlǐngyù], 专科 [zhuānkē], 领域 [lǐngyù], 分科 [fēnkē], 业界 [yèjiè], 行业 [hángyè], 专业 [zhuānyè], 业 [yè], 专题区 [zhuāntíqū]
france:
1. compartiment, case 3. discipline, spécialité, domaine (de connaissance)
germane:
Fach 1. Schublade, Box, Feld, Abteil, Kabine 2. Fachabteilung 3. Branche, Bereich, Gebiet, Spezialgebiet
hispane:
1. compartimento, hueco de un casillero, estante 3. rama, disciplina, especialidad, área de especialidad
hungare:
1. rekesz, fakk 3. szakterület, ágazat
japane:
専門 [せんもん], 部 [べ], 仕切り [しきり], 区画 [くかく], 科目 [かもく], 種目 [しゅもく], 升目 [マスめ]
katalune:
1. compartiment 3. branca, especialitat
nederlande:
1. vak, compartiment 3. vak, branche
nepale:
मामला
pole:
1. pole, przegródka, przedział 3. branża, dyscyplina, dziedzina, fach, specjalność, zawód
portugale:
1. compartimento, seção, escaninho, casa (de tabuleiro) 3. especialidade, ramo (especialidade)
ruse:
1. отдел, отделение 3. специальность, область (деятельности)
slovake:
box, oddelený priestor
ukraine:
відділ, відділення (у столі, шафі, установі і т. п.), скринька, фах, спеціальність, галузь (діяльності), предмет (навчальний), купе

faka

Rilata al fako3; scienca, sciencaplika: infanfakaj flegistinoj [5]; prelegoj […] faritaj de profesia aŭ amatora fakulo, antaŭ nefaka kaj faka publiko [6]; fakaj terminoj [7]; centmiloj da vortoj, kvankam ili aperas listigitaj en la grandaj vortaroj, apartenas al specialaj sciencaj, profesiaj aŭ fakaj parolmanieroj […] ne rekonataj, de la meza parolanto [8].
beloruse:
адмысловы, спэцыяльны
ĉine:
专门 [zhuānmén]
germane:
Fach-
japane:
専門の [せんもんの], 専門的な [せんもんてきな]

fakaro

1.
VdE Kesto aŭ skatolo kun fakoj.
2.
Aro de sciencaj fakoj, ekzemple tiujn, kiujn oni elektis studi: Lineo […] studis ĉefe la grekan, hebrean, teologion kaj matematikon, fakaro planita por knaboj prepariĝintaj por pastreco [9].
angle:
pigeonholes
beloruse:
1. скрыня (з шуфлядамі, аддзяленьнямі), шафа (з аддзяленьнями) 2. сукупнасьць дысцыплінаў
ĉine:
1. 文书夹 [wénshūjiā]
france:
casier (boîte à cases)
germane:
1. Setzkasten 2. Fächerkombination
hispane:
casillero
hungare:
rekeszes tartó
japane:
整理棚 [せいりたな], 仕切り棚 [しきりたな]
katalune:
caseller
pole:
sekretarzyk, kasetka
ruse:
ящик с отделениями

fakulo, fakisto

Tiu, kiu sin okupas pri aparta fako scienca, teĥnika aŭ arta: artikoloj […] el la plumo de elstaraj fakuloj [10]; tiun aferon devus pridiskuti en zorge organizitaj konferencoj saĝaj fakuloj [11]; fakisto pri socialaj problemoj [12]; sociologoj, psikologoj kaj aliaj fakuloj opinias, ke pli bone estus dialogi kun la kontraŭuloj de la kunsido ol batali kontraŭ ili [13]; la ekzistanta manĉura estas rigardata de la fakuloj kiel rara primara materialo por esploro [14]; fakuloj zorgas pri la ĉevaloj el tiu raso [15]; se iu okaze alvokita fakulo fine sukcesos instali ĉiujn satelitricevajn necesaĵojn, […] vi ĝuos postfare perfektan ricevadon [16]; SUB:specialisto, ekspertoVD:kompetentulo, sciencisto, spertulo, ekspertizisto
10. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
11. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
12. Gejaj rakontoj en Esperanto.: 2017
13. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
14. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
15. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
16. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
angle:
expert, specialist
beloruse:
спэцыяліст, адмысловец
ĉeĥe:
odborník
ĉine:
专才 [zhuāncái], 专业职员 [zhuānyèzhíyuán], 专人 [zhuānrén], 行家 [hángjia], 专门家 [zhuānménjiā], 技术专家 [jìshùzhuānjiā], 专才 [zhuāncái], 专业职员 [zhuānyèzhíyuán], 专人 [zhuānrén], 行家 [hángjia], 专门家 [zhuānménjiā], 技术专家 [jìshùzhuānjiā]
france:
spécialiste
germane:
Fachmann, Fachfrau
hispane:
experto, especialista
hungare:
szakember, specialista
japane:
専門家 [せんもんか]
katalune:
especialista
nederlande:
vakman, specialist
pole:
fachowiec, specjalista, ekspert
ruse:
специалист
slovake:
odborník
ukraine:
фахівець, спеціаліст

faksalta ludo

Paradizludo: moviĝi per saltoj, tenante la piedojn kune, kiel […] infanoj dum faksalta ludo [17].
beloruse:
клясыкі (гульня)
france:
marelle
germane:
Himmelhoppe
katalune:
xarranca, sambori
pole:
gra w klasy
ruse:
классики (игра)

trabfaka

KON Konstruita el plekto de traboj, kun plenigaĵo en la interlasitaj fakoj: ĉe la angulo de trabfaka domo el 16a jarcento oni vidas skulptaĵon [18]; la du subaj etaĝoj el nestukita sabloŝtono estas dividitaj nur per etaĝaj kornicoj, la tria etaĝo estas trabfaka surkonstruaĵo [19].
18. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
19. -: Bad König invitas..., 2005
angle:
truss
beloruse:
фахвэркавы
ĉine:
桁架 [héngjià]
france:
à colombage
germane:
Fachwerk-
japane:
木骨造りの [きこつづくりの], ハーフティンバーの
katalune:
d'entramat de fusta
pole:
ażurowy

administraj notoj