Karib/o, Karibi/o

Karibo, Karibio

GEOG
Regiono de la okcidenta tropika Atlantiko, norde de la ekvatoro: Angilo […], kiel malgranda insulo en Karibo, multe zorgas pri la protekto de la medio kaj multe pripensis la rolon de turismo por subteni longdaŭran disvolvadon [1]; proksimume 1500 aŭ 2000 lingvoj, klasigitaj en 20 lingvistikajn familiojn […] estas uzataj en la jenaj regionoj: Nord-Ameriko, Mez-Ameriko, Karibio kaj Sud-Ameriko [2]. PRT:Antiloj
1. Monato, Renée Triolle: Observanto observata, 2014
2. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 2009
angle:
Caribbean
beloruse:
Карыбы, Карыбскі рэгіён
ĉine:
加勒比 [Jiālèbǐ], 加勒比地区 [jiālèbǐdìqū], 加勒比 [jiālèbǐ]
france:
Caraïbes
germane:
Karibik

kariba, Karibia

Rilata al tiu regiono: Kariba Maro; insularo en Kariba Maro fariĝis la naŭa observanto ĉe la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) [3]; Francisko […] ne estas la unua, tamen, kiu vizitis Kubon, la papoj Johano Paŭlo 2a en 1998 kaj Benedikto 16a en 2012 vizitis ĉi tiun plej grandan kariban insulon [4]; spektantoj ekscias multon pri la ĉiutaga vivo de la budhisma reĝlando Butano kaj de la karibia insulo Montserato [5].
3. Monato, Renée Triolle: Observanto observata, 2014
4. Monato, Juan Carlos Montero Medina: Vizito benita, 2015
5. Monato, Marko Naoki Lins: Plej malforta futbalnacio, 2004
beloruse:
карыбскі
germane:
karibisch

administraj notoj