*kolon/o UV

*kolono

1.
Granda rekta, dika objekto solida, eventuale flueca aŭ gasa: kolono de akvo, de hidrargo; nuba kolono [1]; fajra kolono [2]; lumanta kolono da polvo [3]; kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron [4].
a)
ARKI Vertikala peco el ligno, ŝtono, fero aŭ alia substanco, ĝenerale finiĝanta per kapitelo, kaj servanta kiel subtenilo aŭ kiel ornamo de konstruaĵo: cilindra, kvarangula, dorika, korinta, ionia kolono; lanterna kolono [5]; la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj [6]; (figure) tiuj familioj estis la solida kolono de nia vilaĝa komunumo [7].
b)
ARKI Monumento, konsistanta el izolita kolono el marmoro, bronzo ktp: la Trajana kolono; GEOG la Herkulaj kolonoj (ĉe la antikvuloj, ambaŭ promontoroj de markolo de Ĝibraltaro); sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo [8]; meze en la salono […] estis starigita malgranda ora kolono, sur kiu devis sidi la najtingalo [9]; lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo [10].
c)
Stako2: kolono da libroj, da fromaĝoj.
VD:fosto, masto2
2.
(figure) Eminenta homo, grava principo aŭ institucio kiu estas fidinda apogo de ideo, movado, organizo ktp: la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero [11]; Mi faras vin (pli ĝuste „cin“, Jeremian) … fera kolono [12]; la kvin kolonoj de Islamo PIV1 .
3.
TIP(malofte) Kolumno1: en tiuj du kolonoj [de la „interrilata tabelo“], kiuj finiĝas per „a“ kaj „o“, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj [13].
4.
MIL Trupoj laŭlonge ordigitaj dum marŝado: en la centra kolono eksonis la komando, ritma bruo de la tamburoj kaj la murmuro de la paŝoj de la infanterio [14]; la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon [15]. VD:kolumno 2
HOM:kolono (monunuo)
afrikanse:
kolom
albane:
kolona
amhare:
አምድ
angle:
1.a column, pillar 1.b pillar 1.c stack 1. column 3. column 4. column, file
arabe:
عمود
armene:
սյունակ
azerbajĝane:
sütun
beloruse:
слуп, слупок, калёна, стос
bengale:
কলাম
birme:
ကော်လံ
bosne:
kolonu
ĉeĥe:
colon, kolon, tračník
ĉine:
[zhù], 柱子 [zhùzi], 縱隊 [zòngduì], 列 [liè], 支柱 [zhīzhù], 行列 [hángliè]
dane:
kolonne
estone:
veerg
eŭske:
zutabe
filipine:
haligi
france:
colonne (arch., mil.), file, pilier, pile (tas) Trajana ~o: Colonne Trajane. Herkulaj ~oj: Colonnes d'Hercule.
galege:
columna
germane:
1.a Säule, Pfeiler 1.b Säule 1.c Stapel 1. Säule 3. Spalte 4. Kolonne, Marschsäule 4. Kolonne
guĝarate:
કૉલમ
haitie:
kolòn
haŭse:
shafi
hinde:
स्तंभ
hispane:
1.a columna, pilar
hungare:
1.a oszlop 1.b emlékoszlop 1.c rakás, oszlop 1. oszlop 3. hasáb 4. menetoszlop
igbe:
na kọlụm
irlande:
colún
islande:
dálki
itale:
colonna 1.c pila (colonna di oggetti)
japane:
コラム
jave:
asli
jide:
זייַל
jorube:
iwe
kanare:
ಕಾಲಮ್
kartvele:
სვეტი
kazaĥe:
колонна
kimre:
colofn
kirgize:
колонна
kmere:
ជួរឈរ
koree:
korsike:
coluna
kose:
intsika
kroate:
stupac
kurde:
ling
latve:
kolonna
laŭe:
ຖັນ
litove:
stulpelis
makedone:
колона
malagase:
tsanganana
malaje:
ruangan
malajalame:
കോളം
malte:
kolonna
maorie:
tīwae
marate:
स्तंभ
monge:
kem
mongole:
багана
nederlande:
1.a zuil 1.b zuil 1.c stapel 1. zuil 3. kolom 4. colonne
nepale:
स्तम्भ
njanĝe:
danga
okcidentfrise:
pylder
panĝabe:
ਕਾਲਮ
paŝtue:
کالم
pole:
1.a kolumna 1.b kolumna, stela 1.c stos 1. słup 3. kolumna 4. kolumna (wojskowa, marszowa)
portugale:
4. coluna, pilar, pilha
ruande:
inkingi
ruse:
1.a колонна, столб, столп 1.b колонна, столб, столп 1.c стопка, колонка, столбик 1. столб 2. столп 3. столбец, колонка (в газете, книге) 4. колонна (военный строй)
samoe:
pou
sinde:
ڪالمن
sinhale:
තීරුව
skotgaele:
colbh
slovake:
kolónka, stĺpec
slovene:
stolpec
somale:
khaanadda
ŝone:
mbiru
sote:
kholomo
sunde:
tihang
svahile:
safu
svede:
1.a kolonn, pelare 1.b kolonn, pelare 1.c stapel 1. pelare 3. spalt, kolumn 4. kolonn
taĝike:
сутун
taje:
คอลัมน์
tamile:
பத்தியில்
tatare:
багана
telugue:
కాలమ్
ukraine:
колонка
urdue:
کالم
uzbeke:
ustun
vjetname:
cột
zulue:
ikholomu

kolonaro

ARKI Vico de kolonoj: en la mezo de tiu lando etendiĝis vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia [16]; granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko [17]. VD:portiko
angle:
colonnade
beloruse:
калянада
ĉeĥe:
sloupoví
france:
colonnade
germane:
Säulenreihe, Kolonnade
hungare:
oszlopsor
itale:
colonnato
japane:
列柱 [れっちゅう], 柱廊 [ちゅうろう]
nederlande:
zuilenrij, colonnade
pole:
kolumnada
ruse:
колоннада
slovake:
kolonáda, stĺporadie

surkolonaĵo

ARKI Entablemento: pilastroj kun ionikaj kapetoj kaj rokaĵoj portantaj partojn de surkolonaĵo kaj kornicon [18].
angle:
entablature
beloruse:
антаблемэнт
france:
entablement
germane:
Hauptgesims, Gebälk
hungare:
főpárkány, koronapárkány
itale:
trabeazione
pole:
nadsłupie
ruse:
антаблемент

Hermes-kolono

HIS Soklo kun la torso de Hermeso, la greka dio de vojaĝantoj: Juvenal komparas la plej nobelan nenifarulon kun Hermes-kolono, […] tio estas kruda fosto, sur kiu lokiĝas kapo de la dio […] sen manoj kaj piedoj [19]. VD:kariatido
angle:
herm (sculpture)
france:
hermès (sculpture)
germane:
Herme
ruse:
герма

murkolono

ARKI Kolono parte enigita en muro, ofte kvadrata; pilastro: la kelneroj apogiĝis senokupe al la murkolonoj [20].
20. T. Storm, trad. A. Bader: Imenlago, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
angle:
pilaster
beloruse:
пілястра
france:
pilastre
germane:
Pilaster, viereckiger Wandpfeiler
hungare:
pilaszter
nederlande:
pilaster
pole:
pilaster, pilastr
ruse:
пилястр

malhonora kolono, kolono de malhonoro

JUR Koloneto, al kiu oni iam ligis krimulojn por elmontri ilin al popolo; pilorio: servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon […] al vergoj sub la malhonora kolono [21]; la tuta knaba lernejo, kiu troviĝis ĝuste kontraŭe, leviĝus sur la piedojn […] por vidi lin ĉe la kolono de malhonoro [22].
angle:
pillory
beloruse:
ганебны слуп
ĉine:
刑柱 [xíngzhù], 恥辱柱 [chǐrùzhù], 頸手迦 [jǐngshǒujiā]
france:
pilori
germane:
Schandpfahl, Pranger
hungare:
pellengér
japane:
さらし台 [さらしだい]
nederlande:
schandpaal
portugale:
pelourinho
ruse:
позорный столб

administraj notoj