1komedi/o

komedio

1.
TEA Teatraĵo, kiu ekscitas la ridon prezentante komikajn personojn aŭ amuzajn eksterordinarajn cirkonstancojn: La Revizoro, komedio en kvin aktoj Ifigenio ; li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion [1]; dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj, kaj en la nokto mi sonĝas, ke mi flugas en formo de alaŭdo en la Frederika parko, vere, oni povus skribi pri tio tutan komedion [2]! ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg [3]; pupa komedio [4]; li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj [5]; laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn Marta ; la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj Hamlet ; la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi [6]! SUB:burlesko, farso,
2.
(figure) Aranĝo malsincera por trompi per falsa ŝajno; ŝajnigo, hipokriteco: li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto [7]; kial ŝi ludus tian komedion, kial ne simple diri la veron [8]?
angle:
comedy
beloruse:
камэдыя
ĉeĥe:
komedie, přen. přetvářka, veselohra
ĉine:
搞笑片 [gǎoxiàopiàn], 喜剧 [xǐjù], 笑剧 [xiàojù]
france:
1. comédie (théâtre) 2. comédie (fig.), exagération, farce, tromperie
germane:
1. Komödie, Lustspiel 2. Komödie, abgekartetes Spiel, Farce
japane:
喜劇 [きげき], コメディー [こめでぃー], 茶番 [ちゃばん], 見せかけの芝居 [みせかけのしばい]
nederlande:
1. comedie, blijspel 2. comedie
pole:
komedia
portugale:
comédia
ruse:
комедия
slovake:
veselohra
slovene:
veseloigra, komedija
ukraine:
комедія

komedia

1.
TEA Rilata al komedio: tia ciklo respureblas en pluraj ŝekspiraj verkoj, ĉu komediaj, ĉu dramaj [9]; aperis pli poste komedia filmo [10]; usona komedia serio [11].
2.
(figure) Malsincera, hipokrita: oni diros, ke ni aranĝis komedian elekton PV .
9. Monato, Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra, 2007
10. Monato, Fidilalao Henriel: Kino malagasa furoras, 2007
11. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 2012
angle:
comedic
beloruse:
1. камэдыйны, камічны, сьмяшлівы 2. штучны, фальшывы
ĉine:
[gǔ]
france:
1. de comédie, comique (adj.) 2. de comédie, comédien (adj.)
germane:
komödiantisch
japane:
喜劇の [きげきの], 喜劇的な [きげきてきな], 見せかけの [みせかけの], 茶番の [ちゃばんの]
pole:
komediowy, komediancki
ruse:
1. комедийный, комический, комичный 2.  притворный
ukraine:
комедійний, комічний

komedii

1.
(ntr)
TEA Ludi komedion: tre malsaĝa komedianto!... ― sopiris Herhor, frotante la frunton [12]; li vekas nin, rigardas post sin alprenas la sintenon de komedianto, lundanta la rolon de Oresto, kaj plie, de aĉa komedianto, li deklamas grekajn versaĵojn [13].
2.
(tr)
(figure) Hipokriti: ĉu vi ne opinias, ke li komedias laŭvole [14]?
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
13. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof : Quo Vadis, Ĉapitro XVIII
14. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?
beloruse:
1.  граць камэдыю 2. ламаць камэдыю
ĉeĥe:
hrát komedii
ĉine:
[yáng], 假装 [jiǎzhuāng], 故作 [gùzuò], 装作 [zhuāngzuò], 演戏 [yǎnxì]
france:
jouer la comédie, affecter (feindre), feindre, faire l'hypocrite, prétendre (feindre), faire semblant (de)
germane:
Komödie spielen 2. etwas vormachen
japane:
喜劇を演じる [きげきをえんじる], 見せかける [みせかける], 芝居する [しばいする]
nederlande:
comedie spelen
pole:
grać komedię
ruse:
1.  играть комедию 2.  ломать комедию
slovake:
hrať komédiu
ukraine:
грати комедію, лицемірити

komediisto

Aktoro, ludanta komedion: la itala komediisto, scenaristo kaj ĉefaktoro Dario Niccodemi konata precipe pro la komedioj „Scampolo“ kaj „La nemica[15]; la muzik-komediisto Victor Borge distradis siajn aŭskultantojn per simila sistemo [16].
angle:
comedian
beloruse:
камэдыянт
ĉeĥe:
komediant, komediální herec, komik
ĉine:
諧星 [xiéxīng], 小丑 [xiǎochǒu]
france:
comédien (subst.)
germane:
Komödiant
japane:
コメディアン, 喜劇役者 [きげきやくしゃ]
pole:
komediant
ruse:
комедиант
slovake:
komediant, komik
ukraine:
комедійний актор

administraj notoj