2kompromis/o JED

kompromiso

Interkonsento, aranĝita pro reciprokaj cedoj de du kontraŭuloj pri la diskutitaĵo: finveni al kompromiso; la kongreso devas […] ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas unu lokon krevigante alian [1]; la popoloj komencis persekutadi unu alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj estas maljustaj [2]; ambaŭ konsilis trovi kun BEA amikan, kompromisan solvon [3]; tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo [4]; venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li morale demisiis [5]; lia vivo estis sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo [6]. VD:akordo, cedo, koncedo
angle:
compromise
beloruse:
кампраміс
ĉeĥe:
kompromis, narovnání, ústupek
ĉine:
妥协 [tuǒxié], 折中 [zhézhōng]
france:
compromis (subst.), accommodement, arrangement (accord avec concessions) , transaction (accord avec concessions) finveni al ~o: atteindre un compromis.
germane:
Kompromiss, Vergleich (vor Gericht), Ausgleich
japane:
妥協 [だきょう], 歩み寄り [あゆみより], 和解 [わかい], 示談 [じだん]
katalune:
compromís
nederlande:
tussenoplossing, schikking (compromis), compromis
pole:
kompromis
portugale:
solução de compromisso
ruse:
компромисс
slovake:
kompromis, ústupok
ukraine:
компроміс

kompromisi

(ntr)
Fari, aranĝi kompromison: mi sentas min devigita kompromisi [7]; la arto kompromisi: jen – onidire – politiko [8]; unu apartenas al unu religio, alia – al alia, ili kompromisas dimanĉe vizitante protestantan kaj ankaŭ katolikan preĝejon [9]; la burĝaro kompromisis kaj cedadis, kio donis al Yuan Shikai, ĉefo de la nordaj militaristoj, ŝancon uzurpi la frukton de la revolucio [10]. VD:cedi1, interkonsenti, koncedi
7. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
8. Monato, Brulaj problemoj
9. Monato, last: Diservoj en diversaj lingvoj, 2008
10. -: Antaŭmoderna historio, El Popola Ĉinio
beloruse:
знайсьці кампраміс
ĉeĥe:
uzavřít kompromis, uzavřít narovnání, učinit kompromis
ĉine:
妥协 [tuǒxié]
france:
faire un compromis, composer (transiger), transiger
germane:
einlenken, entgegenkommen, einen Kompromiss finden
japane:
妥協する [だきょうする], 和解する [わかいする]
katalune:
comprometre's
nederlande:
een compromis sluiten
pole:
dochodzić do kompromisu
slovake:
urobiť kompromis
ukraine:
іти/піти на компроміс, дійти до компромісу, досягти компромісу

kompromisemo

Kapablo kaj preteco por kompromiso, por parta kaj reciproka cedo: Seneko estas ofte kritikata pro sia kompromisemo, sed ĉu tio ne estas necesa kvalito de ĉiu ajn sukcesa politikisto? [11]. VD:cedemo, moleco
11. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
beloruse:
гатоўнасьць да кампрамісаў
france:
sens du compromis
germane:
Kompromissbereitschaft

senkompromisa

Kiu restas firma, memfidela, ne akceptas kompromison: pugno konvenas por tre forta argumentado, por elmontro de senkompromisa starpunkto [12]; mia kredo estas senkompromisa: milito iaspeca estas krimego [13]; se morala sistemo volas protekti la vivon, ĝi devas fari tion absolute, ĉiam kaj ĉie, senkompromise kaj senkondiĉe [14]; la senkompromisa kaj firma sinteno de la Jugoslavia Esperanto-Movado estas honorinda ekzemplo de rezisto en la tiama pasiveco de la neŭtrala Esperanto-Movado [15]. VD:rigida2, severa1
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
14. Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
beloruse:
бескампрамісны
france:
intransigeant, sans compomis
germane:
kompromisslos
ukraine:
безкомпромісний, непримиренний

administraj notoj