*konven/i UV

*konveni

(ntr)
1.
Bone adaptiĝi al difinita situacio aŭ al preciza cirkonstanco: ĉu konvenas al vi la postvenonta ĵaŭdo, je la 14a [1]? oni plej bone laboras kiam ĉiuj kondiĉoj konvenas [2]; la jako konvenas al mi (havas la ĝustan mezuron); PV ĉu tiu ŝtopilo konvenas al la botelo? PV la ĉemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto [3]; tia vido konvenus nur al kampo de milito [4]. VD:kongrui, taŭgi
2.
Bone adaptiĝi al ies sentoj, karaktero aŭ socia stato: al malsaĝulo ne konvenas alta parolado [5]; al nia kor’ konvenus nun funebri [6]; ŝi demandis, kiakolora robo konvenus al ŝi [7]; via aspekto ne konvenas al via rolo [8]; ne konvenas al la kronprinco sin montri en la domo de la pastrino, kiun vizitis ĉiu piligrimo [9]; pli konvenas al mi, uzi la ŝpinilon ol la spadon [10]; Kaj la rubandoj al la junularo ⫽ Konvenas en ne malpli alta grado, ⫽ Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj ⫽ Konvenas al maturaj maljunuloj [11]; kio konvenas al sciuro ne konvenas al vulturoPrV .
3.
Konformi aŭ konformiĝi al moroj, al reguloj de homaj rilatoj; deci3: ne konvenas resti side, dum maljunula virino ne trovas lokon por sidiĝi; mi ĉiam demandas min, ĉu eblas kaj konvenas alparoli iun [12]; mi ordonas […] akcepti la noblan Sargonon kun respekto, kiu konvenas por la ambasadoro [13]; kiel konvenas al reĝa filo, li tuj ekregis sin [14].
VD:akordi1.a, konformi
afrikanse:
pas
albane:
përshtaten
amhare:
ተስማሚ
angle:
suit
arabe:
تناسب
armene:
տեղավորել
azerbajĝane:
uyğun
beloruse:
падыходзіць, пасаваць, належаць, адпавядаць
bengale:
মাপসই
birme:
မထိုက်မတန်
bosne:
odgovarati
bulgare:
подхождам, пасвам
ĉine:
合意 [héyì], 合适 [héshì], 宜 [yí]
dane:
passe
estone:
sobi
eŭske:
kabitzen
filipine:
umangkop
france:
1. convenir, seoir 2. convenir, seoir 3. convenir
galege:
caber
germane:
1. passen 2. taugen, brauchbar sein, geruhen, stehen (passen zu), sich gebühren 3. sich gehören, angemessen sein, sich gebühren, gereichen, zukommen
guĝarate:
ફિટ
haitie:
anfòm
haŭse:
shige
hinde:
फिट
hispane:
ser conveniente
hungare:
1. illik (vmihez), megfelelő 2. illik, passzol 3. illik (illendő), illendő
igbe:
kwekọrọ
irlande:
oiriúnach
islande:
passa
japane:
フィット
jave:
pas
jide:
צופּאַסן
jorube:
dada
kanare:
ಸರಿಹೊಂದದ
kartvele:
ჯდება
kimre:
ffitio
kirgize:
туура
kmere:
សម
koree:
적합
korsike:
jìssi
kose:
ilingane
kroate:
pristajati
kurde:
bihorîn
latine:
apta
latve:
piemērots
laŭe:
ເຫມາະ
litove:
tinka
makedone:
одговара
malagase:
antonona
malaje:
muat
malajalame:
യോജമാക്കുക
malte:
tajbin
maorie:
uru
marate:
फिट
monge:
haum
mongole:
таарах
nederlande:
passen
nepale:
सूट
njanĝe:
agwirizane
okcidentfrise:
passe
panĝabe:
ਫਿੱਟ
paŝtue:
سره برابر
pole:
odpowiednim być, licować, pasować, godzić się, nadawać się
portugale:
convir, ser conveniente, quadrar, servir
ruande:
bikwiye
rumane:
dreptul de a fi, să fie în armonie, potrivi
ruse:
1. годиться, подходить (по размеру, цвету и т.п.) 2. годиться, подобать, приличествовать 3. годиться, подобать, приличествовать
samoe:
faʻafetaui
sinde:
مناسب
sinhale:
සුදුසු
skotgaele:
a ‘freagairt
somale:
ku haboon
ŝone:
fita
sote:
lumellane
sunde:
ngepas
taĝike:
муносиб
taje:
พอดี
tamile:
பொருந்தும்
tatare:
туры килә
telugue:
సరిపోయే
ukraine:
відповідати
urdue:
فٹ
uzbeke:
mos
vjetname:
phù hợp với
zulue:
linganisa

konvena

1.
Konvenanta al situacio: fine li devis foriri por atendi ĝis pli konvena tempo [15]; ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo [16]; niaj soldatoj trovos konvenan por si okupon [17]; por funebro [tiuj ruĝaj ŝuoj] certe estis ne tre konvenaj [18]; tiu ĉi esprimo estus pli konvena por la objekto [19]. VD:konforma, oportuna.
2.
Konvenanta al sentoj, al socia kondiĉaro: ha, panjo, por vi pajlokolora [vesto] ne estas alkonvena [20]; Ni rekompencos la viziton vian ⫽ Per plej konvena reĝa rekompenco [21].
3.
Konvenanta al moroj, deca: ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii [22]; [ili] metis la piedojn sur la tablo, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili [23]; severa moralisto trovos mian sinceron nekonvena [24]; tiujn scenojn li ne konsideris konvenaj por la okuloj de juna virino.
VD:akorda1.a, konforma1.b, konvencia, kutima
beloruse:
прыдатны, здатны, належны
bulgare:
подходящ
ĉine:
合适 [héshì], 妥帖 [tuǒtiē], 得当 [dédàng], 恰当 [qiàdàng], 适当 [shìdàng], 恰如其分 [qiàrúqífèn], 貼切 [tiēqiè], 适合地 [shìhéde], 适宜 [shìyí]
france:
1. adapté, adéquat, bienvenu, convenable, indiqué, judicieux, opportun 2. adapté, adéquat, bienvenu, convenable, indiqué, judicieux, opportun 3. adapté, convenable, décent, indiqué, judicieux
germane:
passend, angemessen, geeignet 3. gebührlich, gehörig
hispane:
conveniente
hungare:
1. alkalmas, megfelelő 2. illik 3. illik, illendő
japane:
適切な [てきせつな], ふさわしい, 向いている [むいている], 礼儀にかなった [れいぎにかなった]
nederlande:
passend
pole:
adekwatny, dobrany, celowy, godziwy, należyty, odpowiedni, przyzwoity, stosowny, właściwy
rumane:
potrivit, convenabil, adecvat
ruse:
подходящий, годный, подобающий, уместный
tibete:
སྟབས་བདེ་པོ་

konvene

Ĝuste, ekzakte, proporcie, trafe, oportune: nejuna elfknabino […] krom la nuda dorso estis tre konvene vestita [25]; konvene honoru lin, kiel amikon [26]; venu al la kontoro iun tagon, ― kiam estos konvene? ― miaparte tuj [27]; vi povos pagi kiam estos konvene al vi, kaj pri rento vi ne pensu [28]; estas en efektiveco ne konvene tion rakonti [29]; Beatrico konvene edziniĝis [30].
beloruse:
адпаведна, дарэчна, слушна
france:
convenablement, correctement, proprement, décemment
germane:
angemessen, passend, gebührend
hispane:
convenientemente
hungare:
illő módon, megfelelően, illendően
japane:
ふさわしく, 適切に [てきせつに], 行儀正しく [ぎょうぎまさしく]
nederlande:
toepasselijk
pole:
odpowiednio, tak jak należy, właściwie
rumane:
respectiv, cum se cuvine
ruse:
надлежащим образом, уместно

konvene al

(prepoziciaĵo)
Agante laŭ2 difinita cirkonstanco, akorde kun...: li neniel bremsis la paŝojn konvene al la temperaturo [31]; kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno [32]; retrorigardu la militon por pli bona futura kunlaboro […], konvene al la ĝenerala temo de la kongreso, „Kunlaboro por Paco, Stabileco kaj Disvolvo“ [33].
31. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
32. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
33. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54)
beloruse:
у адпаведнасьці з
ĉine:
相称 [xiāngchēng], 相应 [xiāngyīng], 相应的 [xiāngyīngde]
france:
en accord avec
germane:
entsprechend, dem ... angemessen
pole:
prawidłowo
rumane:
în mod corect

konveneco

1.
Eco de tio, kio estas konvena al situacio, al ĉirkaŭmondo: konveneco de esprimo, vesto, loĝejo.
2.
Dececo: la reguloj de la konveneco estis plenumitaj [34]; vi transpaŝas la limojn de konveneco [35]; pro sento de alta konveneco, la markizino ne volis, ke la gejunuloj […] estu devigataj toleri la malagrablaĵojn de senĉesaj renkontoj [36]; via onklino ne ĉeestas plu por permesi miajn vizitojn, la konveneco min devigas eliri [37]; nur por konveneco vi rigardas la desegnaĵojn [38].
Rim.: Deci rilatas al ĝeneralaj reguloj, kaj tial estas ĉiam uzata senkomplemente; konveni rilatas al aparta situacio, kaj tial estas plejofte uzata kun komplemento; sed tiu distingo ne estas ĉiam precize observata.
beloruse:
дарэчнасьць, слушнасьць, прыстойнасьць
ĉine:
礼节 [lǐjié], 絕配 [juépèi]
france:
bienséance, décence, savoir-vivre 1. adéquation, conformité, convenance
germane:
1. Angemessenheit
hispane:
conveniencia
hungare:
illendőség 1. megfelelőség, alkalmasság
japane:
適切さ [てきせつさ], 適性 [てきせい], 礼儀正しさ [れいぎただしさ]
pole:
przyzwoitość, należytość
rumane:
decență
ruse:
приличие 1. уместность

konvenigi

Alkonformigi tiel, ke ĝi estas konvena: defia tradukotasko – lerte plenumita, kune kun adaptetoj por konvenigi la verkon por esperantista publiko [39]; ŝi ne povis kompreni kiamaniere simpla formulo civila kaj religia povas konvenigi kaj eĉ moraligi agon tiel tedegigan [40]. VD:adapti, akomodi, alĝustigi
angle:
adapt
beloruse:
дапасоўваць, адаптаваць, падганяць
ĉine:
調適 [tiáoshì], 配 [pèi], 啱 [yān], 迁就 [qiānjiù]
germane:
anpassen

malkonvena

Ne konvena, ne akorda kun la cirkonstancoj, moroj, kutimoj: ni – pro malkonvenaj kaj insultaj kondutoj de la ĉirkaŭuloj – kredas nin senvaloraj ekde infanaĝo [41]. VD:ekstravaganca, maldeca, maloportuna, skurila
41. Tatoeba: Frazo 622512, [vidita en 2015]
beloruse:
неадпаведны, непрымальны, неўласьцівы
ĉine:
不妥 [bùtuǒ], 不恰当 [bùqiàdàng], 不适合 [bùshìhé]
france:
inapproprié, impropre
germane:
unziemlich, unangebracht, daneben (benehmen)
japane:
不適当な [ふてきとうな], 場違いな [ばちがいな], 不似合いな [ふにあいな], 不作法な [ぶさほうな]
pole:
nieodpowiedni, niestosowny, niewłaściwy
rumane:
inaplicabil, nepotrivit, impropriu
tibete:
སྟབས་བདེ་པོ་མིད་པ་

malkonveni

(ntr)
Ne akordi kun cirkonstancoj, reguloj, deco: la parolo de Kyuma Fumio malkonvenas al lia rolo kiel nacidefenda ministro [42]; ne malkonvenas scii, ĉu li apogas serbojn, ĉu kroatojn, por ke laŭeble mi subtenu la antagonajn kaj tiel puŝu lin en sakstraton [43].
beloruse:
не пасаваць, не адпавядаць
ĉine:
不相称 [bùxiāngchèng]
france:
être inapproprié
germane:
sich nicht ziemen, unangemessen sein
pole:
nie pasować
rumane:
nu se potrivește

administraj notoj