*laŭ PV

I.

*laŭ

Prepozicio montranta:
1.
Sekvatan linion, itineron aŭ direkton; longforman objekton, kies randon oni sekvas dum movo: ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro [1]; Aĥab iris aparte laŭ unu direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto [2]; li distranĉis [la bestojn] laŭ la mezo [3]; Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron [4]; hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento [5]; ŝi malleviĝis laŭ la trunko [6]; li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn [7]; la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero [8]; oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte (necesas havi firman direkton en la vivo) PrV ; li amis promeni laŭ la tombejo PV . VD:tra1
Rim.: Troviĝas ekzemploj, en kiuj la prepozicio enkondukas ne nomon de linio, sed de ia surfaco, sur kiu okazas la koncerna movo, kiel en: nuboj nigraj, pelataj de vento, rapide kuris laŭ la malafabla ĉielo; laŭ lia ruĝa vizaĝo fluis ŝvito PV ; [fluganta cikonio kunpuŝiĝis kun ŝipo], glitis malsupren laŭ la velo kaj bum! ĝi troviĝis sur la ferdeko [9]. En PIV1 estas averto, ke tia uzado estas nekonsilinda, kaj ke oni prefere uzu sur. Ŝajnas tamen, ke laŭ aldonas interesan nuancon, ke la movo sekvas linian trajektorion inkluzivatan en la koncerna surfaco.
2.
Obeatan ordonon, konsilon, senton, deziron, leĝon, kutimon...: mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro [10]; en [tiuj leĝoj] neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [11]; ĝi estu laŭ viaj vortoj [12]; li pagu [la monpunon] laŭ decido de juĝantoj [13]; laŭ iliaj leĝoj ne kondutu [14]; laŭ signo de Herhor, Pentuer iris en la fundon de la kaverno [15]; laŭ la konsilo de l' patro [li] komencis noti la impresojn [16]; de kie vi scias, ke ĉio ĉi ne estas farata laŭ la volo de l' faraono [17]? laŭ lia postulo, unu el la egiptaj oficiroj eltiris sian bronzan glavon [18]; Patroklo [estu] bruligita, laŭ la greka moro [19]; laŭ niaj sanktaj leĝoj, mia dekreto ne sufiĉas por malfermi al ni la kelojn de Labirinto [20]; li volas agi laŭ sia kapo (laŭ la propra deziro); ni vagadis tie ĉi kaj tie laŭ nia plaĉo kaj bontrovo; mi agis laŭ mia konscienco.
3.
Cirkonstancon, de kiu dependas la maniero plenumi la agon aŭ la karaktero de la objekto: birdo kantas laŭ sia beko PrV ; Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni [21]; starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi [22]; li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo [23]; ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco (laŭ ordo dependanta de iliaj aĝoj) [24]; jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ naskiĝo (cititaj laŭ ordo de naskiĝo) [25]; arĝenta kaliko de sepdek sikloj, (difinitaj) laŭ la sankta siklo [26]; la muŝo portis sian krepan veston laŭ la sama fasono, kiel nun [27]; kelkaj homoj, vestitaj laŭ la tiuepoka modo, preteriris preter li [28]; ŝatu amikon laŭ la dato de akiro PrV ; niaj temploj estis konstruataj laŭ plano, kiun desegnis la dioj mem [29]; ni montras la ĉefajn direktojn, laŭ kiuj oni konstruas templojn kaj fosas kanalojn [30]; ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj EE ; kvankam ili donis al vi klarigojn laŭ sia povo, vi ne kontentiĝis [31]; administru nin viaj ĉefoj konscience juste, ne laŭ sia malbona volo [32]; danci laŭ muziko, laŭ muzikilo; danci laŭ ies fajfilo (blinde agi laŭ ies volo) PrV ;
4.
Fonton de konstato, pritakso, opinio, rakonto, kono...: mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno [33]; la homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia [34]; la pli juna filino [...] estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco (konsiderante ŝian bonecon kaj honestecon, oni opiniis, ke ŝi estas lia plena portreto) [35]; laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj [36]; Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ [37]; laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva [38]; la glora Istubar [...] kunportis dokumentojn, laŭ kiuj Sargon [...] estas nomita ambasadoro [39]; laŭ miaj scioj, [ĉiuj] aŭdis ion pri la traktato kaj indignas [40]; ili estis [ne tiel multenombraj], kiel estis necese laŭ la kalkuloj de l' faraono [41]; poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono PrV ; laŭ la frukto oni arbon ekkonas PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 21:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:20
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:10
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:22
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 18:3
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 20
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 5
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 21
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 10
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:26
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:30
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:17
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:33
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:16
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 7:13
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 19
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 9
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 2
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 21
33. L. L. Zamenhof: Homaranismo,
34. L. L. Zamenhof: Homaranismo,
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
36. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:2
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 14
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 10
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 12
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 15
beloruse:
па, паводле, у адпаведнасьці з, адпаведна, згодна
ĉine:
依照 [yīzhào], 基于 [jīyú], 基於 [jīyú], 根据 [gēnjù], 根據 [gēnjù], 依 [yī], 依据 [yījù], 依據 [yījù], 照着 [zhàozhe], 按照 [ànzhào], 凭 [píng], 憑 [píng]
france:
selon, à, d'après, à la mesure de, dans la mesure de, le long de, en proportion de, en fonction de, conformément à, en suivant (le long de), suivant (prép.) danci ~ ies fajfilo: se laisser mener à la baguette, se laisser mener par le bout du nez.
germane:
1. entlang ~ sia tuta longeco: der Länge nach. 2. gemäß, entsprechend, auf Geheiß von 3. entsprechend, nach (gemäß) 4. entsprechend, nach (entsprechend)
hispane:
según 1. a lo largo de 2. de acuerdo a 3. de acuerdo a danci ~ ies fajfilo: bailar al compás de alguien, ser dirigido por alguien. 4. de acuerdo a
hungare:
1. mentén 2. szerint 3. szerint
indonezie:
berdasarkan, [turut] menurut
nederlande:
2. volgens 3. naar, volgens
pole:
wzdłuż, według, za, wedle, zależnie, podług
portugale:
conforme, segundo (de acordo com), consoante (de acordo com)
rumane:
în conformitate cu, dealungul, conform cu
ruse:
по, согласно, в соответствии с
ukraine:
за, згідно з.., відповідно до..

mallaŭ

(malofte)
Kontraŭ5, malkonforme al: li, mallaŭ sia kutimo, tre multe trinkis [42].
42. A. Puŝkin, trad. A. Korĵenkov: La pika damo, 2003-2010
france:
à rebours de
germane:
entgegen (dem Beschluss, Gewohnheit usw.)
hispane:
al contrario de
pole:
przeciwnie do
rumane:
contrar la
II.
Vortero samsignifa:

laŭa

Konforma (al); kuŝanta (laŭ): ne forgesu antaŭe sube de [la rostokrado] enmeti la laŭan ujon por kapti la grasan akvon [43]; [mia lingva sento] faras la uzon de la antaŭ „ad-substantivoj“ pli laŭa al la normalaj artikolreguloj [44].
43. Kuirreceptoj de Donjo el Germanio, http://www.marktplatz-deutschland.de/rsabg/pic2/karapaco/u/receptoj/
44. J. Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko, Planlingvistiko 1982:1, p 10a-18a
beloruse:
адпаведны
ĉine:
相匹配 [xiāngpīpèi], 濡忍 [rúrěn]
france:
conforme
germane:
entsprechender
hispane:
acorde, conforme
hungare:
e szerinti, a szerinti, megfelelő
pole:
wzdłużny, zgodny
rumane:
longitudinal, conform
ruse:
соответствующий
ukraine:
відповідний

laŭi

(tr)
Kuŝi, stari, esti laŭ: longa kapelo […] laŭis unuflanke la grandan muron [45].
45. A. de Villiers de l'Isle Adam, trad. J. Vincent: Fratino Natalia, 1991
france:
longer
germane:
entlang führen
hispane:
seguir
pole:
rozciągnąć się wzdłuż czegoś
rumane:
întinde-te de-a lungul a ceva

laŭigi

(tr)
Igi laŭa, adapti, konformigi: laŭigi la parolon al la penso PV ; mi ne plene komprenas, kiel oni laŭigas la tekston al la melodio de Steiner [46]; ĉion kion mi renkontas, mi dividas en prenendaĵon kaj lasendaĵon, kaj laŭ la prenendaĵoj mian konduton mi laŭigas [47].
46. Ros' Haruo: TTT-Himnaro Cigneta, 2006
47. M. K. Gandhi, trad. A. Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero, 2001-2015
beloruse:
узгадніць, прывесьці ў адпаведнасьць
ĉine:
合适 [héshì], 合適 [héshì], 改編 [gǎibiān], 改编 [gǎibiān], 配 [pèi], 啱 [yān], 迁就 [qiānjiù], 遷就 [qiānjiù], 調變 [tiáobiàn], 调变 [tiáobiàn], 媲 [pì], 坒 [bì]
france:
adapter, ajuster (adapter), conformer, mettre en conformité, plier (adapter)
germane:
anpassen
hispane:
adaptar, ajustar (adaptar), doblegar (adaptar)
hungare:
hozzáigazít, megfeleltet, passzít, adaptál
pole:
adaptować, dostosować, ustawiać, przymierzać, przystosować, przerabiać
rumane:
adapta, regla, aranja, încercați, adaptați, modificați
ruse:
согласовать, привести в соответствие
ukraine:
пристосовувати, адаптувати

laŭ tio ĉu

(dependiga konjunkcio)
Depende de tio, kiel...; konforme al tio, kiel...: laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon [48]; laŭ tio, ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia linio, ĝi ŝanĝas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo FK .
france:
selon que
germane:
je nachdem, ob
pole:
zgodnie z tym, jeśli
rumane:
în consecință, dacă
III.
Prefikso samsignifa:
1.
Uzata kun verbo: laŭiri, laŭkuri, laŭliniigi.
2.
Kunderivate kun substantivo al adjektivo aŭ adverbo: laŭcela, laŭdire, laŭeble, laŭleĝa, laŭmezura, laŭpeze, laŭvice, laŭvole.
germane:
1. entlang- 2. -gemäß
hungare:
 -szerinti, -menti

administraj notoj

pri laŭ:
Provizora stato.

* Aldonaj ekzemploj por enkonduki.
* Referencoj al "konforme al/kun", "proporcie kun"?, "el", "en"
* Koherigo de artikoloj "laux", "konforma", "sekvi"
* Enkonduki pliajn laux-derivajxojn
* Koherigi uzon de ind en cxiuj francaj prepoziciajxoj
[MB]