*dir/i UV

*diri

(tr)
1.
Konigi sian penson per vortoj, esprimi: diru al mi vian nomon [1]; „pardonu al mi, patrino,“ diris la malfeliĉa knabino [2]; mi diros: […] koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia [3]; el la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras (parolo abundas sed ne multe signifas) PrV ; se ni povas tiel diri Marta ; kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj [4]; diris kaj foriris PrV ; li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo [5]. VD:paroli1, rakonti
2.
(figure) Rezonante, esprimi penson al si mem, imagante la vortojn: mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco Marta ; ŝi […] diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla Marta ; Jerobeam diris en sia koro […] [6]; la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesa [7]; la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo [8].
VD:interna monologo
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:44
5. La Nova Testamento, Al la Romanoj 4:10
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 12:26
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
afrikanse:
albane:
thonë
amhare:
በል
angle:
*say
arabe:
قول
armene:
ասել
azerbajĝane:
demək
beloruse:
казаць, сказаць
bengale:
বলে
birme:
ပြော
bosne:
reci
bulgare:
казвам, кажа
ĉeĥe:
říci, říci
ĉine:
表达 [biǎodá]
dane:
sige
estone:
öelda
eŭske:
esan
filipine:
sabihin
france:
*dire (v.)
galege:
dicir
germane:
*sagen, aussprechen diris kaj foriris: sprach's und verschwand.
guĝarate:
કહે
haitie:
di
haŭse:
ka ce
hebree:
לומר
hinde:
कहना
hispane:
decir
hungare:
mond, elmond diris kaj foriris: angolosan távozott.
igbe:
na-ekwu
indonezie:
berkata
irlande:
islande:
segja
japane:
言う [いう]
jave:
ngomong
jide:
זאָגן
jorube:
sọ
kanare:
ಹೇಳಲು
kartvele:
ამბობენ,
katalune:
dir
kazaĥe:
айту
kimre:
dweud
kirgize:
айтуу
kmere:
និយាយ
koree:
korsike:
kose:
ithi
kroate:
reći
kurde:
gotin
latine:
dicunt
latve:
teikt
laŭe:
ເວົ້າ
litove:
pasakyti
makedone:
велат
malagase:
milaza
malaje:
mengatakan
malajalame:
പറയുക
malte:
jgħidu
maorie:
mea
marate:
म्हणू
monge:
hais
mongole:
гэж хэлэх
nepale:
भन्न
njanĝe:
mukuti
okcidentfrise:
sizze
okcitane:
dire
panĝabe:
ਦਾ ਕਹਿਣਾ ਹੈ
paŝtue:
وايي
pole:
powiedzieć, *powiadać, rzec, rzekać, głosić
portugale:
dizer, proferir
ruande:
vuga
ruse:
*сказать
samoe:
fai atu
sinde:
چون ٿا
sinhale:
කියන්න
skotgaele:
ràdh
slovake:
povedať, riecť, vravieť
slovene:
reči
somale:
dheh
ŝone:
vanoti
sote:
re
sunde:
ngomong
svahile:
kusema
taĝike:
гуфтан
taje:
บอก, พูด
tamile:
சொல்ல
tatare:
әйтегез
telugue:
సే
tibete:
བཤད་
ukraine:
сказати
urdue:
کا کہنا ہے کہ
uzbeke:
aytish
vjetname:
nói
zulue:
bathi

diro

Tio, kion oni diras: Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite [9]; mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis [10]; diron oni neas, skribo ne pereas PrV ; [ili] ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron [11]; aŭdinte tiun diron, la junulo foriris malĝoja [12].
angle:
statement
beloruse:
выказваньне, словы
ĉeĥe:
rčení, výpověď (činnost i výsledek), výrok
ĉine:
言詞 [yáncí], 电视广播机 [diànshìguǎngbōjī], 報告節目 [bàogàojiémù]
france:
parole (ce qu'on dit), dire (ce qu'on dit)
germane:
Worte, Ansage ~on oni neas, skribo ne pereas: wer schreibt der bleibt.
hebree:
אמירה, מילה
hispane:
dicho
hungare:
mondás, szóbeszéd
indonezie:
perkataan, pernyataan
japane:
[げん], ことば
pole:
wypowiedź, wiadomość
ruse:
высказывание
slovake:
výpoveď, výrok
ukraine:
вислів, висловлення, сказане (ім.)

dirindaĵo

Afero, kiun diri utilas, kiun oni ne prisilentu: jam estis esprimitaj preskaŭ ĉiuj dirindaĵoj pri tiu ĉi grava temo, do mi ne aldonos multe [13]; tria dirindaĵo: la gvidantoj de la Esperanta Civito ĝenerale havas altan lingvan nivelon kaj profundan konon pri la historio de Esperantio [14].
angle:
a thing worth saying
beloruse:
тое, што трэба сказаць
france:
chose à dire
pole:
coś do powiedzenia

dirigi

(tr)
Transdoni siajn dirojn al iu pere de tria persono: Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: sendu al mi vian filon David [15]. sendu rapide, kaj dirigu […] jenon […] [16]; ili […] trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ni trovis, — rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo [17].
angle:
say (but not directly to the receiver through speech, for example, through a letter or messenger)
beloruse:
загадаць пераказаць, перадаць (словы, выказваньне з кімсьці)
france:
faire dire, mander
germane:
ausrichten lassen
hungare:
mondat, üzen
indonezie:
memandati
japane:
言わせる [いわせる]
pole:
przekazywać wiadomość
ruse:
велеть сказать, передать (устное сообщение с кем-л.)

*diradi

(tr)
Ofte, ripete aŭ daŭre diri: Li ĉiam diradis al mi la veron [18]; elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li [19]; ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: leviĝu […] [20]; en la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion [21]; ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin [22].
angle:
say repeatedly
beloruse:
казаць, выказваць
germane:
wiederholen (sagen)
japane:
言い続ける [いいつづける]
pole:
powiadać, mawiać
ukraine:
казати, говорити (часто, повторно)

diraĵo

1.
Tio, kio estas dirata; diro: nenio estas pli trompa, – rediris Ilu-ittia, – ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion kiel patrinon [23]; mi bedaŭras, ke en via diraĵo estas tiom da ‚eble‘, mi ŝatus pruvi la aferon [24]; [ili] esprimis sian diraĵon en malrapide eligitaj, longpaŭzaj frazoj [25]; tiuj maldecaj vortoj […] tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj [26]; distris min ankaŭ liaj cinikaj diraĵoj [27]. VD:eldiro2, esprimo2, parolo1
2.
Dirmaniero: nu bone! – mi diris, imitante la kutiman diraĵon de mia patrino [28]; Betoveno laŭdegis sian antaŭulon per la diraĵo: „Lia nomo ne estu Bach (‚rivereto‘ en la germana lingvo), sed maro!“ [29]; ne senkaŭze la virino estas kreita, kia ŝi estas, kaj la naturo estas pli saĝa ol ĉiuj saĝuloj kune, estis diraĵo de la maljuna Kristoforo [30]; laŭ la diraĵo, la libereco valoras pli ol oro [31]. SIN:esprimo2, parolturnoVD:citaĵo, frazo2, idiomaĵo, proverbo, sentenco
3.
Onidiro: iamaniere naskiĝis diraĵo, ke Kristoforo estas la patro de la knabo [32]; povas esti, ke la tuta afero estas nura diraĵo [33]; komence mi eĉ ne kredis pri ti[uj] diraĵoj de aktivuloj okcitanismaj [34]. VD:famo1, klaĉaĵo
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
24. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
25. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
26. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 26. Vorto Amema El Buŝo Blasfema.
27. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
28. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
29. Monato, Franz-Georg Rössler: Finiĝis la Bach-jaro
30. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
31. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
32. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
33. Stellan Engholm: Al Torento, II.
34. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
germane:
1. Gesagtes, Ausspruch, Aussage, Ausdruck 2. Spruch, Redewendung, Formulierung 3. Gerücht, Rede (Gerücht)

aldiri

(tr)
Dirante aldoni: Nobel parolis respekte pri la filozofaj duboj de Descartes kaj Spinoza, aldirante, ke dubo devas esti la origino de la filozofia pensado [35]; tiam ŝi pli mallaŭte aldiris: ĉu vi scias alian konsilon [36]?
35. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj
36. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
angle:
add (in speaking)
beloruse:
дадаць, сказаць у дадатак
ĉeĥe:
dodat, připovědět
france:
ajouter (en parlant)
germane:
hinzufügen
hebree:
להגיד ל
hungare:
hozzátesz (beszédben)
indonezie:
menambahkan (pernyataan)
japane:
言い足す [いいたす]
katalune:
afegir
okcitane:
ajustar
pole:
dodać, dopowiedzieć
ruse:
добавить, сказать в дополнение
slovake:
doložiť (v reči), pripojiť
ukraine:
звернутися зі словами, додати

antaŭdiri

(tr)
Anonci okazontaĵojn: ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe [37]; la profeto Aĥija antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo [38]; Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo [39]; se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton [40]; neniu kapablas antaŭdiri, ĉu tiuj unikaj kaj iom aŭdacaj iniciatoj sukcesos [41].
angle:
predict
beloruse:
прадказваць
ĉine:
預卜 [yùbǔ]
france:
annoncer (prédire), prédire, pronostiquer
germane:
voraussagen, vorhersagen
hebree:
לחזות, לצפות מראש
hispane:
predecir
hungare:
előre megmond, előre jelez, megjövendöl, megjósol
indonezie:
meramal(kan), memprediksi
pole:
zapowiadać, przepowiadać, wieszczyć, wróżyć, prognozować
ruse:
предсказать, предвестить
ukraine:
говорити/казати наперед, завбачати, пророкувати, передвіщати

antaŭdiro

Anonco de okazontaĵo: proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro [42]; la antaŭdiro pri la fina stato de la kosmo [43]; kalkuli ekzaktajn nombrojn kaj fidindajn antaŭdirojn [44].
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:23
43. David Galadí-Enríquez & Amri Wandel: La kosmo kaj ni, p. 149
44. Monato, Werner Fuß: Nekontentiga progreso en klimatopolitiko
angle:
foretelling (noun), prediction
beloruse:
прадказаньне, прагноз
ĉine:
其先 [qíxiān], 預報 [yùbào], 卜 [bǔ], 預兆 [yùzhào]
france:
prédiction, pronostic
germane:
Vorhersage, Prophezeiung
hebree:
נְבוּאָה
hispane:
predicción
hungare:
jövendölés, jóslás
indonezie:
ramalan, prediksi
pole:
przepowiednia, wróżba, zapowiedź

antaŭdiristo

Homo, kiu anoncas okazontaĵojn interpretante antaŭsignojn: ne devas troviĝi inter vi iu […] aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto [45]; hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon [46]; li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, sed ne demandis la Eternulon [47]. SUB:aŭguristo, profeto
angle:
diviner, fortune-teller, oracle, prophet, prognosticator, soothsayer
beloruse:
прадказальнік antaŭ~istino: прадказальніца.
ĉine:
算命者 [suànmìngzhě], 預言者 [yùyánzhě], 占卜者 [zhānbǔzhě], 算命 [suànmìng], 預言家 [yùyánjiā], 先知 [xiānzhī], 預告者 [yùgàozhě]
france:
devin antaŭ~istino: devineresse.
germane:
Wahrsager, Prophet, Seher antaŭ~istino: Wahrsagerin, Seherin.
hebree:
מְנַבֵּא
hungare:
jós, jövendőmondó antaŭ~istino: jósnő.
indonezie:
peramal
pole:
wieszczek, prorok, wróżbita, jasnowidz, prognostyk antaŭ~istino: wieszczka.
ruse:
предсказатель antaŭ~istino: предсказательница.

disdiri

(tr)
Dirante divastigi: legendo disdiris, ke „The New York Sun“ forte pligrandigis sian vendonombron post tiu mistifiko [48]; multaj aliaj indiĝenoj ne plu konas la signifon de „Kokopelli“ krom tiu disdirata de la blankuloj [49]. SIN:disfamigiVD:babili, disanonci, disporti, distrumpeti, perfidi
angle:
tell (through speech, to make widely known), circulate (through speech), spread around (through speech)
beloruse:
распаўсюдзіць (чуткі і да г.п.), разбалбатаць
ĉeĥe:
rozhlásit, uvést ve známost
france:
diffuser (par la parole), répandre (par la parole)
germane:
umher erzählen
hungare:
elhíresztel, szétkürtöl
japane:
言いふらす [いいふらす]
pole:
rozpowiadać, rozgłaszać
ruse:
распространить (слух и т.п.), разболтать
slovake:
rozhlásiť

eldiri

(tr)
Vortigi, formuli, esprimi: li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija [50]; mi ne permesis al mia gorĝo peki per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo [51]; ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn [52].
angle:
express (tr), state (tr), pronounce (tr, as a judgement or declaration), declare (tr, in speech: officially, ceremoniously, authoritatively, as opinion)
beloruse:
выказаць
ĉeĥe:
proslovit, vypovědět, vyslovit, vyřknout
ĉine:
表达 [biǎodá], 片語 [piànyǔ], 露韓 [lùhán], 吐露 [tǔlù]
france:
énoncer, exprimer, prononcer (des paroles, un verdict)
germane:
ausdrücken, aussprechen, formulieren
hebree:
להצהיר
hungare:
kimond, kijelent
indonezie:
mengungkapkan
japane:
言葉に出す [ことばにだす], はっきり言う [はっきりいう], 述べる [のべる], 発言する [はつげんする]
pole:
wypowiadać, wygłaszać
portugale:
exprimir, expressar, formular, pronunciar
ruse:
высказать
slovake:
vypovedať, vysloviť
ukraine:
висловлювати, виголошувати

eldiro

1.
La ago eldiri: Jen Inger denove aŭdis eldiron de ŝia nomo kaj vidis, ke super ŝi brilas kvazaŭ du helaj steloj [53]; Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo [54].
2.
Eldirita opinio, rimarko, aserto: Informisto: Familiara nomo por civilulo informanta la policon pri eldiroj kaj konvinkoj de popolanoj [55]; li povas citi famajn aŭtorojn aŭ eldirojn de konataj personoj [56].
3.
LIN En lingvoscienco, unuo de parola komunikado: sed estas komplike sekvi kun preskaŭ tuta manko de indiko, kiu el la roluloj plenumas la eldirojn, eĉ tra tuta paĝo [57].
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:30
55. Ch. Dickens, tr. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 7a.
56. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 10ª.
57. Stefan MACGILL: Pli da kadavrojMonato
angle:
3. utterance
ĉeĥe:
3. výpověď
ĉine:
3. 言詞 [yáncí], 言談 [yántán]
france:
3. énoncé
germane:
3. Äußerung
japane:
発言 [はつげん]
pole:
3. wypowiedzenie
ruse:
1. выговаривание, произнесение 2. высказывание 3. высказывание

ĝustadire

Precizigante, korektante antaŭan diron: vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas [58]; ili ne havis aspekton de kamparanoj: ĝustadire ili similis malpurajn paraŝitojn [59]; ni antaŭdiras al la homoj la estontecon, ĉar ĝi interesas ilin, kaj ĝustadire, nur tion ili komprenas el la astronomio [60]. VD:pliĝuste
angle:
correctly (it is correct to say), rightly (it is right or correct to say), it is correct to say
beloruse:
дакладней
ĉine:
說實在的 [shuōshízàide], 确切地说 [quèqièdeshuō]
france:
plus précisément
germane:
um die Wahrheit zu sagen, um genau zu sein, genauer gesagt
pole:
prawdę mówiąc

kontraŭdiri

(tr)
Esprimi kontraŭan opinion, kontraŭdiskuti: mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri [61]; vidante la resanigiton […] ili ne havis, kion kontraŭdiri [62]; kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro, mi do demandas, por kio vi min venigis [63]? admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj, ne kontraŭdiremaj, ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian [64];bonan fidelecon [65]; tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense [66]; refuti la kontraŭdirantojn [67].
angle:
contradict
beloruse:
пярэчыць, запярэчыць
ĉine:
牴触 [dǐchù], 駁 [bó], 頂撞 [dǐngzhuàng]
france:
contredire kontraŭ~anto: contradicteur.
germane:
widersprechen
hebree:
לסתור
hungare:
ellentmond, felesel kontraŭ~anto: ellentmondó, más véleményen lévő.
indonezie:
membantah kontraŭ~anto: pembantah.
pole:
zaprzeczać, oponować kontraŭ~anto: oponent.
ruse:
возразить, противоречить

kontraŭdiro

1.
Ago kontraŭdiri: kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro [68]; li ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam antaŭe VivZam ; ŝi donis la violonon kun gesto, kiu ne akceptis kontraŭdiron HsT ; Klozelo farus mil pli-malpli leĝajn kontraŭdirojn, kaj volus uzi la artikolojn de leĝaro, kiu ne por ni taŭgas ChL . VD:ekscepcio, protesto
2.
Konflikto, precipe logika, inter du aferoj: vi preferas akcepti ĉiujn kontraŭdirojn kontraŭ la naturaj leĝoj, ol la supozon, ke iu mensogas IKr ; mi atentigis lin pri la kontraŭdiro inter liaj vortoj VaK ; mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi, rigardu tiujn ĉi kontraŭdirojn, kiel vi volas PatrojFiloj ; la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon Lanti ; Zamenhof, blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis rimarki la ekzistantajn kontraŭdirojn inter siaj asertoj kaj la vivo reala Zam ; ĉu ne estas eble eliri el tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj Lanti ? SUB:antagonismo, aporio, dilemo, oksimoro, paradokso2, senelirejo2
68. La Nova Testamento, La agoj 10:29
angle:
contradiction
beloruse:
пярэчаньне
ĉine:
相争 [xiāngzhēng], 对比法 [duìbǐfǎ], 抗訴 [kàngsù], 正相反 [zhèngxiāngfǎn], 不和諧 [bùhéxié], 不一致 [bùyīzhì]
germane:
Widerspruch 1. Einspruch
indonezie:
bantahan, kontradiksi
pole:
sprzeciw, zaprzeczenie

kvazaŭdiri, duondiri

(tr)
Alude diri, komprenigi sen rekta eldiro: „eble vi havas enigmon, kiun oni ankoraŭ ne solvis?“ duondiris Liala [69].
angle:
insinuate, suggest
beloruse:
намякаць, даць зразумець
ĉine:
略提 [lüètí], 略带 [lüèdài], 暗含 [ànhán]
france:
insinuer (laisser entendre), laisser entendre, suggérer (laisser entendre)
germane:
andeuten
hebree:
כאילו לומר
hungare:
céloz vmire, sejtet, csak félig mond ki
indonezie:
menyindir
japane:
言葉を濁す [ことばをにごす]
pole:
napomykać, sugerować, insynuować, dawać do zrozumienia
ruse:
намекать, намекнуть, дать понять
ukraine:
недоговорювати, натякати

laŭdire, onidire

Konforme al la komuna diro: laŭdire ŝi havas novan korinklinulon [70]; laŭdire li estis pafita de „teroristo“, subtenata de konservativuloj en Irano [71]; laŭdire la rusa caro ordonis, ke oni bruligu la kadavrojn, tamen pro odoraĉo oni finfine ilin enterigis [72]; Danlando, onidire liberala lando, ĵus pretigis novan leĝon, kiu eminente diskriminacios eksterlandanojn [73].
70. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
71. M. Reza Torabi/pg: Vundita sed ne mortinta, Monato, 2000/07, p. 7
72. Monato, Laimius Stražnickas: Tranĉeo al la pasinteco
73. Stefan Maul: Kanonoj kontraŭ paseroj, Monato, 2000/04, p. 5
angle:
reportedly, as they say, it is said
beloruse:
як кажуць
ĉine:
据说 [jùshuō]
france:
à ce qu'on dit
germane:
gerüchteweise, man sagt,..., wie man hört,...
hebree:
בשמועה
hispane:
según se dice
hungare:
állítólag
indonezie:
katanya, konon
japane:
うわさでは, 俗説によれば [ぞくせつによれば]
pole:
rzekomo, podobno, mówi się, że ..., wieść niesie, że ..., plotka głosi, że ...
ruse:
как говорят
ukraine:
(як) кажуть

malbondiri

(ntr)
Malbeni, insulti: venu, malbenu al mi Jakobon, kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael [74]; la edzino malferminte la dompordon, komencis malbondiri pri la edzo, kiu momente estis for [75]. VD:misfamigi
angle:
curse (tr), insult (tr), speak ill
beloruse:
клясьці, лаяць, ганіць
ĉine:
講求 [jiǎngqiú], 詆 [dǐ]
france:
maudire
germane:
schelten, schlechtmachen
indonezie:
mencerca, menghina, menista
pole:
mówić źle (o kimś, o czymś)

memdire

Laŭ propra diro, propra aserto, konfeso: vi memdire estas relativa novulo [76]; kvankam preskaŭ centjara, li plu laboras (kaj memdire ĉiutage amoras!) [77].
76. J. Derks: Saluton!, esperanto-nl, 2008-08-30
77. Vikipedio, Oscar Niemeyer
angle:
saying so oneself (adv), so one says (adv)
beloruse:
па-мойму, па-свойму
france:
de son propre aveu, selon ses propres termes, soi-disant
germane:
nach eigener Auskunft, nach eigenen Angaben
pole:
moim zdaniem, po mojemu

nedirebla, neeldirebla

Kion oni ne povas diri per ordinaraj vortoj, fortega, intensega: vi ĝojegas per ĝojo nedirebla [78]; li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli [79]; la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj [80]. tiuj multaj malbonaĵoj ne povas al ni forgesigi la neeldireblan multon da bonaĵoj [81]; Bastjano estis kreinta, sen multe pripensi tion, nekalkuleblan danĝeron, kiu […] kaŭzos nedireblan malfeliĉon al multaj [82].
78. La Nova Testamento, I. Petro 1:8
79. La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:4
80. La Nova Testamento, Al la Romanoj 8:26
81. Monato, G. F. De Ruyver: Einstein havis okulojn malfermitajn
82. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
angle:
unspeakable, beyond words
beloruse:
невымоўны, невыказны
ĉeĥe:
nevýslovný
ĉine:
无法表达 [wúfǎbiǎodá], 难言 [nányán], 不可言传 [bùkěyánchuán], 不能用語言表達 [bùnéngyòngyǔyánbiǎodá]
france:
indicible, ineffable
germane:
unaussprechlich, unsäglich
hungare:
elmondhatatlan, kimondhatatlan
japane:
言い尽くせない [いいつくせない]
pole:
niewypowiedziany
slovake:
nevýslovný
ukraine:
несказанний

pridiri

(tr)
Prezenti ion per vortoj, ĝin parole klarigi, rakonti, komenti: David […] pridiras la feliĉon de la homo [83]; li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi [84]. la rakonto […] pridiras la klopodadojn fare de juna viro sin levi super sian pleban nasko-statuson [85]. VD:priskribi
angle:
speak of
beloruse:
апісваць, выказвацца аб чымсьці
france:
dépeindre (raconter)
germane:
beschreiben
hebree:
להגיד על
hungare:
leír (szavakkal), lefest (szavakkal)
indonezie:
berbicara (tentang)
pole:
omawiać, opowiadać
ruse:
описать (устно)

postdiri

(malofte)
Aldoni dirante: tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, ― postdiris Gluĥarjov [86].
angle:
add (in speaking)
beloruse:
дадаваць (словы)
france:
ajouter (en parlant)
germane:
hinzufügen (sagen)
hungare:
hozzátesz (beszédben)
indonezie:
menambahkan (pernyataan)
pole:
dopowiadać
ruse:
добавить

rediri

(tr)
1.
Raporti, ripeti aŭditan parolon al iu: ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili (ili ripetis la aŭditajn parolojn) [87]; al si mem li rediradis la devizon, kiun li dediĉis al Esperantistaj samideanoj VivZam ; interpretanto, en la praktiko, devas tuj rediri per unu lingvo tion, kio estis ĵus dirita per alia lingvo [88].
2.
Kontraŭdiri; parole reagi; respondi defende: por parolo delira ne ekzistas rediro PrV ; oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn, tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al […] la estro de la reĝaj korpogardistoj, li demandis[…]: pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono [89]? „ho,“ diris la musetoj, „kiel feliĉa vi estis, vi maljuna abio!“ ― „mi tute ne estas maljuna!“ rediris la abio [90]; „tio certe estis lia glitveturileto!“ diris Gerda, […] „povas esti!“ rediris la korniko, „mi ne vidis tute precize“ [91]; „ni ellernis la ĉasadon, nun ni devas provi nian scion […]“ ― la maljunulo rediris ĝoje: „vi parolas, kiel bravaj ĉasistoj“ [92].
angle:
1. repeat
beloruse:
1. перадаваць (выказваньне), паўтараць 2. адказваць (на словы)
ĉeĥe:
odvětit, zopakovat
ĉine:
温习 [wēnxí], 重蹈 [chóngdào], 反覆 [fǎnfù], 中繼 [zhōngjì]
france:
1. rapporter (des paroles), relater, répéter (les paroles de qn)
germane:
1. berichten (widergeben), widergeben, wiederholen 2. erwidern
hebree:
לומר שוב
hungare:
1. ismétel (vki szavait)
indonezie:
1. mengulang 2. membantah
japane:
繰り返して言う [くりかえしていう], 応答する [おうとうする]
pole:
odpowiadać 1. powtarzać (tekst z pamięci), relacjonować
ruse:
1. пересказать, изложить
slovake:
odvetiť, zopakovať
ukraine:
говорити у відповідь, відказувати, відповідати, переказувати (щось почуте і т.п.)

transdiri

(tr)
Komisie rediri al sekva persono ricevitan parolon: Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo [93]; flustre la pli proksimaj transdiris ĝin al la aliaj, kiuj ne povis aŭdi ĝin [94].
93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:24
94. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
angle:
pass on, transmit
beloruse:
пераказваць, перадаваць (выказваньне)
ĉeĥe:
říci dál
ĉine:
轉遞 [zhuǎndì]
france:
transmettre (les paroles de qn)
germane:
widergeben, weitersagen, ausrichten
hungare:
közöl (üzenetet), átad (üzenetet)
indonezie:
meneruskan (perkataan)
japane:
伝える [つたえる]
pole:
przekazywać (czyjeś słowa), powtarzać (czyjeś słowa), relacjonować
ruse:
передать слова, передать на словах, пересказать
slovake:
povedať ďalej
ukraine:
переказувати (через іншу особу)

onidiro

Komuna diro, famo: la kelkaj onidiroj pri gigantaj bestoj sur kelkaj indoneziaj insuloj estis ĝenerale konsiderataj kiel fablaĵoj [95]; usonaj diplomatoj […] tre atenteme reagis al onidiroj, ke la atakon preparis eble Serbio [96]; en la jaro antaŭ mia foriro kuris onidiroj, ke Barato intencas aneksi Goaon [97]; laŭ onidiro – verŝajne mito – oni ankoraŭ povas observi hispanajn trajtojn en la vizaĝoj de la urbanoj, kiuj naskiĝis ĉi tie [98]. VD:klaĉo
95. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
96. Evgeni Georgiev: Atenco ne preteratentita, Monato, 2000/06, p. 8
97. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
98. Monato, Garbhan MacAoidh: Galway ― urbo de triboj
angle:
rumor
beloruse:
пагалоска, чуткі
ĉeĥe:
fáma, klep, řeči
ĉine:
小道消息 [xiǎodàoxiāoxí], 謠言 [yáoyán], 未知 [wèizhī], 流言蜚語 [liúyánfēiyǔ], 声闻 [shēngwén], 謠傳 [yáochuán], 謠 [yáo]
france:
bruit (on-dit), on-dit, rumeur
germane:
Gerücht
hebree:
שְׁמוּעָה
hungare:
szóbeszéd, híresztelés, közvélekedés
indonezie:
desas-desus, isu, kabar angin, rumor
japane:
うわさ, 世評 [せひょう]
pole:
pogłoski, plotka, wieść, słuchy {pl.}
ruse:
слух, молва
slovake:
povedačka
ukraine:
поголос(ка), чутка, плітка

popoldiro

BELELIN Tradicia diro, ofte vortfiguroidiomaĵo: la popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian kredon DL ; similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo NeĝaBlovado .
angle:
popular saying
beloruse:
прыказка, прымаўка
ĉeĥe:
lidové rčení
ĉine:
古話 [gǔhuà], 老話 [lǎohuà], 諺 [yàn], 俗話 [súhuà]
france:
dicton
germane:
Volksmund, Sprichwort
hebree:
אמרה עממית
hungare:
közmondás, népi mondás
indonezie:
pepatah
japane:
俗説 [ぞくせつ], ことわざ
pole:
powiedzenie, powiedzonko, porzekadło
ruse:
пословица, поговорка
slovake:
ľudová povedačka
ukraine:
прислів’я

por tiel diri, tieldire

Uzante proksimuman, ne tute ĝustan esprimon: kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin [99]; ĉe tiu homo manifestiĝis konstanta kaj senbrida deziro ĉirkaŭigi sin per kovraĵo, fari al si, por tiel diri, ujon [100]; animstato en kiu tieldire ĉio „fluas“ [101]. VD:ĉirkaŭskribi
99. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
100. A. P. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Enujulo, La Nica Literatura Revuo, 1957-09 ĝis 10, 3:1, p. 26-39
101. [A. Oberndorfer]: Feliĉebria ĉe piano, 2013-11-30
angle:
so to speak
beloruse:
так сказаць, у пэўнай ступені
ĉine:
可以这么说 [kěyǐzhèmeshuō], 好比 [hǎobǐ], 可謂 [kěwèi], 可說是 [kěshuōshì]
france:
en quelque sorte, pour ainsi dire
germane:
sozusagen, wenn man das so sagen darf, um es so auszudrücken
pole:
że tak powiem, tak jakby

propradire

Dirante per propraj, tio estas taŭgaj vortoj, ĝuste priskribante la koncernan aferon: mi ne havis propradire „instruiston de Esperanto“, ĉar mi ĝin lernis aŭtodidakte [102]; „nuntempa“ arto ne okupiĝas propradire pri beleco, sed pri fortaj ideoj kaj sentoj [103]. VD:ĝustadire, verdire
angle:
strictly speaking (adv), per se (adv)
beloruse:
уласна кажучы
ĉeĥe:
vlastně
ĉine:
真个 [zhēngè]
france:
à proprement parler, en fait
germane:
tatsächlich, eigentlich
pole:
właściwie, własnymi słowami
slovake:
vlastne

verdire

Dirante laŭ vero, sen mensogo, sen prisilento, troigo aŭ maltroigo: verdire, estas sufiĉe da polvo sur la stratoj [104]; verdire, la princo mem iom riproĉis sin [105]; ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas [106]. VD:ĝustadire, propradire
angle:
truth be told (adv), to tell the truth (adv)
beloruse:
праўду кажучы, па праўдзе
ĉine:
真正 [zhēnzhèng], 确 [què], 着实 [zhuóshí]
france:
à vrai dire, en vérité, en fait
germane:
wahrlich, in Wahrheit, tatsächlich
indonezie:
sebenarnya, terus terang
japane:
実は [じつは], 実を言うと [じつをいうと]
pole:
prawdę mówiąc, prawdomównie
ukraine:
правду кажучи, по правді сказати, правду мовити

verdiremo

Emo aŭ regulo ĉiam senkaŝe diri la veron, sincero: [tio] malvarmigis iom la kredon de l' princo al la verdiremo de la pastroj, aŭ pli ĝuste, revekis en li la antaŭan malkredemon [107]; oni ne atendas verdiremon ĉe kvinjaraj infanoj [108].
107. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
108. J. Wain, trad. M. Boulton: Sinjoreto Rikardo, Nica Literatura Revuo, 1962-01 ĝis 02 (39), p. 93a-106a
angle:
truth-telling (n)
beloruse:
шчырасьць, адкрытасьць
ĉeĥe:
pravdomluvnost
france:
franchise
germane:
Aufrichtigkeit, Offenheit
indonezie:
kejujuran, ketulusan
pole:
prawdomówność
slovake:
pravdovravnosť

administraj notoj