*ripet/i UV
*ripeti
(tr)
-
Denove diri aŭ fari tion, kio antaŭe estis dirita aŭ farita:
aŭskultu kaj ripetu
[1];
mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio
[2];
kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke […]
[3];
la jura konsilisto supozis, ke ŝi ne komprenas dane, kaj tial li ripetis sian
deziron germane
[4];
[li] rimarkis ke ili sin ripetas, ke ili rakontas ĉiam tion saman
[5];
kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi
[6];
kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian
malsaĝaĵon
[7];
ripetado estas plej bona lernado
PrV
.
gurdi,
imiti1,
raporti,
rediri1,
reciproki,
redoni2,
remaĉi
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 2a
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:11
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 2a
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:11
- angle:
- repeat
- beloruse:
- паўтараць
- bulgare:
- повтарям, повтворя
- ĉeĥe:
- opakovat
- ĉine:
- 重述 [chóngshù], 重复 [chóngfù], 重複 [chóngfù], 重 [chóng], 中繼 [zhōngjì], 中继 [zhōngjì], 反复地 [fǎnfùde], 反復地 [fǎnfùde], 重演 [chóngyǎn], 重做 [chóngzuò]
- france:
- répéter
- germane:
- wiederholen, wiedergeben
- hungare:
- ismétel, megismétel
- indonezie:
- mengulang, mengulangi
- japane:
- 繰り返す [くりかえす], 反復する [はんぷくする], 繰り返して言う [くりかえしていう], 復唱する [ふくしょうする]
- nederlande:
- herhalen
- nepale:
- फेरि
- pole:
- powtórzyć, bisować
- portugale:
- repetir
- ruse:
- повторять, повторить
- slovake:
- opätovať, zopakovať
- svede:
- upprepa, repetera
- ukraine:
- повторювати, повторяти, репетирувати
ripetiĝi
(ntr)
- Reokazi, denove aperi: ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo Marta .
- beloruse:
- паўтарацца, адбывацца зноў
- ĉine:
- 重演 [chóngyǎn]
- france:
- se répéter, se reproduire (arriver de nouveau)
- germane:
- sich wiederholen
- indonezie:
- berulang, terulang
- japane:
- 繰返される [くりかえされる]
- pole:
- powtarzać się, nawracać
- ruse:
- повторяться, повториться
- ukraine:
- повторюватися, повторятися
antaŭripeti
(tr)
-
Anticipe ripeti, ordinare por parkeri aŭ bone lerni:
li volis diri ion plu: frazon, kiun li jam formulis
kaj antaŭripetadis al si multfoje
[8].
parkerigi,
trejni
8.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a
- beloruse:
- рэпэтыраваць
- france:
- répéter (à l'avance)
- germane:
- wiederholen (Aufgabe), repetieren, auswendig lernen (wiederholen), pauken (durch Widerholung)
- indonezie:
- menghafal
- pole:
- powtarzać, powtórzyć naprzód
- ruse:
- репетировать
mokripeti
(tr)
-
Refari aŭ rediri mise, moke imiti:
„ĉio sur sian ĝustan lokon!“ li mokripetis
la vortojn de la bienmastro
[9].
parodii
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, „Ĉio sur sian ĝustan lokon!“
- beloruse:
- перадражніваць
- france:
- contrefaire (par moquerie)
- germane:
- nachäffen
- pole:
- przedrzeźniać, wyśmiewać się
- ruse:
- передразнить, передразнивать