*figur/o PV

*figuro

1.
Videbla ekstera formo de estaĵo aŭ objekto: subite virina figuro ekstaris antaŭ mi; ŝia tuta figuro estis senmova Marta ; nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon Marta ; (figure) li estas grava figuro de la angla literaturo. VD:persono2
2.
Belarta prezentaĵo de objekto aŭ estulo: figuroj de dioj; sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas Prv ;
a)
SPO Ŝakpeco pli grava ol peono kaj ordinare skulptita malpli abstrakte ol peono: sur la tablo estis granda ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj [1]. SUB:reĝo (R, ♔), damo (D, ♕), kuriero (K, ♗), ĉevalo (Ĉ, ♘), turo (T, ♖)
b)
SPO Altranga ludkarto, kutime kun bildo: en la kartludoj, la fanto (aŭ bubo) estas la figuro malsupera al la damo [2]. SUB:reĝo, damo, fanto, ĵokero
3.
=geometria figuro
4.
BELELIN Stilfiguro: riĉa stilo kaj abundaj retorikaj figuroj [3];
afrikanse:
figuur
albane:
shifër
amhare:
ምስል
arabe:
الرقم
armene:
գործիչ
azerbajĝane:
rəqəm
beloruse:
фігура
bengale:
ব্যক্তিত্ব
birme:
ဂဏန်း
bosne:
slika
ĉeĥe:
figura, obrazec, postava, útvar
ĉine:
体形 [tǐxíng], 角色 [juésè], 身材 [shēncái], 体型 [tǐxíng], 形体 [xíngtǐ], 形状 [xíngzhuàng]
dane:
figur
estone:
joonis
eŭske:
zifra
filipine:
pigura
france:
figure (tous sens sauf visage) 4. figure de style, trope
galege:
figura
germane:
Figur 1. Körper, Figur 2.a Figur, Schachfigur 2.b Bild 2. Zeichen 3. geometrische Figur 4. Stilfigur
guĝarate:
આકૃતિ
haitie:
figi
haŭse:
adadi
hinde:
आंकड़ा
hispane:
figura 2. imagen 3. figura geométrica 4. figura literaria
hungare:
1. alak 2.a bábu, figura 2. alak 3. alakzat 4. szókép, alakzat, trópus
igbe:
ọnụ ọgụgụ
irlande:
figiúr
islande:
mynd
itale:
figura
japane:
[ず]
jave:
tokoh
jide:
פיגורע
jorube:
nọmba rẹ
kanare:
ವ್ಯಕ್ತಿ
kartvele:
ფიგურა
kazaĥe:
сан
kimre:
ffigur
kirgize:
көрсөткүч
kmere:
តួលេខ
koree:
그림
korsike:
figura
kose:
inani
kroate:
slika
kurde:
jimar
latine:
figura
latve:
skaitlis
laŭe:
ຮູບ
litove:
figᘻra
makedone:
Слика
malagase:
endrika
malaje:
angka
malajalame:
ചിത്രം
malte:
figura
maorie:
ahua
marate:
आकृती
monge:
duab
mongole:
зураг
nederlande:
figuur 4. stijlfiguur
nepale:
आकार
njanĝe:
chithunzi
okcidentfrise:
stal
panĝabe:
ਇਹ ਅੰਕੜਾ
paŝtue:
رقم
pole:
1. figura, postać 2.a figura szachowa 2.b figura karciana 2. figura, figurka 3. figura geometryczna 4. figura retoryczna, przenośnia
portugale:
figura
ruande:
ishusho
ruse:
фигура
samoe:
fuainumera
sinde:
شخصيت
sinhale:
චරිතයක්
skotgaele:
figear
slovake:
diagram, schéma, značka
slovene:
slika
somale:
jaantuska
ŝone:
figiri
sote:
palo
sunde:
angka
svahile:
takwimu
taĝike:
рақам
taje:
รูปที่
tamile:
எண்ணிக்கை
tatare:
фигурасы
telugue:
ఫిగర్
ukraine:
фігура
urdue:
کے اعداد و شمار
uzbeke:
shakl
vjetname:
con số
zulue:
ukulinganisa

figura

1.
Rilata al figuro: ludkartoj kun la figura flanko internen [4].
2.
LIN Vortfigura, metafora: vorto uzata laŭ la figura senco; nuanco estas malgranda, apenaŭ sentebla diferenco inter koloroj aŭ (en figura senco) inter samspecaj aferoj [5].
beloruse:
2. фігуральны
ĉeĥe:
figurální, obrazný, přenesený
france:
2. figuré
germane:
1. Figur-, Bild-, figürlich 2. figürlich, übertragen
hispane:
figurado
hungare:
2. átvitt, képes
itale:
2. figurato
japane:
形象の [けいしょうの], 図示の [ずしの], 転義の [てんぎの], 比喩の [ひゆの]
nederlande:
2. figuurlijk
pole:
1. figurowy 2. obrazowy
ruse:
2. фигуральный
slovake:
figurálny, prenesený
ukraine:
образний, фіґуральний

figuri

1.
(ntr)
Aperi en iu formo, ludi rolon: en la kongreso li figuris kiel interpretisto PIV1 ; figuri en la listo de la tutmondaj 200-regionoj, kiuj estas konsiderataj kiel elstaraj pri la naturkonservado [6]; en la skandalo figuras gravaj politikistoj; li figuras kiel estro, sed efektive estas nur subulo.
2.
(tr)
Prezenti, reprodukti formon, figuron de estaĵo aŭ objekto: la statuo, pentraĵo, bildo figuras personon, leonon, floron, vazon; simboloj iam uzataj en astronomio kaj nun en astrologio por figuri diversajn astrojn [7]; MAT oni figuras per kurbo la ekvacion f(x,y) = 0 [8].
angle:
2. represent
beloruse:
1. фігураваць, адыгрываць ролю 2. прадстаўляць, прэзэнтаваць, адлюстроўваць
ĉeĥe:
představovat, zobrazovat
ĉine:
2. 結成 [jiéchéng], 构 [gòu], 构成 [gòuchéng]
france:
1. figurer (intr.), faire figure (de) 2. figurer (tr.), représenter (figurer)
germane:
1. eine Rolle spielen, eine Figur abgeben 2. bilden, formen
hispane:
figurar
hungare:
1. szerepel 2. ábrázol
itale:
1. figurare 2. rappresentare (mat. e art.)
japane:
表す [ひょうす], 描く [えがく], かたどる, ~の格好をする [のかっこうをする], 演じる [えんじる]
nederlande:
1. een rol spelen, figureren
pole:
1. figurować 2. przedstawiać, obrazować
ruse:
1. фигурировать 2. изображать, представлять
slovake:
zobrazovať
ukraine:
зображувати, фіґурувати

figuranto

KINTEA Statisto: ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figuroj [9]; oni asertis erare ke Monroe aperis kiel figuranto en aliaj filmoj de Fox dum tiu periodo [10].
beloruse:
фігурант, статыст, актор кардэбалету
ĉeĥe:
statista (div.)
france:
figurant
hispane:
comparsa, extra, figurante
hungare:
statiszta, mellékszereplő
itale:
figurante (cin. e spettac.), comparsa (cin. e teat.)
japane:
端役 [はやく]
nederlande:
figurant
pole:
figurant, statysta
ruse:
артист(ка) кордебалета, статист
slovake:
štatista
ukraine:
статист

geometria figuro

MAT[11]
Aro da punktoj, konsiderata de la vidpunkto de ĝiaj geometriaj ecoj: ebena figuro (inkluzivata de ebeno); formante neregulajn, sed pentrindajn arojn, eĉ ĝi [...] grupiĝis en geometriajn figurojn [12]. VD:geometrio. SUB: Specifaj figuroj: punkto, linio, surfaco, solido.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


elementaj geometriaj figuroj
angle:
figure (geometric shape)
beloruse:
фігура (геамэтрычная)
ĉeĥe:
geometrický útvar
france:
figure géométrique
germane:
Figur
hispane:
figura geométrica
hungare:
mértani alakzat
itale:
figura geometrica
nederlande:
figuur (geometrie)
pole:
figura geometryczna
ruse:
фигура
slovake:
geometrický útvar

misfigurigi

(tr)
Malbonigi la figuron de...; misformi, tordi: en nia vilaĝo estas […] knabino kies vizaĝon hazarde misfigurigas variolumado [13].
13. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
france:
défigurer
hispane:
desfigurar
pole:
źle przedstawiać, niewłaściwie uosabiać

stilfiguro

BELELIN Esprimo, kiu uzas vortojn neordinare por atentiga aŭ plaĉa efekto: oksimoro estas stilfiguro konsistanta el alproksimiĝo de du vortoj, kiuj forte antitezas sin [14]; litoto (aŭ pli precize maltroigo) estas stilfiguro, kies vortoj formas esprimon malpli drastan aŭ energian ol la ideo, kiun ĝi esprimu [15]. SIN:figuro, tropo, vortfiguro
URL:Stilfiguroj en „Festeno“ de Raymond Schwartz
beloruse:
фігура мовы, фігура стылістычная, фігура рытарычная
ĉeĥe:
stylistický útvar, řečnická ozdoba
france:
figure de style, trope
germane:
Stilfigur
hispane:
figura literaria
hungare:
szókép, képes kifejezés, trópus
itale:
figura stilistica
japane:
言葉のあや [ことばのあや], 文彩 [ぶんさい], 比喩 [ひゆ]
nederlande:
stijlfiguur
pole:
figura retoryczna, przenośnia, paralela
ruse:
фигура речи, фигура риторическая, фигура стилистическая
slovake:
rečnícka ozdoba, štylistický útvar

Transfiguriĝo

KRI Unu el la dekduopaj festoj kristanaj, rememore pri la apero de Jesuo en glora supernatura aspekto sur la monto Tabor (Mateo, ĉap. 17a): la nova preĝejo de Valamo, dediĉita al la transfiguriĝo de Kristo, estis konstruita en 1975–1977 [16].
angle:
Transfiguration
france:
transfiguration
hispane:
transfiguración de Jesús
itale:
Trasfigurazione di Nostro Signore
pole:
Przeistoczenie
ruse:
Преображение
ukraine:
Преображення (Господнє)

vaksfiguro

Plastiko figuranta homon, kun haŭto modlita per vakso, ordinare en viva grandeco: en Vieno estis malfermita filio de la londona vaksfigura muzeo (vd panoptiko) de Madame Tussaud [17]; en la muzeo troviĝas vaksfiguroj de la aŭstra imperiestra paro Franz Joseph kaj Elisabeth (Sissi), samkiel steluloj kiel la usonaj geaktoroj [18]; vizitinte Ĉinion, nia filo priskribis la partian hierarĥion kiel maljunajn vaksfigurojn [19].
17. Monato, Evgeni Georgiev: Vakso vokas ..., 2011
18. Monato, Evgeni Georgiev: Vakso vokas ..., 2011
19. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj, 2015
angle:
wax sculpture
ĉine:
蜡像 [làxiàng]
france:
statue en cire
germane:
Wachsfigur
ruse:
восковая фигура

vortfiguro

BELELIN Stilfiguro: ironio estas vortfiguro aŭ tropo kiu konsistas je diri la malon aŭ kontraŭon de tio kion oni volas diri [20].
beloruse:
фігура мовы, фігура стылістычная, фігура рытарычная
ĉeĥe:
slovní figura, slovní útvar ze sémantického hlediska
france:
figure de style, trope
germane:
Stilfigur
hispane:
figura literaria
hungare:
szókép, képes kifejezés, trópus
itale:
figura stilistica
japane:
言葉のあや [ことばのあや], 転用 [てんよう], 比喩 [ひゆ]
nederlande:
stijlfiguur
pole:
figura retoryczna, przenośnia, paralela
ruse:
фигура речи
slovake:
slovný útvar
ukraine:
словесний образ, словесна фіґура

administraj notoj

pri ~i 1.:
      Estas strange, ke PIV1 konsideras tiun uzon transitiva.
      [MB]