*perfid/i PV

*perfidi

(tr)
Mallojali, agi trompe, malkonforme al ies fido:
a)
Mallojale forlasi iun en danĝero; mallojale malservi la interesojn de fidanta persono aŭ sia grupo, por profito de malamiko: perfidi sian estron, partion, patrujon; Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo [1]? simpla singardemo […] ordonis eviti rilatojn kun ili, por ne perfidi ilin [2]; la ĉefpastroj perfidis la ŝtaton [3]; la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron, oni sciis ekstere, kie oni povas lin trafi, kaj iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro, kaj la reĝo falis senviva [4]; ŝtelisto ŝteliston ne perfidas PrV .
b)
Mallojale ĉesi esti fidela al iu: perfidi sian edzinon; lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro [5]; jen ŝi pensis, ke li perfidis al ŝi kaj ekamis alian virinon [6]; ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj [7]; Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David [8]; neniun virinon mi amis krom vi: kaj vi pagis mian fidelecon per perfido [9]; (figure) kelkfoje okazas eĉ al la plej bonaj oratoroj, ke la memoro ilin perfidas [10]; Dio ne perfidas, se homo Lin fidas PrV .
c)
Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta: perfidi sekreton, planon; neniu brueto de l' folioj perfidis la ĉeeston de homa estaĵo en ĉi tiu loko [11]; pereu ĉiu, kiu perfidas la sanktajn misterojn [12]! vi ne perfidu vin, ke vi scias pri tio [13]; ŝi rapide bruligis la paperajn detranĉitaĵojn, kiuj povus ŝin perfidi [14]; li komandis al la trajtoj de sia vizaĝo, ke ili ne perfidu la kortuŝaĵojn, kiuj agitas lian animon [15]; se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas PrV . VD:elperfidi
angle:
betray
beloruse:
1.a здрадзіць 1.b здрадзіць 1.c выдаць
bretone:
traisañ, trubardiñ
ĉeĥe:
prozradit, vyzradit, zaprodat, zradit, zrazovat
ĉine:
背叛 [bèipàn], 叛 [pàn], 叛卖 [pànmài], 叛賣 [pànmài], 泄密 [xièmì]
france:
trahir ŝtelisto ŝteliston ne ~as: les loups ne se mangent pas entre eux.
germane:
verraten
hispane:
traicionar ŝtelisto ŝteliston ne ~as: ladrón no traiciona a ladrón, lobos de una misma camada, no se hacen nada.
hungare:
1.a elárul 1.b cserben hagy 1.c elárul, kiad (pl. titkot)
japane:
裏切る [うらぎる], 背く [そむく], 洩らす [もらす]
nederlande:
verraden
pole:
zdradzać, zdradzić 1.a zaprzedawać, zaprzedać ŝtelisto ŝteliston ne ~as: kruk krukowi oka nie wykole.
portugale:
trair, atraiçoar
ruse:
1.a предать (кого-л.), изменить (кому-л.) 1.b изменить (кому-л.) 1.c выдать
slovake:
prezradiť, zradiť
ukraine:
зраджувати, видавати

*perfida

Mallojala, trompanta ies fidon: ili estas generacio perfida, infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon [16]; kial mi aŭskultis viajn perfidajn konsilojn [17]; oni montras al mi leterojn […], kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo [18]; [espereble] tio estas nur perfida sonĝo [19].
beloruse:
здрадны, здрадніцкі, здрадлівы
ĉeĥe:
bezcharakterní, nevěrný, perfidní, podlý, proradný, zrádný
ĉine:
口蜜腹剑 [kǒumìfùjiàn], 口蜜腹劍 [kǒumìfùjiàn], 奸猾 [jiānhuá]
france:
perfide, traitre (adj.)
germane:
verräterisch
hispane:
traicionero (adj.)
japane:
裏切りの [うらぎりの], 不実な [ふじつな], 腹黒い [はらぐろい]
nederlande:
verraderlijk
pole:
zdradziecki, zdradliwy
slovake:
neverný, podlý, zradný
ukraine:
зрадницький, віроломний, невірний

perfido

Ago de tiu, kiu perfidas: la ministraro […] sendis sekrete oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido [20]; sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido [21]; ĉi tie ĉirkaŭas min nur perfido [22]; Serebrovskij delonge jam suspektis la edzinon pri la perfido, sed ĝis nun estis trovinta neniujn signojn Metrop ; tro da konfido kondukas al perfido PrV ; oni perfidon prenas sed perfidulon abomenas PrV .
angle:
betrayal
beloruse:
здрада
bretone:
treitouriezh, trubarderezh
ĉeĥe:
perfidie, perfidita, zrada (výsledek)
ĉine:
出卖 [chūmài], 出賣 [chūmài], 变节 [biànjié], 變節 [biànjié], 奸詐 [jiānzhà], 奸诈 [jiānzhà]
france:
trahison
germane:
Verrat
hispane:
traición
japane:
裏切り [うらぎり], 背信 [はいしん]
nederlande:
verraad
pole:
zdrada
slovake:
zrada
ukraine:
зрада, зрадництво

perfidulo

Tiu, kiu perfidas: Judaso Iskariota, kiu fariĝis perfidulo [23]; al perfidulo propras la perfidaĵa oro [24]; li promesis mortigi la perfidulon [25].
23. La Nova Testamento, S. Luko 6:16
24. A. M. de Guerra Junqueiro, trad. L. H. Knoedt: La karitato kaj la justeco, Monda Kulturo, aŭtuno 1965, p. 97-98a
25. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis, 1933
angle:
traitor
beloruse:
здраднік
bretone:
treitour, trubard (ak.)
ĉeĥe:
jidáš, zrádce
ĉine:
叛徒 [pàntú], 宄 [guǐ], 奸 [jiān], 姦 [jiān], 逆 [nì], 奸 [jiān], 背叛者 [bèipànzhě], 汉奸 [hànjiān], 漢奸 [hànjiān], 二鬼子 [èrguǐzi]
france:
traitre (subst.), traître (subst.)
germane:
Verräter
hispane:
traidor
japane:
裏切者 [うらぎりもの]
nederlande:
verrader
pole:
zdrajca
slovake:
zapredanec, zradca
ukraine:
зрадник

elperfidi

(tr)
Nevolante lasi vidi ion: kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton [26]; Karolo ankoraŭ vivas? […jes, sed] ne elperfidu min [27]; ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj [28]; la satano min elperfidis [29]!
beloruse:
выдаваць
bretone:
diskuliañ
ĉeĥe:
vyzradit
ĉine:
泄密 [xièmì]
france:
laisser voir
germane:
verraten
hispane:
dejar escapar
slovake:
vyzradiť
ukraine:
викривати

ŝtatperfido

JUR Krimo konsistanta en agado kontraŭ la sekureco de la ŝtato, eventuale kontraŭ ĝia honoro aŭ tiu de ĝiaj plej altaj regantoj: la tuta gvidantaro de la opozicio […] estas akuzita pro ŝtatperfido [30]; tri semajnojn post tio oni denove invadis la konsulejon kaj arestinte Ĝon'on, enkarcerigis lin sub akuzo pri ŝtatperfido [31]; la prezidantino de la Dana Popola Partio […] akuzis la Islaman Asocion pri ŝtatperfido kaj la asocio procesis kontraŭ ŝi pri kalumnio [32].
30. Monato, Stefan Maul: Diktatoroj dorlotataj, 2006
31. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
32. Monato, Betty Chatterjee: La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno, 2006
beloruse:
дзяржаўная здрада
ĉine:
叛国罪 [pànguózuì], 叛國罪 [pànguózuì], 謀叛 [móupàn], 谋叛 [móupàn], 內亂罪 [nèiluànzuì], 内乱罪 [nèiluànzuì], 叛国 [pànguó], 叛國 [pànguó]
france:
haute trahison
germane:
Landesverrat, Hochverrat
hispane:
alta traición
japane:
国家反逆罪 [こっかはんぎゃくざい], 売国行為 [うこくこうい]
ukraine:
державна зрада

administraj notoj